Senhezita sukceso

La eldonejo Sezonoj sukcese ŝtopis truon en nia tradukita literaturo per la unua Maigret-romano en esperanto. Per sia komisaro Maigret, Georges Simenon kreis ne nur unu el la grandaj protagonistoj de la monda krimliteraturo, sed krome tute apartan sub-ĝenron, kiun difini ne tre facilas. Psikologia deduktado, kaj antaŭ ĉio subtila esplorado de la homaj interrilatoj, karakterizas la enketmetodon de Maigret, pli multe ol alibioj kaj rimedoj. Ankaŭ la talento de la aŭtoro teni nin en streĉa ekscito sen grandaj gestoj kaj eventoj estas rimarkinda kaj nekutima.

Simenon verkis okdekon da romanoj pri Maigret. Ne ĉiuj estas same majstraj, sed Sezonoj elektis unu el la pli memorindaj – Maigret hezitas. En ĝi la ekscito konsistas el tio, ke ni serĉas ne "kiu kulpis", kiel preskaŭ ĉiam en krimromanoj, sed "kiu kulpos", kaj "kiu estos viktimo". Simile kiel en aliaj Maigret-romanoj, la ĉefan atenton ricevas la rilatoj inter la homoj, eblaj murdontoj kaj murdotoj, kaj klopodantoj malhelpi katastrofon. La socia medio estas altklasa, kaj Simenon lerte scenigas la senton de fremdeco flanke de la mezklasa funkciulo Maigret en tiu krema societo. Sed antaŭ ĉio ĉiuj rolantoj, eĉ la malpli gravaj, elstaras kiel kredindaj homoj kun historio kaj individueco.

La traduka lingvaĵo de Daniel Luez ĝenerale estas bona. Iom surprize li aparte bone sukcesis pri la plej malfacila parto – la dialogo en ĉiutaga, fojfoje triviala lingvaĵo. Tie la vortoj fluas tute nature, kun malmultaj esceptoj. En la pli formala prozo oni de temp’ al tempo sentas la malbenon de la esperanta tradukarto – tradukadon de vortoj anstataŭ de ideoj, troan laŭvortan "fidelecon" al la originalo.

Resume Maigret hezitas estas libro senhezite akirinda kaj leginda!

Sten JOHANSSON

Georges Simenon: Maigret hezitas. Elfrancigis Daniel Luez. Sezonoj, Jekaterinburg 1999, 128 paĝoj.