Dezerto de la vivo

Rezignacio, vaneco, flegado de neplenumotaj esperoj dum la vivo pasas - jen kelkaj temoj de La dezerto de la tataroj, romano el 1940 de Dino Buzzati. La nomita dezerto estas neloĝata regiono ĉe landlimo, kie la protagonisto dumvive servas kiel oficiro, atendante sian vivotaskon. Sed ĝi povas esti ankaŭ la dezerto en la homa spirito, aŭ la senfina vasto, kiu disigas homon de lia kunhomo, aŭ la senkompata paso de la vivo mem.

La romano do prezentas problemojn de la homa ekzistado, demandojn pri celo kaj senco vivi. Ĝi tion faras per tono rezigna, melankolia, serioza, griza, en kiu kaŝiĝas ankaŭ nuanco de koŝmaro aŭ angoro. Mi preskaŭ dirus, ke ĝin stampis leĝera etoso de Kafka, aŭ eble de la svedo Pär Lagerkvist. Dino Buzzati estis itala prozisto, poeto, ĵurnalisto kaj pentristo kiu vivis inter 1906 kaj 1972, kaj en siaj verkoj li ofte pritraktis la neeviteblan pason de la homa vivo, kaj ties certan finon, la morton. En kelkaj verkoj oni tamen trovas ĉe li certan humoron spicitan per milda ironio.

En antaŭparolo kaj kovrilteksto oni nomas brila la tradukon de Daniele Mistretta. Nu, plejparte la lingvaĵo estas bona, senriproĉa. Se ĝi krome brilus, tio eble signifus perfidon al la retenita stilo de tiu ĉi verko plena de tristo kaj amaro.

Dino Buzzati: La dezerto de la tataroj. El la itala tradukis Daniele Mistretta. Edistudio, Pisa 1993. 173 paĝoj. ISBN 88-7036-058-X.

Sten JOHANSSON