Plaĉa klasikaĵo
Princidino Mary estas klasika longa novelo de Miĥail Lermontov, kiu formas parton de lia plej konata proza verko Heroo de nia epoko. Ĝi estas psikologia studo, ne pri la titole menciata princidino, sed pri la vera protagonisto, la "mi" de la rakonto, armea oficiro Peĉorin. La rakonto disvolviĝas en Kaŭkaza kuracloko, kie rusaj nobeloj "ĉe la akvoj" ripozas, distriĝas, amindumas kaj duelas. Peĉorin prezentiĝas kiel ege talenta, inteligenta viro, amata de virinoj, enviata de viroj, sed homo sen celo kaj sen skrupuloj. Li kvazaŭ ludas per la sentoj kaj aspiroj de aliaj homoj, sed finfine li eble plej multe ludas per sia propra vivo. Kaj li tion faras eĉ kun okuloj malfermitaj. "Delonge jam mi vivas per la kapo, sed ne per la koro. Mi pesas, analizas miajn pasiojn kaj agojn kun severa scivolo, sed sen kompato. En mi estas du homoj: unu vivas en plena senco de la vorto, aliu pensas kaj juĝas lin ..." Oni rajtas supozi, ke Peĉorin portas kelkajn trajtojn de la aŭtoro mem.
La rakonto, kiu havas formon de taglibro, tuj kaptas la leganton kaj tenas sian potencon ĝis la lasta paĝo. La stilo estas plaĉa, natura, viva. La portreto de Peĉorin estas psikologia majstraĵo, des pli se oni konsideras, ke la verkisto ĝin ellaboris proksimume 25-jara.
La traduko de Nikolaj Danovskij legiĝas kun ĝuo kaj aperas natura kaj freŝa. Bagatela escepto estas la iom stranga ripetita uzo de "la aliu" anstataŭ la alia.
Miĥail Lermontov: Princidino Mary. El la rusa tradukis Nikolaj Danovskij. Ruslanda Esperantisto, Jekaterinburg 1996. 72 paĝoj.
Sten JOHANSSON