Aprilo, 2000
- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)
Bob Clark: Notoj de la prezidanto
Lee Miller: El mia lingva angulo...
La Monata Tradukodefio
El Nia Poezio
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 8)
La Verda Trobadoro
Diversaĵoj
Okazontaj eventoj
Bob Clark: Notoj de la prezidanto
Lastmonate mi ege fuŝis kiam mi elektis la temon de miaj tiamaj "notoj". Nature, pro tio ke mi estis kaj okupata kaj maldiligenta, mi evitis mian "notan" devon ĝis preskaŭ la lasta momento. Kiam nia ege pacienca bultena redaktisto memorigis min pri la datlimo, mi rapide enhavigis informojn pri la venonta landa kongreso ĉe Atlanto. Nature, la informo estis interesa kaj uzebla sed mi konfesu ke mi elektis ĝin por ke mi tiel pligrandigu la enhavon senlabore. (Mi jam konfesis ke mi estas maldiligenta!).
Kvankam mi tiel sufiĉe pligrandigis miajn notojn, tamen mi ankaŭ tiel inkludis multajn datojn kaj numerojn! Ve--kia mispaŝo! Verki numerojn kaj datojn estas simple sed--pro tio ke ni nun surbendigas erojn de la bulteno--mi devis laŭtlegi ĝin! Kaj mi ne nur devis laŭtlegi ĝin sed, fakte, devis publikigi ĝin rete por ke (almenaŭ espereble) la tuta mondo aŭskultu mian legadon. Diable! Kia eraro! Estis tre malfacile legi la numerojn ĝuste kaj mi bezonis multajn provojn antaŭ ol mi sufiĉe (sed ne perfekte!) sukcesis. Dum legado mi multfoje deziris ke mi ne inkludis tiujn aĉajn numerojn!
Estas interese kiel malfacila estas numer-legado. Ne nur mi fuŝas legante esperantajn numerojn. Kelkfoje mi aŭdis profesiajn esperantajn legantojn ĉe Pola Radio aŭ Radio Tallin kiuj tiel stumblas pri numeroj. Tiuj spertaj legantoj ne fuŝis kiel mi sed nur hezitas aŭ paŭzis antaŭ ol ili legis numerojn. Verŝajne eĉ tre spertaj esperantistoj devas pensi antaŭ paroli por certi ke ili legos la numerojn ĝuste.
Fakte mi legis ke metodo ektrovi spionojn dum la Dua Mondmilito estis demandi ke la suspektito kalkulu laŭtvoĉe. Eĉ tiuj kiuj flue parolis fremdajn lingvojn ofte fuŝis provante kalkuli laŭtvoĉe uzante ilin. Eble numeroj devenas de aliaj partoj de nia cerbo ol vortoj.
Se Esperanto iĝus veran mondan help-lingvon, la parolantoj devus uzi ĝin tiel senpense kiel ili uzas sian proprajn naciajn lingvojn. Ni devus esti kapablaj uzi ĝin kalkuli, diri telefon-numerojn, komerci, ktp. Ni devus iĝi tiel flue numere kiel ni estas vorte, ĉu ne?
Kiam mi eklernis esperanton mi ekzercis min pri la numer-kapablojn legante la numerplatojn de preterpasantajn aŭtojn. Mia sperto legante la Februarajn notojn montris al mi ke mi devas tiel ekzerci min plu. Eble tiel mi iam atingos numer-fluecon. Tamen mi certas ke, antaŭ ol mi atingos tian fluecon, mi neniam plu verkos notojn enhavante multe da numeroj!!
Ĝis,
Roĉjo KLARK
Lee Miller: El mia lingva angulo...
Karaj amikoj,
Pasintmonate, vi trovis ĉi tie kelkajn metodojn por pligrandigi vian vortprovizon en Esperanto. Unu el la sugestoj estis, "Legu". Demetu post iom da tempo vian lernolibron, kaj komencu la legadon de diversaj libroj kaj literaturaĵoj.
