Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Elektronika Bulteno

de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso



Redaktas: Lee Miller
Stabanoj: Danjelo Gibbons, Peggy Dolter

Frontpaĝo

Februaro, 2000

- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)

Bob Clark: Notoj de la prezidanto
Lee Miller: El mia lingva angulo...
La Monata Tradukodefio
"Kiel Mi Iĝis Esperantisto"
"El Nia Poezio"
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 9)
La Verda Trobadoro
Diversaĵoj
Okazontaj eventoj

Bob Clark: Notoj de la prezidanto

Februaro 2000

Aŭskultu!

Permesu min bonvenigi vin al la novformata Bulteno de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso. Ĉi tiu numero komencas nian provon enretigi pli da sondosierojn por la enhavo de la bulteno. Vi trovos ĉi-monate kaj artikolojn kaj kantojn kiujn vi povos aŭskulti dum legado. Ni esperas ke ĉi tiuj sondosieroj trafos du celojn.

Unue ni esperas ke tiuj kiuj interesiĝas pri Esperanto, sed al kiuj mankas lokaj grupoj, povos aŭskulti Esperanton kaj ne nur legi ĝin. Pro tio ke multaj gesamideanoj loĝas dise unu de la alia, ili ne havas bonan okazon aŭskulti la parolatan lingvon. Aparte mankas al komencantoj metodo aŭskulti kaj legi samtempe. Retradiaj elsendoj kiel Pola Radio, ktp. ne permesas samtempan legadon kaj, pro tio, ne helpas komencantojn. Ni esperas ke niaj sondosieraj bultenoj helpos al ili aŭskulti la lingvon ĉiumonate.

La dua kialo subtenante nian ideon enhavigi sondosierojn estas plibonigi nian propran Esperantan uzadon. Kelkaj el niaj klubanoj estas tre spertaj kaj belparolantaj esperantistoj. Tamen aliaj--ekzemple mi mem--devas zorge pensi por ĝuste elparoli. La celo de Esperanto, simple dirite, estas plibonigi komunikadon inter tiuj kiuj ne havas komunajn naciajn lingvojn. Bone atingi tiun celon postulas ke ĉiuj parolu kiel eble plej klare kaj "internacie". Kiam lokaj klubanoj nur parolas kunkune, eblas ke kvankam ili parolas malbone ili estos komprenitaj en la klubo. Efektive, la klubanoj lernos kompreni la malbonajn akĉentojn de aliaj klubanoj. Tiuj kiuj deziras esti komprenitaj internacie devus certigi ke iliaj akĉentoj nepre estas kompreneblaj. Niaj sondosieroj celas fari tion por ni mem. Pro tio, ni petas vian helpon.

Bonvolu aŭskulti niajn vortojn kaj legi nian skribaĵon samtempe. Poste, sendu al ni viajn komentojn --aŭ gratulajn aŭ korektajn komentojn. Ni deziras lerni de vi, niaj legantoj, kiel plibonigi nian internacian Esperanto-parolmanieron. Dankon antaŭe.

---

Hodiaŭ la usona piedpilka klubo de nia urbo gajnis la "usonan" ĉampionecon. (Temas ne pri vera futbalo, kiun usonanoj nomas "soccer"). Pro tio ke nia teamo venkis ĉe la tiel nomata "Super Bowl" nia urbo iomete freneziĝas. Kvankam sportoj ne tiom plaĉas al mi, tamen eĉ mi enmetis subtenantajn afxisojn en la fenestrojn de mia aŭto. Tiuj kiuj amegas sportojn festos kaj longe kaj freneze pro tio ke la klubo ("La Virŝafoj") neniam estis antaŭvidita kiel ĉampiono. Je la komenco de la ludsezono vetistoj vetis 200 kontraŭ 1 ke La Virŝafoj ne estos ĉampionoj. Sed, fakte, tiel okazis hodiaŭ.

Eble ni, kiuj amas Esperanton kaj ofte miras pro tio ke aliaj homoj nek komprenas nek deziras lerni ĝin, povus kuraĝiĝi per la venko de nia teamo. Certe estas malmulte da esperanto-parolantoj en la mondo. Certe estas multaj homoj kiuj preferus eklerni la anglan anstataŭ Esperanton. Certe mondaj registaroj ne tiel bone vidas la bezonon de neŭtrala nenacia lingvo. Certe estas facile ofte malkuraĝiĝi pri la estonteco de Esperanto. Tamen, ne maltrankviliĝu! Restu kuraĝaj! Mirindaĵoj okazas hodiaŭ. Mi estas konvinkita ke fine venkos la genio de D-ro Zamenhof. Iam, eble post multaj jaroj, aliaj mondanoj ektrovos kaj la neceson de internacia lingvo kaj la tauĝecon de Esperanto.

Se La Virŝafoj povas gajni la "Super Bowl", io ajn povos okazi!

--

Ankaŭ okazis antaŭ nelonge nia unua neĝfalado. Antaŭe mi preskaŭ bedaŭris ke verŝajne ne okazos vintro ĉi-jare. Nun, post falado de nur kvar aŭ kvin coloj da neĝo, mi ŝanĝis mian koncepton. Nun mi avide antaŭvidas printempon.

