Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!
EN LA REALO TROVIĜAS TRUO
Nuntempa sveda novelarto

1996, 84 paĝoj, vinktita.
6 EUR (48 SEK)

 "kiel ili aperas, la strangaj fenomenoj ankaŭ malaperas, postlasante (...) spurojn, ian kaŝitan angulon (...), kiu ĉiam restos sekreto de la interne riĉiĝinta rolulo. Io simila okazas ĉe la leganto de tiuj noveloj, kiu vivas kelkajn momentojn de interna aventuro"; "lerta tradukinto" (Literatura Foiro)
"libro tre menciinda"; "nepre grandioze leginde!" (Fonto)
12 noveloj de ses nun aktivaj svedaj novelistoj: Torgny Lindgren, Peter Nilson, Inger Edelfeldt, Marie Hermanson, Cecilia Davidsson, Niklas Rådström.
Trovu la truojn en la realo! La noveloj prezentas kapablon trovi aŭ malkaŝi meze de realo kaj ĉiutageco ian magian pordon al alia mondo. Renkontu verkistojn kiuj promenas sur kaj sub lago, traktas kun dio en maŝino aŭ luktas je vivo kaj morto kontraŭ sia pseŭdonimo. Trovu knabinojn kiuj forlasas sian nekontentigan ĉiutagan vivon flugante, paŝante en bildon aŭ nur pensante, junulon kiu foje sekrete fariĝas virino, virojn kiuj aperas el sonĝo kaj fuĝas en alian mondon, turon kiu malaperas kaj reaperas aliloke, kaj multajn aliajn misterojn.
Traduko: Sten Johansson.

Legu specimenon: la novelon Selma kaj Verner de Torgny Lindgren

Por mendi la libron, jen MENDILO