Fraŭlo rustimuna?

La literaturo entenas diversajn branĉojn kaj ĝenrojn. Ĝi ankaŭ devas lasi spacon por verkoj de varia profundeco, ekde la plej leĝera distraĵo ĝis filozofie kaj psikologie saturitaj multfundaj pezaĵoj. Kaj tio estas en ordo – ne per la pano sole vivas homo, ankaŭ kukon li bezonas.

En sciencfikcio superregas – mi ne scias kial – la verkoj leĝeraj. Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato de Harry Harrison apartenas al tiuj verkoj, kiuj ne pretendas posedi altan literaturan valoron. Ĝi estas iel romano pri memeduko kaj komencaj vivspertoj de junulo. Ni sekvas liajn unuajn paŝojn kiel nobla krimulo kaj ekstersociulo sur du planedoj – unu futurisme teda, alia mezepoke kruela. Bedaŭrinde la aŭtoro ne kapablas plenumi la unuan devon de distraĵo, t.e. distri. La leganto enuas. Oni ne scivolas kio okazos, feliĉe – ĉar la fino de la libro ne klare respondas iujn demandojn. Se tio ĉi estas nia estonteco, ne indas ĝisvivi ĝin.

La protagonisto aspiras fariĝi rustimuna ŝtalrato, kiu ronĝos la socion. Lia mondo impresas tre pale, sensuke, anonime. Ĝi estas fraŭla, solula mondo, kie mankas virinoj kaj interhomaj rilatoj. La roluloj ŝajne malmulton sentas aŭ deziras. Ne estas facile scii, ĉu tiu impreso estas intenco de la aŭtoro, aŭ ĉu rezulto de lia nekapablo prezenti verajn homojn kun emocioj kaj personaj trajtoj de vivuloj.

La romanon esperantigis okpersona komputil-reta grupo dise loĝanta. Ili kreis sufiĉe plaĉan, vivan lingvaĵon, kiu meritus pli altkvalitan verkon ol tiun de Harrison. Oni trovas amuzajn eltrovaĵojn kaj stilon iom slange junuleskan. Gustumu ekz. henkolbason, aŭ iru laŭ la vojo evidenta, do la vojo evitenda. Foje troviĝas diskutebla detalo, ekz. la konsekvenca uzo de kiom/tiom anstataŭ kiel/tiel pri grado, ekz. kiom simpla.

Harry Harrison: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato. El la angla tradukis R. Fössmeier k.a. (okpersona grupo). Sezonoj, Jekaterinburg 1996. 224 paĝoj.

Sten JOHANSSON