Ĉi tiu libro bedaŭrinde estas elĉerpita ĉe Al-fab-et-o. Eventuale povas resti kelkaj ekzempleroj ĉe aliaj libroservoj, kiel tiuj de UEA, FEL k.a.
Benjamin Jacobsen:
INTER TERO KAJ ĈIELO
Kvin gajaj memoroj
El facillega serio de Al-fab-et-o
1997, 38 paĝoj, vinktita.
4 EUR (32 SEK)
"ideala por donaco al knabo (aŭ ĉu tro idedona? Ha!)" (La Gazeto)
"taŭga libreto por komencantoj"; "la humuro de Benjamin Jacobsen najbaras al tiu de Stefan MacGill, Jerome K. Jerome aŭ... Sten Johansson mem" (La Kancerkliniko)
"amuzaj, senpretendaj skizoj"; "kapablas simpligi la originalon sen enhava perdo" (Literatura Foiro)
Ĉu estas en ordo hurai kvarfoje en bona ritmo, kiam Patro pafas vidvinon de pastro? Kion vidas la malgranda Viktor, pendante inter tero kaj ĉielo? Kiel okazas, kiam du fratoj vendas sian ses-jaran fratinon Anna kiel blankan sklavinon? Kial la geedza dormo-ĉambro dum jaroj odoras je sovaĝ-besto? Kaj kion faris Oskar kaj Patro sur la tegmento?
Eksciu tion legante ĉi tiujn kvin amuzajn rakontojn en facila esperanto! La libreto konvenas en progresigaj kursoj, por mem-studantoj aŭ por ĉiu homo, kiu ŝatas legaĵon en simpla lingvaĵo.
Faciligita kaj tradukita el la dana de Sten Johansson.
Por mendi la libron, jen
MENDILO