Sten Johansson:
3:a premio en la branĉo Prozo
de la Belartaj Konkursoj de UEA 1996
Nokta halto
Silento vekas min. Ĉesis la dormiga bruo de nia vagonaro kuranta tra la nokto. Mi levas min de la kuŝvagona lito kaj rigardas en la koridoron. Videblas neniu homo. Mi eliras koridoren nudpieda, kalsone vestita, kaj silente fermas post mi la ŝovpordon de la kupeo, kie plu dormas mia familio. Mi ŝovas fenestron malsupren, rigardas eksteren en la nokton. La trajno haltis meze de arbaro. Neniu lumo videblas, krom la pala ĉielo de norda somera nokto. Kie ni estas? Kial la trajno ne iras?
El unu kupeo aŭdiĝas ronkado, sed cetere regas silento. Ankaŭ ekstere estas kviete. La nedifinebla trajnodoro renkontas freŝan aeron elarbare. Ŝajnas ke la naturo haltis same kiel nia trajno.
Mi atendas. Mia horloĝo kuŝas inter la vestoj en nia kupeo. Laŭ la ĉiela lumo povas esti ĉirkaŭ la tria horo. Eble pli frue, ĉar ni iris norden. Mi ne scias la tempon, nek la lokon - en tio troviĝas io loga. Mi estas tentata eliri el la vagono. Estas tento parenca al tiu, kiun mi sentas ĉe abismo, sur balkono, sur ponto, tento ĵeti min antaŭen. Iri unu paŝon antaŭen. La paŝo neniel diferencus de ĉiu ajn alia paŝo, ne en si mem. Nur la sekvo estus malsama.
La ĉielo estas helgriza, senstela. Mi konas ĝin - aŭ konis. Ĝi estis la ĉielo de mia junaĝo, de la someraj noktoj, de la unuaj amoj. Amoj - kia vorto! Amo povas esti nur unuopa. Nur rigardante malantaŭen, en la pasintecon, oni povas vidi plurajn amojn. Sed tiam la amo ja estas for!
Nun estas for ne nur la amoj, sed ankaŭ la ĉielo de mia junaĝo. Tiam ĝi simple estis. Mi ne atentis ĝin, ĝi ĉiam estis tia, ĉiam restos tia. Ĝi etendis sin super mi, ĉiam restos super mi dum noktaj promenoj, dum amo. Nur kiam mi ne plu vivis sub ĝi, nur tiam ĝi aperis al mi.
Kiel tio okazis? Mi iris suden. Per tio aperis al mi la nordo. Antaŭe nordo ne ekzistis. Sudo, jes. Sudo ĉiam troviĝis - fore. Sed nordo ne ekzistis. Nun mi vidas ĉielon nordan kaj rememoras tiun de mia junaĝo. Sed ĝi ne estas la sama ĉielo. Kiel ĝi povus esti sama? Ja mi ne estas sama.
En la kupeo kuŝas mia edzino kaj nia filo Eddie. Ili konas la nordan ĉielon kiel vizitantoj. Ankaŭ mi revizitos la nordon, rigardos la nordan noktan ĉielon. Ne revidos - nur vidos, kiel turisto. Denove mi vojaĝas al la nordo. Mi ne revenas. Kio estis ne estos denove.
Sed kial la trajno ne iras? Mi ne povos plu dormi antaŭ ol la trajno denove ekiros. Tiu ĉi silento premas miajn orelojn kaj ŝtopas la kapon. Ĝi pli bruas ol la sono de trajno kuranta. Tia silento ne estas normala. Oni bezonas iom da brua fono por resti trankvila. En kompleta silento mi aŭdas miajn proprajn pensojn, mi aŭdas la koron bati, mi sentas la sangon pulsi tra la arterioj, mi aŭdas mian glutadon. Tia silento estas nenormala, mi timas freneziĝi.
Eble ne ĉiam estis tiel. Eble mia junaĝo plenis de silento, kiu poste malaperis. Sed mi ne memoras. Ŝajne mi tiam ne konis silenton. Mi memoras nur sonojn, babiladon de homoj, lirladon de riveretoj. Ĉu ankaŭ troviĝis silento, silento natura, ne rimarkata?
Poste bruo plenigis mian kapon kaj restis tie por ĉiam. Restis kaj eknestis tie, kaj kiam ĝi subite mankas, mia kapo volas krevi.
