Peter Høeg:

Portreto de la avangardo

El la dana:
Sten Johansson

Originala titolo de la novelo: Portræt af avangarden.
El la novelaro Fortællinger om natten (1990)

Iun oktobran tagon de 1939 la pentristo Simon Bering kun sia amikino Nina vojaĝis al Christiansø. Ili ekiris ŝipe el la haveno de Svaneke en lia 28a naskiĝtago. Tiam pasis ses jaroj de kiam liaj pentraĵoj unuafoje, en granda ekspozicio, igis grandan publikon unue spirkapti kvazaŭ venante en malvarmon, plue larmi kvazaŭ en kontraŭa vento, poste kaj ekde tiam pagi por partopreni en lia fido je la estonteco.

La pentraĵoj de Simon estis grandaj toloj, tra kiuj la 20a jarcento movis sin kiel procesio el maŝinoj, ĉevaloj, armegrupoj kaj arbarincendioj nehaltigeblaj. Ili tiufoje vekis ŝtormon kiu poste ne kvietiĝis, kaj kiu tamen blovis lin ĝis la Berlina Reichkammer der bildenden Künste, kie estis akceptitaj nur malmultaj kaj tute purrasaj eksterlandanoj.

Iunokte en marto antaŭ dek jaroj Simon kvazaŭ en febro pentris la unuan el tiuj bildoj, kiuj ne fermiĝis kiel ebeno, sed malfermiĝis kiel pordego al la estonteco. Kaj nun, en ĉi oktobra tago, li sentis, ke kio nun okazos al li, tio estos senpera rezulto de tiu nokto antaŭ dek jaroj, ke li kvazaŭ sur nova kaj supera nivelo ripetos tiun unuan trarompon en sin mem.

Malpli fortan homon la famo eble faligus, sed ne Simon'on, kiu mem imagis aparteni al generacio kaj raso pli sana ol la homoj iam ajn antaŭe. Per la monrimedoj kiuj tuj al li ekfluis li starigis kapablan agenton inter si kaj la publiko, kaj aĉetis domon en la interno de Kopenhago, malnovan flavan domon kun ĝardeno ĉirkaŭita de altaj muroj. Ĉi-ene li trovis relativan trankvilon en la centro de ciklono, jen li povis labori, kaj jen la forta vento kiu blovis ĉirkaŭ liaj bildoj kaj lia persono atingis lin nur kiel milda favora brizo el bondeziroj kaj kiel leĝera pluvo el oro.

Li povus elekti vivon kaj laboron malpublikan. Li povus lasi forportadi siajn grandajn bildojn tra la pordo de la flava domo, kaj en sekura distanco rigardi ilin krevi kiel ŝrapneloj en la ĉefurboj de Eŭropo. Li tamen ne faris tiel, ĉar Simon estis ankaŭ oratoro. Li sentis fortegan deziron akompani la veron de siaj pentraĵoj per vortoj, ĉar ankaŭ la vorto estas peniko, kaj per tiu li ŝatus stare antaŭ aŭskultantaro vidi la amason boli, senti la senŝirmajn animojn kiel blankan tolon antaŭ si, establi elektran konekton kaj atenton, kaj poste kliniĝi antaŭen por farbi per sia propra febra ruĝo la blankajn vizaĝojn kiuj simile al neskribitaj folioj turniĝis supren al li. Tial la grandaj lokomotivoj, kiuj kuregis ankaŭ tra liaj bildoj, kondukis lin tra Eŭropo kiel junan profeton de nova epoko kaj nova vero. Komence li aperis antaŭ artkonantoj, poste ankaŭ ĉe politikaj kunvenoj, kaj en Berlino la 2an de aŭgusto 1934 li asertis, ke la nova eŭropa arto subtenas la novan gvidanton kaj kancelieron de Germanio, kaj li diris ke troviĝas nur unu Dio, nome la progreso. Oni aŭskultis lin pro lia famo, kaj ĉar li estis tiel juna, oni lasis lin diri pli multe ol aliaj. Tial Simon esprimis klare kaj koncentrite pensojn kiuj tiam ankoraŭ estis svagaj kaj disaj. Kaj li ĉiam parolis kun tiu sama rosfreŝa, sincera forto kiel en Berlino 1936 – ĉe la samtempa inaŭguro de l' olimpikoj kaj de l' artekspozicio – kie li levis sian palan fortan vizaĝon al publika spektantaro, rigardis la maron el homoj, kaj decide, rekte en la mikrofonon, diris, ke atendante la grandan militon kiun ni tiel arde deziras, ni devas armi nin per arto kiu atingas la nervon de nia animo, kaj tiu arto estos la pentrado. Libroj kaj muziko estas io por homoj malsanaj je dubo. La milito kaj la estonteco ordonas al ni marŝi kaj vidi, ne putri en teatroj kaj legosalonoj.

Nina venis al li en same simpla maniero kiel lia famo aŭ kiel ideo de bildo. Li anonce serĉis mastrumistinon, ĉar li bezonis helpanton, kaj iutage ŝi staris antaŭ li kaj estis pli juna ol li sed trankvilvoĉe asertis, ke ŝi kapablas la taskon. Ŝi parolis dialekton kiun li ne rekonis, sed akorde kun siaj teorioj ke la pasinteco nenion signifas, li ne pridemandis ŝin. Je sia propra surprizo li iutage malkovris, ke li ĝojas pri ŝia ĉeesto en la ĉambroj. Poste li komencis sopiri hejmen al ŝi dum vojaĝado. Fine li timis forlasi ŝin.

Kiam la afero progresis tiel longe, li unutage staris malantaŭ ŝi en hela ĉambro. La suno dissolvis ŝian konturon en flavan nebulon kaj densigis ŝian figuron en nigran silueton. Fiksita al la loko pro malklara atendo Simon nun provis ekzercon, kiun li pli frue praktikis kiam – antaŭ blanka tolo – la dubo ekregis lin. Li fermis la okulojn kaj vakigis sian menson, kaj poste li iom post iom malfermis siajn okulojn imagante, ke la mondo ne havas aprioran ekziston, sed kvazaŭ pentraĵo kreiĝas en la momento kiam li ĝin vidas. Ankaŭ ĉi-foje tiu metodo alportis liberiĝon. Kion li ekvidis, per okuloj duonfermitaj kontraŭ la lumo, estis alia figuro flanke de la knabino, kaj per eta streĉo de sia krea povo li vidis, ke tiu estas li mem.

Poste li kisis ŝin.

