Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!
Ĉi tiu libro bedaŭrinde estas elĉerpita ĉe Al-fab-et-o. Eventuale povas resti kelkaj ekzempleroj ĉe aliaj libroservoj, kiel tiuj de UEA, FEL k.a.

Sten Johansson:

TRANS MARO KAJ MORTO
Krimromaneto
1999. 80 paĝoj, vinktita.
7 EUR (56 SEK).
ISBN 91-973467-4-8

 "Kio laŭ mia gusto prezentas ĝian plejan indon, estas la nepra vivrealeco"; "la temoj tre lerte interplektiĝas"; "Ni nur povas ankaŭ ĉi-foje varme rekomendi!" Fonto

"pensigas pri kolekto de fotoj kun ties ebloj kaj limoj" La Ondo de Esperanto

"La romano estas bona. Legebla kaj leginda - tiuj du karakterizoj kune ja lastatempe ne ofte ĝojigas nin. Plej plaĉa estas tiu etoso, kiu radias el la paĝoj de la libreto."; "La leganto mem trovu la krimon, kune kun la du amuzaj, tamen seriozmienaj detektivoj" Literatura Foiro

"Nur per kelkaj vortoj li kaptas la personecojn ankaŭ de flankaj roloj" La Espero

En la dua krimromaneto de Sten Johansson oni revenas al la sudorienta angulo de Svedio, sed ankaŭ ĉi-foje la ĉirkaŭa mondo rimarkeblas en pluraj manieroj. Se vi legis lian antaŭan krimromaneton Falĉita kiel fojno, vi jam konas la du policistojn, kiuj aperas ankaŭ ĉi tie. Iomete vi rekonos ankaŭ la etoson kaj stilon. Se ne, koran bonvenon al tiu ĉi krima mondo ĉe la Balta maro!

Por mendi la libron, jen MENDILO