Marto, 2000
- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)
Bob Clark: Notoj de la prezidanto
Lee Miller: El mia lingva angulo...
La Monata Tradukodefio
El Nia Poezio
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 10)
La Verda Trobadoro
Diversaĵoj
Okazontaj eventoj
Bob Clark: Notoj de la prezidanto
Ve! Kial diable forflugis la tempo? Ŝajnas al mi ke nur hieraŭ mi verkis miajn lastajn "notojn" kaj subite Liĉjo (nia estimata bultena redaktisto) [Noto de la Redaktisto: temas, kompreneble, pri la karesnoma vortfinaĵo "-ĉjo", kunmetita kun "Li", esperantigita formo de "Lee". Al miaj sanktaluisaj kamaradoj mi ŝuldas tiun ĉarman nomon . . . ] devis memorigi min ke li atendas la nunajn. Jam ne estas printempo sed la tuta mondo aktiviĝas kaj ĉiuj okupiĝas.
Eble la nekutima ĉi-jara vetero estas la kaŭzo. En Sankta-Luiso ni spertis tre mildegan vintron. Preskaŭ neniom da neĝo falis kaj dum Februaro estis tiel varme kiel Majo. La floroj kaj arboj jam kreskas kaj mi jam surportis ŝorton kaj t-ĉemizojn externe. Mirinde!
Kune kun printempo alvenos la 48-a Landa Kongreso de ELNA ĉe Atlanto. Mi sendis mesaĝon al la Atlanta klubestraro demandante detalojn pri la kongreso. S-ro Jim Henry respondis:
La Kongreso okazos je 19-21 de majo 2000, ĉe Ramada Inn Downtown Atlanta. Estrar-kunveno kaj interkona vespero okazos ĵaudon, la 18-a de majo. Verŝajne okazos ekskurso al Savannah la 21- 23 de majo, sed la detaloj ne jam certas.La kongresa ĉambro-prezo estas $89 por 1-4 homoj (ĝis la 18-a de aprilo 2000). Menciu "ELNA" aŭ "Esperanto" telefonante la hotelon por mendoj.
La kongresaj kotizoj ĝis 25 marto estas:
- ELNA-anoj kaj alilandanoj (ELNA members & non-U.S. citizens) $30
- Usonanaj ne-ELNA-anoj (U.S. citizens not ELNA members) $45
- Junuloj (ĝis 30 jaroj aĝa) (Young people up to 30 years of age) $20
- Unutaga kotizo (sen MARTA-bileto) (One day membership (without MARTA pass)) $20
- Bankedo (Banquet) $30
Mi ankaŭ demandis se niaj klubanoj povus helpi la Atlantanojn pretigi la kongreson. Jim respondis, afable dankante al Peggy kaj Liĉjo pro iliaj bonaj konsiloj kaj dirante:
"Nu, se kelkaj venontoj volontulos helpi kun la registra tablo, ekz., tio estus tre helpa. Aŭ vi povus volontuli paroli pri iu temo aŭ gvidi parolrondojn."
Do, se vi intencas partopreni la Landan Kongreson kaj deziras aŭ helpi aŭ prezenti, bonvolu sendi meŝagon al Jim Henry .
Mi bone memoras kaj la lastan kongreson kaj la julian varmegon kaj la fuŝitan elektroservon! Pro tio, printempa kongreso ŝajnas al mi tre alloga.
Ĝis baldaŭ,
Roĉjo KLARK (Bob CLARK)
Lee Miller: El mia lingva angulo...
Salutojn, amikoj.
Ĉi-monate mi starigas por vi novan defion. Jen "antaŭekzameno", per kiu mi testos vian vortprovizon. Sen helpo de vortaro, mi petas ke vi prenu paperon, kaj skribu la anglan signifon de la sekvantaj vortoj (se vi ne scias la signifon, divenu!):
1. akapari
2. bufro
3. ĉarniro
4. fliki
5. glano
6. krokizo
7. pajlo
8. treti
9. uragano
10. veneni
Bone! Nun, sur la sama papero, kaj egale senvortare, skribu la Esperantan vorton por:
1. anvil
2. charcoal
3. whisper
4. gravel
5. walnut
6. gossip
7. yawn
8. octopus
9. snore
10. bucket
Mi konfesu, ke sen vortaro aŭ antaŭstudo, mi ne sukcesus pri ĉiuj . . . kaj mi vetus ke ne multaj el ni sukcesis ĝis dudek el dudek. Se jes, tiu meritas apartan premion! Sed mi esperas ke la ekzameno iom emfazas problemon kiun ni ĉiuj spertas: kion fari pri la vortprovizo? Kiel kreskigi ĝin? Kiel memori ĉiujn vortojn bezonatajn en la ĉiutaga konversacio? Ĉu eblas?
Ĉar fakte rilate Esperanton la gramatiko kaj strukturo de la lingvo estas relative simplaj aferoj. Oni povas post mallonga studado konstrui frazojn, legi librojn, kaj partopreni bazajn konversaciojn. Sed post tio? La flua konversacio ne fluas. La aferojn en nia vivo ni ne povas nomi senhezite. Leteron ni ne povas skribi sen oftaj paŭzoj. Dum ekskurso ni renkontas lingvan baron, nemoveblan kiel grandan amboson. Ho ve. Ĉu ni hontu pri tiaj problemoj? Ĉu ni simple flustru neaŭdeble, aŭ kaŝu nin sub sitelo? Certe ne, ĉar en Esperantujo ni ĉiuj estas lernantoj, kaj mi deziras doni kelkajn proponojn por metodoj per kiuj ni povas antaŭeniri en la lingvo. Kaj mi deziras ke vi dividu viajn proprajn metodojn kun la legantoj de la Bulteno.
