Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!
Ĉi tiu libro bedaŭrinde estas elĉerpita ĉe Al-fab-et-o. Eventuale povas resti kelkaj ekzempleroj ĉe aliaj libroservoj, kiel tiuj de UEA, FEL k.a.

Sten Johansson:

MISTERO ĈE NIGRA LAGO
Romaneto por infanoj 9-13-jaraj, 1997.
Riĉe ilustrita de Beatrix Svenonius.
80 paĝoj, vinktita. 6 EUR (48 SEK).

 Ses infanoj de naŭ- ĝis dek-tri-jaraj hazarde renkontiĝas kaj kune travivas ferian aventuron. Kio kaŝiĝas ĉe Nigra Lago?

Ĉu tio ĉi estas la unua esperanta romaneto por kaj pri denaskuloj? Eble ne, tamen ĝi certe povos amuzi kaj distri junajn legantojn, kiuj ĝis nun preskaŭ vane serĉis similan aventuron en la esperanta literaturo.
"plena de aventuro kaj humuro", "estas plezuro legi ĝin" (Monato)
Legu la tutan recenzon en Monato!
"bonega originala romaneto por infanoj, ĉu denaskaj aŭ ne", "nenio mankas", "tre plaĉaj kaj trafaj desegnoj", "nedubeble tiu libro renkontos grandan sukceson ĉe 'nia estonteco'" (La Kancerkliniko)
"ideala legaĵo! Nepre aĉetu ĝin" (Juna amiko)
"La intrigo, krom teni la atenton de la leganto, evitas la pekon de multaj infanlibroj, nome supozi infanojn stultaj. En stilo samtempe simpla kaj flua, ĝi ne ignoras aktualaĵojn" (Esperanto)
"ni povas rekomendi ĝin al infanoj en la ĝusta aĝo, kiuj ŝatas librojn de tiu speco" (La Espero)
"trafaj detalaj ilustraĵoj", "vera intrigo", "kredebla dialogo" (La Gazeto)

Por mendi la libron, jen MENDILO