Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Elektronika Bulteno

de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso



Redaktas: Lee Miller
Stabanoj: Danjelo Gibbons, Peggy Dolter

Frontpaĝo

Majo, 2000

- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)

Danjelo Gibbons: Notoj de la Vicprezidanto
Lee Miller: El mia lingva angulo...
La Monata Tradukodefio
El Nia Poezio
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 12)
La Verda Trobadoro
Diversaĵoj
Okazontaj eventoj

Danjelo Gibbons: Notoj de la Vicprezidanto

Lastatempe ĉe klubkunveno la ĉiama demando leviĝis: Kiel ni povas varbi novulojn al nia grupo? Grava demando ĝi ja estas. Sed ŝajne ni neniam trovas kontentigan solvon. Ĉu fakte la klubo iam varbis iun ajn? Ĉu iu el ni trovis Esperanton rezulte de iu varb-agado? Mi kredas, ke ne. Kompreneble la fakto, ke ni neniam sukcesis varbi ne signifas, ke ni rajtas ĉesigi la penon. Por progresigi E-on ni ja devas iel trovi novulojn.

Sed ekzistas ankaŭ alia metodo por progresigi E-on. Anstataŭ klopodi nur por pligrandigi la klubon, ni povas ankaŭ plivigligi ĝin. Efektive, mi preferus membriĝi en grupeto de lertaj, interesaj homoj, kiuj uzas kaj konstante lernas la lingvon, ol pasigi vesperojn en granda aro de krokodilemaj teduloj. Al kia klubo ni klopodas varbi novulojn? Sendube, se ni volas interesi ilin pri E-o, ni devas prezenti al ili viglan, entuziasman klubon, kiu amas kaj studas nian lingvon. Ĉu ne?

Kiel do ni vigligu nian klubon? Unue: Ni legu nian Bultenon! Jam unu tutan jaron Lee Miller prezentis ĉiumonate al ni (en konvena elektronika formo) artikolojn, poezion, klub-novaĵojn, lingvan konsilon - eĉ kantojn. Legu, partoprenu. La Bulteno estu la forumo en kiu ni instigas unu la aliajn al pli granda scio kaj lerto en E-o. Per ĝi ni dividu la samajn literaturajn spertojn, la saman lingvan kulturon. Jes, la legado postulos de vi iomete da tempo. Sed vi ekinteresiĝis pri nia lingvo ne pro devo, sed pro ŝato, ĉu ne? Frandu do la frandaĵojn, kiujn prezentas nia redaktisto.

Due: Por vigligi la klubon, partoprenu la klub-agadon. Se vi povas oferi nur vian ĉeeston, tio valoras. Sed se vi povas, ankaŭ kontribuu ion: provu la monatan tradukodefion; proponu ideon por kunveno-temo; kunportu por la aliaj ion interesan, kiun vi trovis en via esperantumado.

Varbi novulojn estas io, pri kio ni eble ne povas sukcesi. Sed se ni vere deziras vigligi nian klubon, ni sendube sukcesos - almenaŭ pri tio. (Kaj se ni ne sufiĉe interesiĝas pri E-o por dediĉi al ĝi iom da tempo, kial diable ni volas varbi novulojn al ĝi?)

En la filmo "Kampo de Revoj", oni diris (pri bazopilkejo), "Konstruu ĝin, kaj ili venos." Nu, ni konstruu ion trovindan, kaj novuloj trovos nin. Almenaŭ tion mi kredas.

-Danjelo Gibbons

Lee Miller: El mia lingva angulo...

Ĉi-monate gastas ĉi tie Duncan Charters, pri la akirado de vortprovizo en Esperanto . . .

La akirado de vort-provizo estas tre individua afero. En pasintaj numeroj de la Bulteno vi trovos (supozeble jam trovis) tute bonajn konsilojn tiurilate. Mi deziras aldoni nur kelkajn komentojn el la vidpunkto de legado kaj de ampleksigo de la vortaro.

Unue, ekzistas diferenco inter la kapablo rekoni vorton kaj la kapablo uzi tiun vorton. Kutime, oni kredas ke la rekonataj vortoj devas esti en la aktiva, produktema vortprovizo de la lernanto. Normale, ne estas tiel. Tipaj uzantoj kaj lernantoj de lingvoj rekonas multe pli ol ili kapablas uzi, t.e. memori kaj produkti sen kunteksto. En Esperanto, estas iom malsame, pro tio ke argumenteble la distanco inter la kapablo rekoni kaj la kapablo produkti estas malpli granda ol por aliaj lingvoj. Esperanto estas tamen normala lingvo, kiun oni povas lerni kaj "akiri" ("nature" alproprigi) kiel la aliaj.