Bob Clark

Lee Miller: El mia lingva angulo...

Ĉi-monate gastas Jerry Johnson, kiu verkis recenzon de la libreto:
Historio de la Universala Lingvo Volapuko
kiun verkis Johann Schmidt (ĉirkaŭ 1962) kaj
kiun tradukis Phillippe Combot (1996)
Eldonis Andre Cherpillod, Courgenard (Francio), 1996

Presita per malgranda litertipo kaj plena de etaj detaloj, ĉi tiu libreto rakontas la enkondukon, kreskadon, kaj morton de la unua sukcesa universala lingvo Volapuko.

Oni taksas Volapukon sukcesa pro tio ke ĝi estis la unua helplingvo kiu starigis internacian movadon. La kreinto de la lingvo estis Johann Martin Schleyer (1831 - 1912), katolika pastro en la vilaĝo Litzelstetten en la germana ŝtato Badenio. Schleyer estis fame konata pro sia bona scio de lingvoj. Li verkis poemojn en sep lingvoj kaj prozaĵojn en 25 lingvojn. Fakte, antaŭ Volapuko, li provis fari pli fruan helplingvon, kiun li nomis Dolmetsch-Sprache.

La ideo por la formo kaj strukturo de la nova lingvo venis al la pastro dum sendorma nokto en marto 1879. Antaŭ la fino de tiu monato li jam skribis skizon pri ĝia gramatiko. Li baldaŭ publikigis artikolon pri la nova lingvo en revuo de katolika poezio, kiun li redaktadis. En la venonta printempo Schleyer eldonis gramatikon kaj vortaron. Tiam li donis al la lingvo la nomon Volapuko (aŭ Volapė Ģiu signifas "mondan lingvon." Multaj gazetoj rimarkigis la aperon de la nova lingvo, kaj la disvastiĝo de tiu informo allogis multajn famajn kaj gravajn homojn al la nova ideo. Kelkaj volapukistaj kluboj fondiĝis tiam en Germanio kaj en aliaj landoj.

La unua volapukista kongreso okazis en aŭgusto 1884 en Friedrichshafen en Badenio. Mi opinias ke la kongresanoj ne uzis sian novan lingvon ĉe la kongreso, sed nure pridiskutis ĝin en la germana. Tamen, tiu kongreso tiris la atenton de multaj homoj pri la lingvo. La movado kreskadis. Kelkaj kluboj havis pli ol cent membrojn.

Mi komentas pri la libreto: granda parto de la libreto konsistas el listoj de kluboj, de famaj adeptoj, kaj de volapukaj eldonaĵoj. Tio plejparte ne interesas min. Tamen, en tiuj listoj mi trovis la nomon de nia urbo Sankta-Luiso kiel lokon de volapukista klubo.

La dua volapukista kongreso okazis dum julio 1887 en Munkeno, Germanio. Oni tiam diris ke ekzistas du ĝis tri milionoj da volapukistaj adeptoj (sed ne precize parolantoj). Ankaŭ ekzistis tiam kontraŭuloj al Volapuko kaj al la nocio de universalaj lingvoj. En 1888 komenciĝis kvereloj inter du grandaj kluboj en Bavario.

Ankaŭ okazis konflikto inter Schleyer kaj la alia plej grava volapukisto, August Kerchoffs. Schleyer estis idealisma homo, sed lia idealismo ne regis la volapukan movadon. Aliflanke Kerchoffs konsideris Volapukon laŭ scienca vidpunkto. Kerchoffs kaj kelkaj aliaj volapukistoj deziris reformojn pri la lingvo. Schleyer ĝenerale kontraŭstaris la reformojn.

La konfliktoj inter la pluraj volapukistaj partioj malfortigis la movadon. Je la fino de 1890 Volapuko perdis duonon de sia adeptaro. La malkresko daŭris, ĝis en 1896 restis nur ĉirkaŭ 35 kluboj. La movado travivis ĝis 1912, la jaro kiam Schleyer mortis.

Volapuko antaŭeniĝis parte pro la subteno de "granduloj" --princoj, princinoj, nobeloj, ktp. Ĉar ĉi tiu "klaso" interesiĝis pri internaciaj lingvoj, aliaj homoj dezirantaj aspekti kiel granduloj eklernis Volapukon. Kiam ili spertis malfacilaĵojn pri la lernado kaj uzado de la lingvo, tiuj neseriozaj lernantoj forĵetis ĝin. Kiam la granduloj forlasis la movadon, Volapuko ne plu allogis novajn adeptojn kaj ĝi malprosperis. Eble Schleyer mem pro sia prestiĝo kaj sia influo parte subtenis la movadon. Sen la kreinto, neniu servis kiel majstro. (Dankon al Bob Clark pro liaj komentoj, kiujn mi uzas parte en ĉi tiu alineo.)

Sed la historio ankoraŭ ne finiĝis. En 1921 doktoro Arie de Jong komencis sian revizion de Volapuko. Post dek jaroj, li eldonis novan vortaron kaj gramatikon por la lingvo. La malgranda movado iomete reviviĝis, sed la dua mondmilito haltigis ĝian progreson.

