Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Elektronika Bulteno

de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso



Redaktas: Lee Miller
Stabanoj: Danjelo Gibbons, Peggy Dolter

Frontpaĝo

Julio, 2000

- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)

Notoj de la Vicprezidanto
La Lingva Angulo
La Monata Tradukodefio
El Nia Poezio
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 14)
La Verda Trobadoro
Diversaĵoj
Okazontaj eventoj

Notoj de la Vicprezidanto

De la 26-a de junio ĝis la 14-a de julio okazas en San-Francisko la fama Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASKE), unu el la plej gravaj eventoj en nia esperantista komunumo. Ĉi-somere instruas Grant Goodall, Spomenka Ŝtimec, Dennis Keefe, kaj Reza Kheir-khah. Kaj la redaktisto de la ĉiutaga bulteno de la kursaro estas Lee Miller, kiu redaktas ankaŭ nian Elektronikan Bultenon. La kursanoj do povas ĝui la avantaĝojn, kiujn ni ĝuas ĉiumonate: ili legos klaran, bonstilan Esperanton; kaj se iu kontribuos artikolon, tiu povos fidi, ke la redaktisto zorge elsarkos ĉiujn gramatikajn erarojn, dum li retenos la unikan stilon de la aŭtoro. Ni gratulas al NASKE pro la saĝa elekto de S-ro Miller.

Kaj dum forestas nia redaktisto, eble estus oportune, ke ni konsideru la laboron, kiun li faras por ni. La eldonado de nia Bulteno ne estas facila tasko. Lee elektas kaj tajpas artikolojn; li mem verkas multon; li petas kontribuojn de klubanoj; li redaktas, resendas, enkomputiligas, unikodigas, enretigas, ktp, ktp. Kaj kiam unu numero pretiĝas, li devas ekprepari la venontan.

Sed la plej granda problemo por redaktisto de iu ajn Esperanto-revuo estas tio, ke dum ĉiuj laboroj, ĉiam turmentas lin la ĝenega demando: Ĉu iu fakte legas? Okaze Lee ricevas mesaĝon de iu leganto -- eĉ, kelkfoje, el eksterlando. Sed ofte li laboras dum monatoj sen reago ia ajn. Kaj sendube li scivolas, ĉu la laboro vere havas valoron.

Jen komento de C. Baude, kiu eldonas la revuon "Laŭte": "Multaj el la plu ekzistantaj Esp-gazetoj respondas efektive al neniu bezono. . ." krom ". . .por pravigi la enkasigadon de asocikotizoj", kaj "por pruvi la ekziston de nia internacia lingvo kaj akcesore de ties loka klubo eĉ al esperantistoj mem."

Ĉu nia Bulteno vere respondas al iu bezono? Mi pensas, ke jes. Dum la lastaj monatoj, sep klubanoj verkis artikolojn por ĝi (elkorajn dankojn!). Rilate kelkajn, la bulteno provizas la eblecon por lingva ekzercado. Rilate tiujn, kiuj ne plu bezonas tian ekzercadon, ĝi provizas al ni aliaj la eblecon legi la pensojn de tiuj spertuloj. Kaj en nia Bulteno ni ĉiuj renkontas informojn, poemojn, kantojn, konsilojn, kiujn ni sendube maltrafus, se ni ne legus -- kaj ĝuste sur tiuj komunaj spertoj baziĝas nia loka komunumo, nia grupa kulturo. La Bulteno estas, laŭ mi, tre grava afero por nia klubo.

Tial mi petas, karaj samideanoj: Se vi legas interesan artikolon, se io plaĉas al vi -- aŭ eĉ se io malplaĉas -- reagu! Sendu noton al Lee Miller, por montri, ke lia laboro ne estas vana; por montri, ke iu ja legas.

-Danjelo Gibbons

La Lingva Angulo

Lastatempe en ĉi tiu rubriko ni diskutas la lernadon de Esperanto. Jen alia, iom malkutima vidpunkto, el la jaro 1926. Eŭgeno Lanti (1879-1947) fondis la organizaĵon SAT. (Rimarku, ke li mallongigas la vorteton "kaj".)