La plej bona situacio por aldoni vortojn al sia rekon-kapablo estas legado de tekstoj adaptitaj al la lernanto. Jen kelkaj kriterioj:

1. La teksto enhavu vortojn nekonatajn sed prefere ne pli ol 1 el 7. Se estas tiel, oni povas ofte diveni la signifon de nekonata vorto de la kunteksto, kaj progresas la aldonado de novaj elementoj en la vortprovizo.

2. Ora regulo: se oni sukcesas diveni la signifon de nova vorto per tiu rimedo, oni havas eble 80-90%-an eblecon rekoni la signifon de la vorto okaze de reaparo de tiu vorto en alia kunteksto. Aliflanke, se vi ne pensas pri la kunteksto kaj ne divenas, kaj simple kontrolas la signifon en Esperanta-angla vortaro, la rezulto estas inversa. Eble estos nur 10-20%-a ebleco ke vi denove senpere rekonos la signifon de la vorto en alia kunteksto. Do, paciencu kaj divenu. Certe kontrolu la signifon poste se tio gravas por senerare kompreni la plej gravan ideon de tio kion vi legas. Kaj ne faru la plej gravan eraron kiun faras multaj, skribi anglan signifon super la Esperanta vorto. La okulo emos salti al la anglalingva ekvivalento dum legado, sen plia registro de la Esperanta vorto! Skribu en notlibro, eventuale flanke de la teksto, sed ne samloke.

3. Legu temojn kaj tekstojn kiujn vi jam konas en alia lingvo, ekz. la Biblion, artikolojn pri komputiloj, infanaj rakontoj, ktp.

4. Plej grave, ne traduku dum vi legas. Tradukado estas vera arto kiun oni povas praktiki (kun la anoj de la Klubo!), sed tio ne signifas ke vi progresigas vian kapablon senpere uzi la lingvon. Senpera legado, ensorbanta la signifon, helpos al la aliaj lingvokapabloj, inkluzive la paroladon. Legu tutan artikolon unue, alineon, kelkajn liniojn, sed nepre ne vorton post vorto. Mi ne legas la latinan lingvon kiun mi studis tiumaniere pene dum sep jaroj. Mi simple ne lernis legi. Se vi devas tamen fari tiun vort-post-vortan legadon, nepre reiru kaj legu poste, kelkfoje, la tutan tekston. Tiu teksto devos havi signifon en Esperanto, ne pro traduko en la anglan. Tiumaniere tute nature vi akiros vortprovizon kiu impresos akademianon.

Duncan Charters

La Monata Tradukodefio

Ĉi-monate ni ne havos novan tradukodefion, ĉar kelkaj ankoraŭ deziras prilabori la tradukon el Hamleto. Vi trovos la anglan tekston en la aprila numero.

Kunportu vian tradukaĵon al la unua kunveno en junio por kompari ĝin kun la provoj de la aliaj klubanoj. Se vi ne povas ĉeesti la kunvenon, bonvolu sendi vian provon al Danjelo Gibbons (765 Westwood, Apt. 5B, St. Louis, MO 63105).

La elstaraj respondoj aperos en la venonta bulteno.

El Nia Poezio

LA GRILO KAJ LA FORMIKO

La formik' en tempo vintra
grase sidis sur la greno,
kiun li estis kolektinta
por si el somera beno.
Grilo iris al li pete:
"Ho, ne estu sen kompato!
Donu al mi iomete,
mi ja mortas de malsato."
Sonis la respond' severe:
"Kion faris vi somere?"
"Violonis mi sen halto."
"Dancu do post la muziko"--
diris moke la formiko,
surda por la ĉarm' de l' arto.

El Ezopa Saĝo
Kalman Kalocsay,
Eldonejo Koko, Kopenhago, 1956

La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 12.

Legu pasintajn ĉapitrojn.

El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14

Petolado; ĝiaj konsekvencoj -- Windsor Kastelo --S. Paŭlo -- Kolegio de Kuracistoj -- Funebro-partoprenantoj, Tombofosistoj k.t.p. preskaŭ ruinigitaj. -- La industrio de la apotekistoj.