Nun ĉesis eĉ la ronkado de tiu nekonata dormanto. Estus facile imagi ke mi solas en la vagono, ke neniu troviĝas malantaŭ la ŝovpordoj, same kiel neniu vidiĝas ekster la vagono. Se nur la trajno ekirus!
La trajnodoro en tiu ĉi koridoro naŭzas min. Mi eligas la kapon trafenestre kaj ensuĉas, ensorbas la noktan aeron arbaran. Mi tre svage flaras mirikon kaj ion alian, kio elvokas mian nostalgion, sed kio ĝi estas? Neeble diri. Ĉu ĝi simple estas la odoro de pasintaj jaroj?
La trajno ne moviĝas. Ĉio kvietas. Mi trairas la koridoron ĝis vagonfino, malfermas eksteran pordon kaj grimpe descendas. Maldelikata ŝotro de la fervoja taluso tranĉas miajn nudajn piedojn; mi paŝas flanken kaj ektretas sur mola arbara grundo el musko kaj velkintaj pingloj. Tiu svaga nedifinebla odoro plifortiĝas. Mi fermas la okulojn por klopodi rememori. Ĉu mi flaras la infanaĝon?
Metala susurado el mia dorsa flanko rekonsciigas min. Mi turnas min kaj konstatas, ke la trajno jam tro rapidas. Ne eblas salti sur ĝin. La pordo, kiun mi lasis malfermita, jam vidiĝas longe antaŭe, kaj nun la fino de la lasta vagono preteriras kun siaj ruĝaj lumoj lante intermitaj. Mi eĉ ne ekkuras, sed staras kvazaŭ paralizita. Tamen meze de granda embaraso mi sentas ankaŭ etan grajnon de liberiĝo. Ja mi volis tion! Mi volis unufoje fari tiun paŝon antaŭen, kaj ĉi-foje mi ĝin plenumis!
La reloj ankoraŭ kantas pri mia forkuranta trajno, sed la trako sendube iomete deflankiĝas, kaj tial mi ne plu vidas ruĝajn lumojn alterni kun la nigro. Kiam miaj okuloj adaptiĝas al la obskuro, mi vidas la relojn konverĝi kaj malaperi inter la plena nigro de abioj. Mi paŝas plu ege malrapide inter la arboj, tenante ambaŭ manojn alte antaŭ la vizaĝo, por ŝirmi ĝin kontraŭ akraj branĉetoj. Miaj nudaj piedoj serĉas ĉiun paŝlokon kun zorgo, sen asisto de la okuloj, kiuj utilas nur supren, al la ĉielo. La aero estas frisketa, kaj mia haŭto iomete streĉiĝas. Mi ne haltas, sed palpiras antaŭen tra densa abiaro. Denove mi sentas marĉajn odorojn, mirikan kaj leduman kaj ankoraŭ tiun nedifineblan ombron de odoro, kiu vekas en mi nebulan etoson de epoko jam delonge pasinta.
Pasis kelkaj horoj - aŭ tempo kiu impresis min kiel horoj. Estas preskaŭ plena taglumo; ruĝa ĉiela strio anoncas la leviĝontan sunon. Mi trovis etan padon kaj de kelka tempo paŝadas en tiu aŭrora direkto. La horon mi ne konas, nek la lokon. Mi estas preskaŭ nuda, kaj eĉ pli - mi havas nek monon nek dokumenton pri mia identeco. Ĉio restas en la kupeo. La kupeo, kie dormas - aŭ eble jam vekiĝis - miaj familianoj. Kion ili pensos, trovante nur miajn orfajn vestaĵojn kaj ŝuojn, kaj vidante ke ekstera pordo de la vagono estas malfermita?
Mi plandas plu nudpiede sur pado sinuanta preter marĉoj kaj montetoj. Lastatempe ĝi kondukis min iom post iom malsupren, do mi ne surpriziĝas kiam okaze akva surfaco fore briletas al mi inter arboj kaj veproj. Post ankoraŭ momento mi vidas pli multe de ĝi kaj konstatas, ke mi proksimiĝas al lago. Subite la pado finiĝas ĉe vojo - aŭ eble mi diru vojeto, tamen tiu ĉi ne estas sinua arbara pado, sed vera vojo kun gruza tegaĵo, kvankam ie-tie kreskas herboj meze inter la du radsulkoj. Mi elektas laŭiri ĝin dekstren. Ŝajne mi proksimiĝas al la lago, kaj en unu loko mi trovas flankvojeton, kiu kondukas min rekte al la akvo. Mi sidiĝas sur borda roko por ripozi kaj pripensi, kion fari.
