La horo kaj la vico de Aŭgusto Matraga

João Guimarães Rosa: La horo kaj la vico de Aŭgusto Matraga. Traduko el la portugala de Leopoldo H. Knoedt. Fonto, Chapecó 1997. 63 paĝoj.

La horo kaj la vico de Augusto Matraga estas novelo de la brazila verkisto João Guimarães Rosa (1908-67). La originalo estas unu el kelkaj rakontoj en la novelaro Sagarana aperinta en 1946. La rakonto estas ĉarma, iomete naiva edifaĵo pri la vivo de viro, kiu komence aperas kiel abomena bruto, sed kies vivo plurfoje draste ŝanĝas direkton. Dum ŝanĝiĝas lia sorto, ankaŭ la vortoj pri lia horo kaj vico ekhavas novan sencon.

Ne decas en recenzo riveli la finon de verko, tamen direblas ke ĝi iel fermas la vivo-evoluon de Aŭgusto Matraga. La rolantoj de la novelo aperas sufiĉe skize kaj karikature, kvazaŭ en popola legendo. Grave rolas ankaŭ la sovaĝa pejzaĝo kun bestoj kaj plantoj, kiuj kvazaŭ akompanas la spiritan evoluon de la ĉefrolulo, kaj krome aldonas plaĉan etoson – por eŭropa leganto ekzotikan.

En Fonto n-ro 235 oni povis legi la komencon de romano Granda Sertono: Padoj de la sama aŭtoro kaj tradukinto. Dum la lingvaĵo kaj stilo de tiu verko estas tre aparta kaj eĉ eksperimenta, nenio simila validas pri Aŭgusto Matraga, kiu estas simpla rakonto en facila stilo.

Ankaŭ la lingvaĵo de la traduko ĝenerale estas plaĉa. Kelkaj apartaĵoj pri titolado ofte ripetiĝas: Sinjoro aperas mallonge s’joro. La protagonisto titoliĝas iom strange ĉjo Aŭgusto, kaj eĉ pli strange en akuzativo, ĉjon Aŭgusto. Jen kaj jen iuj esprimoj restis nebulaj al la recenzanto: Homoj ien eniras, sed ne pasas. Aŭgusto sin disĵetas en si mem. Foj-foje la tradukinto ŝajne intermiksis bezoni kaj necesi. Kaj kiel ofte, precipe ĉe latinidlingvanoj, jen kaj jen aperas erara uzo de -us en la signifo estis -onta. Ĉio ĉi tamen estas bagateloj, kiuj tute ne ĝenas la ĝuadon de la novelo.

Sten Johansson