Majo, 1999
- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)
Lee Miller: El mia lingva angulo...
Ron Glossop: Informilo por novaĵkomunikiloj
Kunveno, 4-an de majo
KoRo, 7-an de majo
Ekskurso, 15-an de majo (Fotoj!)
Kunveno, 18-an de majo
Venontaj Eventoj
Lee Miller: El mia lingva angulo...
En la frazo "Subitaj ŝtormonuboj pelis la klubanojn al siaj aŭtoj", al kiuj apartenas la aŭtoj? Ĉu al la klubanoj, aŭ al la ŝtormonuboj?
Si. Ve.
Jen vorteto kiu ofte ĝenas min (kaj eble vin, ĉu ne?). Kiam mi parolas, aŭ skribas, mi ne ĉiam certas kiam oni povas ĝuste diri "si". Ŝajnas al mi ke ni usonaj esperantistoj suferas pro malsano kiun mi nomumus "podedasiito". T.e., je "po", "de/da", kaj "si" ni estas mallertaj. Kial? Ĉar la lingvouzado malsimilas la anglan, kaj niaj mensoj kaj pensoj ne flue sekvas la Esperantajn regulojn.
La bazaj reguloj por "si" estas sufiĉe malmultaj kaj simplaj:
--"Si" estas ĉiam triapersona; t.e., ĝi rilatas nur al "li", "ŝi", "ĝi", "ili" aŭ "oni".
--"Si" neniam povas esti subjekto aŭ parto de subjekto de iu frazo.
--"Si" ĉiam rilatas al la subjekto de la frazo.
Kelkaj ekzemploj:
"Mi amas min". Ne "Mi amas sin".
"Vi amas vin". Ne "Vi amas sin".
"Li amas sin". T.e., li ne amas alian, sed li amas sin mem. Komparu: "Li amas lin" kiu signifas ke li ja amas alian.
"Ŝi forprenis la kukon de sia tablo". Al kiu apartenis la tablo? Al ŝi mem. "Ŝi forprenis la kukon de ŝia tablo" indikas ke la tablo apartenis al iu alia.
Ĉu ĝusta estas la frazo: "Ŝi diris, ke sia patrino iris al la laborejo"? Ne, tute ne, ĉar "sia patrino" estas subjekto de frazo, kaj "sia" ne povas esti parto de subjekto. Oni diru: "Ŝi diris, ke ŝia patrino iris al la laborejo".
Ree al la ŝtormonuboj. . . Oni povus ĝuste diri "Pro subitaj ŝtormonuboj, la klubanoj estis pelitaj kiel musoj antaŭ katoj al siaj aŭtoj". Ĉu la klubanoj estas tiom dolĉaj, ke la pluvo nepre solvus ilin? Jes, kompreneble, pro interkompreniĝo kaj pacamo ili ĉiuj estas dolĉaj esperantistoj! Senescepte.
Komentoj, demandoj, kaj respondoj estas bonvenaj!
Ron Glossop: Informilo pri la LK por novaĵkomunikiloj.
PRESS RELEASE
The 47th annual convention of the Esperanto League for North America will be held at the Sheraton West Port Hotel's Lakeside Chalet from July 23 to July 26, 1999. The convention will feature music and presentations by Esperanto speakers from China, Colombia, and Cuba as well as from North America. The program will include videotapes, demonstrations, lectures, games, and discussions on topics such as Esperanto literature and publications, the role of Esperanto in science-fiction, using Esperanto for world-wide travel and communication, how to generate more interest in Esperanto, and the importance of teaching Esperanto to elementary school pupils. A press conference will be held at 10:00 Saturday morning for local media representatives.
Esperanto is a language designed for international communication. It was developed in 1887 by Polish physician L. L. Zamenhof as a means for people to interact with each other even though they had different national languages. Esperanto is not intended to replace national languages but rather to allow peoples with different national languages to participate in international exchanges by means of a neutral second language. Being a designed language, it is less difficult to learn than other languages because everything is rule-guided (including where to place the accent in a word), and there are no exceptions to the rules. Since each letter has only one sound, you can move readily between the written and spoken versions of the language. A system of word-building by prefixes and suffixes means that your vocabulary can grow much more rapidly than with other languages. The vocabulary is based mostly on Latin so many words are familiar to those who know European languages. For example, "Inteligenta persono lernas Esperanton" means "An intelligent person learns Esperanto," and "Mia patro estas dentisto" means "My father is a dentist."
Some people mistakenly believe that Esperanto is no longer much used. In fact, many magazines, books, tapes and CDs (including rock music), and videos are published in Esperanto. You can visit Esperanto centers in Brazil, France, Switzerland, and Japan. Individual Esperantists provide home-hospitality throughout the world. International groups interested in matters from stamp-collecting to vegetarianism make use of Esperanto. Esperanto is also used for e-mail and internet communication. For example, see http://www.esperanto.net or http://www.esperanto-usa.org. Each year 2-4,000 users of Esperanto gather at their Universala Kongreso de Esperanto (Universal Congress of Esperanto). Last summer it was in Montpellier, France. In 1999 the 84th universal congress will be Berlin, and the next summer the congress will be in Tel Aviv, Israel.