La suno ekmontras delikatan arkon el fajro, kiu kreskas, dikiĝas per videbla rapideco ĝis ne plu eblas rigardi ĝin. Tuj ŝajnas iom pli varme. Denove aperas al mi la noktoj kaj mateniĝoj de mia junaĝo. Tiam mi neniam zorgis pri aŭroro aŭ sunleviĝo. Okaze de la somermeza festo la vilaĝanoj ekskursis al apuda monto por "rigardi la sunon", kiu estis "preskaŭ noktomeza". Sed por ni junuloj, tiaj aferoj ŝajnis tedaĵoj. Al ni plaĉis arbare veturadi en rondoj per mopedo, se eble kun knabino sidanta malantaŭe. Kaj tamen tia ĉi mateniĝo kaj sunleviĝo iel penetris mian menson, ĉar nun mi ĝin memoras pli klare ol la nomojn de tiuj knabinoj aŭ la trukojn por rapidigi mopedon.
Mi jam varmiĝis, kaj mia haŭto moliĝis. Tute nuda mi eniras la akvon kaj kviete naĝas laŭborde. Ĉirkaŭ terpinto kanoj kreskas dense, kaj apude mi naĝas inter nimfeojn. La akvo tre malvarmas. Mi turnas min kaj renaĝas borden, kuŝiĝas sur la strando, laca, kun vertiĝo.
Iu preskaŭ subkonscia sono, kiun mi dum kelka tempo perceptis sen atenti, montriĝas esti biciklo kiu tintas ruliĝante sur malebena vojeto. Aperas viro kie mi mem ĵus alvenis. Li apogas sian biciklon al arbo kaj iras ĝis la akvo. Ial mi restas diskrete malantaŭ mirika arbustaro. La viro senvestigas sin por decide kaj plaŭde eniri lagon. Li naĝas rekte eksteren, kiel homo kun difinita kaj konata celo. Mi hezite paŝas al la loko, kie ni ambaŭ sinsekve sed en malsama maniero enakviĝis. Ne necesas kaŝi sin de tiu nekonato, ĉar li daŭre naĝas energie for de la bordo, ne zorgante kio okazas sur la tero malantaŭ li. Do li ne vidas, nek aŭdas, ke mi alvenas ĉe liajn aferojn, kaj ankaŭ ne ke mi komencas surmeti liajn vestaĵojn. Mi havas mezan staturon, kaj la samo evidente validas por tiu nekonato. Eĉ liaj ŝuoj ŝajnas kvazaŭ faritaj por mi. Prenante lian biciklon mi ĵetas rigardon al la lago. La viro jam estas tiel malproksima ke ne eblas vidi, ĉu li jam turnis sin aŭ plunaĝas foren. Mi ekbiciklas laŭ la vojeto rimarkante, ke li ne plu videblas.
La vojeto dum kelka tempo iras proksime de la lago. Laŭ mia dekstra flanko de temp al tempo ekbrilas akvo de golfetoj, origitaj de matena sunlumo. Poste mi biciklas trans lignan ponteton super rivereto, sendube elfluo de la lago, kaj pluiras sur la vojo. Gruzo kraketas sub la pneŭoj, kaj la frontrada kotŝirmilo klaktintadas, eble pro nefiksita ŝraŭbo. Mi ne scias kiel longan distancon mi jam biciklis. Subite mi ekhavas la ideon palpi en la pantalonaj poŝoj, kie mi trovas horloĝon kaj biletujon. Biletujon! Mi ekkonscias, ke mi prenis ne nur biciklon kaj vestaĵojn, sed eble eĉ monon. La horloĝo montras dudek minutojn post la sesa. Tio ne multe helpas min, tamen ek de nun mi ne plu vagos en tempa vakuo. Kredeble mi baldaŭ ekscios ankaŭ kie mi troviĝas. Se la vojo nur kondukos min al vera ŝoseo, mi sendube tie trovos tabulon aŭ indikon, kiu tion rakontos al mi.
Intertempe mi pluiras. Sed la vojo ne finiĝas ĉe ŝoseo, ĝi entute ne volas finiĝi. Foje mi vidas flankvojon samgrandan, alifoje mi preterpasas domojn kiuj ŝajnas dezertaj aŭ eĉ tute kadukaj, jam duone falintaj. Je la sepa horo mi renkontas aŭton. Eble mi devus haltigi ĝin por demandi, peti, informi, averti... Sed pri kio? Ĉu mi sciigu, ke mi tute ne mortis, nur foriris? La aŭtokondukanto supozus, ke mi estas mensmalsanulo, eble danĝera. Cetere, la aŭto jam malaperis dorse en nubo el polvo.