Akorde kun lia konvinko, ke ĉiuj malnovaj ceremonioj estas stultaĵoj, geedziĝo ne estis imagebla al Simon, kaj tute trankvile li fieris pro tio ke li al Nina neniam prezentis siajn amdeklarojn kiel ion alian ol notitajn rimarkojn. Li jam delonge deklaris publike, ke la efektiva esenco de amo estas la nedevontigo, kaj li havis agrablan impreson, ke li per tio troviĝas en bona historia kompanio kun longa vico de artistaj movadoj, kiuj ekde la antaŭa jarcentmezo emfazis ĝuste sian avangardismon propagante la liberan amrilaton.

Inter si kaj Nina li tial insistis pri distanco konvena al modernaj homoj. Ĉar li multe vojaĝis kaj eĉ pli multe laboris, tiu distanco fariĝis per si mem, kaj ili kunvivis jam de jaro, kiam li eltrovis, ke ŝi naskiĝis sur la insulo Christiansø, kiu sur la mapo de Danio proksimas la finon de l' mondo. Samokaze ŝi rakontis al li, ke ŝi gravedas.

Tiumomente Simon decidis fari paŭzon en sia vivo por retrovi trankvilon, kiun li perdis en la pasintaj ses jaroj. Li sciigis al la mondo sian decidon en kunestado kiun li aranĝis por siaj amikoj. Ĝi okazis en "à Porta" en Kopenhago, kaj la invititoj estis junaj komercistoj, politikistoj, artistoj kaj oficiroj, kiuj demonstris sian malestimon al la pasinteco ĵetante ĉampanajn glasojn kontraŭ la murojn, manĝante huzan kaviaron kaj rusajn pizojn perfingre, kaj interbatalante inter si kaj kun la servistaro. Nur unumomente ili restis kvietaj, kaj tio okazis kiam Simon parolis, sed tiam la granda salono male estis morte silenta.

"Troviĝas", diris Simon, "tri ŝtupoj survoje al absoluta estrado de la vivo.

La unua kondukas eksteren el la infanĉambro. De nia bebaĝo la mondo en figuro de l' virino kliniĝas super ni: Patrinoj, nutristinoj, servistinoj kaj guvernistinoj klopodas bari nian vojon al la vivo. La unua kondiĉo de libero tial estas la povo diri: Kun mia propra persono mi faras tion, kio plaĉas al mi. Jen al kio ni klopodas konduki la amasojn. Ne eblas marŝi kuŝante ankoraŭ en la lulilo. El la infanĉambro ne eblas ekvidi la neceson de milito.

Sed troviĝas ankaŭ sekvanta ŝtupo, kaj sur tiu staras la politikisto kaj la soldato" (Simon je tio rigardis la ĉeestantajn politikistojn kaj soldatojn) "kaj tiun ni atingis, kiam ni povas infekti aliajn homojn per nia entuziasmo, kaj poste konduki ilin en la vera direkto, kiam ni estras vivon kaj morton, kiam ni povas fari al la aliaj homoj tion, kio plaĉas al ni.

Poste troviĝas tria ŝtupo: Mi mem donacis al la mondo ses jarojn el mia vivo. Mi sufokis la malnoblajn intencojn, skue miksis lumon kun mallumo, kaj helpis levi tiujn ondojn kiuj nun inundas Eŭropon. Mi donis al la mondo arton kvazaŭ baton al la vizaĝo."

Tie Simon faris paŭzon, dum kiu li alrigardis ĉiun unuopan personon el la kunestantoj, kaj li sentis ke liaj vortoj trafas ilin kiel subita sobriĝo, kaj ke ne plu evidentas, ĉu ili estas liaj gastoj aŭ liaj viktimoj.

"Nun", li pluis, "la mondo alkutimiĝis al tiuj batoj. Se mi nun dum momento ĉesigas ilin, ĝi alrampas min kaj kaptas mian gorĝon unumane, dum ĝi alimane petegas pri skurĝado. Mi tial decidis ke en ĉi sepa jaro mi ripozos, kaj mi decidis tion fari por montri, ke pri la mondo mi povas fari tion, kio plaĉas al mi."

Post tri semajnoj Nina kaj Simon ekiris ŝipe el la haveno de Svaneke. Estis la unua vintra tago de la jaro, el sudo blovis vento malvarma, kvazaŭ venanta el glacia dezerto. La urbo Svaneke estas konstruita sur klifoj kiuj deklivas krute al la haveno, kaj tiu pelvo kaptis la frostajn ventojn kaj ĵetis ilin malsupren sur la kajon kaj la blankan poŝtbarkon kaj la ĵurnalistojn kiuj venis kun Simon, kaj ili ĉiuj sentis tion kiel memorigon, ke ili mortos. Ili alvenis reprezentante la ĵurnalojn kaj la legantojn por fari raporton pri la ekvojaĝo kaj naskiĝtago de Simon, sed tion ili momente forgesis. Ili nun estis perditaj kaj lacaj kaj okupitaj de la Eŭropa milito. Pluraj el ili atendis je sia reveno esti maldungitaj pro nebulaj motivoj aŭ rapide translokitaj al foraj militzonoj. Ili ĉiuj timis la estontecon, ĉiuj estis obseditaj de unu demando: Kio okazos? Kaj ĉi-matene sur la kajo subite ŝajnis al ili, ke tiun demandon la pala kaj fama agitisto devas scii respondi. Sed Simon signis al ili foriri, kaj tiun el ili, kiu riskis sekvi lin trans la pasponteton, li brutale repuŝis. Ili estas, li pensis, senditaj de la vivo kiun mi nun forlasas, por prokrasti la disiĝon, sed por mi, por la nova homo, disiĝo de la malnovo estas plezuro, kaj li turnis sin for de ili.

Kiam ili ekiris el la haveno la ĵurnalistoj akompanis laŭ la moleo kiel sovaĝaj infanoj.

Dum la urbo ankoraŭ videblis malantaŭ la ŝipo, la maro estis peza, minaca kaj samkolora kiel solidiĝinta stano. Tiam Simon fermis la okulojn kaj blankigis sian menson. Nur nun estiĝas la mondo, li pensis. Tiam li rimarkis sunvarmon kontraŭ siaj palpebroj, kvazaŭ la barko veturus en someron. Se oni dirus, ke en someroj aparte varmegaj la maro ĉirkaŭ Bornholmo konservas la sunvarmon kaj kreas malnaturan prokraston de la vintro, tio estus pita kontesto kontraŭ la ĉiopovo kiun Simon sentis, dum li lante malfermis la okulojn kaj kreis la sezonon kaj siajn proprajn manojn antaŭ si sur la ŝiprando, poste la silueton de Nina kaj poste – dum li triumfante sentis sian viran parton kiel potencan penikon – la infanon en ŝia ventro, kaj fine la senfinan bluan maron sub la suno, kaj la du insuletojn kiuj ripozis sur la horizonto, Christiansø kaj la eĉ pli malgranda Frederiksø, kaj, kiel fajna nigra fadeno, la ponton inter ili.