Ni komenciĝu! Jen la konsilo de Dan Gibbons:
Mi ne rekomendos interesajn novajn strategiojn, sed nur la fidelajn, antikvajn metodojn: penon kaj zorgon.Saĝulo ĉiam legas kun vortaro ĉemane. Ne permesu, ke renkontita vorto restu nekonata. Por konsultado dum legado mi rekomendas la vortaron de Butler [1]. (Kaj por renkonti nekonatajn vortojn, mi rekomendas la poezion!)
Saĝulo ĉiam skribas kun vortaro ĉemane. Ne permesu, ke vi skribu ion pri kiu vi ne certas. Kiel oni literumas tiun vorton? Kiun prepozicion oni uzas kun tiu verbo? Nepre konsultu vortaron, prefere PV-on [2] aŭ PIV-on [3] por legi citaĵojn de bonaj verkistoj.
Kompreneble, estas pli facile preteratenti nekonatan vorton. Estas pli facile skribi sen kontrolo en vortaro pri ĝusta uzado. Sed lernado de lingvo ne estas facila tasko -- ĝi postulas penon kaj zorgon. Se ni ne volas fari tian penon, ni simple uzu la anglan.
Finfine, kaj eble plej grave, mi rekomendas, ke oni nepre trovu amikojn, kiuj simile amas la lingvon. Kiam mi eraras, kiel mi konscius tion -- kiel mi lernus -- se miaj amikoj ne atentigus min? Sola mi studis Esperanton dum jaroj, sen bona progreso. Mi komencis serioze lerni nur kun la helpo de aliaj Esperantistoj. Aliĝu do al loka klubo, interreta grupo. Nur en komunumo ni progresos.
Do la unua konsilo estas, Uzu vortaron! Ĝi estas ĉefa ilo en lingvolernado, kaj devas esti ĉe-mane. Ekzistas multaj bonaj vortaroj. Dan rekomendas tri: Butler, PV, kaj PIV. Krome, ofte anglaparolantoj uzas la vortarojn de Wells [4] kaj Benson [5]. En via vortaro estas la vortprovizo de nia lingvo, sed vi devas malfermi la kovrilojn se vi deziras posedi ĝin. Certe, estas iom ĝene ofte trafoliumi la paĝojn dum legado aŭ skribado, sed tio temas pri kutimo. Kaj iom post iom kreskos via vortprovizo, kaj vi malpli devos serĉi oftajn vortojn en la vortaro; ili fiksiĝos en via menso.
Ankaŭ Peggy Dolter donas kelkajn bonajn metodojn:
Tro ofte mi aŭdas aŭ legas vorton, sed forgesas ĝin poste. Por eviti tion mi devas pli zorge atenti ĝin! Eblaj konsiloj por iu kiu celas memori vorton:1. Rimarku konatan radikon
2. Rimarku rilaton kun konata vorto angla, franca, aŭ alilingva
3. Lernu la vorton en kanto, en onidiro, aŭ ie simila
4. Lernu la vorton en sufiĉe emocia kunteksto
5. Kiam mi simple aŭdas aŭ legas vorton, ĝi povas forflugi facile de mia memoro, sed kiam mi uzas ĝin en frazo dirata aŭ skribata, tio helpas min reteni la vorton.
Nu, mi ne planas tedi vin per longa diskurso; mi simple rapide kaj resume sternos antaŭ vi kelkajn aliajn metodojn kaj konsilojn. Kion fari? Jen:
1. LEGU. Ofte ni emas resti nur en la unua lernolibro. Ni sentiĝas komforte; ni konas la paĝojn kaj vortojn. Sed demetu la lernolibron apud la vortaro (vi devos konsulti ĝin pri gramatikaj demandoj) . . . kaj legu literaturaĵon. Aĉetu libron. Trovu ion en la reto. Pruntepreni ion de amiko. Sed elektu ion iom provokan. Legu romanon, novelon, poezion. Sed legu. Nur tiel vi renkontos novajn vortojn kaj havos la okazon lerni ilin.
2. NOTU. Kio? Mia metodo estas jen: mi havas aron de slipoj (angle "index cards")--verdaj, kompreneble, kaj po unu slipo por ĉiu litero. Kiam mi renkontas nekonatan vorton, mi tuj notas ĝin sur la taŭga slipo. La ago skribi helpas min memori. La slipojn mi foje relegas. Kaj kiam mi devas krei antaŭekzamenon, mi havas pretan fonton . . . Sed vere, tiu metodo estas la plej efika por mi.
3. SKRIBU. Ne nur sur slipoj, sed skribu ion: taglibron, rakonton, artikolon por la bulteno . . . . (ahem!). Skribado devigos vin elserĉi kaj lerni novajn vortojn.
4. IMAGU. Uzu la povon de mensaj bildoj. Ekzemple: imagu didelfon antaŭ viaj okuloj. Ĉu vi povas klare vidi ĝin? Ligu al la bildo la esperantan vorton.
5. PAROLU. Jen la dua konsilo de Danjelo. Ekspluatu la lokan grupon. Ne silentu; parolu kaj lernu. Kaj ekster la grupo, parolu al la hundo aŭ kato, parolu al la muro aŭ spegulo, parolu al Dio (oni ja povas preĝi kaj kanti en Esperanto . . . )
6. TRADUKU. Ankaŭ la ago traduki devigos vin lerni novajn vortojn. Vi ne povas simple elekti la vortojn jam de vi konatajn; vi devas sekvi la sencon de la verkisto por fidele traduki. Partoprenu la monatan tradukodefion. Eĉ se vi ne deziras dividi vian tradukon, faru la laboron. Novan lingvon oni ne lernos sen laboro. (Eĉ ne Esperanton oni lernos sen laboro . . . )
7. NOMU. Krom mensajn bildojn, uzu verajn bildojn. Kreu vian propran "bildvortaron". Elektu bildo(j)n el revuo, libro, ĵurnalo kaj afiŝu etikedojn sur la diversaj aĵoj . . . Kaptu la okazojn de via vivo--kiam vi vidas ion interesan, elpensu kiel vi priskribus ĝin esperantlingve. Ekzemple, supozu ke vi promenas en la kamparo . . . kaj tuj ekvidas rapidflugantan birdon. Aŭtomate en vian menson venos vortoj "Oh , a hawk/eagle/crow" aŭ similaj. Sed strebu al la esperanta "Jen! akcipitro/aglo/korvo!" Kompreneble vi ne memoros ĉiujn vortojn, sed iom post iom vi ja memoros multajn.