Dum kelka tempo mi laŭiras riveron, poste la vojo deklivas supren. De la plej supra punkto mi vidas monteton post monteto, arbarkovritan montodorson post montodorso. Descendinte la deklivon mi dum kelka tempo akompanas fervojon. Devas esti tiu sama, de kiu mi komencis mian vagadon. Post ankoraŭ kelkaj ĝiroj mi tute neatendite venas inter maldensan aron da domoj, kiu iom post iom densiĝas kaj prenas formon de vilaĝo, aŭ pli ĝuste "stacia aglomeraĵo". Nomtabulon oni ne metis ĉe tiu ĉi gruza vojeto. Mi trovas lignan stacidomon, sed ĝi estas fermita kaj dezerta. Ĉi tie neniu trajno plu haltas. Troviĝas kelkaj flanktrakoj malantaŭ la stacio, sed trudherboj konkeris ilin kaj same la kajon.
Kelkcent metrojn de la eksa stacidomo troviĝas kafejo, eĉ malfermita. Mi eniras, kaj diketa, pala virino ĉirkaŭ sia sepdeka jaro akceptas mian mendon de kafo kaj du buterpanoj. Troviĝas fromaĝo kaj ŝinko, do mi petas pri unu el ĉiu speco.
Mi manĝas kaj trinkas. Poste mi pagas per la mono de tiu nekonata naĝanto. En la biletujo troviĝas krom kelkaj monbiletoj ankaŭ identiga karto. Mi gapas al ĝi nekomprene. La foto prezentas vizaĝon iel konatan, sed kie mi ĝin vidis? Kaj kiam? Ĉiel ajn, la karto identigas personon kun nomo tre konata - mia propra nomo! Estas vere, ke ĝi estas tre ĉiutaga, kutima nomo. Sendube trovigas centoj da viroj samnomaj. Tamen tia afero ne povas, ne rajtas esti koincido...
Nur nun mi ekhavas la penson serĉi en la poŝoj de la jako, kiun mi portas, kaj kiu tiel konvenas al mia korpo. Mi trovas skatoleton kun fiŝhoko kaj slipon, denove kun mia nomo, lia nomo, sed ankaŭ kun stratadreso. Revena vojo 22. Min kaptas impulso, kaj elirante tra la kafejo mi demandas la maljunulinon: "Ĉu troviĝas tie ĉi la Revena vojo?" Ŝi eĉ ne turnas al mi la kapon respondante: "Preter la lernejo, poste la dua strato dekstre".
Mi pedalas laŭ la ĉefstrato, ekvidas domon kun lerneja aspekto. Dezertan, kompreneble, ĉar nun estas someraj ferioj. La dua strato dekstre estas borderita de simplaj, unufamiliaj domoj el ligno. La numero dudek-dua estas helflava. Ĝi similas la domon, kie mi vivis infanaĝe. Mi apogas la biciklon al verda dratreta barilo kaj eniras la ĝardeneton. Sur cementa ŝtuparo antaŭ la pordo sidas knabo. Li similas... - li estas Eddie, mia filo! Li rigardas min dirante: "Finfine! Ĉu vi forgesis ke ni iros fiŝi?"
Mi ne kapablas respondi kohere, nur balbutas "...fiŝi...?" kaj elpoŝigas la skatoleton kun fiŝhoko. Li diras kun emfazo: "Vi promesis! Kaj vi devas ordigi la bobenon, ĉar kiam mi fiŝis la antaŭan fojon ĝi implikiĝis, kaj panjo ne lertas pri fiŝbobenoj!"
Tiam venas el la domo mia patrino, vestita per la kotona robo blua kaj verda, kiun ŝi ĉiam portadis dum mi estis infano. Ŝi etendas al mi fiŝvergon, dirante: "Ni jam estas pretaj, Eddie kaj mi. Rapidu! Ni baldaŭ alvenos!"
Subite mi rimarkas, ke parolas ne mia patrino, jam delonge morta, sed la edzino, kiu skuetas mian ŝultron por min veki. Estas jam taglumo en la kupeo, kaj mi devas pretigi min por elvagoniĝi.