Li vidis, ke Nina staras kun fermitaj okuloj. "Vi sonĝas", diris Simon. "Tia estas la mondo: Virinoj sonĝas kaj viroj agas." Nina rigardis lin ĵusvekite. "Ĉu ne vi sonĝas?" ŝi demandis. Simon momente pripensis siajn bildojn. "Eĉ miaj sonĝoj estas agoj", li diris, sentante ke li tuj devus kompletigi tiun sagacan formulon, kaj li rigardis ĉirkaŭe inter la pasaĝeroj por percepti, ĉu jen estas konvena loko por spontana parolado.

Tiam Nina subite staris tute proksime de li, kaj kiam ŝi nun parolis, ŝi estis serioza, kia li neniam antaŭe spertis ŝin.

"Vizitante lernejon sur Frederiksø", ŝi diris, "mi lernis pri la sonĝoj de Bjarke. Dum la batalo en Lejre Bjarke dormis, sed en lia loko luktis terura urso. Oni provis veki lin, sed li diris: 'Lasu min sonĝi.' Ili tamen devigis lin akompani ilin, kaj tiam la urso malaperis. La urso estis la sonĝo de Bjarke."

Plena de malkreda miro Simon ekkonsciis, ke Nina la unuan fojon lin avertis. Li ne komprenis pri kio.

"La sonĝoj de virinoj", li trankvile diris, "ne estas ursoj." Per tio li volis fini la interparolon, sed ĝi restis en lia interno kiel incito, kiel aŭguro, kiun li ne komprenis.

Kiam ili jam pasigis du tagojn sur la insulo, Simon agnoskis al si mem, ke ĉio ĉirkaŭ li estas komplete fremda, kaj ke Nina venis hejmen.

Li ĉiam imagis – kaj ofte pentris – sin mem kiel naturan fenomenon el fajro, kiel vulkanan erupcion neniam estingitan, kiu ekbruligas ĉion ĉirkaŭ si sen mem esti tuŝata de sia ĉirkaŭaĵo. Li ĉiam opiniis, ke li estas tiu kiu parolas al la homaro, kaj ĝi siaflanke silente aŭskultas. Nun li spertis, unuafoje en longega tempo, ke oni ne rekonas lin surstrate, jes, ke sur ĉi insuleto, kiun eblas trapromeni en unu horo, eĉ ne troviĝas stratoj, kie oni povus lin rekoni, sed nur padoj. Sur tiuj padoj ili renkontis homojn kiuj memoris Nina'n. Ili zorge salutis kaj demandis pri lia bonfarto ne sciante nek komprenante, ke ili sin trovas antaŭ mondfama pentristo kaj granda filozofo, kaj post tio ili ekparolis kun kaj pri Nina. En sia nekutima rolo kiel aŭskultanto de historio kun alia ĉefrolulo ol li mem, kaj kiel spektanto de ĉiutago, en kiu li estis gasto bonvena sed anonima, Simon rimarkis, ke la homoj ĉirkaŭ li havas iom fuŝan vidpovon. Ilia vivo estas, li konstatis, senperspektiva. La viroj estas fiŝistoj, kaj ili gapas foje suben en la maron kaj foje supren al la ĉielo, sed plej ofte al la laborilo kiun ili tenas enmane. Kaj la virinoj kutime rigardas suben en la potojn kaj foje supren al la religiaj brodaĵoj surmure kaj foje al la infanoj, sed neniu, Simon pensis, nek viroj nek virinoj iam rigardas rekte eksteren. La horizonto, li pensis, ĉi tie tute proksime ĉirkaŭas la homojn, kaj tial iliaj demandoj ankaŭ ne atingas trans la tagon kaj la vojon, sur kiu ili tretas tiel mallongpaŝe, ke ili neniam atingos plu en la vivo. Li sentis sin tre sola, kaj en lia soleco ekmankis al li la vizaĝoj supren turnitaj de liaj aŭskultantoj kaj lia portreto en ĵurnalo kaj la febra konversado dum ekspoziciaj inaŭguroj, kaj aperis al li la penso, ke eble, eble li tamen ricevis ion aŭ alian de la publiko.

Nina, kontraŭe, venis hejmen, tion li konsciis. Ekde la momento kiam ili surteriĝis, ŝi transformiĝis kaj ekkontaktis kun la insulo. La veston kiun li akiris al ŝi el Kurfürstendamm, ŝi formetis, kaj anstataŭe ŝi vestis sin per blua robo, kiun li neniam antaŭe vidis, kaj kiu kun la kaptuko kiun ŝi volvis ĉirkaŭ la harojn faris ŝin simila al ĉiu alia el la insulaj virinoj. Ŝi ŝajnis koni ĉiujn, kiujn ili renkontis, kaj ĉiuj konis ŝin. Ŝiaj paŝoj mallongiĝis kaj ŝia irado malrapidiĝis kiam ŝi kondukis Simon ĉirkaŭe montrante al li la lokojn kie ŝi ludis infanaĝe, kaj dumhore ŝi sidis tute kvieta kun fermitaj okuloj sur sunvarmigitaj granitblokoj, dum Simon malkviete mezuris sian prizonon.

Matene de la dua tago li sciigis al ŝi, ke tio estas ilia lasta lago sur la insulo. Li vidis ke tio ŝin malĝojigas, sed ŝi rezigne klinis la kapon, kaj nenion alian li atendis. Al Simon ne plu estis ebla imagi, ke iu homo serioze kontraŭdirus al li.

En tiu posttagmezo ŝi petis lin fari kun ŝi promenon. Li sentis, ke ŝi volas diri al li ion, sed ili iris silente laŭ la bordo. Ĉe la ponto al Frederiksø ili sidiĝis sur benko. Trans la mallarĝa akvo inter la du insuloj kreskis arbego. Sur la arbo sidis du fiŝagloj, unu plenkreska kaj unu ido, turnitaj for de Simon kaj Nina. "Tiu surarbe estas la masklo", diris Nina, kaj ŝi montris al la ino kiel fora malrapide cirklanta punkto en la ĉielo. "Tiu paro da agloj", ŝi diris, "ĉiam troviĝis ĉi tie. Mia avo rakontis, ke kiam li estis infano iu vizitanta ĉasisto iam kaptis unu idon per birdkaptilo. Avo diris, ke kiam la kaptilo fermiĝis, la plenkreskaj birdoj estis tiel malproksimaj, kvazaŭ ili neniam ĉeestus. Sed en la momento, kiam la ĉasisto kliniĝis super la ido por rompi ĝian kolon sen detrui la plumaron, ili falis el la ĉielo kiel du ŝtonoj. Antaŭ ol fuĝi li pafis kontraŭ ili, sed lia sango fluis al li en la okulojn, kaj li ne trafis. De tiam la plenkreskaj agloj restas surdaj." Ŝi silentis dum momento pripensante. "Avo", ŝi poste diris, "liberigis la idon. La plenkreskaj konis lin kaj ne ĝenis lin."