Ĉu vi atendas la ĝustajn respondojn por la antaŭekzameno? Hmm. Pli bone vi uzu vian vortaron, ĉu ne? Ek al la kreskigo de nia vortprovizo!
Kore,
[1] Butler, M.C. Esperanto-English Dictionary, British Esperanto Association, 1967. ELNA-Katalogo: $15.00.
[2] Plena Vortaro de Esperanto kun Suplemento. SAT, 1996. ELNA-Katalogo: $29.70.
[3] Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kun Suplemento. SAT, 1987. ELNA-Katalogo: $101.20.
[4] Wells, J.C. Concise Esperanto and English Dictionary, 1969. ELNA-Katalogo: $17.00.
[5] Benson, Peter. Comprehensive English-Esperanto Dictionary, ELNA, 1995. ELNA-Katalogo: $27.00.
Ĉi-monate mi proponas prozaĵon por la tradukodefio. Jen la eltiraĵo:
"When men first settled on Rukbat's third world and named it Pern, they had taken little notice of the stranger-planet, swinging around its adopted primary in a wildly erratic elliptical orbit. Within a few generations they had forgotten its existence. The desperate path the wanderer pursued brought it close to its stepsister every two hundred (Terran) years at perihelion."When the aspects were harmonious and the conjunction with its sister planet close enough, as it often was, the indigenous life of the wanderer sought to bridge the space gap to the more temperate and hospitable planet.
"It was during the frantic stuggle to combat this menace dropping through Pern's skies like silver threads that Pern's tenuous contact with the mother planet was broken. Recollections of Earth receded further from Pernese history with each successive generation until memory of their origins degenerated past legend or myth, into oblivion."
From the introduction to Dragonflight, Anne McCaffrey
Kunportu vian tradukaĵon al la unua kunveno en aprilo por kompari ĝin kun la provoj de la aliaj klubanoj. Se vi ne povas ĉeesti la kunvenon, bonvolu sendi vian provon al Danjelo Gibbons (7254 Dartmouth Ave, St. Louis, MO, 63130). La elstaraj respondoj aperos en la venonta bulteno. Ĉu prozaj tradukoj estos pli similaj unuj al la aliaj ol poeziaj?
Jen la elstaraj respondoj al la februara tradukodefio:
===========================
La fi-dancistino vespere
Siajn ĉarmojn elmontras libere.
Ŝi dancas senveste,
Sed tute honeste,
Ĉar nenion ŝi kaŝas, ja vere!
-Danjelo Gibbons
===========================
Ĉe foir' laboris nudisto --
Per kartoj li estis ludisto.
Virinoj alkuris,
Gapis kaj murmuris,
"Belega senvesta budisto!"
-Lee Miller
===========================
Nescia jun-Misuriano
Celas vidi virinon en bano.
Sed li ne memoras
Troege vaporas
Kaj tiel finiĝos la plano.
-Peggy Dolter
===========================
Atleta kaj bela sinjorin'
En dormĉambran vazistason kojnis sin.
Por liberigo ŝi ofertis
Multan oron, sed li avertis
Ke li taksis la vidaĵon pli ol ĝin.
-Jerry Johnson
===========================
Juna virino foje iris Walla-Wallan
Kaj ekamis ludanton futbalan.
Subtenante lin tute
Ŝi spektis matĉon ja nude
Kaj kaŭzis proteston formalan.
Viro kiu verkis limerikojn
Tiel forpelis ja siajn amikojn.
Li diris, "Ne gravos
Ke mi amikojn ne havos
Se ili ne aŭdas en miaj poemoj la muzikojn."
-Bob Clark
===========================
LA PLEJ GRANDA KULPULO
Kiel sub Trojo la argivojn
Apollo kolerante pafis
per sagoj, estingante multajn vivojn,
tiel la bestojn foje trafis
amasa mort' per plago fata
pro la koler' de dio nekonata.
Kunvokis la leono la palavron
kaj diris, "Ho regatoj! Mia korto!
Rigardu, ĉie vidas vi kadavron,
rigardu, la popolon falĉas morto.
Nin certe dio punas per ĉi plago
pro ies krima ago.
Ni serĉu lin, kaj mortu tiu unu,
ke l'dio senkulpulojn plu ne punu!
Tial kunvokis mi la konferencon,
ke ĉiu sian konsciencon
esploru, kaj konfesu devkonscie,
se ion kulpis li malpie.
Kaj, ĉar falema estas ĉiu besto,
eĉ mi mem, malgraŭ mia reĝmajesto,
jen, mi komencas mian kulpo-liston:
Mi manĝis multajn ŝafojn, mi ne negas,
kelkfoje eĉ paŝtiston,
kaj poste: Mi kelkfoje koleregas;
eĉ tio povas esti, ke mi regas
iom rigore, eĉ se juste.
Nu, ĉion kion havis mi surbruste,
mi diris rekte, diris sen ekskuzo,
kvankam okazis ja, ke muso
sub miajn ungojn foje venis,
kaj, ĉar stomako mia ĝuste plenis,
mi la besteton, petegantan time,
forkuri lasis grandanime.
Vi scias, poste tiu ĉi museto,
por liberigi min el reto,
la maŝojn el dankem' tramaĉis.
Al mia reĝa koro vere plaĉis,
ke tiel amas min la modestuloj . . .
Do, konfesinte laŭ la postuloj,
nun mi atendas, juĝu min severe!