* * *

E. Lanti : Esperanto estas la plej malfacile ellernebla lingvo

Diri, ke esperanto estas facile ellernebla, estas gravega eraro. Mi asertas, ke ĝi estas pli malfacila ol iu ajn alia lingvo.

- Paradokso! . . . Absurdo! . . .

- Eble, sed almenaŭ bonvolu atente pripensi jenon: unu el la ĉefaj trajtoj de l' artefarita lingvo estas ĝia logikeco. Sed en preskaŭ ĉiuj niaj faroj ni agas nelogike. Ni obeas kutimojn, tradicion, morojn, leĝojn, kiuj havas nenion komunan kun logiko.

Tiu nelogikeco reflektiĝas en la naciaj naturaj lingvoj, kiujn ni jam akiris senlerne ĉe la brusto de nia patrino. Tute nature ni uzas nelogikajn esprimmanierojn. Kaj se ni lernas fremdan nacian lingvon, ni trovas en ĝi similajn nelogikaĵojn, kiel tiajn ekzistantajn en nia gepatra. Tial nia spirito troviĝas kvazaŭ en konata regiono k alkutimiĝas.

Sed esperanto devigas nin senĉese obei logikon, se ni volas paroli korekte k ne nur pli malpli kompreneble. Tia penado al stila logikeco en esperanto estas kontraŭnatura, malfacila k sekve neniam absolute sukcesa.

Neniam mi, vi, ni ĉiuj, kapablos tute perfekte uzadi esperanton. Kapablus fari tion nur ĝisostaj sennaciuloj, t.e. homoj nun ne ekzistantaj.

Ni do konsciu pri niaj mankoj. Estas la unua kondiĉo atentenda, se ni volas almenaŭ progresi sur la vojo al nia mensa sennacieciĝo.

Konsekvence, ne diru al viaj lernantoj, ke nia lingvo estas facile ellernebla. Diru prefere, ke ĝia daŭra, senĉesa lernado estas nepre necesa helpilo por nia mensa liberiĝo, por nia propra memkulturo. Diru, ke oni tre facile k rapide povas interkompreniĝi per esperanto, sed ke necesas multaj jaroj nur por ekvidi, ke nuntempe neniu homo funde scipovas la artefaritan lingvon.

Esperanto, la sennacieca lingvo, estas ankoraŭ nun en vindo. Ĝi firme k nature povas malvolviĝi nur kiam ekzistos sennacieca popolo.

Malproksima la celo. Sed ne laciĝos la pioniroj.

La Monata Tradukodefio

Jes, ni aŭdas la riproĉojn, la plendojn: "La tradukodefio fariĝas tro malfacila! Ŝekspiro, diable! Eble vi redaktemuloj havas tempon por tia kvinjamba ludado, sed ni okupiĝas, ni havas devojn. Donu al ni ion simplan por traduki!"

Jes, jes, ni aŭdas vin. Tamen, se la tradukodefio estus tute sen problemoj, ĝi estus tute sen intereso, ĉu ne? La instruo kuŝas en tio, ke ni povas kompari la diversajn metodojn por superi la starigitajn obstaklojn. Tial ni longe pripensis, por trovi ion mallongan, bone konatan; ŝajne facilan, sed enhavantan iom da malfacilaĵoj. . . .

Jen do la tradukodefio por julio, honore al la bravaj Kardinaloj, bazpilkludistoj de la unua rango:

Take me out to the ballgame, take me out to the crowd. Buy me some peanuts and crackerjack -- I don't care if I never get back. So let's "root, root, root!" for the home team. If they don't win it's a shame. And it's one, two, three strikes, you're out! -- at the old ball game.

Rimarku, ke la tekston ni skribis prozforme, ne verse. Tio signifas, ke vi prefere traduku laŭvorte, sen klopodoj por konformigi la vortojn al la bone konata melodio. Ni ne dubas, ke tio estos sufiĉe defia tasko.

Tamen, se la rezulto estas por vi deprime maleleganta, eble vi volus verki ankaŭ ian bazpilk-rilatan kanton laŭ la originala melodio, kaj tiel amuzi vin mem kaj samtempe gajni la eternan respekton de la klubanaro. Eble inspiro frapos vin dum laboro, dum veturado, eĉ en sonĝo! Tio povus okazi. . .