Deflanke Simon rigardis ŝin. Tiutage ŝi ne portis ŝuojn, kaj ĉar ŝi sidis apud li kun la piedoj kaŝitaj de herboj, ne eblis distingi kie la insulo finiĝas kaj la knabino komenciĝas. En aliaj cirkonstancoj rakonto pri aglo, la reĝo de birdoj, interesus Simon'on, ĉar li konsiderus ĝin kiel konvenan kaj higienan simbolon de la estonta Eŭropo. Sed tiutage li sentis, ke en la rakonto de Nina troviĝas fundo kiun li ne scias sondi.

"Ne povas esti la samaj birdoj", li diris. "Agloj ne povas centjariĝi", kaj sen averto li laŭte kaj penetre fajfis. Transe sur Frederiksø la aglido malrapide turnis la kapon, klinis ĝin flanken kaj gapis al Simon. Sed la plenkreska aglo gapis en la maron kvazaŭ nenion aŭdinte.

Ili nun sidis silentaj dum kelka tempo. "La tempo", Nina fine diris, "ĉi tie malsamas ol en Kopenhago. Vi mem ja multe vojaĝis, kaj la plimulto de homoj, kiujn mi tie renkontis, vizitis la tutan Danion. Eble kun escepto", ŝi aldonis, "de la plej malproksimaj lokoj, kiel ĉi tiu. Sed ĉi tie, jen nur malmultaj vidis Kopenhagon."

"Eĉ troviĝas", ŝi daŭrigis kapsignante al la insulo antaŭ ili, "homoj kiuj vivas sian tutan vivon tie transe sen iam transiri la ponton al ĉi tiu flanko.

Mia avino", ŝi penseme diris, "neniam venis ĉi tien al Christiansø, kaj iufoje kiam oni demandis ŝin kial, ŝi nur respondis: "Kion fari tie?"

Kvazaŭ daŭrigante la vortojn de Nina, sammomente junulino en longa verda robo distingiĝis el la subarba ombro kaj malrapide ekpaŝis kontraŭ la ventmuelilo. Simon stariĝis kaj ekprenis la parapeton de la ponto. "Jen tio", li amare pensis, "kontraŭ kio ni luktas, ĝuste tiu malmoviĝemo baras la vojon al nova epoko."

Li fermis la okulojn kaj lante remalfermis ilin, kaj tiam li ekhavis ideon. "Mi alportos", li pensis, "trans tiun ponton gigantan tolon, kaj tie transe mi pentros por ili pentraĵon kies egalaĵon ili neniam vidis, neniu iam ajn vidis, pentraĵon pri la historio de l' homaro kiel febro el sopiroj, pentraĵon kun vapora siblado kaj piŝta batado kaj fusila pafado, kaj fine, plej antaŭe, kun ekbrilo de blanka fajro ĉion detruanta, pentraĵon kiu etendas la brakojn kaj kaptas la spektantojn ĉegorĝe. Kaj la spektantoj estos tiu junulino en verdo, kaj la senmovaj viroj kaj virinoj, kaj la bildo ŝanĝos ilian vivon, ĝi ĵetos ilin en la estontecon kaj injektos materion en iliajn vejnojn, tiel ke ili devos foriri, tiel ke ili fluos trans tiun ponton kaj pluen, foren. Ĝi estos", li pensis, "la fina pentraĵo, artaĵo kapabla senhomigi insulon."

Kaptite de febra entuziasmo pri sia ideo li retropaŝis unu paŝon kvazaŭ antaŭ sia tolo, kaj al sia interna vido li ekpentris kun entuziasma konvinko ke li samtempe estas kreanto de la universo kaj servanto al supera potenco.

Tiumomente li rimarkis reziston ie en la universo, kaj li ekkonsciis ke Nina stariĝis kaj nun staras tuj antaŭ li. Ŝi tre atente rigardis lin, kaj poste ŝi diris: "Ĉu vere?"

Unue surprizo bremsis Simon'on. Li sciis, ke neniu vorto eskapis el lia buŝo, kaj tamen la virino nun alparolis lin, kvazaŭ ŝi estus parto de lia imagita mondo. Poste li kliniĝis malsupren, ĝis liaj okuloj estis samnivele de ŝiaj, kaj per voĉo mallaŭta kaj trankvila li respondis: "Ja vere."

Dum momento ŝi ŝajnis cedi. Poste aspektis kvazaŭ ŝi kolektus sian tutan estaĵon en unu punkto. "Ni povus", ŝi diris, "lasi tion dependi de provo."

Profunda, neatendita kolero plenigis la buŝon de Simon kiel varma sango, kaj li ne povis paroli, sed sen sekundo da konsiderado li konsente kapjesis.

"Do memoru", Nina diris, kaj nun ŝiaj vortoj similis flustradon, kaj ŝi apogis sian pezan ventron al Simon, tiel ke li sentis kvazaŭ la duoblaj korbatoj de ŝi kaj la infano premus lin malantaŭen, "memoru averti, kiam jam sufiĉos al vi."

Poste ŝi foriris de li, kaj la vivo revenis sialoken. En la emajle blua kadro el maro brilis ruĝa granito sub flava suno, ĉirkaŭ ili odoris je fuko kaj herboj, kaj sur la malhele verdaj arbedoj maturiĝis grandaj, senbrile nigraj rubusoj. Simon skuis sian kapon, necerta pri tio ĉu la interparolo efektive okazis, ĉu iel povas esti vera, ke lia Nina defiis lin je duelo.

"Ni sonĝas", li diris, kaj ekpaŝis re kontraŭ la taverno.

Sed li ne prenis la brakon de Nina. Ne komprenante kiel tio povis okazi, li sciis ke inter li kaj ŝi okazas lukto de speco, kiun li neniam antaŭe spertis, kaj kiun li ankoraŭ ne sciis nomi.