Volonte mi dediĉos min ofere
por vi, popol' amata, do decidu!
Aŭ eble ni laŭvice vidu
ĉies kulpliston, ĉar prefere
mortu farinto de l'plej granda kulpo."
Paroli nun anoncis sin la vulpo:
"Ho, nia reĝa moŝto, ĉu vi degnas
tiel paroli? Vi plej juste regnas,
kaj estas de skrupuloj turmentata
nur tial, ĉar tro delikata
estas animo via. Ĉu vi pekas
manĝante tiujn ŝafojn, kiuj blekas
netolereble? De ilia flanko
koncernas vin eĉ danko,
ke ilin vi honoras per devoro!
Kaj la paŝtisto! Tiu estas
tiran' reganta bestojn per teroro,
pro ties manĝ' neniu ja protestas!
Sed tiu mus'! Bonfaro de l'bonfaroj!
Fablistoj tion gloros dum centjaroj!"
Tiel la vulpo. Tondre ekaplaŭdis
flatistoj. Oni laŭdis
la reĝon pro l'noblega sentimento,
kaj eĉ la vulpon pro la elokvento.
Nu, la ruzulo tion aŭdis
kun granda ĝojo kaj kontento:
Pretertiriĝis tiel la atento
pri lia propra kulpo kaj malico.
Li haste kaŝis sin en lasta vico.
La urso diris nun kun ĝema voĉo:
"Min mordas konsciencriproĉo.
Kun homo longe mi amikis,
la tagojn, noktojn kune ni pasigis,
komuna estis nia manĝo, loĝo.
Li dormis foje, sidis mi apude,
kaj vidis, ke altrude
sidiĝis al li sur la buŝo
impertinenta muŝo.
Por gardi lian dormon mi forpelis
tiun ĝenulon, sed l'estaĵ' aroga
reflugis ĉiam. Nun ekŝvelis
mia kolero, kaj per peco roka
mi murdis ĝin, sed ankaŭ kapo
amika frakasiĝis per la frapo.
Jen mia kulp' kaj mia malfeliĉo!
Ĉar ve, krom la doloro pro l'perdiĝo
de la amiko, ĉiuloke,
ĉiuepoke
oni diradas pri mi moke,
ke estas mi amiko stulta,
ol kiu estas de valor' pli multa
la saĝa malamik'. Mi homon
amatan perdis, kaj renomon!"
La povra urs' amare ploris, ploris,
ĉiuj rigardis lin kompate,
aliajn kulpojn ne esploris,
li do tranaĝis glate.
Sekvis la tigro. Li de l'lipoj lekis
la sangon (ĵus li manĝis) kaj ekblekis:
"Kiu akuzos?" Brilis dentoj blankaj,
l'okuloj verde fosforeskis.
Kaj mutis ĉiuj, spiromankaj.
Lia demando sen respondo restis.
Pantero, linko, sovaĝbestoj pluraj
prezentis sin, sed koro kaj lieno
ĉe ili same sen riproĉe puraj
pruviĝis. Kaj sin savis per mieno
humila ankaŭ la hieno.
La vico de l'azeno tiam venis,
kiu sin jene ekzamenis:
"Mi kulpis foje, mi bedaŭras pente,
ho ve, ke tio okazis.
Iam mi preter Delfoj pasis,
malsatis jam turmente,
la freŝa herbo logis tente,
kaj jen, mi min delogi lasis:
Herbkvastojn kelkajn manĝis, senatente,
ke rajton mi ne havis ja por tio."
La lup' leviĝis kun indigna krio:
"Ho, ĉu do iam kulpon pli punendan
vi aŭdis? Manĝi herbon fremdan!
Kaj eĉ, en Delfoj! Eble la herbkvastoj
estis plej propra hav' de l'sanktaj pastroj!
Jen do, pro kiu, en kolero bola,
la dio inter nin la plagon sendis!
Por tia krimo, fratoj, puno sola
ekzistas: mort'!" -- Kaj la azeno pendis.
Ezopa fablo
El Ezopa Saĝo
Kalman Kalocsay, 1956
[Noto de la verkinto: "Ĉi tiu temo ne estas Ezopa, sed certe ĝi povus esti. Oni trovas ĝin inter hindaj fabloj, kaj ankaŭ en mezepokaj kolektoj, sed ĝia disvolvo je mastra satiro estas de La Fontaine. Chamfort, fama moralisto de la antaŭ-revoluciaj tempoj, vidas en ĉi tiu fablo de La Fontaine la spegulbildon de la tuta tiama socio. Mi iom "grekigis" la fablon kaj plivastigas ĝin eĉ super la La Fontaine-a larĝo. Argivoj = grekoj sieĝantaj Trojon". --Kalman Kalocsay]
La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 10.
Legu pasintajn ĉapitrojn.
El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14
Li vizitas malnovan amikon, Generalon Elliot, dum la sieĝo de Gibraltar -- surfundigas hispanan batalŝipon -- vekas maljunan virinon sur la afrika marbordo -- detruas ĉiujn kanonojn de la malamiko -- timigas la Grafon D'Artois kaj sendas lin al Parizo -- savas la vivon de du anglaj spionoj per la sama ŝtonĵetilo, kiu mortigis Goljaton, kaj disrompas la sieĝon.
Dum la antaŭnelonga sieĝo de Gibraltar mi iris kun provianta ŝiparo, sub la komando de Lord Rodney, por vidi mian malnovan amikon Generalon Elliot, kiu, per sia majstra defendo de tiu loko, akiris laŭrojn neniam velkontajn. Post kiam la komuna ĝojo, kiu kutime egas ĉe renkontiĝo de malnovaj amikoj, iom malpliiĝis, mi iris por ekzameni la staton de la garnizono kaj vidi la movadojn de la malamiko; ĉe tio la Generalo akompanis min. Mi kunportis el Londono bonegan reflektan teleskopon, aĉetitan ĉe Dollond*; per ĝia helpo mi trovis, ke la malamiko intencas pafi per trideksesfunta kanono al la punkto, kie ni staris. Mi sciigis al la Generalo ilian intencon; li ankaŭ rigardis tra la teleskopo kaj trovis miajn konjektojn ĝustaj. Mi tuj, laŭ lia permeso, ordonis, ke oni venigu el proksima baterio kvardekokfuntan kanonon, kiun mi lokis kun tia ĝusteco (studinte delonge la arton de artilerio), ke mi estis tute certa pri mia celataĵo.