Tiu ĉi mallonga libreto priskribas la historion de la lingvo Volapuko, sed ĝi ne priskribas la lingvon mem. La kelkaj ekzemploj de Volapukaj tekstoj aspektas kvazaŭ ili venas el la hungara aŭ la turka lingvoj. Oni apenaŭ povas rekoni iun vorton. Tio okazas pro tio ke Schleyer deziris radikojn kiuj havas nur unu silabon. Li prenis vortojn el la angla, kaj ege mallongigis ilin - tiom ke anglaparolantoj ne plu povas rekoni ilin. (Ekzemple, "compliment" fariĝis "plim.") La gramatiko de Volapuko devenas iomete de la gramatiko de la germana. Pro tio, la volapuka gramatiko havas kvar kazojn.

Volapuko havas kelkajn trajtojn similajn al Esperanto. Ekzemple, ĝi formas vortojn el radikoj kaj afiksoj. Ekzistas sufikso por fari akjectivojn, kaj ekzistas sufiksoj por fari adverbojn. Volapukaj vortoj povas kreski tre longaj.

Male al Esperanto, Volapuko havas multegajn verbformojn -- po pli ol cent formojn por ĉiu verbo. Pro la unusilabaj vortradikoj, oni malfacile povas rekoni kiun parton de la vorto estas la radiko. Aliflanke, Zamenhof elektis radikojn por Esperanto el bone konataj lingvoj. Li longe laboris por trovi la plej taŭgajn vortojn por eviti konfuzon kaj por plialtigi la belsonecon de sia lingvo.

Kvankam Volapuko ne plu vivadas, oni devas taksi ĝin kaj ĝian kreinton gravaj pro tio ke Volapuko estis la unua helplingvo kiu kaptis la subtenon de homoj ĉirkaŭ la mondo.

--Jerry Johnson

Kore,

Lee
LeeM1023@email.msn.com

La Monata Tradukodefio

La tradukodefio por februaro estas verki limerikon. Jen anglalingva specimeno de la arto (dankon al Jerry pro la propono):

A darling young maid from Dubuque
Risked a rather decided rebuke
By receiving a prude
In the absolute nude,
But he gasped, "If you only could cook!"

Vi respondos la defion se vi verkos Esperantan limerikon ian ajn - - kaj se iel rolos senvesta virino, des pli bone!

Kunportu vian tradukaĵon al la unua kunveno en marto por kompari ĝin kun la provoj de la aliaj klubanoj. Se vi ne povas ĉeesti la kunvenon, bonvolu sendi vian provon al Danjelo Gibbons (7254 Dartmouth Ave, St. Louis, MO, 63130).

La elstaraj respondoj aperos en la venonta bulteno.

********************************************

Jen la elstaraj (nu, la solaj) tradukoj de la januara tradukodefio:

Junuloj, ne formortu vi antaŭ
Ol ĝui viajn vivojn en fier'.
Infanoj malbriliĝas; kulpas mond':
Povruloj bovaj, molaj, sen esper'
Malsatas eĉ ĝis mort', sen ia rev',
Laboras pene, poste gajnas ne;
Adoras, servas - - malĉeestas Di' - -
Kaj fine mortas kiel ŝafoj; Ve!
__________ Lee Miller

Ne sufokiĝu junspirito antaŭ
Ol ĝi freŝe faras kaj bravulas.
La mond' kulpegas pro la sort' de l' idoj:
Ili bovsimilas, plumb-okulas.
Ne pro malsato, sed malsat' senreva;
Ne pro celado, sed celad' sentrafa;
Ne pro servado, sed servad' sen dioj;
Ne pro la mort', sed pro la morto ŝafa.
__________ Danjelo Gibbons

Ne sen l' ating' de propraj agoj kaj
Fiero, sufokiĝu mond-junul'.
La nura krim': ke malakriĝa beb'
Similas al la oks' kun plumb-okul'.
Ne pro malsat', sed ĝia revo-mank';
Ne pro servad', sed ĝia mank' de di';
Ne pro semad', sed ofta rikolt-mank';
Ne pro la mort', sed ke ŝaf-mortas ĝi.
__________ Jerry Johnson

(Noto de J.J.: Bonvolu pardoni mian sendetenan uzon de l' apostrof'.)

"Kiel Mi Iĝis Esperantisto"--Profesoro Ron Glossop

En unu senco de la vorto mi estis "Esperantisto" antaŭ ol mi iĝis vera Esperantisto. Mi klarigu. Iam dum la jaroj 1977 aŭ 1978, kiam mi pensis pri la problemo kiel ni povus aboli militon, la ideo venis en mian cerbon, ke ni bezonas unu mondan lingvon (duan tute fonetikan kaj iom facile lerneblan neŭtralan lingvon sen neregulaĵoj) por ke ĉiuj personoj povu lerni kaj uzi ĝin. Tiam ĉiuj homoj sentos, ke ili estas parto de unu granda homara komunumo. Tio ŝajnis al mi bona strategio por superigi naciismon/tribismon, kiu ofte estas kaŭza faktoro en milito. Tiutempe mi ne eĉ aŭdis pri Esperanto. Mi nur havis la ideon de monda lingvo, kiu antaŭenigos la senton de solidareco inter ĉiuj personoj. Plue mi iom dubis ĉu tia lingvo iam ajn ekzistos. Mi sciis, ke mi neniam povos krei tian lingvon. La ideo estis nur malplena revo.

