Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!
Ĉi tiu libro bedaŭrinde estas elĉerpita ĉe Al-fab-et-o. Eventuale povas resti kelkaj ekzempleroj ĉe aliaj libroservoj, kiel tiuj de UEA, FEL k.a.

Sten Johansson:

MEMOR' MORTIGA
Krimromaneto
2003. 80 paĝoj, vinktita.
6 EUR (48 SEK).
ISBN 91-89432-07-X

MEMOR' MORTIGA "Sten Johansson majstre enkondukas la leganton en la pezan kaj danĝeran policlaboron"; "delikate senteblas aludaj humuraĵoj"; "legeblas facile, mankas pezaj longaj frazoj, mankas neologismoj"; "Mi rekomendas la krimromanon Memor' mortiga al la ŝatantoj de tiuspeca literaturo." Literatura Foiro
"Bona krimromano priskribas la socion kaj ĝuste tion faras Sten Johansson. Ni renkontas rekoneblajn homtipojn kaj reale ekzistantajn problemojn kun vivanta lingvouzo sur tre diversaj niveloj"; "metas eĉ tre efikan kaj nekonvencian finpunkton al la fino de la serio"; "Rekomendenda por ĉiuj, kiuj kapablas legi." La Ondo de Esperanto
Jen la kvara kaj lasta el la sezonaj krimoj ĉe la Balta Maro. En la mirinda monato majo iu pafmortigas vicon da homoj...  sed kial? Kio kunligas la viktimojn? Se vi legis la antaŭajn romanetojn, vi jam konas la medion, etoson kaj stilon. Temas pri krimuloj kaj aliaj homoj en sveda medio kun internaciaj ligoj kaj hodiaŭa perspektivo. Aperas multaj ingrediencoj realisme aktualaj, miksitaj en maniero tipa de Sten Johansson. Se vi ankoraŭ ne konas ĝin, koran bonvenon al tiu ĉi krima mondo ĉe la Balta maro!

Por mendi la libron, jen MENDILO