Valora novelaro - sed kun lingvaj makuloj
recenzo en Monato
Je la suna flanko de alpoj. Antologio de la moderna slovena novelaro. Redaktis kaj tradukis Vinko Ošlak. Eldonis Mohorjeva, Klagenfurt/Celovec 1992.
Slovena literaturo - mi tion konfesas - estis por mi "tabulo neskribita". Mi anticipis ion nematuran, provincisman. Legante ĉi dek unu novelojn el la periodo 1945-90 mi konstatas, ke tio estis stulta kaj senbaza antaŭjuĝo. La noveloj male aperas kiel eroj de tre riĉa, matura, interesa prozo. Precipe plaĉas al mi la noveloj de Rebula, Zupančič kaj Jančar.
Preskaŭ ĉiu novelo prezentas dilemon moralan, ĉu scenigitan per la agoj de homoj, ĉu psike internan. Tra la tuta novelaro - kun escepto nur de la ĉarma rakonteto de Kramolc - regas etoso iom melankolia. Multaj el la noveloj temas pri mortonto, mortinto, entombigo. Ĉu tio respegulas nacian atmosferon dum la koncerna epoko?
La lingva stilo de la traduko baze apartenas al la ĉefa meza fluo de moderna esperanto. Eble ĝin iomete tro ŝarĝas afiksoj, kio foje pezigas la dialogon. Troviĝas ankaŭ lingvaj makuloj, kiel amaso da mislokitaj "la", ofta konfuzo pri transitiveco de verboj (ekz. konfuzigi, sveniĝi, ion degeli, degeliĝi, falita, raviga, konduti sin, putrita), malĝustaj vortformoj (ekz. kurvo, borelo, provenca, kvadro, fetuso, skarpenti), kaj erara aŭ nekutima uzo de vortoj (ekz. de ĵus, fraŭlo, tiro, kviki, per). Tiuj ne ĝenas la komprenon, sed krome aperas kelkloke vortumoj, kies sencon mi ne kaptas, ekz. "paŝis inter vastan foston", "kandeloj ekĉirpis", "En la trunkoj de la malalta arbedaro fluetis peĉo; ili ĝin forskrabis kaj prenis al siaj buŝoj", "Aldone ŝi vidas alte arbkrokaj malantaŭe altajn domojn".
La lingvaj makuloj tamen ne kaŝas la literaturan valoron de tiu ĉi libro, kiun mi rekomendas al legemuloj ĉiunaciaj. Mi fidas je la talento, kapablo kaj emo de la tradukinto estonte dediĉi pli da zorgo, ambicio kaj laboro al lingva polurado, kaj akcepti konsilojn de aliaj kompetentuloj. Kaj li foje legu la Biblion, kie li trovos ne Kajnon kaj Abelon, sed Kainon kaj Habelon, kaj ekscios, ne ke "en polvon vi reiros", sed ke vi refariĝos polvo!
Sten Johansson