Iam (eble en la jaro 1978) mi prelegis ĉe la Komunuma Centro en Universitata Urbo pri la problemo de milito. Post la programo viro (efektive tiu estis John Sabin, kiu poste estis membro de nia loka klubo dum jaroj, sed tiam mi ne konis lin) venis al mi kaj diris, "Ĉu vi ne scias, ke jam ekzistas ellaborita monda lingvo? Ĝi estas nomita 'Esperanto.'" Sekve mi decidis, ke mi devos serĉi informon pri Esperanto. Mi trovis iom da informo en enciklopedio kaj decidis, ke mi volis ekscii pli pri tiu lingvo.

Tiam okazis kvazaŭ-mirakla serio de eventoj. Ĉar mi estis estro de programo por eksperimentaj kursoj ĉe Sud-Ilinojsa Universitato en Edŭardsvilo (SIUE), mi eble havus ŝancon starigi kurson pri Esperanto. Unu tagon en la koridoro mi diskutis tiun eblecon kun Carol Keene, la dekanino. Mi demandis al ŝi, "Sed kie mi trovos instruiston por tia kurso?" Precize je tiu momento Profesoro Rino Cassanelli de la Fakultato de Fremdaj Lingvoj marŝis preter ni. Li diris al ni, "Ĉu iu diris ion pri Esperanto?" Mi diris al li, "Jes. Mi volas starigi kurson pri Esperanto kaj mi tre bezonas instruiston." Li tuj diris, "Mi estos la instruisto por via kurso. Mi lernis Esperanton per mem-studado kiam mi estis dekkelkulo en Italio. Ĝi estis la unua fremda lingvo, kiun mi studis." Do subite mi havis mian instruiston!

La posta demando estis, Kiom da studentoj registros sin por tia unu-jara eksperimenta kurso? Ni devis havi almenaŭ dek. Mi reklamis la kurson en la universitata ĵurnalo, kaj ni iel akiris dek-unu klasanojn. Sekve, en la aŭtuno de la jaro 1979 mi havis iom neanticipitan ŝancon lerni Esperanton en kurso ĉe la universitato.

Sed tio ne estas la fino de la rakonto. Mi eksciis, ke dum la vintra trimesto de la jaro 1980 Pierre Janton, vizitanta profesoro de lingvistiko kaj la angla lingvo, venos el Francio al nia universitato. Profesoro Janton ankaŭ estas mondfama Esperantisto! Kompreneble, li ne venis al SIUE por instrui Esperanton. Li tute ne sciis ion ajn pri nia kurso pri Esperanto. Efektive, ĝi ankoraŭ ne ekzistis kiam li unue decidis veni al la universitato. Eĉ poste, ne estis plano, ke li instruos Esperanton. La plano estis, ke li instruos unu kurson pri lingvistiko kaj alian kurson pri Ŝekspiro. Sed denove, mirinde, nur unu studento registris sin en la kurso pri lingvistiko. Sekve, la dekanino decidis, ke Profesoro Janton devus instrui la kurson pri Esperanto, en kiu mi estis studento. Pensu pri la nekredebla situacio! Dum mia dua trimestro de la lernado de Esperanto, mia profesoro estas mondfama Esperantiso el Francio.

Kompreneble dum la trimestro mi ofte parolis kun Profesoro Janton ekster la klasĉambro. Kaj en februaro la esperantistoj en Ĉikago invitis Profesoron Janton (kaj ankaŭ lian edzinon kaj lian filinon) veni al tiu urbo por paroli pri Esperanto en publika kunveno kaj en kelkaj intervjuoj por novaĵkomunikiloj. Ĉar estis tri personoj en la familio, oni devis konsideri la koston de la vojaĝo al Ĉikago. Mi bone konis la urbon Ĉikago, do mi voluntulis veturigi la familion Janton al Ĉikago en mia aŭtomobilo. Sekve dum la vojaĝo kaj dum la resto en hotelo en Ĉikago mi havis bonan ŝancon por pli konatiĝi kun Profesoro Janton. Ni eĉ havis ŝancon viziti survoje Profesoron Bruce Sherwood ĉe la Universitato de Ilinojso en Ĉampajno-Urbano kaj observi maŝinon, kiu legis kaj prononcis Esperantajn vortojn!