Kunportu vian tradukaĵon al la unua kunveno en aŭgusto por kompari ĝin kun la provoj de la aliaj klubanoj. Se vi ne povas ĉeesti la kunvenon, bonvolu sendi vian provon al Danjelo Gibbons (765 Westwood, Apt. 5B, St. Louis, MO 63105).

La elstaraj respondoj aperos en la venonta bulteno.

El Nia Poezio

Kelkaj linioj ĉerpitaj el "Parnasa Gvidlibro" (1932):

Ja revi kaj diveni nun la mondo
ne havas tempon! La freneza ondo
de l' aktiveco tra la ter' sin rulas.
Kaj ĉiu agas, ruzas, kaj spekulas,
kuradas, penas, febre, en zigzagoj,
Jen la epoko de l' sencelaj agoj!
Jen la epoko de l' praktik' reala,
racia tempo, kiu kun brutala
potenco pruvis al ni novan veron:
ke la abundo naskas la mizeron.
Inventoj ĉie, je mirakloj pretaj,
sole la homoj estas etaj, etaj.
Kiel mil tigroj, hurlas megafono,
sed ne valoras la enhav' de l' sono
eĉ griloĉirpon. Fam' elektra kuras,
sed nur malbonon novan ĝi aŭguras.
La tero ŝrumpis sub la flugmaŝino
en pilkon, sed ja restas la destino,
ke, eĉ se l' astrojn mem la hom' transpontas,
ĉe l' fluga fino -- nur sin mem renkontas,
kaj se malplena estis la animo,
malplenon portos tra la mondsenlimo.
. . . . .

Kaj se afliktas vin ĉi perspektivo,
ja restas al vi io en la vivo:
la Bel' sentempa, kiu trans mizero,
malpura lukto, aĉa efemero,
konsole super via kapo ŝvebos,
vin allevante, se vi al ĝi strebos.
Kaj eble -- havos vi kunulojn kelkajn.
La mondo -- ĝuu sensaciojn velkajn,
romanon interesan, filmspektaklon.
Vi -- vartu en la koro la miraklon,
ke povas la sonet' dekkvarlinia
pli diri, ol volumo milfolia.

- Kalman Kalocsay

La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 14.

Legu pasintajn ĉapitrojn.

El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14

Nia Barono superas Baronon Tott super ĉiu kamparo, tamen ne sukcesas en parto de lia provo. -- Li falas en malfavoron ĉe la Grandsinjoro, kiu ordonas la detranĉon de lia kapo. -- Li forkuras kaj enŝipiĝas, estas portata al Venecio.

Barono de Tott, en siaj memuaroj, faras paradon tiel grandan pri unu sola ago, kiel multaj vojaĝistoj, kiel tuta vivo pasis en rigardado al la diversaj partoj de la terglobo; miaflanke, se mi estus elblovita el Eŭropo ĝis Azio el la faŭko de kanono, mi poste fanfaronus pri ĝi malpli, ol li fanfaronas pro tio, ke li pafis per turka kanono. Tio, kion li diras pri tiu miriga kanono, laŭ mia memoro estas jeno:

"La turkoj lokis sub la kastelo kaj proksime de la urbo grandegan kanonon, fanditan el kupro, kiu portis marmoran kuglon de mil-cent-funta pezo. Mi volis -- diras Tott -- pafi ĝin, sed mi volis unue prijuĝi ĝian efikon. La homamaso ĉirkaŭ mi tremis ĉe ĉi tiu propono, asertante, ke ĝi detruos ne sole la kastelon, sed ankaŭ la urbon; fine iliaj timoj parte ĉesis, kaj oni permesis al mi, pafi per ĝi. Ĝi bezonis ne malpli ol tricent tridek funtojn da pulvo, kaj la kuglo pezis, kiel mi jam diris, mil cent funtojn. Kiam la inĝeniero alportis la tuŝpulvon, la amaso ĉirkaŭ mi retiriĝis kiel eble plej rapide; kun plej granda malfacilaĵo mi konvinkis la paŝaon, kiu intence venis, ke ne nestas danĝere: eĉ la inĝeniero, kiu devi pafi laŭ miaj instrukcioj, forte timis. Mi starigis min sur ŝtonaĵo malantaŭ la kanono, donis la signalon kaj sentis ekpuŝon, similan al skuo de tertremo! En distanco de tricent klaftoj la kuglo eksplodis en tri pecojn; la fragmentoj transflugis la markolon, resaltis de la kontraŭa monto kaj postlasis la supraĵon de la akvo en sia tuta larĝeco kiel grandan ŝaŭmaĵon."

