Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!
Julian Modest:

LA FERMITA KONKO
Originala novelaro
Aperos en 2001. 80 paĝoj, vinktita.
6 EUR (48 SEK).
ISBN 91-89432-05-3

 De Julian Modest jam aperis du originalaj romanetoj kaj du novelaroj. Jen, post longa intertempo, li reaperas per laŭvica novelaro. La mondo de Modest estas plejparte la menso kaj sentoj de ordinaraj homoj, viroj kaj virinoj, personoj junaj kaj maljunaj. Ne ofte ili plenumas rimarkindajn agojn aŭ travivas grandajn aventurojn. La rilatoj inter liaj roluloj ofte impresas kvazaŭ barus ilin vualo el soleco. Kio okazas en la rakontoj, tio okazas precipe ene de la homoj, en iliaj psikoj. Pluraj el liaj noveloj tre trafe prezentas la psikologion de ordinaraj homoj en kutimaj situacioj. La stilo de la noveloj estas flua, glata kaj plaĉa, kaj la lingvaĵo estas simpla, facila kaj klasika. Lia verkista scenejo estas polva vilaĝo, kudristina ĉambreto, simpla kafejo aŭ nokta taksio. Kaj sub la ĉiutagaj eventoj kaj sentoj de homoj ne eminentaj oni iufoje povas intui profundojn ne ĝisfunde sondeblajn. En la novelo La kaverno ni legas: "Ni ĉiuj lasas iujn signojn sur la muroj de la kavernoj, sed ne ĉiuj post ni povas deĉifri niajn signojn." Jen Julian Modest lasis siajn signojn, kaj ni legu ilin, deĉifru ilin, admiru ilin! Plaĉan legadon!

Por mendi la libron, jen MENDILO