Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!
Sten Johansson:
INTERKONA MATENO
Kvar teatraĵoj originalaj, 1996. 51 paĝoj, vinktita.
5 EUR (40 SEK).

 "La teatro estas arto, arto kun siaj propraj 'leĝoj'. Sten Johansson ne nur konas, sed ankaŭ strikte aplikas tiujn leĝojn. "; "serioza laboro"; "senduba talento"; "lingvaĵo (...) bona, fajna, interesa, do unuvorte - modela" (Literatura Foiro)
"Plia paŝo aŭ ŝtupo en la malabunda historio de nia teatro" (Esperanto)
"teatraĵoj, tre utilaj al kluboj por plirapidigi spontanan uzon de nia lingvo" (La Gazeto)
Ĉi kvar teatraĵoj konsistas precipe el dialogo tre viva kaj situacioj burleskaj sed tamen iel rekoneblaj. En la titola dramo Interkona mateno la leganto trovos intiman rilaton al aferoj tre konataj de ĉiuj esperantistoj, sed sub vualo el komiko kuŝas grava mesaĝo. Nepo benita estas pura farso spicita per nur grajno da angoro. Ankaŭ en la du ceteraj dramoj komiko kaj seriozeco kunfandiĝas. Du el la teatraĵoj estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA.

Por mendi la libron, jen MENDILO