Se vi estas membro de ELNA, vi jam ricevis la novan Librokatalogon por 2000. En ĝi, vi povas trovi multajn bonajn librojn, kiuj ege helpos vin lerni la lingvon; ne la gramatikon, sed la lingvon mem, kiel ĝi estas, kaj kiel bonaj aŭtoroj uzas ĝin. Ĉi-monate, mi rekomendos al vi kelkajn librojn, kiujn mi plej ŝatas. Vortarojn ni jam rekomendis en la marta numero.
Kvankam ĝi estas lernolibro, mi rekomendas la libron Step by Step in Esperanto de Montagu C. Butler ($13.00). S-ro Butler estis motoro de la brita Esperanto-movado dum multaj jaroj, kaj profunde regis la lingvon. En sia libro li donas ege bonajn kaj klarajn konsilojn, kun multaj ekzemploj. Kiam mi dubas pri io gramatika en nia lingvo, kutime mi komenciĝas ĉe Butler. Plej ofte li povas solvi mian problemon. Alia bona gramatiko/lernolibro estas La Tuta Esperanto de Henrik Seppik ($9.70). S-ro Seppik estis Cseh-instruisto en Eŭropo, kaj li verkis bonegan resuman gramatikon de Esperanto. Post kiuj prepozicioj oni povas uzi la akuzativon? En Seppik vi tuj trovos vian respondon al tiu demando kaj al multaj aliaj. [Ne forgesu ke kiel membro de ELNA vi ricevos rabaton de 10% al la katalogaj prezoj!]
Sur paĝo 5 en la katalogo vi trovos trezoreton: la libron Baza Literatura Krestomatio, redaktitan de Vilmos Benczik. Kontraŭ nur $9.70 vi povas aĉeti ĉi tiun malgrandan libron en kiu vi havos eltiraĵojn el niaj klasikaj prozaĵoj kaj poeziaĵoj. Se vi deziras elspezi multe pli da mono, iru al paĝo 21, kie troviĝas la Nova Esperanta Krestomatio, redaktita de William Auld. Ĝi estas ampleksa, tole bindita libro, kaj meritas lokon en la bretaro de ĉiu serioza esperantisto, sed ĝi ja kostas $43.70 . . . Se aparte plaĉas al vi la stilo de S-ro Auld, unu el niaj plej eminentaj verkistoj, en la sama paĝo estas lia Pajleroj kaj Stoploj, vera antologio de liaj verkoj dum kelkaj jardekoj ($25.50).
Sub la rubriko "Reading Material: Children, Young People, and Beginners", kiu komenciĝas en paĝo 5, estas multaj malmultekostaj libroj kaj libretoj. Por malpli ol $10.00 vi povus aĉeti manplenon da libroj . . . Vi trovos ankaŭ la tradukon de Winnie-la-Pu ($15.70), belegan kaj bonegan rakontlibron pri nia fame konata urso-amiko.
Sub la rubriko "Prose" (p. 7), mi menciu nur kelkajn elstarajn librojn: Kiuj Semas Plorante de Tofalvi kaj Knichal ($10.00); Kredu Min, Sinjorino de Rossetti ($16.50)--klasikaĵo en nia literaturo; Noveloj de Sienkiewicz, en traduko de Lidja Zamenhof (nur $2.50!); Rakontoj el Pluraj Landoj de Parker (nur $1.70!!); ktp. Se vi dezirus havi grandan kolekton de prozaĵoj, la du-voluma Trezoro redaktita de Rossetti kaj Vatre tute meritas la koston de $44.40.
Tiu kiu vere deziras kreskigi la vortprovizon devas legi poezion, ĉu ne? Kompreneble la plej granda fonto por ni estas la Esperanta Antologio redaktita de Auld; ĝi kostas $45.60, sed rimarku ke ĝi ampleksas ĝis 900 paĝoj!
El la rubriko "Mixed Literature" (p. 20), mi menciu la du volumojn de la Ĉina Antologio ($14.90 kaj $13.90)--belajn, altkvalitajn librojn. Kompreneble, la Fundamenta Krestomatio de Zamenhof mem ($21.00) estas grava libro en nia historio. Kaj unu el miaj plej ŝatataj libroj estas la Hungara Antologio redaktita de Vilmos Benczik ($37.60); ĝi estas bela ampleksa libro, kaj en ĝi troviĝas multaj poemoj tradukitaj de Kalman Kalocsay.
