Januaro, 2000
BONVENON EN LA NOVAN JARMILON!
Ne forgesu la klubkotizon por la jaro 2000! Sendu vian ĉekon por $10 al
Jim Casey, 3900 Bowen, St. Louis, MO, 63116.
Tiuj, kiuj deziras ricevi paperforman bultenon, kontaktu Danjelo Gibbons, 7254 Dartmouth Avenue, St. Louis, MO, 63130 (dhgibbons@bigfoot.com)
- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)
Bob Clark: Notoj de la prezidanto
Lee Miller: El mia lingva angulo...
La Monata Tradukodefio
El Nia Poezio
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 8)
Diversaĵoj
Okazontaj eventoj
Bob Clark: Notoj de la prezidanto Januaro 2000
Mi devas konfesi ke mi ankoraŭ surpriziĝas ektrovi min prezidanto de EASL. Mi serioze eklernis Esperanton antaŭ malpli ol du jaroj kaj membriĝis nur dum la pasinta jaro. De tempo al tempo mi iom suspektis la membraron (aparte nian nunan revolucian vicprezidanton Danjelo), ke ili provus enfaligi min en la postenon.
Tamen, eĉ se mi estis enfaligita kiel prezidanto mi ankaŭ konsentas ke mi eble regas la lingvon sufiĉe kapable por fari miajn novajn prezidantojn devojn. Tie estas la plej mirinda aspekto de nia lingvo Esperanto. Ĉu vi povus imagi iun ajn kiu, post nur unu- aŭ du-jara studado, povas konversi kaj skribi sufiĉe bone prezidantiĝi en grupo de aliaj lingvaj parolantoj? Konsideru kiu natura lingvo estas tiel lernebla. Ĉu aŭ la franca aŭ la germana aŭ la angla? Ĉu la ĉina aŭ la japana? Tute ne! Oni devas multjare studi antaŭ ol oni povas paroli aŭ legi tiujn sufiĉe flue.
Do miaj unuaj pensoj post mia prezidantiĝo turniĝis al D-ro Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Denove, kaj preskaŭ ĉiutage dum legado aŭ studado, mi miras pri lia genieco kaj mi sentas min dankema pro lia majstroverko.
D-ro Zamenhof ne nur kreis lingvon kiu ebligis interkomunikadon kun alialandanoj. Li sukcesis fari ĝin facile lernebla, belsona kaj bellegebla. Ni ĉiuj kiuj uzas kaj ĝuas lian kreaĵon ŝuldas al li multon. Mi opinias ke estus tipe de lia bonkoremeco kaj homaranismo ke, eĉ se li nun restus vivanta, li akceptus nur niajn dankajn vortojn kaj forlasus iujn ajn profitojn devenantajn de Esperanto.
La fakto ke la kreaĵo de D-ro Zamenhof daŭre vivis pli ol cent jaroj --kaj dum la plej ŝanĝiĝema jarcento en historio -- klare montras ĝian sukceson. Restas nun la demando: "Kial Esperanto ne estis eĉ pli sukcesa?" Mi intencas pripensi ĉi tiun demandon kaj verkos "notojn" pri ĝi sekvamonate. Mi invitas vin ankaŭ pripensi ĝin kaj sendu viajn pensojn al la Bulteno.
---------
Ankaŭ dankeginda estas nia pasintjara klubestraro. La Sankta-Luisa landa kongreso tiom bone sukcesis ĉar multaj klubanoj laboris por fari ĝin. Tamen, la estraro -- aparte nia eksprezidanto Peggy Dolter -- estis responsa por organizado, gvidado, ktp. Dankon, denove, al vi ĉiuj!
---------
Dum la pasinta klubkunveno, venis al mi en la kapon ideo pri "Radio Sankta-Luiso". Se vi uzas la interreton, vi sendube vizitis la du aŭ tri Esperantlingvajn radiajn lokojn. Frapis min ke eble estos fareble krei nian propran kluban radiolokon -- "Radio Sankta-Luiso" aŭ "Radio-EASL", ktp. Mi diskutis la ideon kun Danjelo, Liĉjo kaj Peggy kaj serĉis taŭgajn komputilajn programojn. Mi ektrovis --kaj miris -- ke taŭgaj iloj estas haveblaj senkoste aŭ preskaŭ senkoste el la interreto.
