Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

La ttt-ejo de Gardisto       El Lloc web de Gardisto

Seneko salutas Lukilion:

Tiel bonvolu agi, mia Lukilio,  okupiĝu pri vi, kaj la tempon, kiun ĝis nun oni forprenis aŭ ŝtelis aŭ eltiris de vi, kolektu kaj konservu. Persvadu vin, ke ĉi tio estas kiel mi skribas: oni rabas iujn momentojn, oni subprenas iujn momentojn de ni, iuj momentoj forfluas. Tamen  hontega estas la perdo, kiu ekestas pro neglekto. Kaj se vi atentus, vi vidus, ke granda parto de la vivo forglitas de la misfarantoj, la plej granda parto de la nenifarantoj, la tuta vivo de la alifarantoj. Kiun vi prezentus al mi, kiu iel taksus valora la tempon, kiu ĝuste taksus la diurnon, kiu komprenus, ke oni mortas ĉiutage? Ni trompiĝas, ĉar ni antaŭvidas la morton kaj tiel granda parto de la vivo preterpasas. La morto tenas ĉion antaŭan. Faru, do, mia Lukilio, kion vi skribis, ke vi faras: ĉirkaŭpreni ĉiujn horojn; tiel vi malpli dependos de la morgaŭo, se vi metas manon sur la hodiaŭon. Dum oni prokastras la vivon, ĝi pasas. Ĉio, Lukilio, estas malpropra, nur la tempo estas nia. La naturo donis al ni la proprieton de ununura aĵo, fuĝanta kaj glita, kaj senigas pri ĝi iun ajn ĝi volas. Kaj tiel granda estas la stulteco de la mortantoj ke, akirite, ili asignas al si banalaĵojn kaj malnoblaĵojn, kiuj estas certe haveblaj, sed neniu juĝas ke, akirite, la tempo havas valoron. Dum ĝi estas la unusola aĵo, kiun pro dankemo ne eblas redoni.

Vi eble demandos, kion mi faras, ĉar mi tion rekomendas al vi. Malkaŝe mi konfesos tion, kio okazas ĉe luksemulo diligenta. Mi notas ĉiujn elspezojn. Mi ne povas diri, ke mi ne perdas, sed pri tio kion mi perdas mi povas diri kial kaj kiamaniere. Mi povas klarigi la kaŭzojn de mia malriĉeco. Sed okazas al mi la samo kiel al la malriĉiĝintoj ne pro ilia malvirto: ĉiu konscias, neniu helpas. Kio do? Mi ne rigardas kiel malriĉan tiun, kiu havas iomon kaj tio sufiĉas al ĝi. Sed mi preferas, ke vi konservu viajn havaĵojn, kaj komencu bonŝance. Ĉar kiel ŝajnis al niaj antaŭuloj, “malfruas la ŝparo kiam oni nur vidas la fundon de ujo”, efektive, en la fundo ne nur restas eta kvanto, sed la plej malbona kvanto. Fartu bone.

 

Traduko de Ramon Rius, Barcelono, 14an de Februaro de 2003.

Ĉefpaĝen