Riĉa koktelo
Antologio de kroataj unuaktaj dramoj, eldono Kroatia
Esperanto-Ligo, Zagreb 1997, 211 paĝoj, trad. de Lucija
Borčić, Zlata Flego, Ivo Borovečki, Zlatko Tišljar, Klaus
Dahmann, Mirko Mamužić, enkonduko de Branko Hećimović.
ISBN 953-96918-0-X.
Per dek unuaktaĵoj de dek aŭtoroj Kroatia Esperanto-Ligo proponas al la legantoj gustumi la draman arton de Kroatio. La elekto ampleksas tempe de la dek-sesa jarcento ĝis niaj 1980-aj jaroj, kaj teme de kampara burlesko tra ekspresionisma simboldramo ĝis humure psikologia dialogo pri homaj rilatoj.
Estas nature, ĉe tia vasta elekto, ke bunteco kaj malkohereco iom superregas. La volumo estas zorge farita el pluraj vidpunktoj: la tekstoj impresas pliparte relative altkvalitaj, la traduka lingvaĵo estas kontentiga aŭ eĉ bona, kaj la teknika formo estas bela.
La enkonduko kaj la prezentoj de la dek aŭtoroj estas tre informriĉaj, sed kelkfoje ne tre klaras en ili la rilato al la prezentitaj dramoj. Proksimume duono de la dek unuaktaĵoj ŝajne apartenas al la tiel nomata Kroata Moderno, literatura movado ĉirkaŭ la jarcento-turno 1900. La plej interesaj verkoj tamen hejmas en pli malfruaj epokoj. Mi komentos tri erojn, kiuj aparte kaptis min:
La elstara kontribuaĵo de tiu ĉi antologio estas dramo de Miroslav Krleža (1893-1981), La Sanktreĝa festo. Tiu verko ekspresionisme prezentas al la legantoj-spektantoj bunte, intense tumultan feston zagreban, kie ni estas kaptitaj kvazaŭ de kermes-karusela kirlaĵo, kiu kondukas nin eĉ en transan mondon. Krleža prezentas iom mokan sed samtempe teneran imagon de patriotaj filistroj, mizeraj prostituitinoj kaj memmortigintoj. En lia dramo la amo kaj ĵaluzo de senesperaj homoj transvivas eĉ la morton. Lia verko el 1933 iomete pensigas pri la Bulgakova Moskvo (en La Majstro kaj Margarita). La traduka lingvaĵo de Zlatko Tišljar havas grandan kapto-povon.
Alia interesa verko estas Monto de Antun Ŝoljan (1932-93), kiu traktas la rilaton inter individuo kaj kolektivo, la demandon kiel konservi homecon kaj dignon sub la kaprica teroro de la potenco. Ĝia medio similas tiun de La dezerto de la tataroj, romano el 1940 de la italo Dino Buzzati. Ĉe Ŝoljan oni tamen sentas malpli da rezignacio, pli da malkontento, kvankam ankaŭ li ne prezentas facilan elirvojon el la homa dilemo.
Pli intensan ribelon kontraŭ la potenco, kaj precipe kontraŭ la kliŝoj de nacia honoro kaj milito prezentas la monologo Klitemnestra de Marijan Matković (1915-85). Lia verko baziĝas sur helena mito, sed metas sur la langon de la tragika protagonistino esence modernan mesaĝon, proteston kontraŭ tiuj sanktaj devoj kaj oferoj, kiujn postulas la dogmoj de la kolektivo aŭ de la potenco. La libro ne malkaŝas, en kiu fazo de la ŝanĝiĝanta kroata historio tiu ĉi alvoko estas verkita. Ni kontentiĝu per la konkludo, ke ĝi restas ĉiam kaj ĉie aktuala!
Resume la volumo prezentas riĉan, multkoloran koktelon, en kiu aparte brilas kelkaj eroj.
Sten Johansson