Mi enhavigis kelkajn el ĉi tiuj programoj en mian komputilon kaj kreis "provdissendon". Laŭ la rezultoj, estas tute fareble (almenaŭ teknike) konstrui retradian lokon. La deviga lerteco estas facile lernebla kaj la konstruado ne estas tro ĝena. Mi opinias ke ni povus krei programojn dufoje monate -- eble dum la semajnoj en kiuj ni ne kunvenas. Do, laŭ mi, nia (tre aktiva) klubo povus starigi "Radion Sankta-Luison" senprobleme kaj senkoste.
Depende de la enhavo ni povas pligrandigi la disdonon de Esperanto monde -- ne nur urbe. Eble ni povus enhavigi novaĵojn pri Esperanto en Usono, gravajn usonan novaĵojn, intervjuojn, ktp.
Ĉu vi interesiĝus pri ĉi tiu projekto? Ĉu vi pensas ke ni povus rikolti sufiĉajn (kaj sufiĉe interesajn) enhavojn? Mi proponas ke ni pripensu ĉi tiun ideon kaj diskutu ĝin dum la sekvantaj kunvenoj.
---------
Nia nova vicprezidanto, Danjelo Gibbons, petis ke mi informu vin pri la sekvantaj punktoj:
-- Dum la unua kunveno en ĉiu monato la klubo diskutos iun interesan E-aferon. Dum venontaj monatoj oni povas lerni pri Volapuko, Ido, Raŭmismo, diversaj aŭtoroj, ktp. Ideoj por programoj estas bonvenaj!
-- La trian mardon ni amuziĝos per ludoj, kantado, teatraĵoj, ktp.
-- Ekde februaro, ni provos novan ideon: Krokodila Mardo. La duan mardon en la monato ni sin dediĉos al la instruado de komencantoj kaj nespertuloj. Ni parolos angle! (Partoprenado de spertuloj estas bonvena, sed tute ne deviga.)
-- Vidu la rubrikon, "Okazontaj eventoj" por pli da informo.
---------
Do, bonvenon en la novan jaron, jarcenton kaj jarmilon! Eble ĝi estos la jarmilo de Esperanto, ĉu ne?
Ĝis februaro,
Roĉjo CLARK
Lee Miller: El mia lingva angulo...
Salutojn, amikoj.
Ĉi-monate mi havas la plezuron prezenti al vi leteron de la fame konata verkisto, tradukisto, psikoterapiisto (!) kaj esperantisto Claude Piron, aŭtoro de La Bona Lingvo. Tute hazarde (rilate nian bultenon), li afiŝis la leteron antaŭ kelkaj semajnoj pere de la "BJA-listo" (retpoŝta grupo en kiu oni pritraktas diversajn lingvajn aferojn). Sed la letero tiom valoras ke mi petis de li permeson republikigi ĝin tie ĉi. Kaj ĝi fakte estas perfekta por nia Lingva Angulo; kiam mi legis la leteron, mi tuj diris al mi "Jes ja, tion ankaŭ mi kredas." La honoro por ni estas granda, dividi tiujn vortojn:
* * * * *
"Ĉar verŝajne ne multaj kundividas mian opinion, mi prezentos ĝin ĉi tie. Ke ĝi estas nekutima, tio eble dependas de mia profesio, pro kiu mi ĉiutage rilatas kun la nekonscia parto de la homoj.
