Per siaj dramoj August Strindberg iĝis la plej internacie konata sveda verkisto. Famiĝinte per naturalismaj dramoj pri amo kaj geedziĝo, li radikale novigis la modernan dramon per sia Sonĝodramo. Tiu donis gravan impulson al la ekspresionisma kaj absurdisma teatro kaj ŝajnas aktuala eĉ hodiaŭ.
Krome Strinberg novigis la svedan prozon kaj la svedan literaturan lingvon. Lia debuta sukceso Röda rummet (Ruĝa ĉambro) estis nomata romano de la estonteco kaj la unua nuntempa romano de Svedio.
La verkado de Strindberg ampleksas kvardek jarojn. Li verkis pli ol 60 dramojn, plurajn romanojn, novelojn, aŭtobiografiaĵojn, poemojn, eseojn, sciencajn kaj pseŭdosciencajn verkojn kaj almenaŭ dek mil leterojn. Krome li estis sufiĉe grava pentroartisto.
Li naskiĝis en mezklasa hejmo en Stokholmo, kaj kiel junulo ekstudis en Upsalo, sed ĉesigis tion kaj anstataŭe ekvivis kiel libera verkisto. Lia unua romano priskribis la bohemian mizeron de malriĉaj artistoj, sed ankaŭ esprimis tiun indignon kontraŭ sociaj maljustoj, kiu daŭris dum lia tuta vivo.
En 1877 li edziĝis al la aktorino Siri von Essen. Li havis kelkajn sukcesojn per dramoj kaj aliaj verkoj, sed ĉiam troviĝis en akra kontraŭeco al la establita socio kaj kulturo. La familio migradis en diversaj Eŭropaj landoj, dum literaturaj kaj juraj disputoj pri liaj verkoj okazis en Svedio.
Strindberg verkis multajn dramojn, kie li prezentas la rilatojn inter la seksoj kiel batalon, ekz. Fadren (La patro), 1887, kaj Fraŭlino Julie, 1888, kaj li iĝis vaste konata kiel "malamanto de virinoj". Li edziĝis trifoje, ĉiam kun tre sendependaj, profesie aktivaj virinoj, sed ĉiuj liaj geedziĝoj finiĝis per divorco.
Li dum kelkaj periodoj loĝis en la insularo oriente de Stokholmo, kaj priskribis tiun medion en pluraj verkoj, i.a. la romano Hemsöborna (Insulanoj de Hemsö), 1887.
Post dua fiaska edziĝo li okupiĝis pri diversaj okultaj eksperimentoj kaj verkis la aŭtobiografian romanon Inferno en 1897.
En 1899 Strindberg revenis al Stokholmo kaj iom pli trankvila vivo. Li verkis plurajn historiajn dramojn, kaj la mirindan dramon Sonĝodramo (1901). Li ankaŭ rekomencis sian socikritikan verkadon, pro kio novaj disputoj disvolviĝis. Dank' al sia partopreno en la socia debato li tre populariĝis inter la laboristoj, kaj post lia morto en 1912 60 000 homoj sekvis lian ĉerkon al la tombo.
Verkoj de August Strindberg estas tradukitaj en pli ol tridek lingvojn. En esperanto troviĝas:
Amo kaj pano. Aŭtuno Trad. Leono Vienano. - Warszawa : N. Szapiro, 1932. - 41 p. - ( Esperantlingva Novelbiblioteko ; 69 ). - aŭtoro indikita kiel "Augusto Strindberg".
Fraŭlino Julie : Naturalista tragedio Trad. Paul Nylen kaj S.E. Krikortz. - Uppsala : Appelbergs Boktryckeri, 1908. - 64 p.
Insulo de feliĉuloj Trad. (kaj enkondukis) Oskar Frode. - Leipzig : Hirt & Sohn, 1926. - 69 p. - ( Internacia Mondliteraturo ; 17 ).
La konscienco riproĉas Trad. G.H.Backman. - Malmö (alia ekz.: Göteborg) : Presejo de Röhr, 1928. - 59 p.
Pario : Unu akto El la sveda trad. Birjer Ström. - Uppsala : Appelbergs Boktryckeri, 1908. - 24 p.
Pasko : Dramo en tri aktoj Trad. Stellan Engholm. - Stockholm : Eldona Societo E, 1935. - 88 p.
Sonĝodramo Trad. Sten Johansson. - Skövde : Al-fab-et-o, 1999. - 80 p. ISBN 91-973467-6-4
Krome troviĝas kvin tekstoj de Strindberg en Sveda antologio Red. Sam Jansson, Bjarne Beckman, Arne Lenner. - Stockholm : Eldona Societo E, 1934.