Bela sed enigma

Jen libro kun kvar noveloj de HIGUĈI Iĉijou, japana aŭtorino fine de la dek-naŭa jarcento. La libro estas teknike bela kun ravaj ilustraĵoj de FUJII Ken-ichi. Ankaŭ la noveloj ŝajnas valoraj, laŭ tio kion eblas kompreni. La rakontoj prezentas ĉiutagan vivon de virinoj malriĉaj aŭ premataj de la tradicioj, infanoj kiuj devas tro frue plenkreski, gejunuloj vivantaj en bordela kvartalo.

Ne estas agrable ofendi nekonatan samideanon, kiu sendube havis bonan intencon. Tamen necesas averti, ke la libro bedaŭrinde ne estas tradukita al normala esperanto, sed al ia piĝin-simila fuŝlingvaĵo. Ĉiupaĝe, eĉ ĉiufraze svarmas fuŝoj pri akuzativo, fuŝoj pri -ig kaj -iĝ, fuŝoj pri la literoj l kaj r, mislokitaj cirkumfleksoj, anglismoj, misformaj aŭ neekzistantaj vortoj. La ĉefa obstaklo por la leganto tamen estas ia enigma konstruo de la frazoj, kiu faras partojn de la noveloj nekompreneblaj. Eĉ pli granda enigmo tamen estas, kiel la eldonejo povis presi kaj merkatigi la verkon sen konsulti iun homon, kiu regas la lingvon.

Gemverkoj de Higuĉi Iĉijou, eldono Ekscitono Esperanta, 1997, 110 paĝoj, trad. de OTSUKA Eizo.

Sten JOHANSSON