Mi konstatas, ke mi ne povas ne agi por kaj pri e-o. Ne gravas, ĉu ĉe la supro, ĉe la malsupro, ĉe tiu flanko (verkante), ĉe tiu alia flanko (babilante en la lingvo). Mi povas pravigi mian nepran poresperantan agemon per ĉiaspecaj raciaj motivoj: idealismo, amo al justeco, intereso pri lingvoj, intereso pri foraj landoj kaj ties kulturoj, deziro kaj plezuro aparteni al sociero alitipa ol la ĝenerala socio kaj el tio ĉerpi mem-altigan senton pri unikeco, ktp. Sed mi scias, ke tiuj pravigoj estas postaj al la agemo. Mi sentas la agemon antaŭ ol interesiĝi pri ĝiaj eblaj kaŭzoj, kaj, iel, pli forta ol ili. Tiuj pravigoj do estas provoj atribui racian kaŭzon al io, kies veran kaŭzon mi ne konas, nek komprenas.
Mi konas multajn e-istojn, kiuj havas similan nepovon seniĝi je la bezono agi por aŭ pri e-o. Se mi, kaj tiuj aliaj, funkcius malbone en la cetera vivo kaj estus malfeliĉaj, la plej racia konkludo estus: tio estas ia formo de mensa malsano (obsedo/agtrudo). Sed, kiam mi devis ricevi oficialan permeson povi praktiki psikoterapion, mia mensa stato estis kontrolita de fakuloj, kiuj deklaris min mense sana (mi jam havis tiun internan devon agi pri e-o tiutempe: la plej multaj el vi scias, ke mi lernis e-on kiel infano). Krome, mi estas unu el la plej feliĉaj personoj, kiujn mi konas, kaj mi funkcias normale en la vivo, kun multaj fuŝoj, jes ja, sed ne pli ol la personoj, kiujn oni ĝenerale rigardas normalaj. Inter la aliaj, kiuj, same kiel mi, ne povas ne esperantumi, kelkaj prezentas tiajn eksternormajn sintenojn, ke eblus klasi ilin inter mensmalsanulojn, sed multaj - la plimulto - tute ne. Ilia mensa funkciado estas, laŭ psikiatriaj kriterioj, normala. Oni do ne klarigu la aferon per mensa malsano.
Ĉu temas pri simpla ŝatokupo? Ne tiel ni sentas la aferon. Ni sentas ĝin kiel ion ege pli gravan. Homoj, kiuj ne povas ne spekti ĉiujn futbalmatĉojn, aŭ ne iri monludi en kazino, ne havas senton pri devo. Ili sentas, ke tion ili faras por si, kaj libere elektis. Ni sentas la aferon alie: plenumenda tasko. Ni ne havas la impreson, ke ni faras tion por ni. Kompreneble, tio povus esti simpla iluzio, (nekonscia) sintrompo por havigi al si gravecon, aŭ por klarigi ion, kies veran kaŭzon ni ne sukcesas trovi.
Sed povas esti ankaŭ, ke, iel, nin puŝas historio, t.e. kolektivaj fortoj superaj al ni kiel individuoj, fortoj kiuj iel igas la homaron iri ne en iu ajn direkto, sed (treege longperspektive) al io pli bona, pli bela, pli akceptebla, pli justa. Ĉu ne agis similaj fortoj por forigi sklavecon, atingi pli egalan traktadon inter viroj kaj virinoj, estigi respekton al infanoj, toleremon pri religio kaj ideologio, atenti la bezonojn de la malpli bonŝanca parto de la socio, ktp.? En neniu el tiuj kampoj la celoj estas centprocente atingitaj, multego mankas ĝis tio. Tamen la progresoj estas enormaj kompare kun la situacio en la tempo, ekzemple, de la romia imperio.
Mi sentas min ilo de tiaj socihistoriaj fortoj. Libera ilo, certe. Mi povis diri "ne", kiam e-o eniris mian vivon, kaj - tiel mi sentas la aferon, eĉ se tio aperas al vi vere tro fantazia - "elektis" min unu el siaj agantoj. Sed mi diris "jes" kaj tion neniam bedaŭris, ĉar mi ricevis de e-o multegon bonan kaj ĝuatan. Mia sento estas, ke mi naĝas aŭ boatas laŭ unu aparta fluo en la giganta fluaro de historio, kvankam la grandega plimulto el la homaro (kaj el la e-istaro) tiun flueton ne vidas. Sed tio estas normala. Neniam la komencaj fluetoj estas videblaj al la fakuloj kaj al la publiko. Kiu povis pensi, komence, kiom gravaj fariĝos budhismo aŭ kristismo, aŭ la sociala aliro al la socia vivo, aŭ la lingvo de Angloj kaj Saksoj?