En Marto venis la fino de la trimestro, kaj la familio Janton devis reiri al Francio. Sed antaŭ la foriro Profesoro Janton diris al mi, ke mi devos instrui Esperanton. Mi protestis, "Sed mi mem nur nun komencas studi la lingvon." Li diris, "Instrui la lingvon estas la plej bona maniero lerni ĝin. Plue, vi pli bone ol Profesoro Cassanelli komprenas la logikan karakteron de la lingvo. Li havas tre bonan orelon por lingvoj, sed vi kaptas la neceson ĉiam sekvi la regulojn." Tamen mi certe ne estis preta instrui la kurson tiam. Profesoro Cassanelli daŭre instruis ĝin dum la printempa trimestro laŭ la originala plano.

La postan jaron, Profesoro Cassanelli denove konsentis instrui la eksperimentan kurson. Denove ni akiris la necesan minimumon da studentoj, kaj denove mi estis studento en la klaso. Sed en Februaro 1981, Profesoro Cassanelli malsaniĝis. Kion fari? La dekanino demandis al mi, "Ĉu vi kapablas instrui la kurson?" Mi diris, ke mi opinias, ke jes. Plue ne estas alia persono, kiu povas fari tion. Do mi komencis instrui la kurson. Post kelkaj semajnoj, Profesoro Cassanelli saniĝis kaj denove instruis la kurson. De tempo al tempo mi helpis klarigi gramatikajn punktojn al la klasanoj kaj komparis la situacion en Esperanto al la situacio en la angla lingvo.

Je la fino de la printempa trimestro Profesoro Cassanelli diris al mi, "Ron, vi devus instrui la Esperantan kurson. Vi nun bone komprenas la lingvon; kaj ĉar vi pli bone ol mi komprenas la anglan, vi povas pli bone helpi la studentojn kompreni la diversajn gramatikajn punktojn en Esperanto. Vi povas ankaŭ pli bone atentigi al la studentojn la similaĵojn kaj malsimilaĵojn inter Esperanto kaj la angla lingvo." Do dum la posta jaro, mi komencis instrui Esperanton sen la helpo de alia instruisto. Tiel mi iĝis vera Esperantisto.

El Nia Poezio

Aŭskultu!

MAJSTROVERKO

Se Dio verkas poemeton
kaj plate nomas ĝin John Smith,
multaj verŝajne opinias ĝin
banala, artefekte ne tre plaĉa.

Precipe se l' kreaĵo tute ĉiutagece
kondutas. Trule perlaboras
sian panon. Ne trilas kvazaŭ birdo
en iu arkaike bela bosko,
sed mane -- ne kantbeke -- sin esprimas,
per melodio de la lantaj brikoj
efektivigas ĝojon aŭ doloron.

Amadas per tenero sensacia
obstine la edzinon kaj infanojn,
kaj krome -- sen trumpetoj -- la najbarojn
apudajn kaj Ĉinuje aŭ Usone,
dum fluas lia sang' serene
aŭ eĉ kun tondro, ne ĉiam mutigita.

Ne havas certajn opiniojn
pri univers' malklara,
sed duonpensas, sentas jes mensogo
ĉiun sloganon kiu sangavidas
per la sensangaj abstraktaĵoj
kontraŭ la vivo de l' planedo aŭ
mondeto propra ĉirkaŭ la vespera tablo.

Ne konas facilajn solvojn por la vivkomplikoj
kiel vivo mem ne ĉiam facilas
sed insistegas pri la etaj ĝojoj
kapteblaj el la horo forburĝona
super la sterko de mortantaj tagoj.
Kredas, ke sen cinika lac' ekzista,
pri belo kaj bonvolo sub ĉi suno
kaj la futuro, kiun homo ne esperas
kaj ne lamentas, nek lasas al la ventoj,
sed forĝas propramane aŭ eltenas
kun pacienco kaj strebanta fido.

John Smith. Verko kiu ne
ravigos epikuranojn, kiu ne konsolos
la insistulojn pri la mondrubiĝo,
kiu rekte malplaĉos al vendistoj
de ideologiaj panaceoj,
la recenzantojn oscedigos --
kaj eble ankaŭ vin.

Sed Dio, poet' moderna,
esprimas sin per la lingvaĵo de l' jarcento,
nur ne ĝeniĝas pri postuloj
krei per sia aŭ alies sango
rutin-revolucie ion novan
(laŭ la konservativa skolo!), sed verkas
por la malmultaj komprenantoj
korsimple homon, kun titol'
modesta, aktuala: John Smith --
kun stranga tenereco esprimita
en nia ĉiutaga polv', sincere.

--E. de Kock, 6.10.1967
El Esperanta Antologio, p. 589-590

La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 9.

Legu pasintajn ĉapitrojn.

El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14

Aŭskultu!

Aventuroj en Turkujo kaj sur la rivero Nilo. -- Li vidas balonon super Konstantinopolo; alpafas kaj faligas ĝin; trovas en ĝi francan eksperimentan filozofon. -- Li iras pro misio al Kairo kaj revenas sur la Nilo, kie li estas ĵetata en neatenditan situacion kaj retenata tie ses semajnojn.

