La senmorta piano

Avner & Ĥana Karmi: LA SENMORTA PIANO, 79 p, Tel-Aviv 1992, Esperanto-Instituto en Israelo, koncizigo kaj traduko el la angla de Ĥana Karmi.


Ĉi novelo havas nekutiman protagoniston – pianon! Krome, tiu piano dum du trionoj de la libro restas ne ĉeestanta, nur prirakontata, mita, preskaŭ mistera, kaj tio montriĝas tre efika maniero tajli intrigon, kiu vekas intereson. En la ne-ĉeesto de tiu piano la leganto kaptas interesajn, vivoplenajn, kortuŝajn ekbrilojn el la vivo de fruaj judaj enmigrantoj en Palestino dum la epokoj turka kaj brita. Krom tio, la leganto estas libera mem imagi ian simbolan paralelon inter la historio de la piano kaj tiu de la juda popolo.

Poste, bedaŭrinde, la mita piano aperas ankaŭ en la realo, kaj ekde tiam la rakonto tute ŝanĝiĝas kaj perdas sian kapablon sorĉi kaj ravi. Nu, ĉu ni ne ĉiuj spertis ion similan, kiam io longe sopirita realiĝas? La rakonto tie transformiĝas de komune homa al individue stranga. Aŭ ĉu ankaŭ tie serĉi simbolan paralelon – sed kian?

La lingvo de ĉi esperanta traduko estas simpla, senriproĉa kaj bone kongruas al la enhavo. La tipografio de la broŝuro estas ege primitiva. Ĝi legindas pro la komencaj du trionoj!

Sten Johansson