Nur kelkajn aliajn rekomendojn mi faros: Por la historio de Zamenhof kaj Esperanto, estas senegala la libro Zamenhof: Aŭtoro de Esperanto de Marjorie Boulton ($22.50), kvankam ĝi ne estus facila libro por komencanto. Por inspiro pri Esperanto, legu La Bonan Lingvon de Claude Piron ($14.90). Kaj kompreneble, ekzistas la traduko de la Sankta Biblio ($14.80); Zamenhof mem tradukis la malnovan testamenton, kaj grupo de britaj pastroj tradukis la novan.
Jen sufiĉo por unu monato! Ne mankas al ni multaj libroj kiujn ni povas legi kaj ĝui--kaj el kiuj ni lernos pli ka pli nian amatan lingvon. Ne necesas ke vi aĉetu multajn; nur aĉetu unu, kaj komenciĝu!
Nun mi starigos por vi lerno-taskon. Serĉu en via vortaro, kaj lernu la distingojn inter:
tablo/tabelo/tabulo
fablo/fabelo
proceso/procezo/procedo
drinki/trinki
firmo/firmao
ero/erao
stadio/stadiono
ŝelo/selo/salo
glano/glando
glaco/glacio
konduki/kondukti
Ĝis majo!
Jen via nova tradukodefio! Provu ĝin. Ankaŭ Zamenhof mem tradukis tiun teatraĵon, kaj ni komparos niajn provaĵojn kun lia:
Give every man thy ear, but few thy voice,
Take each man's censure, but reserve thy judgment.
Costly thy habit as thy purse can buy,
But not express'd in fancy, rich, not gaudy,
For the apparel oft procalims the man . . .
Neither a borrower nor a lender be,
For loan oft loses both itself and friend,
And borrowing dulleth the edge of husbandry.
This above all: to thine own self be true,
And it must follow, as the night the day,
Thou canst not then be false to any man.
Hamlet, Act I Scene III
Polonius to Laertes
William Shakespeare
Kunportu vian tradukaĵon al la unua kunveno en majo por kompari ĝin kun la provoj de la aliaj klubanoj. Se vi ne povas ĉeesti la kunvenon, bonvolu sendi vian provon al Danjelo Gibbons (765 Westwood, Apt. 5B, St. Louis, MO 63105).
La elstaraj respondoj aperos en la venonta bulteno.
********************************************
Jen la tri provoj por la "Perna" tradukodefio:
__________
Kiam homoj unue koloniis la trian planedon de Rukbato kaj nomis ĝin "Perno", la fremdplanedon ili apenaŭ rimarkis, svingiĝantan ĉirkaŭ la adoptita ĉefplanedo laŭ sovaĝe neregula elipsa orbito. Post kelkaj generacioj ili jam forgesis ke ĝi ekzistas. La furioza pado de la vagulo trenis ĝin proksimen al la stiffratino ĉiun ducentan jaron (laŭ Tera kalkulo) ĉe perihelio.
Kiam la konjunkturoj harmoniiĝis kaj la konjunkcio kun la fratinplanedo sufiĉe proksimis, kiel ofte okazis, la indiĝenaj vivaĵoj de la vagulo provis transsalti la spacbreĉon al la pli milda kaj gastigema planedo.
Dum la freneza lukto kontraŭ tiu minaco kiu enfalis tra la Perna ĉielo kvazaŭ arĝentaj fadenoj, la malfortika ligo inter Perno kaj la patrinplanedo rompiĝis. Rememoroj de la Tero retiriĝis for de la Perna historio dum sinsekvaj generacioj, ĝis la memoro de la propra origino degeneris de legendo al mito ĝis plena forgeso.
--Lee Miller
__________
Antaŭ ol homoj ekloĝatigis la trian mondon de Rukbato kaj nomis ĝin Perno, ili ne multe priatentis la fremdul-planedon, kiu svingiĝis ĉirkaŭ sia adoptita ĉefstelo en elipsa orbito senbride nekonstanta. Post kelkaj generacioj ili tute ne memoris ĝian ekziston. La sovaĝa vojo de la vagemulo alproksimigis ĝin al la fratina planedo ĉiun ducentan (Teran) jaron ĉe la perihelio.