Tial, al mi ne tiom gravas la demando, ĉu ni agu je tiu aŭ alia nivelo, aŭ kion ni devas aŭ povas fari. Ĉiam estos sufiĉe da homoj por fari ion, kaj progresigi la aferon, ĉar ĉiam estos homoj, kiuj ne povos ne agi, kaj tio sufiĉos por teni la lingvon viva sufiĉe longe, por ke iutage la homaro konsciu pri ĝia boneco kaj ĝi rapide disvastiĝu, ĉu pro iu kompreno ĉe la malsupro, ĉu pro iu saĝa decido en iu prestiĝa supro, ĉu pro tute neracia ekmodo, ĉu pro katastrofa socia konflikto, kiu estigos fortegajn ribelajn sentojn kontraŭ la angla lingvo, eble asimilita al neakceptebla ekonomia aroganteco, ĉu pro io tute neimagebla nun.
Por mi, e-o estas tiel forta, ke eĉ se malaperus ĉiuj e-istoj kaj 90 elcentoj el la tekstoj pri kaj en la lingvo, post ia tempo ĝi reviviĝus. Retrovus ĝin iu studento aŭ ĵurnalisto en biblioteko, kaj ekmirus pri ĝi, kaj rakontus pri ĝi, kaj ĝi fariĝus laŭmoda. Pardonu la longan paroladon, sed, nu, tio estas mia e-ista kredo.
-- Klaŭdjo" [Claude Piron]
* * * * *
Kore,
Jen la teksto por la januara tradukodefio (dankon al Bob por la propono):
The Leaden-Eyed
by Vachel Lindsay (1879-1931)
Let not young souls be smothered out before
They do quaint deeds and fully flaunt their pride.
It is the world's one crime its babes grow dull,
Its poor are ox-like, limp and leaden-eyed.
Not that they starve, but starve so dreamlessly;
Not that they sow, but that they seldom reap;
Not that they serve, but have no gods to serve;
Not that they die, but that they die like sheep.
Kunportu vian tradukaĵon al la unua kunveno en febuaro por kompari ĝin kun la provoj de la aliaj klubanoj. Se vi ne povas ĉeesti la kunvenon, bonvolu sendi vian provon al Danjelo Gibbons (7254 Dartmouth Ave, St. Louis, MO, 63130). Ne sendu antaŭ la 1-a de februaro por ne influi la tradukadon de la ricevonto!
La elstaraj respondoj aperos en la venonta bulteno.
********************************************
Jen la tradukoj de la decembra tradukodefio:
Sur kampara ĉevalido
Janki-filo venis.
Pro la plumo en la ĉap'
Gravulo li sin nomis.
--Peggy Dolter
Janki Stultul' iris urben
Rajdante sur poneo.
Metis plumon enĉapelen
Kiel pasamento.
--Bob Clark
Janki-Pavulo urben iris
Sur ĉevalet' rajdante,
Li metis plumon al sia ĉapel'
Por pranci pli elegante.
--Jerry Johnson
Usonulo rajdis urben
Per poneo iris,
Enĉapigis plumon
Kaj pretende oficiris.
--Danjelo Gibbons
En la urbo Jankiĉjo
Sur poneo promenis;
Plumoĉapo sur la kap',
Soldate li mienis.
--Lee Miller
EZOPA FABLO
Aŭskultu!
La ĉeval' kaj bovo ie
Ekdisputis energie
Pri l' merito
En milito.
Diris la ĉeval' incite:
"Eh, malsprite
Estus dubi nian gloron
Kaj valoron.
La ĉevaloj
Al bataloj
Kuri ĉiam estis pretaj
Je l' trumpetaj
Sonoj
(Iom helpis ankaŭ spronoj)
Kaj la ŝarĝon de l' kanonoj
Tra abruptaj ŝtonoj
Kiuj trenis?
Nur ni!" -- la ĉevalo henis.