Tiu fama ŝtonĵetilo ebligas al sia posedanto ĉiun taskon, kiun li deziras plenumi. Mi faris balonon de tiel ampleksaj dimensioj, ke ĝusta raporto pri la silko, kiun ĝi enhavis, estus ekster kredebleco. La magazeno de ĉiu silkaĵisto kaj la provizaĵo de ĉiu silkteksisto en Londono, Westminster kaj Spitalfields* kontribuis al ĝi. Per ĉi tiu balono kaj mia ĵetilo mi faris multajn petolaĵojn. Ekzemple, mi prenis unu domon de sur ĝia loko kaj anstataŭigis ĝin per alia, ne maltrankviligante la loĝantojn, kiuj kutime estis dormantaj aŭ tro multe okupitaj, por observi la movadon de sia loĝejo. Kiam la gardostaranto en Windsor Kastelo aŭdis la horloĝon de S. Paŭlo batanta la dek-trian horon, tio estis pro mia lerteco: en tiu nokto mi preskaŭ kunigis la konstruaĵojn, metante la kastelon sur la S. Georgan Kampon kaj portante ĝin returne antaŭ la tagiĝo, ne vekante iun el la loĝantoj. Malgraŭ tiuj heroaĵoj mi estus kaŝinta la sektreton de mia balono kaj ĝiaj ecoj, se Montgolfier ne estus farinta la arton de flugado publike konata.

La tridekan de Septembro, kiam la Kolegio de la Kuracistoj elektis siajn oficistojn kaj manĝis luksege kune, mi plenigis mian balonon, flugigis ĝin super la kupolon de ilia konstruaĵo, fiksis la ĵetilon ĉirkaŭ la oran globon sur la supro, alligis ĝian alian finon al la balono, kaj tuj supreniĝis kun la kolegio ĝis granda alteco, kie mi tenadis ilin pli ol tri monatojn. Vi kompreneble demandos, kion ili faris rilate la nutradon dum tiel longa tempo? Al ĉi tio mi respondas, ke eĉ se mi estus tenanta ilin en pendado duoble pli longan tempon, ili ne estus suferintaj de tio maloportunecon, ĉar sufiĉege, aŭ pli bone abundege, ili kovris sian tablon por la tiutaga festeno.

Kvankam tio estis nur sendanĝera petolaĵo, ĝi tamen alportis multan malbonon al kelkaj respektindaj personoj inter la pastroj, funebraĵistoj, sakristianoj kaj tombo-fosistoj. Ili suferis, tion oni devas konfesi; ĉar estas bone konata fakto, ke dum la tri monatoj, kiam la kolegio pendis en la aero, kaj tiel la kuracistoj ne povis viziti siajn pacientojn, mortis neniu krom kelkaj homoj, kiuj falis antaŭ la falĉilo de La Tempo, kaj kelkaj mizeruloj, kiuj, eble por eviti iun bagatelan maloportunaĵon ĉi tie, metis sur sin perfortan manon kaj enprofundiĝis en mizero senfine pli granda ol tiu, kiun ili, sen momenta konsidero, esperis eviti per tia senpripensa paŝo.

Se la apotekistoj ne estus estintaj tre agemaj dum tiu tempo, duono de la funebraĵistoj estus bankrotintaj.

*Elparolu: Spitlfilds.

Daŭrigota...

La Verda Trobadoro

Venkos Ni En Gloro!
teksto: Pete Seeger k.a.
traduko: Pilger

Aŭskultu!

Venkos ni en gloro, venkos ni en gloro,
Fine glore venkos iam ni.
Ho, en mia kor', firme kredas mi,
Ke fine glore venkos ni.

Ni iros man' en mane, ni iros man' en mane,
Iros man' en mane iam ni.

Ni ne konas timon, ni ne konas timon,
Timon plu neniam konos ni.

Liberos ni pro vero, liberos ni pro vero,
Pro ver' liberos fine ĉiuj ni.

Vivos ni en paco, vivos ni en paco,
Fine paco regos en la mond'.

Tra la tuta mondo, tra la tuta mondo,
Tra la tuta mondo iam.

El "La Verda Trobadoro", FLE/SAT-Junulfako, 1986.

