Senvuale

Ĝura, kabilino el Alĝerio vivanta en Francio kiel konata kantistino, rakontas pri la dramoj de sia vivo. La vera ĉefrolulo de ĉi libro estas profunda konflikto inter la patriarke malhomeca tradicio de ŝia familio kaj la eŭropeca, relative emancipita vivo de la aŭtorino. La rakonto tuŝas kaj eĉ skuas la leganton per ĉeno da kruelaj kaj krimaj agoj kontraŭ Ĝura. Oni komprenas, ke nur pro tre forta sento de ligo kaj respondeco al la familio, daŭras tre longe ĝis ŝia fina definitiva rompo de la interrilatoj. Tiu ĉi temo estas tre aktuala kaj grava en ĉiuj socioj kun kultura diverseco. Sed ni ne forgesu, ke eĉ sen tia "kultura kolizio" virinoj kaj infanoj en multaj familioj spertas kruelaĵojn kaj malrespekton.

Ĝura ne montriĝas tre talenta verkisto, sed tion oni pardonas pro la aŭtenteco de ŝia rakonto. La priskriboj kelkfoje ŝajnas iomete palaj, senemociaj, sed tiu impreso tute ŝanĝiĝas en la ĉapitroj, kie ŝi rakontas pri sia kant- kaj muzikgrupo Ĝurĝura. Tie frapas forta entuziasmo de la aŭtorino. En aliaj partoj eble la krueleco mem de la memoroj kaŭzis retenitan stilon, kaj iufoje eĉ banalajn kliŝojn. Precipe librofine montriĝas forta bezono de Ĝura pravigi sin kontraŭ la familianoj.

La familianoj - kaj eĉ Ĝura mem - estas prezentataj iom unu-dimensie. Oni sentas malmulton de tiuj internaj konfliktoj, ambigueco kaj kontraŭdiroj, kiuj sendube devas troviĝi en iliaj animoj. Sed certe oni ne rajtas postuli de la ĉefa viktimo pli vastan perspektivon.

La traduko de Henri Castiau (helpita de Nora Caragea kaj Georges Lagrange) prezentas tre bonan lingvaĵon, glatan kaj konvenan al la enhavo.

Ĝura: Vualo de l’ silento. SAT, Paris 1997, 168 paĝoj, elfrancigis Henri Castiau. ISBN 2-950 24 32-4-X.

Sten JOHANSSON