Jen, sinjoroj, kiom mi povas memori, la rakonto de Barono Tott pri la plej granda kanono en la konata mondo. Kaj kiam mi estis tie antaŭ nelonge, la anekdoto pri la Tott-a pafado el tiu grandega kanono estis menciata kiel pruvo de la eksterordinara kuraĝo de tiu sinjoro.

Mi decidis, ke franco ne superu min; tial mi prenis sur mian ŝultron ĉi tiun saman kanonon, kaj ekvilibriginte ĝin en bona pozicio, ensaltis kun ĝi en la maron, naĝis ĝis la kontraŭa bordo, kaj de tie malfeliĉe provis reĵeti ĝin sur ĝian antaŭan lokon. Mi diras "malfeliĉe", ĉar ĝi iom glitis en mia mano, ĝuste kiam mi volis ĵeti ĝin, kaj sekve de tio ĝi falis en la mezon de la kanalo, kie ĝi nun kuŝas, sen kredebleco, ke oni iam ĝin reprenos. Malgraŭ la granda favoro, kiun mi havis ĉe la Grandsinjoro, kiel mi jam diris, ĉi tiu kruela turko, kiam li aŭdis pri la perdo de sia fama kanono, ordonis, ke oni dehaku mian kapon. Mi tuj informiĝis pri tio de unu el la sultaninoj, ĉe kiu mi fariĝis granda favorato, kaj ŝi kaŝis min en sia buduaro, dum la oficiro kun siaj asistantoj, kiuj estis komisiitaj min ekzekuti, serĉis min.

En tiu sama nokto mi forsaviĝis sur ŝipo, veturanta al Venecio; ĉe tiu ŝipo oni ĝuste tiam levis la ankron por la vojaĝo.

Ĉi tiun lastan historion, sinjoroj, mi ne tre ŝatas rakonti, ĉar mi malsukcesis en mia entrepreno, kaj krom tio mi preskaŭ perdis mian vivon; tamen, ĉar ĝi enhavas nenion kontraŭ mia honoro, mi ne volis kaŝi ĝin antaŭ vi.

Daŭrigota...

La Verda Trobadoro

En Fojnamaseto
laŭ franca popolkanto

Aŭskultu!

Sen hejmo, sen monero,
Libera sub ĉiel',
Sen hejmo, sen monero,
Libera sub ĉiel',
Vagadis mi sur tero,
Laŭ volo kaj sen cel'.

Refreno:
En fojnamaseto, tiel bone, bone, bon'
En fojnamaseto bone dormas mi.

Dumvintre falas neĝo,
Somere brilas sun'.
Dumvintre falas neĝo,
Somere brilas sun'.
Feliĉa kiel reĝo
Mi vagas sub la lun'.

Por mi blovetas vento,
Ondumas riveret'.
Por mi blovetas vento,
Ondumas riveret'.
Por mi odoras mento,
Ruĝiĝas papavet'.

Pli riĉa ol riĉulo,
Ne timas ŝtelon mi.
Pli riĉa ol riĉulo,
Ne timas ŝtelon mi.
Trezor' de vagemulo
Valoras nur por li.

El "La Verda Trobadoro", FLE/SAT-Junulfako, 1986.