Diversaĵoj

Recenzo de la Libro:
Analiza Historio de la Esperanto-Movado
E. Drezen* (1931)

Je la komenco de la nova jarmilo, la Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko (ELNA) decidis malplenigi sian aron de malnovaj libroj, kaj pro tio ĝi ofertis vendi ĝin po unu dolaro por ĉiu funto. Mi sendis tri dolarojn, kaj kiam mia mendo alvenis per poŝto, mi trovis ŝiretitan libron en la pakaĵo -- malnovan ekzempleron de La Analiza Historio de la Esperanto-Movado de E. Drezen.

Mi ne sciis ion ajn pri la verkisto, sed mi suspektis ke li estis socialisto aŭ eĉ komunisto -- ĉar li iam priparolas la lukton inter la klasoj kaj li loĝis en Moskvo kiam li verkis la antaŭparolon. Tamen, tiu fakto ne malpliigas la valoron aŭ ĝueblecon de ĉi tiu libreto. La verkisto nur mallonge skribis politike, kaj plejparte donis freŝajn vidpunktojn pri la cirkonstancoj en kiu la Movado evoluis.

Ĉi tiu libro ne priskribis ion pri la kreado de la Lingvo Internacia mem, sed ĝi komenciĝis je la jaro en kiu Zamemhof eldonis sian Unuan Libron. Laŭ Drezen, la kapitalistaj klasoj sentis la bezonon por lingvo inter- nacia por vastigi siajn merkatojn kaj faciligi siajn komercajn rilatojn. Ankaŭ, la laborista klaso bezonis tian lingvon por organizi sin mond- skale. Do, Esperanto naskiĝis dum taŭga epoko por sukcesi. Zamenhof meritas laŭdon por solvi la problemon de internacia vortaro kaj por lasi sian lingvon evolui libere de sia aŭtoritato.

La unua lernolibro aperis unue en 1887, komence en la rusa, kaj poste en la pola, franca, kaj germana. Kontraste al la komenco de la volapuka lingvo, la Zamenhofa lernolibro estis la sola propagandilo por la nova lingvo. Unue Zamenhof uzis praktikisman argumentadon por varbi sian novan ideon. Li mem longe havis moralan kialon por plivastigi ĝin, sed li kaŝis sian "internan ideon esperantisman" for de la vasta publiko. Li nur malkovris ĝin al la jam varbitaj adeptoj.

La morala idearo de Esperanto havis specialan allogon por la rusoj. Sub la reakcia regno de la caro, la ruslandana inteligentularo entuziasmiĝis por la noblaj homamaj ideoj de Zamenhof. Dum la fruaj jaroj, la plej- parto de la tuta esperantistaro estis ruslandanoj. La rusaj esperantistoj ludis gravan rolon en la frua formigo de la movado. Ili estis la unuaj verkistoj, kaj kreis la unuajn literaturajn verkojn. La rusoj staris kun Zamenhof, kaj kontraŭ la reformistoj dum la unua reform-krizo de 1893.

Zamenhof deziris la praktikan uzon de la Lingvo Internacia, kaj pro tio li deziris organizon por gvidi ĝin. En 1888 la Amerika Filozofia Societo rekomendis la Zamenhofan sistemon por uzo inter diverslandaj sciencaj asocioj, kaj proponis internacian kongreson por studi la lingvo- problemon. Tamen, ne sufiĉe da sciencaj asocioj partoprenis la kongreson, kaj la ideo malsukcesis. Poste Zamenhof malsukcese provis fondi lingvan akademion.

Ne ĉiuj esperantistoj entuziasmiĝis pri la interna ideo de la lingvo. Multaj personoj, inkluzive de eksvolapukistoj, interesiĝis nur pri la formo de la lingvo kaj pri kiel oni reformus ĝin. Dum kelkaj jaroj Zamenhof kaj aliaj adeptoj eldonis la gazeton Esperantisto. Bedaŭrinde, en 1891 financaj kaj personaj zorgoj kaŭzis lin anonci la ĉesigon de la gazeto. Bonŝance aperis germano, W. H. Trumpeter, kiu ofertis pagi la eldonkostojn de la gazeto kaj ankaŭ 100 markojn monate por la salajro de la redaktisto. Eble, sinjoro Trumpeter savis la Esperanto-movadon, sed kun lia helpo venis ankaŭ problemo. Trumpeter ĉefe atentis la praktikajn flankojn de la lingvo. Li malpaciencis pri la malrapida progreso de la movado, kaj li opiniis ke la lingvo bezonas reformon. Li uzis sian influon (t.e., sian regon pri la mono) por instigi reform- projekton. Dum 1894, la esperantistoj voĉdonis pri la reformprojekto, kaj la reformoj malsukcesis. Post tiam, Trumpeter ĉesigis sian subtenon al la gazeto.