Esperanto users also have regular get-togethers here in the United States. Besides the annual national conventions of the Esperanto League for North America (which have recently been held in New York, Detroit, San Francisco, and Montreal), there are regional gatherings in New England, the Pacific Northwest, and California. There is also an annual national convention for young people. Previous national Esperanto conventions were held in St. Louis in 1959 and 1967.
A special class for those who want to learn some Esperanto before the 1999 convention will be held in July on Tuesday and Thursday evenings from 7 to 9 at the Baha'i Center in Webster Groves. For more information about the class or the convention, contact Professor Ronald Glossop at 314/869-2303 or by e-mail at rglossop@postnet.com. You might also want to take a look at the web-site for the Esperanto Association of St. Louis:http://www.icon-stl.net/~peggyd/asocio.htm.
Kunveno, Biblioteko Buder. 4-an de majo
Spite al la densa aŭtotrafiko, finfine alvenis Peggy Dolter, Jeff Wilson, Dan Gibbons, Jerry Johnson kaj Glen Carkin. Dum la unua horo ili laŭtlegis la rakonton "La Viro Kun la Tordita Lipo", de A.C. Doyle. (Elangligis S. Zaft. La novelo estas havebla ĉe: http://members.aol.com/sylvanz/tl1.htm) Unu membro sin ekzercis pri prononco dum la aliaj klopodis por deĉifri la parolon. Supozeble post sufiĉe da tia ekzercado ili iam povos kaj paroli kaj kompreni la esperantan lingvon. "Eĉ guto malgranda, konstante frapante..."
(D-ro Watson, serĉante amikon en fia opiejo, surpriziĝas pro la ĉeesto de sia kamarado Sherlock Holmes. Kian misteron la fama detektivo klopodas solvi? La plejparto de la rakonto devas atendi ĝis venontaj kunvenoj.)
Alvenis Nancy Casey, kaj la diskuto turniĝis al klubaj aferoj. Kion fari pri la subita malapero de Stanlio? La aferoj, kiujn li antaŭe pritraktis, estis dividataj inter la ĉeestantoj.
Pli feliĉiga novaĵo: Jeff prelegos pri Esperanto ĉe la "Gateway Sci-Fi & Media Convention", ĉe la hotelo Henry VIII, la 10-an de julio (http://www.stlf.org/gateway/). Jen bonega okazo por varbi novajn membrojn. Li deziras, ke aliaj E-istoj ĉeestu. Se vi povas partopreni, bonvole skribu al Jeff: jsw@bbs.galilei.com. Nu, eble ne. Li neniam kontrolas sian retpoŝton. Pli bone telefonu: 997-0014.
-dhg
Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 7-an de majo
Partoprenis Duncan Charters, Peggy Dolter, Dan Gibbons, Ron kaj Audrey Glossop, Jeff Wilson, Lee Miller, kaj Roberto Vegiard. La lastaj du veturis dum horoj de centra Misurio. Kia dediĉo! Roberto, kiu lastatempe komencis studi Esperanton, deziras lerni per la modelo de pli spertaj E-istoj. Sed lia entuziasmo estas ankaŭ bela modelo por la spertuloj. Li bone progresas, kaj nun li sufiĉe kuraĝas por diri kelkajn bone pripensitajn vortojn.
Kompreneble, estas ĉiam plezurige vidi la afablan kaj lertan Lee-on. Venu ofte, estimata!
Plejparte la postmanĝa diskuto temis pri la venonta kongreso. Iu devas pritrakti la hotel-rilatajn aferojn. Ron bonkore volontis tion fari.
La grupo restis longe por kontroli la kongresan programon. Multo estas ankoraŭ farenda, sed ŝajne ĉio estas en ordo. Detaloj ĉiam leviĝas, sed bonŝance ekzistas en la klubo multaj dediĉitaj laboremuloj, kiuj senlace klopodos por solvi ĉiajn problemojn, kaj antaŭeniros spite al ĉiuj obstakloj. Bonege, kamaradoj! Sendube, danke al vi, ĉio fluos glate ĉe la landa kongreso.
-dhg
Ekskurso, Parko Faust. 15-an de majo
La vetero belegis sabaton matene. La suno brilis, birdoj kantis, kaj dolĉa venteto ludis inter la branĉoj de la arboj. Ĉirkaŭ la 10-a horo Jim kaj Nancy Casey, Peggy Dolter, Dan Gibbons, Jerry Johnson, Rod Mason, kaj Jeff Wilson alvenis al Parko Faust por la printempa ekskurso de EASL.