Mi rigardadis la malamikon, ĝis kiam mi vidis la alumeton metitan al la tuŝtruo de ties kanono; ĝuste en tiu sama momento mi signalis, ke ankaŭ nia kanono estu pafigata. Ĉirkaŭ mezvoje inter la du kanonoj la kugloj kunpuŝiĝis kun terura forteco, kaj la efiko estis mirigega. La malamika kuglo resaltis kun tia fortego, ke ĝi mortigis la soldaton, kiu ĝin pafis, forportante lian kapon kune kun dekses aliaj kapoj, kiujn ĝi renkontis en sia irado al la marbordo de Berberujo. Tie ĝia potenco, post kiam ĝi trairis tri mastojn de ŝipoj, kiuj tiam staris en linio unu post alia en la haveno, fine estis tiom eluzita, ke ĝi povis trabati nur la tegmenton de kabano de malriĉa laboristo, ĉirkaŭ sescent futojn enlande; tie ĝi rompis la kelkajn restintajn dentojn de maljuna virino, kiu dormis surdorse kun malfermita buŝo. La kuglo lokiĝis en ŝia gorĝo. Ŝia edzo tuj poste venis hejmen kaj provis eltiri la kuglon, sed trovante tion nefarebla, li perforte enpuŝis ĝin per helpo de martelego en ŝian stomakon, el kiu ĝi poste eliĝis sur natura vojo.
Nia kuglo faris bonegan servon; ĉar ĝi ne nur rebatis la alian kuglon en la maniero priskribita, sed pluirante, kiel mi intencis, ĝi malmuntis la saman kanonon, kiu ĵus estis uzita kontraŭ ni, kaj sendis ĝin perforte en la internon de la ŝipo, kien ĝi falis kun tia forteco, ke ĝi trarompis la kilon. La ŝipo tuj pleniĝis de akvo kaj surfundiĝis kun pli ol mil hispanaj maristoj sur ĝi krom grandeta nombro da soldatoj. Ĉi tio, kompreneble, estis tre eksterordinara faro; mi tamen ne prenos la tutan meriton sur min mem: mia juĝo estis la ĉefa rimedo, sed la sorto iom helpis; ĉar mi poste trovis, ke la viro, kiu ŝargis mian kanonon, erare enmetis duoblan kvanton da pulvo; alie ni ne estus sukcesintaj tiom super ĉiuj supozoj, precipe ĉe la rebato de la malamika kuglo.
Generalo Elliot volis honori min pro tiu stranga servo per rango de oficiro; sed mi rifuzis ĉion, esceptante lian dankon, kiun mi ricevis en ĉeesto de grupo da oficiroj ĉetabliĝintaj por vespermanĝo en tiu sama tago.
Estante tre amika al la angloj, kiuj sendube estas brava popolo, mi decidis, ne forlasi la garnizonon, ĝis kiam mi faris al ili alian servon, kaj post ĉirkaŭ tri semajnoj okazo sin prezentis. Mi alivestigis min per robo de Romeklezia pastro, kaj ĉirkaŭ la unua horo matene mi ŝteliris el la garnizono, trapasis la malamikan linion kaj alvenis en la mezo de ilia tendaro, kie mi eniris en la tendon de Princo D'Artois, la ĉefa komandanto, kaj aliaj oficiroj, kiuj sidis en profunda interkonsiliĝo, koncentriĝantaj pri plano, atakegi nian garnizonon en la sekvanta mateno. Mia alivestiĝo estis mia protektaĵo; ili permesis mian daŭran ĉeeston tie, kaj mi aŭdis ĉion diritan ĝis ilia enlitiĝo. Kiam mi trovis la tutan tendaron, eĉ la gardostarantojn, envolvitaj en la brakoj de Morfeo, mi komencis mian laboron; ĝi konsistis el tio, ke mi malmuntis ĉiujn kanonojn (ĉirkaŭ tricent de kvardekok- ĝis dudekkvarfuntaj kanonoj) kaj forĵetis ilin tri mejlojn en la maron. Havante neniun helpon, mi trovis ĉi tion la plej malfacila tasko, kiun mi iam entreprenis, escepte de la naĝado al la kontraŭa bordo kun la fama turka kanono, priskribita de Barono Tott en siaj memoraĵoj, kion mi intencas mencii iom poste. Mi tiam amasigis kune en la centro de la tendaro ĉiujn kanon-veturilojn, kiujn mi, por eviti la aŭdeblan bruon de la radoj, portis duope sub miaj brakoj. Vere belan aspekton prezentis la amasigitaĵo minimume tiel alta kiel la roko de Gibraltar. Poste mi ekbruligis meĉaĵon, skrapante silikan ŝtonon, kiu kuŝis dudek futojn profunde en la tero (en malnova muro konstruita de la Maŭroj, kiam ili invadis Hispanujon), per ŝargujo de fera kvardekfunta kanono, kaj tiel bruligis la tutan amason. Mi forgesis informi vin, ke mi ĵetis ĉiujn municiajn vagonojn sur la supron de la amaso.