Kiam mi estis en la servo de la turkoj, mi ofte amuzis min en plezur-boatoj sur la Marmara Maro, de sur kiu oni havas belegan perspektivon de la tuta urbo Konstantinopolo, inkluzive de la serajlo de l' Grandsinjoro. Iun matenon, admirante la belecon kaj serenecon de la ĉielo, mi observis en la aero globforman objekton, kiu ŝajne havis la grandecon de dekdu-cola globeto kun io pendanta sub ĝi. Mi tuj elprenis mian plej grandan kaj plej longtuban birdopafilon, sen kiu mi neniam vojaĝas aŭ eĉ faras iun ekskurson, se mi povas eviti tion; mi ŝargis ĝin per kuglo kaj ekpafis al la globo, sed sen rezulto, ĉar la objekto estis en tro granda distanco. Mi tiam enmetis duoblan kvanton da pulvo kaj kvin aŭ ses kuglojn: ĉi tiu dua provo sukcesis; ĉiuj kugloj efikis, deŝiris unu flankon de la globo kaj ĝin malsuprenigis. Prezentu al vi mian surprizon, kiam lukse orumita ĉaro, pendanta sub grandega balono kaj havanta en si homon kaj parton de ŝafo, ŝajne rostitan, falis en sesfuta distanco de mi. Kiam mia surprizego en certa grado malpliiĝis, mi ordonis al miaj ŝipistoj, remi proksime al tiu stranga aervojaĝisto.

Mi akceptis lin sur la ferdeko de mia barko (li estis franco). Li estis multe senfortigita de la subita falo en la maron kaj ne kapabla paroli; post iom da tempo li tamen refortiĝis kaj rakontis pri si jenon: "Antaŭ sep aŭ ok tagoj -- mi ne povas precize diri kiam, ĉar mi perdis mian kalkulpovon, estinte dum la pli granda parto de l' tempo tie, kie la suno neniam subiĝas -- , mi leviĝis aeren de Land's End en Kornval, sur la insulo Granda Britujo, en la ĉaro, el kiu oni ĵus prenis min, pendigita sub tre granda balono, kaj prenis kun mi ŝafon, por fari per ĝi atmosferajn eksperimentojn. Malfeliĉe la vento ŝanĝiĝis dum la unuaj dek minutoj tuj post mia supreniĝo, kaj anstataŭ iri al Ekseter, kie mi intencis surteriĝi, mi estis pelata en la direkto al la maro, super kiu, kiel mi supozas, mi restis ĝis nun, tamen multe tro alte por fari iajn observojn.

"La alvokoj de malsato estis tiom premigaj, ke la intencitaj eksperimentoj pri varmego kaj spirado cedis al ili. En la tria tago mi estis devigata, buĉi la ŝafon pro nutraĵo; kaj troviĝante tiutempe multe pli alte ol la luno kaj post pli ol dekses horoj tiel proksime al la suno, ke ĝi bruldifektis miajn brovojn, mi lokis la kadavron de la ŝafo, post zorga senfeligo, en tiu parto de la ĉaro, kie la suno havis sufiĉan potencon, aŭ alivorte, kie la balono ne ombris ĝin de la suno; per tiu metodo ĝi estis bonege rostata dum proksimume du horoj. Ĉi tio estis mia nutraĵo ĝis nun." Ĉi tie li paŭzis kaj ŝajnis esti perdita en pensoj, alrigardante la objektojn ĉirkaŭe. Kiam mi sciigis al li, ke la konstruaĵo antaŭ ni estas la serajlo de la Grandsinjoro en Konstantinopolo, li ŝajnis tre konsternita, ĉar li supozis, esti en tuta alia loko.

"La kaŭzo" -- li aldonis -- "de mia longa flugado estis malfunkciigo de ŝnureto, kiu estis fiksita al valvo en la balono kaj celis la ellason de la ekbruliĝema gaso; kaj se la balono ne estus alpafita kaj la ŝnureto disŝirita en la antaŭdirita maniero, eble mi, kiel Mahomet, estus pendanta inter la ĉielo kaj la tero ĝis la tago de la lasta juĝado."

* * * *

La Grandsinjoro, al kiu mi estis prezentita de la ambasadoroj de Rusujo kaj Francujo, dungis min, por aranĝi gravan aferon en Kairo; ĝi estis de tia speco, ke ĝi devas por ĉiam resti sekreto. Mi iris tien surtere kun granda ceremonio; plenuminte tie la aferon, mi maldungis preskaŭ ĉiujn miajn servistojn kaj revenis kiel privata sinjoro. La vetero estis ĝojiga, kaj tiu fama rivero, la Nilo, estis nepriskribeble belega; unuvorte: min venkis la tento, dungi barkon por malsuprenveturi al Aleksandrio. La trian tagon de mia vojaĝo la rivero komencis leviĝi mirigege (vi ĉiuj aŭdis, mi supozas, pri la ĉiujara inundo de la Nilo), kaj en la sekvanta tago ĝi etendiĝis super la tutan landon, multajn mejlojn ambaŭflanke! En la kvina tago, ĉe la sunleviĝo, mia barko intermiksiĝis kun io, kion mi unue konsideris arbetaĵo; sed kiam pliheliĝis, mi trovis min ĉirkaŭita de migdaloj, tute maturaj kaj en plej alta perfekteco. Sondante la profundecon de la akvo, miaj ŝipistoj trovis, ke ni estis minimume sesdek futojn de la tero, ne povante iri antaŭen nek malantaŭen.

