La unua murdo, kiun solvis la policistoj Svedberg kaj Jankéus en Falĉita kiel fojno, okazis somere. La dua en Trans maro kaj morto estis aŭtuna murdafero. Jen, en tria krimromaneto, ili devas okupiĝi pri vintra murdo en neĝoŝtormo. Se vi legis la antaŭajn romanetojn, vi jam konas la medion, etoson kaj stilon. Temas pri krimuloj kaj aliaj homoj en sveda medio sed kun internaciaj ligoj kaj perspektivo. Aperas multaj ingrediencoj realisme aktualaj, miksitaj en maniero tipa de Sten Johansson. Se vi ankoraŭ ne konas ĝin, koran bonvenon al tiu ĉi krima mondo ĉe la Balta maro!
Por mendi la libron, jen MENDILO