Tiunokte Simon dormis peze, tamen malkviete. Li sonĝis, ke urso sidas sur lia brusto, kaj luktante por spiri li vekiĝis. Laŭ peto de Nina ili dormis en unu el la fiŝistaj dometoj apud la taverno. La domo konsistis el unusola ĉambro kun unu fenestro, kaj tra tiu fenestro fluis lunbrilo, kiu survoje kaptis tufojn el fuko pendantajn de la tegmento kaj sternis iliajn ombrojn sur la plankon kiel rustajn ferkradojn de prizono. Maltrankvile Simon paŝis sur la malvarma planko ĝis la fenestro. El la spaco plenluno rigardis lin kun la senemocia atento de kartludanto. La mondo volas ion diri al mi, li pensis, kaj sekvamomente li sciis kion: unuafoje kaj subite li serioze ekkonsciis, ke la virino malantaŭ li naskos lian idon, kaj tiu scio igis lin rigidiĝi pro timo.

Ĝis tiu momento Simon – kiom ajn li entute pripensis ĝin – konsideris sian idon kiel ankoraŭ unu artaĵon, kiel trafan vorton ĵetitan en fekundan teron, kiel paralelon de la inspiro, per kiu li nokte en marto antaŭ dek jaroj pentris sian unuan bildon. Nun li rigardis la virinon en la lito kaj kun certeco komprenis, ke per tiu ido en la universo estos ĉizita skribo, kiun ne eblos superpentri kiel tolon, aŭ forgesi kaj refari kiel malsukcesan paroladon. De malproksime, el la sino de tiu virino, la plej malalta homa ŝtupo lin vokas por treni lin al respondeco, kaj sub tiu ŝarĝo Simon ŝanceliĝis, kvazaŭ trafite de bato.

Tamen nur momente, poste li tion forskuis de si kaj vestis sin. Li ŝanceliĝis kiel ebriulo puŝante la meblojn, sed enlite Nina dormis kvazaŭ ŝi koncentrus sian tutan estadon en la dormadon. En la porda aperturo li momenton restis rigardante ŝin: "Virinojn", li pensis, "nenio povas veki."

La nokto estis varmeta kaj tute kvieta, kaj en la lunlumo la malhelaj rokplatoj brilis, kvazaŭ la insulo estus granda nigra perlo.

Simon nun sentis feliĉon traflui lin, li plenis de forto, li vigle ekiris, ne pensante pri kien. Starante antaŭ la ponto al Frederiksø li sentis, ke la mondo ĉirkaŭ li formiĝas laŭ lia deziro, kaj ke la nokto donos al li repondon.

Virino estis survoje transiri la ponton. Simon kredis rekoni la sveltecon de la knabino, kiun li vidis foriri kontraŭ la ventmuelilo. Ŝi iris malrapide sed celkonscie, kaj kiam ŝi proksimiĝis, li vidis en la lunlumo, kiu tiunokte estis sufiĉe forta por ebligi al li distingi kolorojn, ke ŝi sub svetero portas la verdan robon. Ŝi portis valizon kaj mansakon, kaj starante tuj antaŭ Simon ŝi demetis ilin kaj rigardis lin senpere.

Eĉ Simon, eĉ la granda Simon Bering, kiu instigis milionojn al tuja ago, ĉiam hezitis antaŭ virino. Sed en tiu nokto li sentis sin konsisti el siaj plej bonaj karakteroj, kaj li prenis ŝian manon kaj kisis ĝin, kaj tiun geston li plenumis unuafoje en sia vivo. La mano estis malvarma, sed ŝi rigardis lin atente, kaj kiam ŝi klinis la kapon ridetante, Simon rimarkis kapturnan rekonon, kvazaŭ li pli frue ŝin vidus, kaj kiam ŝi preterpasis lin irante al la akvo, li subite sciis, ke ŝi unuafoje transiras la ponton, ke ŝi forlasas la insulon, kaj ke lia ĉeesto sendube kaŭzis ŝian vojaĝon. "Jen ŝi transiros per fiŝista barko por atingi la matenan ŝipon al Kopenhago", li pensis, "kaj iuloke en Selando ŝi estas dungota kiel doma servistino", kaj ĉion ĉi li sentis ke li scias tiel certe, kvazaŭ li estus parto de ŝiaj imagoj, kaj kvankam eĉ ne unu sola vorto pasis inter ŝiaj lipoj.

Li ne reiris la saman vojon, sed anstataŭe elektis padon kiu kondukis alidirekten sur la insulo, kaj dum li paŝis, la certeco de antaŭ momento lin forlasis.

Antaŭ unu jaro Simon en Berlino akceptis la grandan artan premion de la urbaj regantoj. Je tiu okazo oni pentris lian portreton, kaj sur la pentraĵon oni intencis loki lian devizon. Pri tiu demandis lin la regna kanceliero mem. Sen urĝo respondi Simon cerbumis, kial li ne havas devizon, kaj li respondis al si mem, ke tio estas ĉar lia destino en la vivo estis tiel natura, ke li havis neniun bezonon de tia lingva lambastono por sin apogi. Pensinte tiel longe, li rigardis en la okulojn de la Gvidanto kaj laŭte diris: "Mia devizo estas Sen dubo!" kaj la eta viro antaŭ li kapjesis kaj reciproke rigardis lin dirante: "Jen bona devizo de pentristo!".

Tiunokte la dubo tamen venis al Simon. Forirante de la ponto li travivis denove la dispneon en kiu li vekiĝis, ĉirkaŭ li la universo estis senfina, kaj tamen mankis al li spaco, mankis Lebensraum. Unuafoje en longa tempo li rimarkis la angoron, kiel senton ke io lin atendas en la mallumo. Krome li sentis, ke li mem ne scias respondojn al la enigmo kiun li alfrontas, sed devas akiri tiujn de ekstere: Li sentis, ke la nigraj kaj tamen spegulaj granitplatoj suĉas al si lian forton, kaj tial li komencis ĉirkaŭiri ilin. Li rigardis la stelojn kaj pensadis pri tio, kion la kanceliero tiufoje en Berlino flustris al li pri lia konstelacio, li koncentris sian atenton al la supera spaco, por eble logi el ĝi respondon, ĝis li ekkonsciis, ke li ŝanceliĝas antaŭen kiel ebriulo, ke li riskas perdi sian dignon.

Tiam revenis al li la kolero, li suriris grandan, platan ŝtonon, sentante kvazaŭ li starus en boksejo. Li perceptis kun certeco, ke li ĉi-nokte apogas sin al forto, kiun li ĝis tiam ne renkontis, kaj kiu alterne donas kaj forprenas lian memcertecon. Sed nun li volis kontraŭstari, kaj li kaŭre moviĝis en rondo sur la ŝtono.

