Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!
Ĉi tiu libro bedaŭrinde estas elĉerpita ĉe Al-fab-et-o. Eventuale povas resti kelkaj ekzempleroj ĉe aliaj libroservoj, kiel tiuj de UEA, FEL k.a.

SVEDA FLORARO
Dua eldono
Svedaj, Latinaj kaj Esperantaj nomoj de 840 plantoj sovaĝe kreskantaj en Svedio.
El pluraj fontoj kompilita de Sten Johansson

Terminaro, 1999. 64 paĝoj, vinktita.
5 EUR (40 SEK)

 Svedlingva alfabeta nomlisto kun latinaj kaj esperantaj ekvivalentoj. Latina indekso. Esperanta indekso. Fontindikoj.
Ĉi tiu vortlisto ne proponas nomojn; ĝi estas nura kompilaĵo de materialo el naŭ vortaroj kaj terminaroj. La uzanto devas mem uzi sian prudenton kaj la fontindikojn de la listo por decidi, kiun nomon uzi je ĉiu okazo.

Inter la naŭ fontoj utiligitaj troviĝas PIV, Esperanta Bildvortaro, la Sved-Esperanta vortaro de Vilborg, la granda vortaro Esperanto-Germana de Erich-Dieter Krause kaj plej grave "PPL" - Provizora Privata Listo de Plantoj de nord-okcidenta Eŭropo, kreita de Wouter Pilger en 1982.

Por mendi la libreton, jen MENDILO