Diversaĵoj

Recenzo
Parnasa Gvidlibro
Gaston Waringhien kaj Kalman Kalocsay

Dum jaroj mi vidis la titolon en librokatalogoj: Parnasa Gvidlibro. En mitologio, Parnaso estas la monto, kie loĝas la Muzoj -- ĝi do estas la hejmo de Poezio, kaj pri tio la libro temas. Neniu pli kompetentus verki tian gvidlibron ol ĉi tiuj du aŭtoroj. Kalocsay redaktis la revuon "Literatura Mondo" kaj estis, laŭ W. Auld, la "ĉefa figuro en la tuta esperanta poezio". Ankaŭ Waringhien estis elstara poeto (sub la pseudonimo G.E. Maŭra), kaj li kontribuis al nia lingvo multajn imponajn verkojn, inkluzive de la Plena Ilustrita Vortaro. Oni povus aserti, ke ĉi tiuj estas la plej eminentaj aŭtoroj en la historio de Esperanto -- krom, kompreneble, Zamenhof mem. Tial mi longe antaŭvidis, ke iam mi devos legi ĉi tiun Gvidlibron. Kaj jen (post oportuna pruntedono fare de tiu bonkora bibliofilo, Lee Miller) finfine mi plenumis la devon.

La libro konsistas el tri partoj. La unua, verkita de Waringhien, detale pritraktas la teknikon de poezio en Esperanto: ritmo, akcento, rimo, asonanco, ktp. Ofte la leganto ricevas utilan kaj interesan informon. La vorto "adasismo", ekzemple, priskribas rimadon per nuraj gramatikaj finaĵoj -- batadas, dormadas, vivadas, ktp. -- do, "adas"-ismo. (Kompreneble, tiaj rimoj evitindas!) Bedaŭrinde, Waringhien emas pedanti, kaj kelkloke ĝenas la teknika ĵargono -- ekzemple, en la aleksandra verso troviĝas "Du similiaj hemistikoj, el po du jamboj kaj unu amfibrako; ĉefakcentoj sur la 6a kaj la 13a; cezuro ĉiam post la 7a. Ĝi allasas gliton komence de la unua hemistiko." Ktp, ktp.

La duan parton de la libro verkis Kalocsay tute versforme . Post enkonduko pri la poezia arto ĝenerale (por legi elĉerpaĵon, vidu supre la rubrikon "El Nia Poezio"), Kalocsay donas konsilojn pri verkado. Ofte la versoj utiligas la samajn teknikojn, kiujn ili priskribas. Jen mirinda ekzemplo de poezia virtuozeco.

La tria parto de la libro estas rimaro, facile konsultebla por tiu, kiu serĉas, ekzemple, rimon por "oranĝo" (banĝo, flanĝo, manĝo, aranĝo, franĝo, ŝanĝo, tanĝo, lozanĝo!). Mi memoras sufiĉe da okazoj (ekzemple ĉe niaj monataj tradukodefioj!), kiam tia rimaro estus por mi tre utila havaĵo..

Fine de la libro oni renkontas tre strangan "glosaron". Temas pri listo de tiuj vortoj, aparte uzeblaj en poemoj, kiuj ne troviĝas en la "Plena Vortaro" (PV unue aperis en 1931, Parnasa Gvidlibro en 1932). Kelkaj el la vortoj jam enradikiĝas en nia lingvo: desaponti = seniluziigi. Kelkajn, dank' al Dio, oni ne ofte renkontas: ĉipa = malmultekosta. Kelkfoje, oni simple miras, ke la aŭtoroj taksis enlistigitan vorton necesa por poeto: ĥleno = Helena mantelo, surŝultre agrafita. Kaj okaze, oni trovas perlon: saŭdado = amara ĝuo de memorbedaŭroj. Laŭ mi, tio estas tre bela kaj utila vorto!

Nu, entute, ĉi tiu estas tre interesa libro, klasikaĵo de nia lingvo. Se vi intencas esplori la padojn de Parnaso, nepre kunportu la gvidlibron!

- Danjelo Gibbons

Mia Vizito al Novjorko

verkis Jerry Johnson

Dum la semajno de la 29-a de aprilo ĝis la 7-a de majo mia edzino Mary kaj mi vizitis la grandan kaj interesan urbegon Novjorko. Ĉi tiu ne estis nia unua vizito al la (tiel nomata) "Granda Pomo", ĉar ni antaŭe vizitis ĝin dum nia miela tempo -- antaŭ 35 jaroj. La nuna vizito estis kombina vojaĝo por plezuro kaj profesia klereco. Mary devis ĉeesti konferencon de bibliotekistoj dum la lasta duono de la semajno. Mi antaŭnelonge interesiĝis multe pri la urbego kaj ĝiaj kultura kaj historia graveco. Ĉar la dunganto de Mary pagis por ŝia veturado al Novjorko kaj por kvar noktoj tie en hotelo, ni povis viziti la urbegon je kosto malpli ol la ordinara.