Ĝi estis tiel glata, ke ĝi sammomente montris lian ombron kaj difuzan speguliĝon de la luna vizaĝo. Tiam Simon fermis la okulojn kaj lante malfermis ilin por krei sian propran respondon al sia propra estonteco. La blanka vizaĝo sub liaj piedoj fariĝis la vizaĝo de la knabino apud la ponto, kaj li komprenis, ke ŝi mankas al li, ŝi kaj lia libereco, kaŭzante sopiradon kiu venkos ĉiujn barojn, kaj li ekkuris returne kontraŭ la havenon.

Ŝajnis al li, ke surmare vidiĝas blankaj veloj, kiuj malproksimiĝas de la insulo. Tio tamen ne forprenis de li la kuraĝon, nun kiam li faris sian decidon, nenio plu povos malsukcesi. Kurante malsupren laŭ la ŝtuparoj al la kajo li ekvidis barkon. Per helpo nur de prua veleto ĝi alglitis de Frederiksø cele al la havenbuŝo, kaj Simon laŭte ridis, li neniam pridubis ke ĝuste tiu boato troviĝos ĝuste tie. Li mansignis, kaj la barko ĝiris internen preter la varfo, kaj li saltis sur ĝin. "Transen al Bornholm", li ridis, kaptante el sia jakpoŝo faskon da monbiletoj, kiujn li etendis al la figuro sur la poba sidbenko. La boato riverencis kaj ekiris el la haveno, kaj Simon pensis, ke ankaŭ mono estas paletro kaj peniko.

Estis nur unu homo en la barko, kaj Simon konstatis en la mallumo, ke tiu estas maljuna viro. Li sidis kun mano ĉirkaŭ la rudrostango kaj plejdo super la gamboj, kaj ne eblis distingi, kie finiĝas la boato kaj komenciĝas la viro. Ekster la haveno li hisis la ĉefan velon, kaj la barko balanciĝis kaj ĵetiĝis antaŭen kiel birdo super kvieta maro kaj sub profunda stelplena ĉielo. Per unu penso Simon inkluzivis la virinon malantaŭ li kaj tiun antaŭ li, inter ili li imagis etendi arĝentan fadenon, laŭ kiu la barko nun velis, kaj li notis ke aperis ĝusta momento por fari paroladon.

"Vi, kiu velas", li diris al la fiŝisto, "sendube konsentos pri tio, ke al tiu kiu vidis la mondon tri ĝojoj pli grandas ol ĉiuj aliaj: La unua estas la ĝojo de ekiro, la feliĉo sperti, ke por libera homo, same kiel por birdo, validas neniu gravito.

La dua ĝojo estas tiu de alveno, la sperto ke ni povas direktiĝi kien ajn ni volas dirante, ke en tiu momento – kaj eble nur en tiu – mi apartenas tien, kie mi kuŝigas la kapon."

Jen li momenton atendis pensante: "Kia malbonŝanco havi nur tiun solan, stultan aŭskultanton kaj ne efektivan publikon, aŭ almenaŭ homon kiu povus stenografi." Sed poste li sentis, ke super lia kapo liaj vortoj giras supren per larĝaj flugiloj kontraŭ la scintilantaj steloj, kaj li stariĝis kaj ektenis la maston, atendis ĝis li reakiris sian ekvilibron, kaj etendis la manon.

"Plue, la tria kaj plej granda ĝojo", li diris, "estas fari spuron en tiu loko kien oni alvenas, sperti ke eblas, se oni preferas, ĵeti sin sur la mondon per tia pezo, ke oni neniam estos forgesita, nek de la homoj nek de la lokoj."

Dum kelka tempo li restis staranta kun fermitaj okuloj. La fiŝisto restis silenta, sed lia silento ne ĝenis Simon'on kiu antaŭ multaj jaroj lernis gratuli sin mem eĉ sen aklamo pro brila solaĵo. Tamen tanĝis lin la penso, ke la maljunulo eventuale estas ŝtipkapulo. "Sed tiel li do", li diris al si mem kun delikata rideto, "similas la normalan publikon."

Li parolis kun la dorso al la veturdirekto. Tio ne perfekte konvenis al la teorio pri la triumfo de foriro kaj alveno, sed li devis tion por alfronti sian publikon. Kiam li nun lante malfermis la okulojn, li vidis la lumturon de Christiansø brili intermite, ne malantaŭ la barko, kie ĝi devus esti, sed sufiĉe fore al tribordo. "Ni iras", li surprize diris al la fiŝisto, "en malĝusta direkto."

Post tiu eldiro estis longa silento, de kiu Simon devis kompreni, ke lia kunvojaĝanto estas muta.

Tiam la fiŝisto parolis.

"Mi ne bone aŭdas", li diris per raŭka voĉo, en kiu Simon rekonis la praformon de la dialekto de Nina, "nu, efektive mi tute nenion aŭdas. Sed mi helpas min per 'jes, jes', ĉar tion la mondo ĉiuokaze preferas aŭdi."

"Ĉi-nokte", li aldonis, "ni kaptos salmojn."

La kolero, kiu nun plenigis Simon'on, ne ŝuldiĝis al tio ke ili iras laŭ malĝusta direkto, nek al tio ke oni misprenis lin por plezurfiŝanto. Ĝi ŝuldiĝis al tio, ke la viro antaŭ li ne aŭdis lian paroladon.

"Mi iros", Simon diris kliniĝante antaŭen kaj parolante decide rekte al lia vizaĝo, "mi iros al la bordo."

La fiŝisto rigardis laŭ lia etendita brako kaj kapjesis. "Jes", li diris, "jen la nebulo".

Simon dubante levis la rigardon. Kie antaŭe scintilis la lumturo de Svaneke, nun estis mallumo, kaj super la mallumo troviĝis lakta, lumanta strio. Denove li senespere montris al tiu loko, kie antaŭe troviĝis Bornholm, sed la fiŝisto kapneis. "Tie", li diris, "ne troviĝas fiŝoj, kaj krome kalmiĝos, kiam la nebulo alvenos."

Simon pensis pri la knabino en la verda vesto kiu vojaĝis ie antaŭ li cele al la bordo, kaj denove li sentis kvazaŭ la universo barus al li la vojon. Li faris paŝon poben en la boato por kapti la rudron kaj ŝanĝi direkton, kaj tiumomente la nebulo alvenis. Ĝi enfermis la boaton kiel falanta tuko, ĉielo kaj maro malaperis, la vento mortis, la aero lumis opalece, kaj malmultajn futojn antaŭ Simon la konturoj de la fiŝisto obtuziĝis. Ĉio en la barko kvietiĝis, kaj ŝajnis, pensis Simon, kvazaŭ ili sidus en eta ĉambro, kvazaŭ la universo stariĝus tiel dense ĉirkaŭ ili, ke ili iĝus solaj en la mondo. "Ĉi-nokte", li diris al si mem, "mi estas alterne libera kaj enfermita."