Bov' respondis dum remaĉo:
"Ĉevalaĉo!
Vi ja vane fanfaronas,
Ĉar ni donas
Tamen la plej grandan servon!
Ja al si la cerbon
La marŝalo vane rompas,
Vane pompas
La kuraĝo
Se l' furaĝo
Mankas.
Kaj al kiu dankas
La viandon la soldat' malsata?
Al la bovo malŝatata!
Via gloro sole ŝajnas,
Ĉiun venkon bovo gajnas".
Paŝtis sin melankolie
Ankaŭ la azeno tie.
Ĝi malplaĉe aŭdis,
Ke sin ili laŭdis.
Ĝi iais
Kaj balais
La aeron per oreloj,
Kaj ekkriis: "Bagateloj!
Jen la vero:
Sur la tero
Se azenoj ne amasus,
La milit' eĉ ne okazus!"
--Kalman Kalocsay
El Esperanta Antologio, p. 151-152
La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 8.
Legu pasintajn ĉapitrojn.
El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14
La Barono banas sin en la Mediteranea Maro -- renkontas neatenditan gaston -- venas senintence en regionon de varmego kaj mallumo, el kiu li estas liberigata per la korn-pipa* danco. -- Li timigas siajn savantojn kaj revenas sur la teron.
Unu fojon mi estis en granda danĝero, esti perdata en plej stranga maniero en la Mediteranea Maro. Mi banis min en tiu agrabla maro apud Marseilles** iun someran posttagmezon, kiam mi vidis tre grandan fiŝon, kun makzeloj larĝe malfermitaj, kiu alproksimiĝis al mi kun plej granda rapideco; ne estis tempo por perdi, mi ne povis ĝin eviti. Mi tuj malgrandigis mian korpon kiel eble plej multe, kunmetante miajn piedojn kaj metante miajn manojn proksime al miaj flankoj; en tiu pozicio mi pasis inter ĝiaj makzeloj kaj en ĝian stomakon, kie mi restis dum kelka tempo en plena mallumo kaj komforta varmo, kiel vi ja povas supozi; fine mi ekpensis, ke se mi faros al ĝi doloron, ĝi volonte elĵetos min. Havante sufiĉan spacon, mi ekludis miajn petolaĵojn, turnis min, dancetis, paŝis kaj saltis, sed nenio ŝajne tiel maltrankviligis ĝin, kiel la rapida movado de miaj peidoj, kiam mi provis danci la korn-pipan dancon. Tuj post kiam mi komencis tion fari, ĝi malebligis mian dancon per subitaj konvulsioj kaj ektremoj; mi persistis. Fine ĝi ekkriis terure kaj ekstaris preskaŭ vertikale en la akvo, kun ĝia korpo kaj ĝiaj ŝultroj ekster la akvo, kaj pro tio ĝi estis vidata de maristoj sur preterpasanta itala ŝipo; ili harpunis ĝin en kelke da minutoj. Kiam oni levis ĝin sur la ferdekon, mi aŭdis la maristojn diskutantaj pri la plej bona maniero, ĝin distranĉi, por konservi kiel eble plej grandan kvanton da oleo. Komprenante la italan lingvon, mi havis teruran antaŭtimon, ke la iloj uzotaj por tiu procedo ankaŭ pereigos min; tial mi staris tiel proksime al la centro, kiel estis eble, ĉar en la stomako de ĉi tiu kreitaĵo estis sufiĉe da spaco por dekduo da homoj, kaj mi kompreneble supozis, ke ili komencos ĉe la ekstremaĵo. Tamen miaj timoj baldaŭ ĉesis, ĉar ili komencis malfermi la malsupran parton de la ventro. Ekvidante brileton de lumo, mi forte kriis por esti liberigata el mia situacio, en kiu mi preskaŭ sufokiĝis. Estas por me ne eble, doni ĝustan priskribon de la grado kaj speco de la mirego, kiu sidis sur ĉies vizaĝo, kiam oni aŭdis homan voĉon, kiu eliĝis el la interno de fiŝo, kaj tiom pli multe, kiam oni vidis nudan homon, elpromenantan rekte el ĝia korpo.