Je ĉirkaŭ la oka aŭ naŭa horo, tiel proksimume, kiel mi povis juĝi laŭ alteco de la suno, la vento subite leviĝis kaj klinis mian barkon unuflanken; nun ĝi pleniĝis de akvo, kaj mi ne vidis ĝin dum kelka tempo. Feliĉe ni ĉiuj savis nin (ses homoj kaj du knaboj), ektenante firme la arbon, kies branĉoj estis sufiĉe fortikaj por nia pezo, sed ne por la pezo de la barko. En tiu situacio ni restis ses semajnojn kaj tri tagojn, nutrante nin per la migdaloj; mi ne bezonas informi vin, ke ni havis sufiĉegon da akvo. En la kvardek-dua tago de nia malfeliĉo la akvo malleviĝis tiel rapide, kiel ĝi leviĝis, kaj en la kvardek-sesa ni povis meti niajn piedojn sur la firman teron. Nia barko estis la unua agrabla objekto, kiun ni vidis, proksimume sescent futojn for de la loko, kie ĝi subakviĝis. Sekiginte ĉion utilan per la varmego de la suno kaj ŝarĝinte nin per necesaĵoj el la provizoj sur la barko, ni ekvojiris por retrovi nian perditan direkton; ni trovis, laŭ la plej ĝusta kalkulo, ke ni estis portitaj trans ĝardenmurojn kaj diversajn barilojn, pli ol cent kvindek mejlojn.

Post kvar tagoj, post tre laciga piedirado en maldikaj ŝuoj, ni atingis la riveron, kiu nun jam estis inter la limoj de siaj bordoj, rakontis niajn aventurojn al knabo, kiu afable kontentigis ĉiujn niajn bezonojn kaj sendis nin antaŭen en sia barko. Post ses tagoj ni alvenis en Aleksandrio, kie ni enŝipiĝis por Konstantinopolo. La Grandsinjoro akceptis min afable, kaj mi havis la honoron, vidi la serajlon, al kiu lia moŝto mem prezentis min.

Daŭrigota...

La Verda Trobadoro

La Fluanta Tajdo
Irlanda Popolkanto
Traduko: Harrison Hill

Aŭskultu!

Jen la kanto de kuraĝ' por maristoj dum vojaĝ'
Ĉar kuraĝon ĉiam donas melodi'.
Do kunkantu, maristar'! Vi la rajton havas, ĉar
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!

Refreno:
Kantu, kantu kamaradoj! Gloran estontecon havas vi.
Estas hela la ĉiel', ĉiam brilas nia stel'
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!

Kontraŭ vento, kontraŭ ond', kunbatalas nia rond';
Post la nuboj ofte kaŝas sin la stel'.
Sed la tajdo venas nun, sin prezentas oportun',
Kaj la stelo klare brilas sur ĉiel'!

Levu velojn al ventet', levu voĉojn al kantet',
Levu korojn al ĉiama la esper'!
Kaj altiĝu la kuraĝ', ĉar la fino de l' vojaĝ'
Estas nepre la triumfo de l' afer'!

El "La Verda Trobadoro", FLE/SAT-Junulfako, 1986.

Diversaĵoj

Jeremy Bass atentigas la legantojn, ke fotoj pri la Zamenhofa Festo en Montrealo troviĝas ĉe:

http://Esperanto1.homepage.com/

**********

En la leterkesto:

Karaj Gesamideanoj:

Unue, mi devas gratulegi vin pro via bonega retbulteno. Mi estas 27- jara venezuela kuracisto, kaj ankaŭ esperanta komencanto. Mi komencis mian esperantan lernadon antaŭ proksimume unu jaro kaj duono, kaj dum la lastaj tri monatoj mi estis serĉanta legmaterialojn por praktiki mian novan lingvon.

Pro tio, mi trovis la retpaĝon de la EASL, kaj legis plezure vian bultenon. Ricevi miajn bondezirojn kaj gratulojn pro via bonega laboro!

Jesuo Sedenjo
Venezuelo

**********

Kunveno de la 4-a de januaro, 2000

Ĉeestis la kunvenon Bob Clark, Dan Gibbons, Jerry Johnson, Jeff Wilson, kaj Nancy Casey. Peggy Dolter ne povis ĉeesti pro malvarmumo.

Jeff montris al la aliaj siajn fotojn pri la Zamenhofa Bankedo en decembro. Li invitis ke ili prenu iujn ajn deziratajn ekzemplerojn el la fotaro.

Dan proponis programojn por la venontaj mardo-kunvenoj. Dum la venonta kunveno, je la 18-a, ni ludos esperante -- eble per esperanta ludilo simila al "Scrabble." Dum la kunveno de la 1-a de februaro Jerry estros programon pri la artefarita lingvo Volapuko. (Jerry antaŭ nelonge ricevis libreton pri la historio de tiu lingvo, kaj ankaŭ serĉis informon pri la lingvo per la interreto.)

