Nia nupto
(dawrigxo de la antawa pagxo)
Ni luis profesian fotiston por fari belajn fotojn de ni:
Dume niaj gepatroj amuzigxis atendante nin:
Ni alvenis per belega, verda Auburn al la festejo,
kie jam atendis nin la gastoj kaj la donacoj:
La menuo enhavis i.a. salikokojn, salmon kaj norvegan kransekake.
La lerta gvidisto de la festeno estis nia bona amiko Tor.
Post la mangxo okazis dancado:
Dum kaj post la dancado homoj babilis inter si.
Kelkaj iris eksteren por gxui la belan sunsubiron (aw por fumi).
Laste ni mangxis tortojn, kaj cxiuj amuzigxis:
Fine la geedza paro fugxis al hotelo,
sed kelkaj gastoj festis gxis la kvina matene:
Laste redaktita: 10 juni' 2001