Kiam la aspektoj hormoniiĝis kaj la konjunkcio sufiĉe proksimiĝis, kiel ofte okazis, la indiĝenaj vivantaĵoj de la vagemulo penis transponti la breĉon al la pli modera kaj agrabla planedo.
Ĝuste dum la furioza lukto por kontraŭbatali tiun minacon, kiu falis kiel arĝentaj fadenoj el la Perna ĉielo, la kontakto inter Perno kaj la patrina planedo rompiĝis. Memoro pri Tero forfluis pli kaj pli de la Perna historio dum ĉiu sekvanta generacio, ĝis memoro pri la originoj de la Pernanoj degeneris preter legendo kaj mito, en la abismon de forgeso.
--Dan Gibbons
__________
Kiam homoj unue koloniis la trian mondon de Rukbato kaj nomis ĝin Perno, ili malofte estis atentigintaj sin pri la fremd-planedo, ĉirkaŭsvinganta ĝian adoptan ĉefstelon laŭ elipsa orbito freneze vaganta. En la daŭro de kelkaj generacioj ili jam forgesis ĝian ekziston. La senesperiga vojo, kiun sekvis la vaganto, kondukis ĝin proksiman al ĝia adopta fratino ĉiun ducentan (teran) jaron ĉe ĝia perihelio.
Kiam akordis la aspektoj kaj sufiĉe proksimis la konjunkciaĵo kun ĝia fratina mondo, kiu ofte okazis, la vivaro indiĝena sur la vaganto celis transponti la kosman interspacon al la pli moderklimata kaj favora planedo.
Tio okazis dum la furioza luktego por kontraŭbatali tiun falantajn tra la ĉielo de Perno kiel arĝentaj fadenoj minacon, ke oni rompis la malfortikan interrilaton de Perno kun la patrinplanedo. La rememoroj pri Tero pli foriĝis de la Perna historio post ĉiu sinsekva generacio ĝis la memoro de ilia origino degeneris preter legendo aŭ mito, al forgesiĝo.
--Jerry Johnson
Kiel la Bestoj Parolas
Birdetoj kvivitas, aŭ pepas, aŭ kvikas;
klukas kokinoj, sed kok' kokerikas;
zumas abeloj kaj ĉirpas cikadoj,
sed hurlas la lupoj dum stepaj vagadoj;
vortojn prononcas papago (nur prunte),
sed porko plej princa parolas nur grunte.
Pro ies alveno, pro amo aŭ ĝojo,
la hundo esprimas la sentojn per bojo.
Pro vundo ĝi jelpas, ĝi grumblas minace,
kaj tiam ĝi montras la dentojn grimace.
Antaŭ jarmiloj kaj same hodiaŭ
la kata protesto aŭ plend' estas "miaŭ!"
Sed se lertaj karesoj kaj sino tre bonas
la kat' malmiaŭas -- ĝi ĉarme ronronas.
Siblas serpento (kaj klakas krotalo)
sed henas sur kampo la nobla ĉevalo.
Homo perdita blasfemas aŭ veas;
perdita ŝafido nur staras kaj beas.
Kaj muĝas la reĝa leono afrika,
sed muĝas pli milde bovino amika.
Azeno iaas, kaj strigo ululas,
kaj par' de kolomboj pro amo rukulas;
aŭ pri la kolomboj -- vi eble preferas
la vorton samsencan -- pro am' ili kveras.
Kaj kantas kantbirdoj, kaj fajfas aliaj,
kaj kriĉas aliaj, sovaĝe laŭtkriaj,
sed ĉiam anasoj (kaj ranoj) nur kvakas,
kaj gakas anseroj, kaj korvoj nur grakas.
Sed se el la cerboj forfalis tra truoj
la vortoj precizaj por krioj kaj bruoj,
kutime vi pravas, malofte vi pekas,
se vi ĝeneraligas, kaj diras, "ĝi blekas."
Marjorie Boulton
el Faktoj kaj Fantazioj
UEA, 1984
La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 11.
Legu pasintajn ĉapitrojn.