Tie troviĝas bela konstruaĵo: granda domo el vitro, kiu enhavas tropikajn florojn kaj arbojn, kaj centojn kaj centojn da papilioj. Brunaj, nigraj, oranĝaj, bluaj; grandaj, etaj; simple aŭ komplike desegnitaj; ĉiaj papilioj svarmis kaj ŝvebis ĉie. Komence la klubanoj estis senvortigitaj pro miro, sed baldaŭ revenis la langoj, kaj ili babilis feliĉe pri io kaj tio, dum ili promenis tra la eta ĝangalo, ĉirkaŭitaj per raraj, ravaj, flirtantaj belegaĵoj. Jeff estis kompilinta liston de papilirilataj vortoj kiu estis tre utila.
Poste la klubanoj spektis mallongan filmon pri papilioj, kaj lernis multon pri la vivoj kaj kutimoj de tiuj interesaj insektoj.
La Parko Faust enhavas ankaŭ aliajn vizitindaĵojn. Ĉe la antikva karuselo, kvar klubanoj (divenu!) rajdis lignajn ĉevalojn. Ĉe malnova farmkonstruaĵo, afabla forĝisto demonstris sian arton (Jim asistis, kaj rekompence ricevis freŝe forĝitan hokon). Restis pli da interesaĵoj, sed subitaj ŝtormonuboj pelis la klubanojn al siaj aŭtoj, kaj al la restoracio "Pizzeria Uno" por tagmanĝo.
Kiel do la ekskurso rilatis al Esperanto? Eble pro tio, ke ni devas lerni lecionon de la raŭpo: Hodiaŭ oni estas eta rampanta komencanto, sed eble morgaŭ oni vekiĝos kaj trovos, ke oni fariĝis bela, flugilhava mirindaĵo, sperta E-isto kiu parolas flue kaj glate.
Aŭ eble ni lernu alian lecionon: Kvankam ofte ŝajnas, ke oni klopodas vane por ŝanĝi la mondon, oni neniam scias la rezultojn de sia agado. Ĉi tiu papilia flugilo povas kaŭzi grandan ŝtormon trans la mondo, almenaŭ tiel oni diras.
-dhg
Okulhavaj papilioj.
Sur giganta raŭpo. (Antaŭe: Jerry, Jim, Nancy, Rod. Poste: Dan, Peggy, Jeff)
Jerry englutiĝas.
Kunveno, Biblioteko Buder. 18-an de majo
Jeff Wilson alvenis ĝustatempe (je la 6-a). Nur li scias tion, kion li faris dum dek kvin minutoj, ĉar li estis sola. Aperis Dan Gibbons, Jerry Johnson, kaj Glen Carkin. La kvar krokodilis hontinde ĝis preskaŭ la sepa horo, kiam alvenis Peggy Dolter, Ron Glossop, Rod Mason, Jim Casey, kaj Nancy Casey. Multe da E-istoj en eta ĉambro! Kion do ili faris?
Laboron, laboron, laboron. Ĉi tiuj EASL-anoj ja ŝatas la laboron! Kaj pro la venonta kongreso ekzistas multe da laboro farenda.
Unue ili kontrolis la informilon, kiun verkis Ron por la lokaj gazetoj. Ĉu ni diru "Esperantistoj" aŭ "Esperanto speakers"? Ĉu ni diru "dead language" aŭ "rarely-used language"? Jen gravaj demandoj. Neniam oni diru, ke la Sankta-Luisanoj ne zorgas pri detaloj. Ni elsuĉas la sukon el ĉiu detalo.
Poste la grupo pritraktis la kongresan hororon. Pardonu: horAron. Ni jam havas sufiĉe da prelegontoj, sed nun ni devas ordigi ilin racie. Kia vermskatolo! Kiam okazas prelego por komencantoj, necesas, ke la samtempa prelego en alia ĉambro estu aparte interesa por spertuloj. Dum la aferkunsidoj de ELNA kompreneble neniu estrarano povas paroli alie, ktp, ktp. Peggy daŭre klopodas por aranĝi la aferon, kaj oni povas vidi la progreson ĉe: http://www.icon-stl.net/~peggyd/horaro.htm.
Laboron, laboron, laboron. Al kiuj gazetoj ni sendos la informilon? Poŝte, retpoŝte, aŭ fakse? Kio pri la haveblaj ĉambroj? La vizitkartoj? La T-ĉemizoj? Kio pri la bulteno? Kio pri... Sed la bibliotekaj pordoj fermiĝas. Hejmen, kamaradoj. Hejmeniru al viaj familianoj. Dormu profunde, kaj sciu, ke eĉ se la kongreso okazus morgaŭ, ĉio disvolviĝus sufiĉe bone. Kiam multe da E-istoj kunvenas, kompreneble povas okazi nur bonegaj eventoj, eĉ sen ia ajn preparo. Almenaŭ tion ni kredu.
-dhg
Kunveno, Biblioteko Buder. 1-an de junio
4401 Hampton (314-352-2900). Mezlernantoj alvenu je la 6-a ptm, komencantoj je la 7-a.
Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 4-an de junio
3949 Lindell (314-535-4274). Vespermanĝo je la 6-a ptm.
Kunveno, Biblioteko Buder. 15-an de junio
4401 Hampton (314-352-2900). Mezlernantoj alvenu je la 6-a ptm, komencantoj je la 7-a.