Unuvorte, sinjoroj, mi rakontis al ili la tutan historion, kiel mi rakontas ĝin al vi, dum mirego frapis ilin ĝis muteco. Refreŝiginte min kaj saltinte en la maron, por min purigi, mi naĝis al miaj vestoj, kiuj kuŝis sur la marbordo, kie mi antaŭe lasis ilin. Kiom mi povas kalkuli, mi estis malliberigita en la stomako de tiu besto preskaŭ kvar horojn kaj duonon.
*Korn-pipa danco estas speco de danco, kiu estas farata per rapida kaj vigla movado de la piedoj. Ĝi estas ĉefe skota danco kaj nomiĝas "Horn-pipe". (La Tradukinto.)
**Elparolu: Marsej.
Daŭrigota...
Recenzeto: Pro Iŝtar (H.A. Luyken, 1924). Kia stranga libro! Ĝi rakontas pri la klopodoj de Omar kaj Lemuel (seriozaj kaj piaj) por gardi la kulton de la Eternulo kontraŭ la komplotoj de Zalmuna (belega sed danĝera) kaj la aliaj servistoj de la paganaj dioj en antikva Babel. Ŝajnas, ekzemple, ke la famaj sortofrapoj kontraŭ Ijob devenis fakte de la sekreta Pastrino de Iŝtar, por malkuraĝigi la adorantojn de la vera Dio. La libro plenplenas de tiaj strangaĵoj. Ĉie oni renkontas nekredeblajn okazaĵojn kaj koincidaĵojn. Kaj estas malfacile kompreni la motivojn de la diversaj agantoj. Kial diable oni kondutus tiel stulte? Kia persono verkus tian libron?
Tamen. Oni devas konfesi, ke la lingva stilo estas, plejparte, bela kaj imitinda. La libro estas klasikaĵo en Esperantio ne pro la rakonto, sed pro la glata, esprimiva lingvaĵo. Jen do la respondo al la supra demando. Kia persono verkus tian libron? Kiu scius tiom malmulte pri homaj motivoj, pri kredeblaj okazaĵoj en la reala mondo; sed samtempe tiom bone regus lingvajn aferojn? Nu, kompreneble: Esperantisto.
-Danjelo Gibbons
*****************************
Kial "Janki" Stultulo?
Por la unua traduk-konkurso Danjelo elektis la poemon "Jankia Stultulo" (angle: "Yankee Doodle"). Se vi estas unsonano vi lernis ĉi tiun kanteton dum infaneco kaj neniam forgesos ĝin. Se vi ne estas usonano eble ĝi estas iomete mistera aŭ sensenca. Jen la anglaj vortoj:
Yankee Doodle went to town
riding on a Pony.
Stuck a feather in his cap
and called it macaroni!
Yankee Doodle keep it up!
Yankee Doodle dandy.
Mind the music and the step
and with the girls be handy!
La kanteto devenas de la tempo de la usona revolucio -- t.e. dum proksimume 1776. Sed kio estas ĝia senco?
La dua parto eble estas iom pli klara pro tio ke la vortoj estas konataj kaj ankoraŭ uzataj nuntempe. Ĝi konsilas al "Yankee Doodle" daŭre sin vesti "bele" kiel dando, bone prezenti sin dum dancado, kaj fine amori lerte. Bona konsilo, sendube!
Tamen, kial "macaroni" [makaronio]? Kial plumo rolis kiel pastaĵo por Yankee Doodle? Ankaŭ, kion signifas "Doodle"? Fakte, kion signifas "Yankee"? Mi opinias ke multe da usonanoj mem ne povas respondi ĝuste al ĉi tiuj demandoj.
Do, kial "makaroni"? Ĉi tiu antikva uzado temas ne pri pastaĵo sed pri la insignoj de rango kiuj ornamis la uniformojn de tiamaj soldatoj. Ĝi signifis pasamentojn, butonojn kaj aliajn similajn rangsimbolojn. Dum la dua mondmilito la vortoj "scrambled eggs" ("kirlitaj ovoj") havis la saman sencon usone. Pro tio, verŝajne nia "Yankee Doodle" ornamis sin uzante plumon kaj, poste, sentis sin kiel altranga soldato. Interese!
