Streĉa distraĵo en fuŝa traduko

recenzo en La Espero, 1991

Maj Sjöwall & Per Wahlöö: Roseanna. Tradukita el la sveda de Malte Markheden. Progreso Eldonejo, Motala 1990, 202 p.

Roseanna estas la unua el dek krimromanoj kie rolas i.a. Martin Beck. Ili estas streĉaj, sufiĉe realismaj krimrakontoj el la hodiaŭa sveda socio.

En Roseanna oni sekvas la serĉadon por trovi la murdinton de juna virino. La aŭtoroj tre lerte streĉas la atenton de la leganto dum ŝajne seneventa esplorado ĝis tre drama fino.

La traduko de Malte Markheden iuloke estas flua kaj bonstila (ekz. dialogo sur paĝoj 67-75). Sed plejparte ĝi bedaŭrinde estas tute fuŝa. Svarmas gramatikaj eraroj, amasiĝas svedismoj en vortaro kaj sintakso, kaj la stilo entute estas tre maleleganta. Krome M.M. eĉ arogas al si cenzuri kaj ŝanĝi la originalon (sur paĝo 159 li en tri diversaj lokoj ellasis sume 40 vortojn). Li konsekvence misuzas ofero anstataŭ viktimo, de anst. el, direkte anst. rekte, perono anst. kajo, konfuzas fini kaj ĉesi, malgraŭ kaj kvankam, povi kaj scii, se kaj ĉu, kaj prezentas aron da svedismoj kiel en la ĉemizmanikoj (senjake), faligita malantaŭ vagono (naivega), per propra maŝino (proprapiede) kaj pendi sur la seruro (ĝisatendi la horon de malfermo). Multaj eraroj kaj malglataĵoj evidente fontas en tio ke M.M. tradukis vorton post vorto ne zorgante pri la kunteksto.

Sume mi povas rekomendi Roseanna al homoj kiuj ŝatas streĉan distraĵon sed ne zorgas pri eleganta aŭ klara lingvo. El pure lingva vidpunkto mi ĝin rekomendas nur al esperantologoj kiuj volas aparte studi svedismojn.

Sten Johansson