Ĉarme pri miljara amdilemo

La revuo kaj eldonejo Penseo en simpla volumeto prezentas tri amnovelojn el la ĉina Tang-dinastio, verkitajn ĉirkaŭ la jaro 800 p.Kr. de tri aŭtoroj – Yuan Zhen, Jiang Fang kaj Bai Xingjian. Kiel recenzanto mi preskaŭ havas vertiĝon pensante, ke dum miaj prapatroj lapidaris sur runŝtonoj, en Ĉinio oni verkis nuancitajn novelojn pri amo, la premo de sociaj konvencioj, kaj la malfacilo ŝanĝi sian sorton.

Komuna temo de la tri noveloj estas konflikto inter pasia amo kaj geedziĝo trudita de familio kaj socia rango. Tio ja por multaj homoj restas aktuala dilemo eĉ post 1200 jaroj! Troviĝas granda simileco inter la unua kaj dua rakontoj, kaj same inter la dua kaj tria kelkaj aferoj komunas. Tamen ĉiu novelo traktas la ĉeftemon malsame kaj disvolvas sian individuan stilon kaj karakteron. La leganto ricevas unu feliĉan kaj du malfeliĉajn finojn. Sume la rakontoj tre ĉarmas, kaj donas ege interesan bildon pri lando kaj epoko ne bone konataj de la plej multaj nuntempuloj.

La tradukinto Hu Guozhu aldonis simpatian kaj interesan enkondukon, kun multaj klarigoj kaj analizo pri la signifo de la verketoj. Li detale traktas ĉiun novelon sinsekve. Ŝajnas plej bone legi unue novelon, poste la koncernan parton de la enkonduko, ktp.

Ne eblas diri sincere, ke la lingvaĵo de la traduko tute glatas. Multaj nekutimaj formoj tamen ŝajnas akceptindaj, ĉar ili donas konvenan nuancon de fremdeco en tempo kaj spaco. Tio koncernas i.a. ne tute kutiman manieron uzi infinitivon: "portis lin reveni", "donacas ringon beni sorton". Iom pli ĝenas erara uzo de vortoj, kiel apenaŭ kie devus esti preskaŭ, ekspozo (=ekspono aŭ ekspozicio), viziti al iu (=viziti iun). Krome, la tradukinto ŝajne elfaris sian propran sistemon pri verbaj formoj, kiu ne tute kongruas kun la normo. Plej frapa estas la uzo de -is, kie devus esti -us-os en kondiĉaj frazoj. La teksto tamen legiĝas flue, kaj oni volonte eltenas la malglataĵojn por konatiĝi kun la rakontoj.

Teknike la libreto estas tre simpla. Svarmas preseraroj.

Sten JOHANSSON

Triptiko de Amrakontoj de Tang-dinastio. Verkis Yuan Zhen, Jiang Fang, Bai Xingjian. Elĉinigis kaj enkondukis Hu Guozhu. Penseo 1998. 80 paĝoj, vinktita.