Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!
Ĉi tiu libro bedaŭrinde estas elĉerpita ĉe Al-fab-et-o, sed dua eldono aperis ĉe Japana Esperanta Libro-kooperativo kaj aĉeteblas tie aŭ ĉe UEA, FEL k.a.

Sten Johansson:

KATRINA MALFRUAS
Facila rakonto

El facil-lega serio de Al-fab-et-o
2004, 49 paĝoj, vinktita.
ISBN 91-89432-09-6
4,50 EUR (36 SEK)

 Jen tria rakonto en facila Esperanto pri Katrina, pri ŝiaj klopodoj formi sian vivon, tiel ke amo, laboro kaj familiaj rilatoj iras glate. Tio ne okazas facile! Kial ŝi ĉiam ripetas la eraron de sia patrino? Kaj kial la patroj emas malaperi? Ĉu ŝi iam trovos homon, kiun ŝi povos ami?

La rakonto konvenas por ĉiu, kiu scias la plej bazan vortaron kaj gramatikon. Ĝi konsistas el dudek tre mallongaj ĉapitroj en facila lingvaĵo, kaj plej facilaj estas la komencaj ĉapitroj. Post ĉiu ĉapitro sekvas klarigoj de kelkaj vortoj.

La libreto ne estas lernolibro, sed prezentas facilan legaĵon por ĉiu, kiu volas uzi siajn akiritajn sciojn de Esperanto por legi distran rakonton.

Por mendi la libron, jen MENDILO

Legu teknikajn detalojn pri la facil-legaj verkoj pri Katrina (por instruantoj k.a.)