Post la komenca periodo de la Esperanto-movado, multaj gravaj esperant- istoj troviĝis en Francio. La unua el tiuj estis Louis de Beaufront, viro kiu iniciatis novan periodon por la Esperanto-movado. Sinjoro de Beaufront verkis la unuan esperantan lernolibron por francoj, li eldonis gazeton L' Esperantiste, kaj li fondis societon por la propagando de Esperanto. Li venis el nobela franca familio, kaj pro tio li povis altiri la subtenon de multaj gravuloj. Sinjoro de Beaufront preferis la praktikan flankon de la Lingvo Internacia, kaj pro tio li altiris praktikajn adeptojn al la lingvo. Dum tiu periodo la movado oficiale akceptis specialajn insignojn, himnon, kaj standardon por esperantistoj. Komenciĝis la kulto de "Zamenhof", afero kiu ne plaĉis al Zamenhof mem. Oni tiam konis Sinjoron de Beaufront kiel la "dua patro de Esperanto".

Dum la periodo post 1900 la movado rapide ekprogresis. Beaufront kaj alia gvidanto Carl Bourlet aranĝis kontrakton inter Zamenhof kaj la potenca eldona firmao Hachette. Ĉi tiu kontrakto kaŭzis problemon en la movado pro la monopolemaj tendencoj de la firmao. La gvidantoj de la movado komencis konkuri inter si por influo en la Esperanto-movado. Post kontrakta skandalo, Beaufront perdis sian influon kiel gvidanto, kaj la influo de aliaj francaj esperantistoj kreskis.

En 1903 kaj 1904 okazis grandskalaj kunvenoj de esperantistoj en la franciaj urboj de le Havre kaj en Calais. En 1905 la grupo de Boulogne organizis la unuan Universalan Kongreson esperantan. Ĉe tiu Kongreso estis proponoj por starigi centran aŭtoritatan organizon kaj por ŝanĝi la esperantan alfabeton. Tiuj proponoj ambaŭ malsukcesis -- la unua pro timo pri centra aŭtoritato, kaj la dua pro influo de verkistoj kaj eldonaj organizoj, kiuj jam povis presi la ĉapelitajn literojn. Tamen, la Kongreso akceptis Deklaracion pri la Fundamento de Esperanto, fondis Lingvan Komitaton, kaj starigis specialan Komitaton por organizi la sekvantajn Kongresojn. Post la Kongreso, la organiza komitato por la Kongresoj decidis starigi Centran Oficejon en Parizo. La monon por la C.O. donis du francaj gravuloj.

En 1900 du francaj scienculoj, Louis Couturat kaj L. Leau, fondis la "delegitaron por alpreno de la lingvo internacia". Tiu Delegitaro neniam estis publike organizita asocio, kaj fakte la du francoj tenis la tutan aferon en siaj manoj. Post kelkaj jaroj Couturat proponis ke la Delegitaro elektu 18-membran komitaton por alpreni la plej perfektan lingvon internacian. Ĉiuj esperantistoj opiniis ke la komitato alprenos esperanton kiel la oficiala lingvo inter- nacia, sed Couturat havis sian proprajn ideojn pri lingvoj. La komitato de la Delegitaro ricevis proponon pri reformita versio de esperanto, kaj la aŭtoro kaŝis sin sub la pseŭdo- nomo IDO. Fakte, tiu IDO estis Louis de Beaufront, kiu antaŭ ol li esperantistiĝis ellaboris plenan projekton de lingvo internacia, nomitan Adjuvanto kaj mirinde similan al Esperanto. Couturant instigis al de Beaufront prezenti lian proponon por efektivigi reformojn en Esperanto. En 1907 la komitato aprobis la novan proponon, kaj petis ke la esperantistaro akceptu la novan lingvon.

