La herbo de la virgulino
Jakez Riou: La herbo de la virgulino. Novelaro. Esperantigis Frédéric Le Magadure. Liogan-Eldonoj, Brest 1993, 153 paĝoj.
Ĉi dek unu noveloj, el kiuj du origine franclingvaj kaj la ceteraj bretonlingvaj, prezentas erojn el la vivo de bretonaj kamparanoj en la unua parto de nia jarcento. La etoso de pluraj el la rakontoj enhavas iom da nostalgio, iom da melankolio kaj grajnon da folkloro. Jakez Riou sendube volis ne nur pruvi, ke la bretona lingvo havas literaturan potencialon, sed ankaŭ prezenti al la legantoj medion, morojn kaj karakterojn jam eksmodajn.
Serĉante per komputilo mia bibliotekistino trovis en la publikaj bibliotekoj de mia lando eĉ ne unu literaturaĵon de bretonlingva origino. Do, La herbo de la virgulino donis al mi ekskluzivan okazon ekflari bretonan kulturon.
La noveloj estas simplaj, senartifikaj, foje eĉ senartaj. Unu aŭ du el la pli bonaj, ekz. Mona kaj Eŭkaristio-festo, pensigas min iomete pri noveloj de la dana nobelpremiito J.V. Jensen. Evidente la aŭtora talento de Jakez Riou ne eminentas, sed kelkaj el liaj noveloj havas ĉarmon kaj originalecon. Iuloke tamen mankas psikologia fundo kaj trafaj, nuancriĉaj personaĵoj. La rakontoj impresas esti ĉizitaj en malmola, aspra kverkaĵo, kio povas esti stilo konvena al la temo, sed ne ĉiam troviĝas en ili dramo, emocioj, humuro aŭ entute io kio povas kapti la leganton.
Ankaŭ la lingvo de la esperanta traduko estas simpla, tamen mi devas konfesi, ke ĝi ne senkondiĉe plaĉas al mi. Ne temas pri lingvaj eraroj, maloftaj aŭ strangaj vortoj, sed pri stilo kiu impresas iel malglate. Senteblas ĉe la lingvaĵo sufiĉe klara franca influo, aŭ ĉu mi diru "gaŭla" por ne ofendi la keltan memestimon? Temas i.a. pri superflua amaso da "la" (ekz. en kvar frazoj troviĝas 29 "la" el sume 88 vortoj!), frazeologio ne tre kutima ekster Francio (ekz. "se la standardo estas peza, li estas forta", "retenite de miaj reŭmatismoj mi ne povis iri", "li estis fleksanta genuon por la preĝo, kiam li vidis apud si Alanon genue"). En sufiĉe multaj lokoj mi havas iom strangan sperton: mi komprenas ĉiun vorton kaj ankaŭ la frazaranĝon, sed la senco, la agado, la situacio tamen evitas mian imagpovon, kaj mi eĉ ne scias certe ĉu kulpas mi mem, la tradukinto aŭ la aŭtoro. (Ekz. "ŝi brogis la pelvetojn, viŝis la tablon kaj balais", "la sonoriloj vigle ekbalancitaj de la samjaruloj diskovras la paroĥon per vokoj plej gajaj".) Eta suspekto tamen ronĝas min, ke tio ĉi estas sekvo de tradukado tro laŭvorta. Bedaŭrinde la eldoninto nenie klare indikas, ĉu la naŭ noveloj origine bretonlingvaj estas esperantigitaj el la originalo aŭ eble pere de franca traduko.
Sten Johansson