El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14
Interesa rakonto pri la prauloj de la Barono. -- Kverelo pri la ĝusta loko, kie staris la arkeo de Noaho. -- La historio de la ŝtonĵetilo kaj ĝiaj ecoj. -- Favorata poeto estas prezentata sub ne tre delikataj aŭspicioj. -- La obstineco de reĝino Elizabeto. -- La patro de la Barono transiras la markolon inter Anglujo kaj Holando sur marĉevalo, kiun li poste vendas por sepcent dukatoj.
Vi deziras (mi povas vidi tion sur viaj vizaĝoj), ke mi donu al vi informon, kiamaniere mi fariĝis posedanto de tia trezoro, kia estas la ŝtonĵetilo menciita antaŭ nelonge. (Ĉi tie faktoj devas esti tenataj sen sankteco).) Jen kiel ĝi okazis: Mi estas devenanto de la edzino de Urio, kiun ni ĉiuj konas kiel intimulinon de David; ŝi naskis kelkajn infanojn al lia reĝa moŝto; foje la geedzoj kverelis pri afero de granda graveco, t.e. pri la ĝusta loko, kie la arkeo de Noaho estis konstruita kaj kie ĝi ripozis post la diluvo. Disiĝo rezultis. Ŝi ofte aŭdis Davidon parolanta pri lia ŝtonjextilo kiel lia plej valora trezoro. Ŝi ŝtelis ĝin en la nokto de la disiĝo, sed oni sciiĝis pri la ŝtelo, antaŭ ol ŝi forlasis lian regnon, kaj ne malpli ol ses el liaj gvardistoj postkuris ŝin. Tamen, mem uzante la ŝtonĵetilon, ŝi trafis unu el ili ĝuste tie, kie David batis Goljaton, kaj ŝi tuj mortigis lin. Liaj akompanantoj estis tiel timigitaj pro lia falo, ke ili ĉiuj iris returne kaj lasis la edzinon de Urio daŭrigi sian vojaĝon. Ŝi prenis kun si, kiel mi devus informi vin antaŭe, sian plej amaton filon el tiu kuniĝo; al li ŝi testamentis la ŝtonĵetilon, kaj tiel ĝi seninterrompe iris de patro al filo, ĝis kiam ĝi venis in mian posedon. Unu el ĝiaj posedintoj, mia pra-pra-pra-avo, kiu vivis antaŭ ducent kvindek jaroj, vizitis Anglujon kaj amikiĝis kun granda poeto, kiu estis terura ŝtelisto de cervoj; lia nomo, mi pensas, estis Shakespeare.* Li ofte prunteprenis tiun ŝtonĵetilon kaj mortigis per ĝi tiel multajn el la cervoj de Sir Thoma Lucy**, ke preskaŭ trafis lin la sorto de miaj du amikoj en Gibraltar. Kompatinda Shakespeare estis malliberigata, kaj mia antaŭulo havigis al li lian liberiĝon en tre stranga maniero.
La reĝino Elizabeto tiam estis sur la trono, sed ŝi fariĝis jam tiel malagema, ke ĉia eĉ bagatela afero ĝenis ŝin; vestiĝi, senvestiĝi, manĝi, trinki kaj fari aliajn aferojn, kiuj restu ne nomataj, faris la vivon por ŝi neportebla ŝarĝo. Mia praulo ebligis al ŝi, ke laŭ sia volo ŝi povis aŭ farigi tiujn aferojn per anstataŭanto aŭ tute ne fari ilin! Kaj kio, laŭ via supozo, estis la sola rekompenco, kiun ŝi sukcesis trudi al li por la servo? La liberigon de Shakespeare! Li havis tian animon por tiu fama verkisto, ke li estus mallongiginta sian propran vivon, por aldoni kelkajn tagojn al la vivo de sia amiko.
Mi ne aŭdis, ke iuj el la regatoj de la reĝino, kaj precipe la bovaĵ-manĝantoj, kiel oni vulgare nomas certan korpuson da gvardiantoj, forte aprobis ŝian manieron de vivado tute sen manĝaĵo, kiom ajn la noveco de la afero eble imponis al ili en tiu tempo. Ŝi mem ne laŭvivis la kutimon pli ol sep jarojn kaj duonon.