Antaŭ li la fiŝisto lasis enakviĝi ŝnuron kun senfina vico da hokoj unu post la alia. "Jen sub ni", li klarigis, "la roko krutas apike suben, kaj ekprofundiĝas. Jen staras la fiŝoj – kvazaŭ birdoj", li aldonis, "alte super la fundo."

Nun estiĝis longa silento, dum kiu Simon provis kompreni, kio malprosperis. Poste la fiŝisto parolis.

"Ĉi-nokte estas varmete", li diris. "Mi estas nur surda mekanismo, sed mi ja rimarkis, ke vi pli frue rakontis historion. Nun mi rakontos al vi historion pri nokto malvarma."

Al Simon aperis la penso, ke ekde kiam li ekiris por fari al la mondo tion, kio plaĉas al li, la mondo devigas lin aŭskulti pli ol iam ajn antaŭe. "Kaj nun eĉ al ĉi tiu arĥi-oldulo", li pensis.

"Mi foje spertis ŝiprompiĝon sur glacipecego", diris la fiŝisto. "Mi estis survoje al Groenlando – ne gravas kiel kaj kial – kaj mi iris parton de la vojo per la ŝipo Ragna de Grønlandsk Handel. Sed glacio fermis la maron, kaj fine ĝi premŝraŭbis la ŝipon suben kaj fermiĝis super ĝi. Jen mi sidis. Krom mi ni estis dudeko da viroj. Kelkaj havis tuberkulozon, tiujn ni kuŝigis aparte. Ni ceteraj iris en rondoj laŭ la nigra akvo, pensante pri tio ke ni mortos. Mi akompanis viron, kiu estis vestita duone kiel groenlandano, kaj li paŝis kantante, kvazaŭ li jam freneziĝus. Kun ni iris ankaŭ juna viro kiun mi jam rimarkis, ĉar li vane strebis kreskigi plenbarbon. Tiam mi ankoraŭ ne estis surda, do mi aŭdis same la kantadon de la frenezulo kiel la rakonton de la junulo, pri tio ke li estas sciencisto kiu forveturis de edzino kaj infanoj, ĉar li ne opinias kiel la cetera mondo, ke virinoj kaj infanoj necesas por certigi al viro eternan vivon, kaj ĉar li aŭdis, ke kiu venas al Arkto, tiu atingas samtempe la Ĉielon kaj la Inferon."

"Li rakontis", la fiŝisto penseme aldonis, "ke en sia vivo li plej alte taksis solecon kaj silenton. Mi pensas, ke li venis por rakonti tion al ni, por ke ni kune estu trioble tiel solaj kaj trioble tiel vortavaraj. Do mi nenion respondis al li. Kaj la frenezulo rekomencis kanti.

Dum tiu tuta nokto kaj dum la tuta sekva tago, kiu cetere en tiu latitudo kaj je tiu sezono estis nura longa mallumo, li staris kantante eksteren al la akvo. Unufoje mi aŭdis la junulon demandi lin kial li kantas, kaj li respondis, ke la eskimoj kantas honore al la dioj, se ili volas preĝi. 'Ĉu vi kredas je tio?' la juna viro dubeme demandis lin. 'Je tia superstiĉo?' respondis la alia, ‘ho ne, mi kantas por resti varma.'

'Kaj krome', li aldonis, 'pro tio ke neniam eblas scii certe.' Kaj poste li kantis plu."

Jen la fiŝisto faris paŭzon, en kiu li elakvigis la ŝnuron, esploris la hokojn, kaj reĵetis ĝin. "Post longa tempo", li diris, "mi ne memoras kiom longa, sed la provizoj jam delonge elĉerpiĝis, kaj la malsanuloj jam mortis, kaj la sanuloj jam nur duone vivis, mi denove iris laŭ la rando de la glaciplato, ĉar mi ne volis morti kuŝante. Ĉiuj aliaj senmoviĝis, sed la freneza anorakulo daŭre staris kantante. La ĉielo estis tiel klara, ke ŝajnis al mi ke ĉiu stelo videblas, kaj la nordlumoj etendiĝis malsupren ĝis la glacirando kiel pontoj el frostigita lumo. Mi etendis manon kaj ŝovis ĝin tra la lumo, kaj tiu disiĝis kaj post momento denove kuniĝis. Tiumomente kanto respondis el loko ekstere sur la maro, kaj post momento grupo da eskimoj ŝovis boaton supren sur la platon. Unue ili portis la malsanulojn al la tero, kaj poste la maljunulojn. Mi apogis la frenezulon irante al la boato, kaj tuj antaŭ ol enboatiĝi, li turnas sin al la juna viro. 'Mi volas doni al vi', li diras, 'tri konsilojn jen antaŭ la fino.

La unua estas, ke necesas terure bonaj dokumentoj por eniri la Ĉielon.

La dua estas, ke ni havu infanojn ne por akiri parton en la eterna vivo. Ni havu ilin por memorigi al ni, ke ni mortos.

Kaj la tria afero, kiun mi volas diri, ne estas konsilo al vi, sed preĝo al Nia Sinjoro: Ĉi-nokte mi petos lin beni vian barbon.'"

Dum kelka tempo la fiŝisto silentis. "Mi neniam plu vidis tiun viron, krom je longa distanco. Sed dum mi ankoraŭ kapablis aŭdi, mi aŭdis iun diri, ke li estas Knud Rasmussen."

Nun iĝis tute silente en la barko. La fiŝisto ŝrumpis, kvazaŭ li jam plenumus sian mision per la rakonto. Eĉ la ŝnuro pendis senmove de liaj manoj. Sur la sidbenko inter li kaj Simon kuŝis granda fiŝtranĉilo. En la barko ne troviĝis motoro, sed malantaŭ la nebulo Simon iel perceptis malfortan brizon. Kaj tamen li sciis, ke la surdulo ne hisos velon, ke ĉi-nokte – kiam lia feliĉo kreskas kaj malkreskas fluse kaj malfluse – enfermite en sensenca kaj minimuma nebulĉelo kun la fiŝisto kaj ties historio, li staras antaŭ rezisto, kies fundon li ne scias sondi. Poste li fermis la okulojn, kaj malfermante ilin li gapis feliĉe kaj inspire al la tranĉilo. Li prenis ĝin, provis ĝian eĝon kontraŭ fingro. Li nun vidis, ke la fiŝisto sub sia plejdo estas maldika kaj tendena kiel birdo.