"Doodle" -- kion usonanoj nun uzas por priskribi senplanitajn, ofte sensencajn bildstriojn faritajn dum alia pensado -- havis alian sencon tiutempe. Laŭ la Nemallongigita Vortaro de Random House, la vorto "Doodle" signifis "stultulo" (angle: "fool") dum la pasinteco. Ĉi tiu estas la senco en la kanteto. Verŝajne iu kiu sentas sin kiel oficiro pro enmetita plumo vere estas iom stulta, ĉu ne?
Nun, kial "Yankee" [Jankio]?. Preskaŭ ĉiuj tra la mondo konas ĉi tiun vorton. Al iuj ĝi signifas "usonanon" aŭ, eble, "aĉan kaptilisman usonanon" aŭ alian sencon de "usonaneco". En Usono ĝi aparte signifas tiuj kiuj loĝas en la nordorienta parto de nia lando -- t.e. en Nov-Anglujo. Nia unuaj revoluciaj aferoj okazis en la Nov-Angluja regiono kaj, sendube ĉi tiu estas la senco de "Yankee" in "Yankee Doodle". Sed kial la vorto "Yankee" mem?
Laŭ la Encyclopedia "Columbia" la vorto devenas de la nederlandaj vortoj "Jan Kees" kiuj signifas "Johano Fromaĝo" (angle: "John Cheese"). La pratempaj nederlandanoj el Nov-Jorko uzis la esprimon kiel insulton por priskribi la novajn alvenintojn el Anglujo.
Do, la kanteto priskribis Nov-Anglujan stultulon kiu aspektis ridinda sed sentis sin kiel belan, fortan soldaton. Stranga kanto por festi nian novan liberecon, ĉu ne?
Unue, la nederlandanoj uzis "Jan Kees" por moki la Anglojn. Poste, dum la revolucio la Angloj mem uzis "Yankee" por insulti la estontajn usonanojn. Ili mokis la usonanojn kiel stultulojn kaj dandojn kaj mokis ilian armeon -- pro tio ke ĝi ne enhavis verajn soldatojn. Ili mokis ke iliaj oficiroj devis uzi plumojn kiel "makaronio" pro tio ke mankis belaj uniformoj, ktp. Finfine la tiamaj usonanoj prenis la mokan kanteton kaj fiere uzis ĝin por reciproke moki la Anglojn. Kantante la kanteton, la usonanoj diris ke Anglujo estus eĉ pli mokinda se ĝia bela armeo estus venkita de stultuloj havantaj nur poneojn anstataŭ ĉevalojn kaj plumojn anstataŭ "makaronio".
Kiam la Angloj estis venkitaj kaj Lordo Kornvalis kapitulaciis al la usonanoj, la anglaj muzikistoj ludis la tiaman kanton "La Mondo Renversita" (angle: "The World Turned Upside Down"). Mi ne estas certa, sed mi vetus ke la usonanoj ludis "Yankee Doodle".
--Roĉjo CLARK
Kunveno, Biblioteko Buder. 1-an de februaro, 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado je la 6-a ptm; la programo komenciĝos je la 7-a:
**la monata tradukodefio
**Volapuko! Historio kaj priskribo de la fifama planlingvo.
Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 4-an de februaro, 2000
3949 Lindell (314-535-4274). Vespermanĝo je la 6-a ptm.
Krokodila Mardo!, Biblioteko Buder. 8-an de februaro, 2000
4401 Hampton (314-352-2900).
Aparte por komencantoj. Ni lernos Esperanton, sed ĉi-vespere ni rajtos uzi ankaŭ la anglan. Venu je la 7-a.
Especially for beginners. We will study Esperanto, but this evening we can also use English. Come at 7:00.
Kunveno, Biblioteko Buder. 15-an de februaro, 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado je la 6-a ptm; la programo komenciĝos je la 7-a:
**ludo- kaj kanto-vespero