Tio neniam okazis. La plejparto de la esperantistoj ne sentis bezonon ŝanĝi la lingvon. Kelkaj esperantaj gvidantoj forlasis la movadon por subteni la lingvon Ido, sed malmulte de la ordinaraj esperantistoj sekvis la novan lingvon. Couturat kaj la aliaj nur pensis pri lingvo kiel komunikilo kiun aŭtoritato devas perfektigi kaj proklami. La komitato deziris uzi la nomon "Esperanto" por la nova lingvo, sed Zamenhof tute rifuzis permesi tion. Finfine, okazis skismo inter la du partioj. La Idistoj formis sian propran movadon, kaj akre atakis Esperanton kaj ĝiajn sekvantojn. La Idistoj reklamis kaj propagandis fervore, sed neniam atingis la sukceson kiun atingis Esperanto.

Post la Ida krizo, la Pariza grupo perdis sian influon dum kelkaj jaroj, la firmao Hachette ne plu interesiĝis pri la eldonado de esperantista literaturo, kaj Zamenhof mem rezignis siajn oficialajn postenojn en la Movado. En la printempo de 1908 fondiĝis la Universala Esperanto-Asocio, unue subtenita per 57 grupoj diverslokaj. La membraro de la UEA kreskis rapide. La ĉefa iniciatinto de la nova organizo estis svisa esperantisto Hector Hodler. Ĉar la tiama centra sidejo de la UEA troviĝis en neŭtrala Svislando, ĝi estis la sola esperantista organizo, kiu funkciis dum la unua mondmilito. La UEA estis demokrate gvidita, kaj pro tio ĝi allogis la subtenon de la plejparto de la esperantistaro.

La libreto Analiza Historio de la Esperanto-Movado rakontas la gravajn eventojn de Esperanto ĝis la jaro 1931. Mi ĝuis legi ĝin malgraŭ tio ke la literoj sur la paĝoj estas tiom paliĝintaj ke oni kelkfoje devas diveni ilin.

Jerry Johnson

*Noto de la redakcio: Ernest Drezen naskiĝis en 1892 kaj eklernis Esperanton en 1907. Post la bolŝevista revolucio, li fariĝis vic-direktoro de "Tutrusia centra ekzekutiva komitato de sovetoj" kaj prezidanto de "Sovetrespublikara Esperantista Unio". Li ludis gravan rolon en la laborista E-movado dum la 20-a jaroj, sed li okazigis skismon inter la rusa movado kaj SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) pro tio, ke SAT ne estis sufiĉe komunisma. Sed dum la 30-aj jaroj la reĝimo de Stalin suspektis ĉiujn Esperantistojn, do malgraŭ lojaleco al la partio, li estis enkarcerigita en 1937, kaj ne postvivis la duan mondmiliton. -- Dan Gibbons

**********

Kunveno de la 18-a de aprilo, 2000

Ĉeestis la kunvenon Dan Gibbons, Jeff Wilson, Jerry Johnson, Peggy Dolter, kaj Ron Glossop. Dan baldaŭ devis foriri pro labordevo.

Jeff parolis pri la sciencfikcia kunveno ĉe kiu li kaj Peggy prelegis pri Esperanto. Bedaŭrinde, la prelego okazis dum maloportuna horo kaj la nombro de ĉeestantoj estis malgranda.

La klubanoj priparolis la tradukdefion kaj la programojn de venontaj kunvenoj. Poste ili priparolis printempan ekskurzon. Ili proponis ekskurzon al la bestĝardeno je la 13-a de junio. La bestĝardeno havas novan loĝlokon por la elefantoj kaj aliaj afrikaj bestoj. Tiu estos bona vidindaĵo por nia ekskurzo.

Dum majo du el la klubanoj vojaĝos. Jerry Johnson ferios en Novjorko kun sia edzino. Peggy donis al Jerry ekzempleron de la bulteno de la novjorka esperantista grupo. La aliaj donis al li informon pri la oficejo de U.E.A ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. Ron Glossop vojaĝos al la plej norda parto de Norvegio por packonferenco. Dum li estos en Norvegio, Ron vizitos esperantistojn en la regiono.

Rilate al metodoj por varbi klubmembrojn kaj intereson pri Esperanto, la klubanoj priparolis la faradon de ekspozicio por bibliotekoj. Ili ankaŭ priparolis la varbadon de hejmlernantoj al Esperanto. Jerry menciis la eblecon de partoprenado en la Internacia Popolfoiro, kaj li promesis ke li kontrolos la situacion.