Kun la tranĉilo enmane la fontoj de l' vivo denove ekfluis en Simon, kaj li sentis la fidon kreski en lia brusto. La morto ĉiam estis figuro en liaj pentraĵoj, sed li mem neniam proksimis al ĝi. Eĉ la granda milito kiu akuŝos novan epokon, kaj kiun li varme rekomendis kaj saĝe antaŭdiris en siaj bildoj, laŭ lia koncepto neniam tuŝos lin en tre persona maniero. Pli ĝuste li imagis la pereon de ĉi tiu mondo kiel longan, malvarman duŝon, kiu ja ruinigos Eŭropon, sed ankaŭ klarigos kaj purigos la aeron kaj forpelos la nebulojn. Kaj el sia trajnkupeo li poste elpaŝos en la purigitan aeron, flaros la novan grenon, kaj parolos al la nova homo.

Nun li subite mem staris sur la batalkampo. Li rigardis la tranĉilon en sia mano pensante, ke ankaŭ ĝi estas peniko, kaj ĉi tio estos la fina pentraĵo. Li ne sentis timon, nur grandan decidemon kaj leĝeran bedaŭron, ĉar ankaŭ dum ĉi tio mankos al li spektantoj. Poste li adiaŭis ankaŭ tiun konteston, kaj li pleniĝis de la granda feliĉo kiu venas al tiu, en kies vivo subite akordiĝas vorto kaj ago, kaj sen pita konsidero pri tio, ke lia viktimo estas surdulo, li streĉis sin ĉirkaŭprenante la maston kaj etendis sian liberan manon.

"Jen", li diris al la akra profilo de la fiŝisto, "jen parolado al mortonto."

"Mi", li diris laŭtigante la voĉon por tamen eble penetri tra la silento antaŭ si, "antaŭ nelonge faris alian paroladon, kaj tiufoje mi diris, ke troviĝas tri specoj da libereco: La unua estas la kapablo iri kien oni volas, kaj tiun mi sentis ĉi-nokte, kiam ni ekiris el la haveno. Ankaŭ vi konas tiun, vi sendube sentis ĝin kiam vi ŝanĝis la kurson dum mi parolis, ĉar tion vi evidente faris. Kvankam mi ne scias tute kiel kaj kial, mi scias, ke vi intence miskondukis min tien, kien vi volis.

Poste estas la dua libereco, kaj tiun oni posedas, kiam oni povas fini vivon, kaj al tiu ni ambaŭ revenos post momento.

Sed troviĝas ankaŭ tria, kaj tiu konsistas, mi nun konscias, el la kapablo elporti kompletan solecon. Ĝi konsistas el kapablo agi – ne senkonsidere de la ĉirkaŭa mondo, ĉar multaj el ni povas tion – sed senkonsidere de sia interna mondo, de tio, kion oni nomas konscienco. Kiu tion kapablas, tiu estas tute sola kaj tute libera."

Jen Simon silentis kaj spertis siajn vortojn disradii en la mondon. Poste li paŝis malantaŭ la maljunulon, kaj kvankam li estis tute konsumita de la momento kaj de sia ago, li tamen havis kapablon noti sian parencecon kun la grandaj sinoferaj personoj de la historio, senti, ke li nun enkarnigas Abrahamon kaj Hakon Jarl kaj Agamemnon kaj eventuale la Sinjoron mem, kiu oferas sian filon sur la kruco por doni al sia publiko kaj al si mem la trian liberecon.

En tiu momento ventpuŝo forblovis la nebulon, kiel kurtenon, kiun oni ŝovas flanken. La suno ankoraŭ atendis sian elpaŝon subhorizonte, sed kiel provizora antaŭanonco jam klara, viola brilo etendiĝis super la maro kaj super dudeko da fiŝistaj barkoj kuŝantaj ambaŭflanke de Simon kaj la maljunulo, rando ĉe rando, arbareto el mastoj, la plej proksima nur je remila longo de Simon, ĉiuj ŝvebantaj kiel birdoj super la sama submara abismo kaj fiŝejo, kaj ĉe la boatrandoj vizaĝoj, eble centope, tute senesprimaj, turnitaj al la voĉo en la nebulo.

Neniam ajn antaŭe Simon havis aŭskultantaron pli koncentritan, pli perfekte atentan, kaj neniam li havis pli malmulte por diri.

"Jen mi estos frakasita", li pensis, sentante, ke li troviĝas en areno, fiksita de ekscito kiu eĉ ne permesos al li ĵeti sin antaŭen. Kaj tamen en ĉi tiu momento ne plenigis lin zorgoj pri lia propra persono, sed la kapturna impreso de nekonata senpovo, de malvenko pli granda ol li mem, kaj nek vole nek senvole li aŭdis sin mem, tiel mallaŭte ke nur li mem tion aŭdis, flustre peti la mondon pri indulgo.

Tiam ŝajnis ke ia rigideco malaperis de la barko. La fiŝisto antaŭ li rektiĝis kiel homo dorminta, la tranĉilo glitis el la mano de Simon trans la boatrandon, kaj li vidis ĝin scintili verdece malsupren tra la akvo survoje al nenio.

Irante al Christiansø Simon eĉ ne unufoje rigardis malantaŭen. Li sciis ke nenio tie troviĝus por vidi. Ke tiumomente, kiam li petis pri indulgo, la nebulo kaj la fiŝistaj barkoj ĉesis ekzisti. Ke li, ekde kiam li forlasis sian dormantan edzinon, vojaĝis en mondo sonĝata de alia homo. Kaj nun, nur nun, li rememoris la rakonton pri la sonĝo de Bjarke.

Ankaŭ la fiŝiston li ne rigardis. Sed en la momento kiam ili albordiĝis, kaj li suriris la moleon, la birda profilo momente estis en lia vidkampo, kaj tiam frostotremo kuris laŭ lia dorso. Survoje foren de la haveno li turnis sin, kaj tiam li anticipe sciis kion li vidos: La barko kaj la viro jam malaperis kvazaŭ ili neniam estus tie, kaj alte la granda fiŝaglo giris supren en la ĉielon.

Antaŭ la dometo Simon dum momento haltis. Poste li lante malfermis la pordon kaj apogis sin al la kadrumo por ne fali. De sia lito la virino gapis al li kun vizaĝo pala kaj tute lacega.

"Jam sufiĉas al mi", diris Simon.