Kiam nia aviadilo alvenis ĉe la Flughaveno "LaGuardia", du geamikoj niaj venis por renkonti nin. Tiuj geamikoj loĝis en la ĉirkaŭurboj sur Longa Insulo. Ili montris al ni kelkajn vidindaĵojn de Longa Insulo, kaj unu el ili gastigis nin en sia hejmo dum la kvar tagoj ĝis ni povis transloĝiĝi al la hotelo en la urbego mem. Dum tiuj tagoj ni veturis al la insulo Manhattan kaj revenis al nia gasthejmo per la Fervojo de Longa Insulo. Ĉiun matenon ni piediris dum dek minutoj al stacieto, kie ni trafis la vagonaron al la Stacidomo "Pennsylvania" en Novjorko. De tie, ni iris perpiede aŭ persubvoje al multaj interesaj vidindaĵoj.

Dum dimanĉo, nia unua tago en la urbego, ni vizitis la Metropolan Muzeon de Arto kaj la Muzeon de Moderna Arto. Dum la dua tago ni veturis per pramo al la Statuo de Libereco kaj al la Insulo "Ellis", kie troviĝas la Muzeo de Enmigrado. Mi tre deziris atingi la altan vidlokon en la krono de la Statuo de Libereco. Bedaŭrinde ne estis sufiĉe da tempo por fari tion, ĉar oni devis atendi viclinie dum pli ol unu horo ĝis oni povos komenci supreniri la ŝtuparon al la krono. Sed mi aĉetis du bildkartojn tie kaj poste per ili sendis mesaĝojn al miaj Esperantaj korespondamikoj en Ĉinio kaj Hungario.

Niaj geamikoj aranĝis ke ni povas aĉeti biletojn al la nova planedarejo ĉe la Muzeo de Natura Historio. Ni pasigis la tutan tagon mardo ĉe tiu interesega muzeo. Mi trovis la planedarejon tre interesa kaj teknike progresa, sed la Muzeo de Natura Historio mem tre impresegis min. Mi devis reveni sole je ĵaŭdo por vidi la ekspoziciojn de dinosaŭraj skeletoj, de grandaj aerolitoj, de evolua scienco kaj biologio, ktp. Mi povus pasigi kelkajn pliajn tagojn ĝis mi vidus ĉion kiun mi deziras vidi en tiu muzeo.

Je merkredo ni dankis kaj adiaŭis nian amikon, kaj kunportis nian valizaron per vagonaro al nia hotelo. Mary komencis sian konferencon, kaj mi estis libera por turistumi. Mi unue iris al la estrejo de la Unuiĝintaj Nacioj por trovi la oficejon de la UEA (Universala Esperanto-Asocio) tie. Mi trovis ĝin en konstruaĵo fronta al la UN. La oficejo estis fermita, sed la gardisto diris al mi ke ĝi malfermos je vendreda mateno. Ĉar mi jam estis tie, mi turistumis en la estrejo de la UN.

Dum la merkreda posttagmezo mi veturis al Brooklyn por viziti la Muzeon de la Novjorka Subvojosistemo. Post mia vizito al tiu muzeo, mi vidis ŝildojn pri la Brooklyn-a Ponto. Mi komencis piediri, atingis la ponton, kaj decidis piediri al Manhattan per la ponto. Kiam mi alvenis ĉe la okcidenta ekstremaĵo de la ponto, mi decidis piediri al mia hotelo laŭ la fama strato Broadway. Mi faris la tutan piediron dum du kaj duono da horoj, haltinte nur unufoje por aĉeti internajn kusenojn plandumajn por miaj ŝuj.

Je ĵaŭdo, post mia vizito al la Muzeo de Natura Historio, mi kaj mia edzino kaj la aliaj bibliotekistoj el la konferenco havis ekskurson tra la Publika Biblioteko de Novjorko. Dum la vespero Mary kaj mi iris al teatro apud Broadway por vidi la teatraĵon "The Ride Down Mt. Morgan" (La Veturo Malsupren de Monto Morgan), en kiu rolis la bonkonata aktoro Patrick Stewart.