Antaŭ ol mi almetis la brulantan meĉaĵon, mi metis la plej brulemajn aĵojn malsupren tiel lerte, ke la tutaĵo estis unu flamego post momento. Por eviti suspekton, mi kiel unu el la unuaj faris alarmon. La tuta tendaranaro estis, kiel vi povas supozi, ŝtonigita pro surprizo: la komuna konkludo estis, ke ilia gardistaro estis subaĉetita kaj ke sep aŭ ok regimentoj de la garnizono okupiĝis per tiu terura detruo de la kanonaro. Sinjoro Drinkwater** en sia rakonto pri tiu fama sieĝo mencias la malamikan suferon de granda perdo kaŭze de brulego, kiu okazis en ĝia tendaro, sed li neniam sciis la kaŭzon; kiel li povis tion scii? Mi mem neniam malkaŝis ĝin ĝis nun (kvankam mi sola savis Gibraltaron per ĉi tiu nokta faro), eĉ ne al Generalo Elliot. Grafo D'Artois kaj ĉiuj liaj kunuloj forkuris kun timo kaj ne haltis survoje ĝis Parizo, kiun ili atingis post ĉirkaŭ de kvar tagoj; ĉi tiu terura brulego havis tian malfeliĉan rezulton ĉe ili, ke ili ne kapablis manĝi ion dum tri monatoj poste, sed, kiel ĥameleonoj, vivis per aero.
Se iu sinjoro volas diri, ke li pridubas tiun rakonton, mi igos lin punpagi kvin litrojn da brando kaj trinki ĝin per unu engluto.
Proksimume du monatojn post kiam mi faris ĉi tiun servon al la sieĝitoj, iun matenon, dum mi sidis kun Generalo Elliot ĉe matenmanĝo, bombo (ĉar mi ne havis la tempon, detrui iliajn bomboĵetilojn kune kun iliaj kanonoj) flugis en la ĉambron, kie ni sidis; ĝi falis sur nian tablon. La Generalo, kion la plej multaj aliaj homoj estus farintaj, tuj forlasis la ĉambron; sed mi ekprenis la bombon, antaŭ ol ĝi eksplodis kaj portis ĝin al supro de la roko. Tiam, superrigardante la malamikan tendaron, sur altaĵo apud la marbordo mi observis nombron da homoj, sed per mia nuda okulo mi ne povis vidi, kion ili faras. Mi denove uzis mian teleskopon; tiam mi trovis, ke du el niaj oficiroj, unu generalo kaj la alia kolonelo, kun kiuj mi pasigis la antaŭan versperon kaj kiuj dumnokte estis en la malamika tendaro kiel spionoj, estis kaptitaj, kaj en tiu sama momento oni estis ekzekutonta ilin sur eŝafodo. Mi trovis la distancon tro granda por ĵeti la bombon per mia mano, sed plej feliĉe rememorante, ke mi havas en mia poŝo tiun saman ŝtonĵetilon, kiu helpis Davidon mortigi Goljaton, mi metis la bombon en ĝin kaj tuj ekĵetis ĝin meze en la rondon. Ĝi eksplodis falante kaj mortigis ĉiun ĉeestanton, escepte de la du akuzitoj, kius estis savataj pro tio, ke ili ĵus estis alten trenitaj; tamen unu el la pecoj de la bombo flugis per tia forto ĝis la piedo de la eŝafodo, ke ĝi tuj faligis ĝin. Niaj du amikoj, tuj kiam ili eksentis firman teron, rigardis ĉirkaŭen, por trovi la kaŭzon; kaj vidinte, ke la gardistoj, la ekzekutistoj kaj ĉiuj aliaj decidis morti unue, ili tuj liberigis unu la alian el la hontigaj ŝnuroj kaj poste kuris al la marbordo, ekkaptis hispanan boaton kun du viroj en ĝi kaj devigis ilin, remi al unu el niaj ŝipoj, kiun ili atingis bone. Post kelkaj minutoj, kiam mi rakontis al Generalo Elliot, kiel mi agis, ili ambaŭ ekprenis miajn manojn, kaj post reciproka gratulo ni iris, por pasigi la tagon en festenado.
*Dollond estis fame konata estro de butiko en Londono tiutempe, kiu vendis bonkvalitajn instrumentojn. (La Tradukinto.)
**Elparolu: Drinkvoter.
Daŭrigota...
Ekkiam Regos Am' Sur Ter'
teksto: Remon Levesk'; tradukis Ĵak Le Puil
muziko: Remon Levesk'
Ekkiam regos am' sur ter'
Alvenos tagoj sen malsato;
Ne plu premegos la mizer'.
Sed ni jam estos mortaj, frato!
Kaj kiam regos am' sur ter'
Trubadoriĝos la soldato;
For la milit' for la karcer'.
Sed ni jam estos mortaj, frato!
En la longega vivoĉen'
En kiu pelas nin la sort',
Al ĉiuj viv', al ĉiuj mort',
Nin trafis nur sufero kaj ĉagren'.
Sed kiam regos am' sur ter'
Ĉu restos iom da kompato
En tiuj tagoj sen mizer'
Por ni, de longe mortaj, frato?
Ni, kiuj en temp' de sufer'
Kaj de milit' kaj de malŝato
Serĉadis pacon sur la ter'
Sed kiun ili ĝuos, frato.
En la grandega vivolud'
Finiĝos bele la parti';
Sed la perdantoj estu ni.
Jen tie ĉi plej saĝa la konklud'.
Sed kiam regos am' sur ter'
Ĉu restos iom da kompato
En tiuj tagoj sen mizer'
Por ni, de longe mortaj, frato?
El "La Verda Trobadoro", FLE/SAT-Junulfako, 1986.
LANDA KONGRESO: ATLANTO 2000
Informoj pri la ĉi-jara Landa Kongreso (aliĝilo, alia formularo por trovi samĉambranon, ktp) troveblas ĉe:
**********
Kunveno de la 1-a de februaro, 2000
Ĉeestis la kunvenon Bob Clark, Dan Gibbons, Peggy Dolter, Jerry Johnson, Profesoro Luis Martinez, kaj Nancy Casey.
