Trafaj bildoj
Georges Simenon: Maigret kaj la maljuna damo (Maigret et la vieille dame, 1950). El la franca de Daniel Luez. 128 p. Sezonoj, Kaliningrad 2002.
Antaŭ kelkaj jaroj Sezonoj eldonis Maigret hezitas, kaj jen do la dua esperantigo de ĉi Pariza komisaro legata kaj ŝatata tra la mondo. Ankaŭ ĉi-foje oni elektis unu el liaj plej memorindaj kazoj. En Maigret kaj la maljuna damo li devas forlasi la ĉefurbajn stratojn por enketi pri murdo en Normandia banurbeto, murdo kiu ŝajne mistrafis sian celiton. Kiel ĉiam ĉe Simenon, la emfazo troviĝas ĉe la karaktero de la diversaj personoj, kiujn li prezentas tre lerte, per iliaj agoj kaj diroj, trankvile perceptataj de komisaro Maigret. Ni renkontas familion iam riĉan, kies anoj nun disiĝis ne nur geografie, sed ŝajne ankaŭ spirite, laŭ vivostilo kaj karakteroj. Ni trovas ankaŭ, kiel ofte ĉe ĉi tiu aŭtoro, trafajn bildojn pri la rilatoj inter homoj el malsamaj sociaj klasoj. Malestimo, suspektemo, eĉ malamo sperteblas el iliaj paroloj kaj kondutoj. Simenon ne multe rakontas aŭ klarigas al ni, li simple invitas nin sur la scenejon, en la policenketon, li lasas nin vidi, aŭdi, flari kaj gustumi. Lia maniero prezenti scenojn kaj eventojn estas ŝparema kaj efika, senbalasta. La homoj ŝajnas realaj, same kiel la medioj. Legante ĉi verkon, mi vere ekhavas imagon pri la dormema, iom ekstersezona turisma loko ĉe la maro. Mi vidas la vesperan lumon, aŭdas nebulsirenon kaj ondojn kontraŭ la bordo, flaras salan marodoron kaj eĉ gustumas kalvadoson kaj cidron de ĉi provinco. Eĉ la revaj memoroj de Maigret pri iamaj ferioj ŝajne penetras en miajn proprajn imagojn. Estas interese, ke Simenon verkis pri ĉi Normandia marbordo vivante ĉe la Pacifika bordo de Kalifornio.
En Maigret kaj la maljuna damo oni trovas grajneton da pli tradicia krimromano el la speco tipa de anglaj verkistoj ol kiom kutimas ĉe Simenon. La enketo ne antaŭeniras iom post iom, sed solviĝas iom abrupte ĉe la fino. Finĉapitre eĉ kolektiĝas la komisaro kaj liaj ĉefaj suspektatoj en salono, kvazaŭ ĉe A. Christie aŭ D. Sayers, por ke li malkaŝu al ili - kaj al ni - kion li deduktis.
Ankaŭ la lingvaĵo de Simenon estas efika kaj senbalasta. Mankas en ĝi longaj, komplikaj frazoj, mankas altliteratura vortostoko. Ĉi franca lingvaĵo plejparte sukcese transiĝis en fluan, elastan Esperanton per la laboro de Daniel Luez. Kaj la rakontaj partoj, kaj la ampleksaj dialogoj plej ofte legiĝas facile kaj senĝene. Tamen oni jen kaj jen rimarkas troan influon de la franca originalo. Foje temas pri la vortelekto: "Ĉu vi kredas, ke ŝi ĉiam estas minacata?" (p. 63, = plu, ankoraŭ, france toujours). Aŭ "ludis per dika ruĝa globo" (p. 74, = granda ruĝa pilko, france un gros ballon rouge). Ni trovas francan uzon de tiu (= ĉi tiu) kaj francan trouzadon de la (ekzemple sur paĝo 61 naŭfoje en tri linioj). Alifoje temas pri frazkonstruo: "Sed mi nenion faris, mi!" (p. 122) laŭvorte sekvas la francan duobligon de je - moi, dum en Esperanto oni normale emfazas alimaniere. Ĝuste la uzo de francaj lingvaj rimedoj en Esperanta formo kelkfoje iom ĝenas. La francan distingon de vous - tu Luez tradukas per vi - ci, kvankam li postparole konfesas, ke tio ne normalas inter Esperanto-parolantoj. Oni demandas sin, ĉu li tradukante el la germana lingvo enkondukus ankaŭ pluralan ci por traduki ihr!
Necesas tamen substreki, ke preskaŭ ĉiu frazo de ĉi verko tamen flue kaj glate legiĝas kaj bone transdonas al ni la etoson de la originalo. Legante ĝin ni ĝuas ekscitan distraĵon kaj samtempe ricevas trafajn bildojn pri homaj karakteroj, interrilatoj kaj kondutoj.
Sten Johansson