Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

KVÆFJORD-KUKAĴO

Kukaĵo de Kvæfjord en Norvegio.

Tiu ĉi kukaĵo estas tre ŝatata en Norvegio. Ĝi nomiĝas Kvæfjordkake ("Kvaefjord-kukaĵo"), sed pli ofta nomo por ĝi estas simple Verdens beste ("Plej bongusta en la mondo"). Ĝi estas tre dolĉa, sed malpeza kaj pufa. La bakaĵo taŭgas por ajna festo aŭ por kafklaĉo kun "io ekstra".

La recepto sekvas. Sekvu ĝin zorge, ĉar (male al pli facilaj bakaĵoj kiel pomtorto aŭ ŝokolad-pecaj biskvitoj), kun Kvæfjord-kukaĵo eĉ eta eraro povas detrui la tutan bakaĵon! (Ni diras tion proprasperte!)


Ingredientoj por pasto

150 g da (blanka) sukero
150 g da butero
6 ovoflavoj
100 ml da lakto
150 g da faruno (de tritiko)
10 g (10 ml) da bakpulvoro
3 g (5 ml) da vanilita sukero

Ingredientoj por meringa krusto

6 ovoblankoj
300 g da sukero
50-100 g da migdaloj

Ingredientoj por kremaĵo

Alternativo 1:
1 paketon de Freia Til koking Vaniljesaus-pulvoro
2 supkulerojn da sukero

Alternativo 2:
20 g da faruno/fekulo de maizo
10 g da vanilita sukero

Aldone bezonatas:
250 ml da lakto
300 ml da kremo por ŝaŭmigi (kun proksimume 40% graso)

Bezonataj rimedoj

Bakpapero.
Hakilo (aŭ tranĉilo) por migdaloj.
Glasojn (aŭ simile) por disigi la ovoflavojn de la ovoblankoj.
Bovlo kaj miksilo.
Spatelo.
Granda (32cm x 42cm), rektangula bakformujo.
Kaserolo (por kuiri la saucon kiu eniras la kremaĵon).


Antaŭpreparoj

Metu bakpaperon en la bakformujon. Ŝmiru la bakpaperon per iom da butero, por ke la bakaĵo ne fiksiĝu al ĝi.

Pecigu la migdalojn en platajn, ne tro malgrandajn pecojn (vidu la fotojn supre).


Disigu la ovoflavojn kaj la ovoblankojn de ĉiuj ovoj. Gravas, ke neniom da ovoflavo estu en la ovoblanko. (Se dum la disigado unu ovoflavo krevas, ties tuta ovo uzeblas nur ovoflave.)

Pasto


1. Moligu la buteron iom (ekz-e mikroondforne), sed ne lasu ĝin degeli. Kirlu ĝin kune kun la normala kaj la vanilita sukeroj, ĝis la miksaĵo blankiĝas.

2. Enkirlu la ovoflavojn en la paston, unu post la alia.

3. Miksu farunon kun bakpulvoro. Enkirlu tion en la paston, kune kun la lakto.


4. Verŝu la pretan paston en la bakformujon kaj distribuu ĝin ebene per spatelo.

Meringa krusto


1. Purigu la bovlon kaj miksilon zorgeme, aŭ prenu novajn.
Atentu: Se eniras eĉ iomete da graso aŭ ovoflavo, estas nefarebla durkirli la ovoblankon!

2. Metu la ovoblankojn en puran, sengrasan bovlon. Kirlu, ĝis la ovoblanko iĝas dura ŝaŭmo.


3. Diligente enmiksu la sukeron.


4. Metu la meringan miksaĵon en la saman bakformujon, kiel tavolon super la pasto.


5.Disŝutu la hakitajn migdalojn sur la supraĵo.

Bakumo


Antaŭhejtigu la fornon ĝis 175°C. Uzu la plej malsupran breton de la fornelo. Baku dum 30-35 minutoj, kontrolu eventuale per lignopinglo.


Post la bakumo, forprenu la bakaĵon de la fornelo, sed lasu ĝin malvarmiĝi en la formujo, por eviti detruadon de la meringo.

Kremaĵo

La kremaĵon pretigu nur mallonge antaŭ la surtabligo; ĝi ne bone travivas ĝis la sekva tago. (Sed la torto estas ĉiam formanĝita ene de unu vespero, ĉar ĝi tiom bongustas!)

Unue pretigu vanilan saucon por la kremaĵo. Eblas aĉeti pretan vanilan saucon, sed pli bongusta estas kiun oni mem faras:


Se vi povas trovi la pulvoron Freia Til koking Vaniljesaus, uzu tiun, miksata kun sukero. Se ne, uzu maizan farunon kaj vanilitan sukeron.

Miksu en kaserolo tion kun malvarma lakto, kaj kirlu ĝis kiam ĝi estas homogena.

Hejtigu. Kirladu zorgeme kaj senhalte per plata spatelo ĝis ekbolo. Tiam tuj malvarmigu la saucon kirlante. (Metu la kaserolon en ekz-e malvarman akvon kaj kirlu ĝis la sauco estas tute malvarma.)

Ŝaŭmigu malvarman kremon per miksilo.

Kirlu la malvarman vanilan saŭcon kune kun la kremŝaŭmo. Bone miksu!
Atentu: Se ne ambaŭ la vanilsaŭco kaj la kremo estas tute malvarmaj, la kremŝaŭmo fandiĝas kaj la kremaĵo estas detruita!

Kompletigo


Tranĉu la (malvarman) kukon en du. Metu unu duonon sur plado, kaj ŝmiru la kremaĵon ebene sur ĝin. Finfine, surmetu la alian duonon.

Surtabligu la kukaĵon la saman tagon.


Tiun ĉi recepton ni ricevis (en Esperanto) de nia amiko Herman Ranes, kiu ankaŭ aperas (kun verda ĉemizo) en kelkaj el la fotoj.

Lasta gxisdatigxo de tiu cxi pagxo: 11an de februaro 2002

VerdLanco
kaj
Suneto