Mi revenis al la UN vendredon matene por viziti la oficejon de U.E.A. ĉe la UN. Mi vidis tie la administranton de la oficejo, Rochelle Grossman, kiun mi ofte vidis ĉe la kongresoj de ELNA (Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko). Mi renkontis ankaŭ junan Esperantiston el Berlino, Ulrich Becker, kiu estas en Novjorko dum kelkaj monatoj por lerni pri la eldonada profesio. Ulrich baldaŭ komencos helpi pri la laboro en la oficejo de U.E.A. Mi parolis Esperante kun Rochelle kaj Ulrich, kaj post kiam Ulrich foriris, Rochelle parolis al mi pri sia laboro en la oficejo. Ŝia nuntempa tasko estas disdoni informojn pri Esperanto al partoprenontoj de konferenco pri lingvaj rajtoj ĉe la UN. Post tio, Rochelle invitis min tagmanĝi kun ŝi ĉe la restoracio por delegitoj de la UN. Rochelle rajtas manĝi tie ĉar ŝi estas emerita dungito de la UN. La restoracio estas tre eleganta kun blankaj tablotukoj kaj ornamaj porcelano kaj manĝiloj. Dum la tagmanĝa horoj estas longa memserva tablo, plena de multaj diversaj specoj de viandoj, legomoj, salatoj, fruktoj, kaj desertoj. Mi tre ĝuis la honoron manĝi en tiu restoracio kaj la okazon paroli pli kun Rochelle.

Post la tagmanĝo mi eliris la estrejon de la UN, kaj iris al la Muzeo de la Urbo Novjorko. Tiu muzeo temas pri la historio de la urbo, kaj enhavas portretojn de la eminentuloj de la urbo. Post tiam, mi piediris tra Centra Parko por trafi la subvojan vagonaron al mia hotelo. Pli malfrue dum la posttagmezo, mi kaj Mary kaj kelkaj aliaj bibliotekistoj piediris al la Konstruaĵo "Empire State", kaj veturis perlifte al la 86-a etaĝo por rigardi la urbon malsupran de ni.

Dum sabata mateno, ĉar mi ne havis multe da tempo, mi iris al la infana hejmo de Teodoro Roosevelt kaj trovis min tute okupita per legado pri lia interesa vivo. Post tio, mi revenis al la hotelo, kaj Mary kaj mi iris al la Centro "Rockefeller" por ekskurso tra la televida laborejo de NBC. Ni vidis iom de la antaŭrprovo de "Saturday Night Live" en kiu John Goodman estis la ĉefa partoprenanto. Post tio, ni trafis la subvojon por atingi la faman Anglikanan Katedralon "St. John the Divine". Bedaŭrinde ni trafis la ekspresan vagonaron, kiu ne haltis ĝis ni atingis al Harlemo. Dum ni pensis pri reiro al la ĝusta haltejo, bonkora juda Novjorkano proksimiĝis al ni kaj ofertis gvidi nin dum parto de la vojo al la preĝejo. Post piediro tra dekkvin domblokoj en Harlemo, ni finfine atingis la katedralon kaj rigardis ĝian arkitektan unikecon kiel la plej granda gotika katedralo en la mondo. Dum nia fina vespero en Novjorko ni manĝis en ĉarma irlanda taverno.

Ni revenis al Sankta-Luiso tre frue je dimanĉa mateno, post tre ĝuinda kaj memorinda ferio.

Okazontaj eventoj:

Kunveno, Biblioteko Buder. 1-an de aŭgusto, 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado je la 6-a ptm; la programo komenciĝos je la 7-a:

**la monata tradukodefio
** poezio de Marjorie Boulton

Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 4-an de aŭgusto, 2000
3949 Lindell (314-535-4274). Vespermanĝo je la 6-a ptm.

Kunveno, Biblioteko Buder. 15-an de aŭgusto, 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado je la 6-a ptm; la programo komenciĝos je la 7-a:

**ludo- kaj kanto-vespero