Peggy raportis ke ŝi nun laboras pri programo por teatraĵo, "Arsenic and Old Lace", kiu okazos ĉe ŝia preĝejo. Ŝi volis aĉeti reklamon por la klubo en la programo.
Bob raportis ke li ricevis e-mesaĝon de persono en Germanio, kiu petas informon pri Esperantaj grupoj en la organizaĵo "Mensa". Kelkaj membroj de nia klubo ankaŭ estas membroj de Mensa, sed ni ne havas informon pri tiu afero.
Profesoro Martinez parolis dum mallonga tempo. Li nun restas en Usono ĝis la interna milito en lia lando Kolombio malgrandiĝos.
La ĉeestantoj parolis iomete pri planoj por la "krokodila mardo", kiu okazos dum la venonta semajno. La "krokodila mardo" estas kroma kunveno je la dua mardo de la monato, dum kiu oni povas uzi la anglan por instrui Esperanton. Dan konsentis esti la instruisto dum la K. M. Peggy kunportis kelkajn paĝojn da materialo por instrui Esperanton.
Peggy ankaŭ raportis ke ŝi ĝisdatigis la kluban folieton. Ŝi enmetis la plej aktualajn adresojn kaj telefon-numerojn en ĝin. Ŝi montris al ni kelkajn ekzemplerojn de la folieto sur paperoj de diversaj koloroj. Mi opinias ke la ĉeestantoj preferis la ebur-koloran paperon.
Oni raportis ke la proponita Esperanto-klaso de Ron Glossop ĉe Forest Park Community College ne okazos. Sufiĉaj klasanoj mankas por la klaso.
Kluba programestro Dan Gibbons raportis pri la traduk-defio de la monato. Tri klubanoj, Dan Gibbons, Jerry Johnson, kaj Lee Miller, verkis tradukojn por la poemo "The Leaden-Eyed". Kvankam la tri tradukoj estis malsamaj, estis partoj el la poemo, kiuj similis inter ĉiuj tri. La defio por la venonta monato estos traduko de limeriko, aparta formo de poemo kiu ofte temas pri maldeca humoreco. Jerry Johnson laboris diligente por trovi preskaŭ decan limerikon.
Post la prezentado de la traduk-defio, Jerry Johnson prezentis programon pri la alia internacia lingvo Volapuko. Jerry aldonis materialon pri la gramatiko de Volapuko al la materialo, kiun enhavis lia artikolo, kiu aperis en la lasta bulteno de la klubo. Ĉiuj ĉeestantoj gajnis sencon de la malfacileco lerni Volapukon.
La ĉeestantoj finis la kunvenon en mallonga parolado pri proponoj por venontaj programoj.
**********
Konversacia Rondo de la 4-a de februaro, 2000
Ĉeestis la vespermanĝon Bob Clark, Dan Gibbons, Peggy Dolter, kaj Jerry Johnson.
Antaŭ la aĉeto de la manĝaĵoj, la grupo parolis pri kelkaj aferoj.
Peggy jam kunportis kelkajn ekzemplerojn de la nova folieto por la klubo. Ŝi scivolis ĉu Jeff Wilson ĉeestos, ĉar la folietoj estas por li. Sed Jeff estis ĉe la kunveno de la organizaĵo "Mensa", kaj li jam havis ekzemplerojn de la malnovaj folietoj.
Bob kaj Dan priparolis la malfacilecon pri la farado de sondosieroj por la kluba elektronika bulteno. Bob rimarkis ke se oni parolus erare dum oni faras la sondosieron, oni devus tute rekomenci la parolaĵon por forigi la eraron. La lasta eldonaĵo estis la unua kiu enhavis sondosierojn per kiuj la leganto ankaŭ povas aŭskulti Esperanton.
Kiam ni iris por mendi niaj manĝojn, la geedza paro ĉe la najbara tablo salutis nin angle, kaj demandis de ni kiel oni salutas esperante. Tiu ĉi sama paro salutis nin dum la lasta konversacia rondo.
Peggy kaj Dan diskutis la profiton kaj malprofiton de havi fotografaĵojn. Peggy tre ŝatas havi multajn fotojn. Laŭ Dan, kiam oni havas foton de iu evento, oni ne memoras la veran eventon, sed anstataŭe oni memoras la fotan bildon de la evento. Laŭ li, la fotoj ŝtelas la verajn memorojn de siaj havantoj. Kia filozofia diskuto!
Poste oni rimarkis pri la eltrovo de planedoj apud aliaj steloj. Ĉiuj priparolis la eblecon de vivo sur tiuj foraj planedoj. Kelkaj diris ke ili kredas ke vivo ekzistas sur aliaj planedoj en la universo, sed ili ne certas ĉu la vivo estas vivo de veraj "uloj". Tiam ili diskutis kio estas vera "ulo".
Dan menciis strangan vorton kiun li trovis en sia nova ekzemplero de la P.I.V. La vorto estis "psilo", "ĵonglisto kiu dresas serpentojn". Oni scivolis kiel oni lernas ĵongli. Alia respondis ke oni komencas lerni per la ripetado de simplaj agadoj. Tio estas la sama rilate al lerni la dancadon, la muzikfaradon, ktp. Dan, kiu estas muzikisto, opiniis ke oni scios ke oni povos fariĝi muzikisto, se oni tre ĝuas senpense reekzerci la muzikon.
Post tio, la ĉeestantoj parolis iomete pri la temo "Kia estas ŝatata labor- posteno?" La klubanoj estis la lastaj personoj kiuj forlasis la restoracion.
**********
Kunveno de la 15-a de februaro, 2000
Ĉeestis la kunvenon Bob Clark, Dan Gibbons, Peggy Dolter, Jerry Johnson, kaj Jeff Wilson.
Kiam Jerry alvenis, oni raportis ke li ĵus maltrafis la ĵongladon. La sekretario scivolas pri kiaj aferoj okazas kiam li ne estas tie.