Mia patro, kiu estis la lasta posedanto de tiu ŝtonĵetilo antaŭ mi, rankontis al mi la sekvantan anekdoton:
Li promenis sur la marbordo en Harwich***, havante ĉi tiun ĵetilon en sia poŝo; antaŭ ol liaj paŝoj kovris unu mejlon, lin atakis furioza besto, nomata mar-ĉevalo; kun malfermita buŝo ĝi kuris al li kun franda furiozeco; li hezitis momenton, sed tuj poste elpoŝigis la ĵetilon, retiris sin proksimume tricent futojn, klinis sin por preni du ŝtonetojn, de kiuj multaj kuŝis sub liaj piedoj, kaj ekĵetis ilin tiel lerte al la besto, ke ĉiu ŝtono elbatis unu okulon kaj lokiĝis en la kavo kaŭzita de la elbato. Li nun sidigis sin sur la dorso de l' besto, kaj rajdis sur ĝi en la maron; ĉar en la momento, kiam ĝi perdis sian vidpovon, ĝi ankaŭ perdis sian furiozecon kaj fariĝis tute malsovaĝa. La ĵetilo estis metata en ĝian buŝon kiel bridilo, kaj la besto estis direktata kun plej granda facileco trans la oceanon. Post malpli ol tri horoj ili ambaŭ atingis la kontraŭan marbordon, kiu estas en distanco de ĉirkaŭ tridek marmejloj. La mastro de la gastejo "Tri Tasoj" en Hellevoetsluis**** en Holando aĉetis tiun marĉevalon, por elmontri ĝin, por sepcent dukatoj, kio egalis pli ol tricent pundojn, kaj en la sekvanta tago mia patro pagis por sia revojaĝo al Harwich.
Mia patro faris dum sia vojaĝo sur la dorso de la besto kelkajn strangajn observojn, kiujn mi rakontos poste. *Elparolu: Ŝejkspir. **Elparolu: Lusi. ***Elparolu: Hariĉ. ****Elparolu: Helefutsleŭs
Daŭrigota...
La Krokodilo
franca popolkanto
La krokodil' irante al milito,
Al la idar' adiaŭ diris ĵus.
Foriris ĝi muĝante kun ekscito,
Pri elefantoj pensis ĝi kun ruz'.
Refreno:
Se la kro-kro-kro, la kro-kro-kro, la krokodiloj
Malaperis for en Nil', ni ne parolu plu!
Se la kro-kro-kro, la kro-kro-kro, la krokodiloj
Malaperis for en Nil', ni ne parolu plu!
O-e o-o-e o-e o-o-o
O-e o-o-e o-e o-o-o
Murmuris ĝi militan marŝon glute.
Inter la dentoj vortoj restis for.
Kiam la faŭkon ĝi malfermis tute
La malamikoj tremis en la kor'.
Ĉe Nila bordo zumis ĝia kanto
Kaj ĉio tremis ĉe la bord' de Nil',
Sed jen subite venis elefanto
Kaj malaperis brava krokodil'.
El "La Verda Trobadoro", FLE/SAT-Junulfako, 1986.
Deziras Korespondi:
Karaj Amikoj,Mi estas komencanta esperantistino, kiu volas korespondi kun diverslandanoj por min ekzerci en la lingvouzo kaj volus havi geamikojn en diversaj landoj. Mi aĝas 47 jarojn kaj mi estas edzino. Mi intersiĝas pri fremdaj lingvoj , psikologio, literaturo, muziko kaj ankaŭ komputiloj.
Bonvolu publikigi mian adreson en via klubbulteno.
Koran Dankon, Kun sinceraj salutoj
Zuzanna Jeziorska
Mia e-poŝto: Zuzia_Jeziorska@poczta.onet.pl
Kunveno, Biblioteko Buder. 2-an de majo, 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado je la 6-a ptm; la programo komenciĝos je la 7-a:
**la monata tradukodefio
**la Poezio de William Auld
Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 5-an de majo, 2000
3949 Lindell (314-535-4274). Vespermanĝo je la 6-a ptm.
Kunveno, Biblioteko Buder. 16-an de majo, 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado je la 6-a ptm; la programo komenciĝos je la 7-a:
**ludo- kaj kanto-vespero