M. Korotj (teksto) / Ĵomart Amzejev (muziko):

Verda trajno




Ĉiujare dum ferioj    mi almenaŭ unufoje
Aĉetantas en stacio    la bileton al fervojo
Ĉiujare mi rapidas    por alveni ĝustatempe
Al la trajn' kolorigita    je koloro de printempo.

Resaluton al konatoj,    al amikoj - maladiaŭ
Nin kunigis la radbatoj    jam delonge de hodiaŭ
Mi delonge ne hezitas,    ĉu la vojo estas vera
De la trajn' kolorigita    je koloro de espero.

Do aĉetu, kamaradoj    amoplenaj kaj naivaj -
Jen biletoj pormonataj    kaj porjaraj kaj porvivaj.
Ju pli multe vi disipos -    des pli vi fariĝos riĉa
En la trajn' kolorigita    je koloro de feliĉo.

Ĉiujare mi rapidas