Dum la pasinta monato pluraj klubanoj klopodis traduki la kanton "Yankee Doodle" en Esperanton. Dan prezentis kaj ĉiuj diskutis tradukojn de Peggy, Lee Miller, Dan, Bob, kaj Jerry. Mi opinias ke ĉiuj, kiuj kontribuis tradukon, ĝuis la tradukdefion. Bob proponis novan tradukdefion, la tradukado de la poemo "The Leaden-Eyed" by Vachel Lindsay. Jerry serĉos kelkajn limerikojn por traduki post ĉi tiu tasko.

Nancy Casey raportis ke la biblioteko permesos nin kunveni tie je la 11-a de januaro. Ni uzos tiun vesperon kiel "Krokodila Mardo" por instrui Esperanton al komencantoj.

Por la programo de la vespero ni legis kelkajn poemojn, originale verkitajn en Esperanto de Kalman Kalocsay. Dan legis artikolon pri la vivo kaj graveco de Kalocsay, Hungara kirurgo, kiu estis la unua elstara Esperanta poeto.

Kunveno de la 18-a de januaro, 2000

Ĉeestis la kunvenon Bob Clark, Dan Gibbons, Peggy Dolter, Ron Glossop, kaj Jerry Johnson.

Kiam Jerry alvenis, li kunportis esperantan version de la ludo "Scrabble". Dan kaj Bob rigardis la ludon kaj la malgrandajn liter-pecojn kiujn Jerry jam faris laŭ la esperanta alfabeto. Ĉiuj diskutis la poentovaloron kaj la frekvencon de la multaj literoj. Oni opiniis ke pli preciza informo pri la frekvenco de la literoj estas havebla. Ili ne ludis la ludon tiun vesperon.

Dan komentis pri neordinara artikolo kiun Ron jam proponis por la bulteno. Tiu artikolo (kiu jam aperis en la esperanta gazeto "Juna Amiko") temas pri metodo de multiplikado uzita de rusaj kamparanoj ek de la mezepoko. Per ĉi tiu metodo oni nur devas scii kiel duobligi, duonigi, kaj adicii nombrojn por multipliki iujn ajn du nombrojn; oni ne bezonas multipliktabelojn. Jerry komentis ke li jam scias pri tiu metodo, kaj ke ĝi estas bazita sur la binara sistemo. Bob montris al ĉiuj sian matematikan lerton, kaj prezentis ekzemplon de la uzo de la metodo.

Kiam Peggy alvenis, ŝi kunportis malgrandan Barbi-pupon. Peggy ĵus ricevis ĝin kun la "Feliĉiga Manĝo" kiun ŝi havis kiel vespermanĝo ĉe restoracio McDonalds. La pupeto similas al aŭtentika Barbi-pupo kiun Peggy havis knabine. La nuna Barbi-pupeto roladas kiel profesiulino kiu laboras ĉe komputiloj. Peggy diris ke la pupeto estas ŝia "patrona Barbio".

Ron alvenis kiam la aliaj estis ekkantontaj. La kvin klubanoj kantis kelkajn kantojn esperante, dum Dan ludis sian gitaron kaj la ĉambro-pordo estis fermita. La kantoj inkluzivis "Fluanta Tajdo", "Alaŭdeto", "Donna, Donna", kaj "La Krokodilo".

Post la kantado Ron priparolis la Esperanto-klason kiun li instruos ĉe la Komunuma Kolegio "Forest Park" post kelkaj semajnoj. Li ankoraŭ serĉas pliajn klasanojn. Peggy kaj Jerry promesis serĉi siajn listojn de nomoj de personoj kiuj iufoje petis informon pri Esperanto. Poste ĉiuj parolis mallonge pri la temo de geedzaj paroj kiuj pariĝis pro sia intereso pri Esperanto.

Tiam la parolado turniĝis al matematiko kaj logiko. Dan parolis pri la logikaj reguloj de indukto. Bob montris "pruvon" ke la nombro unu egalas la nombron du. Finfine, la malpli serioza inklino de la ĉeestantoj gajnis la venkon, kaj ĉiuj partoprenis la ludon "pendigulo" ĝis la anonco ke la biblioteko baldaŭ fermatiĝos.

Jerry Johnson

Okazontaj eventoj:

Kunveno, Biblioteko Buder. 7-an de marto, 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado je la 6-a ptm; la programo komenciĝos je la 7-a:

**la monata tradukodefio
**Kio diable estas Raŭmismo? Kaj kial ĝin malaprobas Claude Piron?

Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 3-an de marto
3949 Lindell (314-535-4274). Vespermanĝo je la 6-a ptm.

Krokodila Mardo!, Biblioteko Buder. 14-an de marto, 2000
4401 Hampton (314-352-2900).
Aparte por komencantoj. Ni lernos Esperanton, sed ĉi-vespere ni rajtos uzi ankaŭ la anglan. Venu je la 7-a.
Especially for beginners. We will study Esperanto, but this evening we can also use English. Come at 7:00.

Kunveno, Biblioteko Buder. 21-an de marto
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado je la 6-a ptm; la programo komenciĝos je la 7-a:

**ludo- kaj kanto-vespero