La lasta temo de la vespero estis la landa kongreso en Atlanto kaj la venontaj Universalaj Kongresoj, kiuj okazos en Tel-Avivo, Zagrebo, kaj suda Brazilo.

**********

RAPORTO PRI MIA VOJAGXO AL NORVEGIO

Jen mia raporto pri mia vojaĝo al Tromso, Norvegio kaj la konferenco pri "Higher Education for Peace", kiu okazis 4-6 Majo 2000.

La konferenco "Higher Education for Peace" okazis preskaŭ tute en la angla lingvo. (Malmultaj personoj parolis norvege en la sesioj pri la situacio en Norvegio.) Bedaŭrinde, multe da diskuto estis pri la temo, kiel trakti konfliktojn inter individuoj kaj malgrandaj grupoj kaj ne pri perfortaj konfliktoj inter nacioj kaj pli grandaj grupoj. Ankaŭ la fokuso kutime estis pri tio, kio okazas interne de la mensoj de homoj anstataŭ pri politikaj aferoj kaj tio, kion oni devus fari por malpliigi militojn inter registaroj kaj batalantaj grupoj en la mondo. Kelkaj sesioj diskutis, kion la universitatoj en Norvegio devus fari rilate al edukado por paco. Tamen mi aŭdis kelkajn ideojn, kiuj helpos min rilate al la kvara eldono de mia libro Konfronti Militon.

Katalin Smideliusz el Hungario kaj mi ambaŭ parolis pri Esperanto. Mi prelegis ĝenerale pri la problemo de milito kaj la neceso kontraŭbatali la diversajn specojn de naciismo. En la lasta parto de mia prelego mi indikis, ke unu ilo por fari tion estus la uzo de Esperanto. Ŝia prelego estis tuj post la mia kaj estis pri nia Esperanta projekto rilate al la Indiĝenaj Dialogoj. (En aparta konversacio Katalin petis min speciale danki al Dan, Lee, kaj Peggy kiuj estas la solaj Usonaj Esperantistoj, kiuj helpas je tiu projekto.) Kelkaj aŭdantoj de niaj prelegoj argumentis kontraŭ Esperanton (ekz. Kiom da personoj en la mondo povas kompreni Esperanton? Ĉu Esperanto ne estas Eŭropa lingvo kaj sekve ne justa al Azianoj? Ĉu oni povas vere fari metaforojn kaj aliaj vort-ludojn en Esperanto?) sed tio provizis ŝancon al ni respondi. Ĉar Katalin ne certas pri sia kapablo bone paroli en la angla, ŝi respondis al demandoj Esperante kaj mi interpretis ŝiajn respondojn en la anglan. Tio kompreneble montris la utilon de Esperanto por tiuj, kiuj kiel Hungaroj ne ofte havas la okazon uzi la anglan. Post la prelegoj estis paŭzo, kaj viro el Kenjo kiu estas studento en Norvegio, volis paroli plu kun mi pri Esperanto ĉar tio multe interesis lin por ebla uzo en Afriko.

Dum mi estis en Norvegio mi tranoktis kun familio kiu uzas Esperanton hejme, Claude Rouget kaj edzino Ljuba Proudchencko kaj ŝia filo Ati (13-jarulo). Ankaŭ estis nova bebo, nomita Aleksandra, kiu naskiĝis antaŭ nur tri monatoj. Je sabato, la 5a de Majo, estis kunveno de 15 Esperantistoj, el kiuj 6 estis infanoj ĉe la domo de Marianne Lund kaj Mario Machlik (kiuj mem havas 4 infanojn). Herolv Olson, kiun mi renkontis tie, afable veturigis min al la flughaveno dimanĉon matene kiam la busoj en Tromso ne funkcias.

Mia konkludo estas, "Jes, Esperantistoj havas amikojn ĉie," sed multaj aliaj personoj en la mondo ĝis nun ne konstatas tion.

--Ron Glossop

Okazontaj eventoj:

Kunveno, Biblioteko Buder. 6-an de junio, 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado je la 6-a ptm; la programo komenciĝos je la 7-a:

**la monata tradukodefio
**la poezio de William Auld

Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 2-an de junio, 2000
3949 Lindell (314-535-4274). Vespermanĝo je la 6-a ptm.

Kunveno, Biblioteko Buder. 20-an de junio, 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado je la 6-a ptm; la programo komenciĝos je la 7-a:

**ludo- kaj kanto-vespero