Jeff jam ricevis kelkajn antikvajn librojn el la libroservo de ELNA. Li montris siajn librojn al la aliaj ĉeestantoj. Dan havis grandan intereson pri la Analiza Historio de la Esperanto-Movado kaj pri libro verkita de Kabe. Dan rimarkis ke Lee Miller ankaŭ havas intereson pri antikvaj Esperantaj libroj.
Post tiu afero, okazis mallonga diskuto pri la uzo de la vorto "po". Angla- parolantoj havas malfacilecon pri tiu vorto, ĉar ili ofte opinias ke ĝia signifo estas la sama ol la angla vorto "per". Fakte, ĝia signifo estas pli proksima al la angla vorto "apiece". [red: Eble pli taŭga estas la angla "at the rate of", aŭ la simbolo "@". Kaj fakte oni ne nepre devas uzi tiun vorton. Anstataŭ "Mi donis po tri pomoj al la lernantoj", oni povas simple diri "Mi donis tri pomojn al ĉiu lernanto". La senco estas egale klara.]
Peggy montris al ni ekzempleron de la programo por la teatraĵo, "Arsenic and Old Lace", kiu okazis ĉe ŝia preĝejo. Reklamo por nia klubo aperis en la programo.
Dan kunportis sian novan ekzempleron de la P.I.V. [Plena Ilustrita Vortaro]. Li uzis ĝin por montri al ni neordinaran Esperantan vorton, "psilo". La P.I.V. klarigis ke tiu vorto signifas "ĵonglisto kiu dresas serpentojn". Oni miris kial oni bezonus tian vorton.
Jeff raportis pri sia agado ĉe la kunveno de Mensa. Li klopodis disdoni informon pri Esperanto, sed oni forprenis nur kelkajn folietojn. Je la 15-a de aprilo okazos scienc-fikcia kunveno de Mensa. Jeff kaj Peggy partoprenos ĝin, kaj eble unu el ili prelegos tie pri Esperanto.
Dan anoncis ke dum la venonta kunveno li prelegos pri "Raŭmismo".
Dum la resto de la kunveno, la ĉeestantoj partoprenis la ludon "Skrabelo". Tiu ludo similas al Usona ludo en kiu oni uzas literojn por literumi anglajn vortojn. En nia ludo ĉiu peco prezentas Esperantan literon, kaj oni gajnas poentojn kiam oni literumas Esperantajn vortojn. La ĉeestantoj ludis dum du horoj kaj duono.
**********
Kunveno de la 7-a de marto, 2000
Ĉeestis la kunvenon Bob Clark, Dan Gibbons, Peggy Dolter, Jerry Johnson, Jeff Wilson, kaj Ron Glossop.
Jeff antaŭnelonge havis malgrandan rolon en filmo farita en Sankta-Luiso de ĉina kompanio. Li kunportis aron da fotoj pri la aktoroj en la filmo kaj pri la festo post la fino de la filmo, kiu okazis en la urbodomo de Sankta-Luiso.
Laŭ ŝia kutimo en ĉi tiu sezono, Peggy portis multkoloran maskon por festi la "Mardon Grasan". Post kiam ŝi forprenis la maskon, Peggy raportis pri la planoj por prelego pri Esperanto ĉe la sciencfikcia kunveno, kiu okazos je la mezo de aprilo. Ŝi kaj Jeff faris la planojn je la pasinta sabato.
Kluba programestro Dan Gibbons prezentis la rezultojn de la traduk-defio de la monato. Kvin klubanoj, Lee Miller, Dan Gibbons, Bob Clark, Jerry Johnson, kaj Peggy Dolter, aŭ verkis limerikon aŭ tradukis unu el la proponitaj limerikoj. La verkitaj limerikoj aperos en la kluba bulteno. Por la traduk-defio por la venonta monato, Dan disdonis kopiojn de tri alineojn el la enkonduka paĝo de la sciencfikcia romano "Dragonflight". Tiun ĉi traduk-defion proponis Lee Miller.
Post la prezentado de la traduk-defio, Dan Gibbons prezentis programon pri "Raŭmismo". Raŭmismo estas filozofio malsama al la tradicia Esperanta filozofio. Dum kunveno de TEJO, kiu okazis en Raŭmo, Finnlando, en 1981, kelkaj junuloj verkis manifeston kiu malakceptas la ideon de la "fina venko". Ili deklaris ke la Esperantistaro estas tergloba, sed diaspora, komunumo, kaj ĝi devas kaj povas formi virtualan komunumon. Ekde tiu manifesto okazis multa malamikeco inter la subtenantoj de la du filozofioj.
Dum la priparolo post la prezentaĵo pri Raŭmismo, Ron Glossop deklaris ke (laŭ li) estos unu lingvo por la mondo post 100 jaroj. Li opinias ke oni determinos la estontecan mondlingvon dum la venontaj jaroj.
La bonajn raportojn pri la klubkunvenoj verkis Jerry Johnson
Kunveno, Biblioteko Buder. 4-an de aprilo, 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado je la 6-a ptm; la programo komenciĝos je la 7-a:
**la monata tradukodefio
**Peggy Dolter kaj Jeff Wilson prelegos pri Esperanto en scienc-fikcio.
Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 7-an de aprilo
3949 Lindell (314-535-4274). Vespermanĝo je la 6-a ptm.
Krokodila Mardo!, Biblioteko Buder. 11-an de aprilo, 2000
4401 Hampton (314-352-2900).
Aparte por komencantoj. Ni lernos Esperanton, sed ĉi-vespere ni rajtos uzi ankaŭ la anglan. Venu je la 7-a.
Especially for beginners. We will study Esperanto, but this evening we can also use English. Come at 7:00.
Kunveno, Biblioteko Buder. 18-an de aprilo
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado je la 6-a ptm; la programo komenciĝos je la 7-a:
**ludo- kaj kanto-vespero