Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Elektronika Bulteno

de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso



Redaktas: Lee Miller
Stabanoj: Danjelo Gibbons, Peggy Dolter

Frontpaĝo

Junio, 2000

- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)

Bob Clark: Notoj de la prezidanto
Lee Miller: El mia lingva angulo...
La Monata Tradukodefio
El Nia Poezio
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 13)
La Verda Trobadoro
Diversaĵoj
Okazontaj eventoj

Bob Clark: Notoj de la prezidanto

Jam alvenis somero! Ŝajnas kvazaŭ nur hieraŭ ni ĉiuj timis la alvenon de "Y2K"-o kaj nun la jaro preskaŭ duone forpasis. Estas mirinde kiom rapide forpasas la tempo kaj kiom rapidaj estas niaj nuntempaj vivoj, ĉu ne?

Mi ĵus akiris DSL-an retan aliron kaj, subite, mia vivo eĉ pli rapidiĝis. Estas bonege povi enŝuti datenojn, bildojn kaj sondosierojn el la interreto po 1 MB minute anstataŭ po 1 MB hore! Tamen, mi rapide tro dorlotiĝis kaj, kiam dum 4 tagoj fuŝis la DSL-a servo, mi preskaŭ freneziĝis. La reto vere estas grandega parto de niaj nuntempaj vivoj. Verŝajne ĝi estas la venonta monda komunumo. Feliĉe, Esperanto jam estas forte ligita al la Retkomunumo.

Mi unue ektrovis Esperanton antaŭ proksimume 35 jaroj* (Diable! La tempo vere forflugis!) kaj tiam eklernis ĝin. Tamen, pro tio ke ne ekzistis la Reto, mi ne povis trovi proksimajn samideanojn kaj mi devis uzi poŝtan komunikadon por komuniki kun aliaj samideanoj. Tio ne tre plaĉis al mi kaj, bedaŭrinde, mi baldaŭ forgesis Esperanton.

Antaŭ tri jaroj, mi memoris Esperanton kaj serĉis ĝin Rete. Mirindaĵo! Mi ektrovis multajn ret-situojn pri Esperanto kaj eĉ hejmpaĝon de nia loka grupo. Mi ĉeestis lokajn grupajn kunvenojn, reinteresiĝis pri Esperanto kaj re-eklernis ĝin. Nun, mi povas senprobleme legi kaj aŭskulti Esperanton Rete, facile skribi al korespondantoj tra la mondo kaj eĉ mendi Esperantaĵojn el alilandaj retbutikoj. Estas ege pli facile lerni kaj uzi Esperanton hodiaŭ ol antaŭe.

Tre plaĉas al mi ĉi tiu ligo inter nia centjaraĝa lingvo kaj la junaĝa Reto. Same kiel la Reto plibonigas kaj rapidigas komunikadon inter tiuj kiuj parolas la samajn lingvojn, Esperanto plibonigas kaj rapidigas komunikadon inter tiuj kiuj havas malsamajn naciajn lingvojn. Eble estontece la Reto kune kun Esperanto ligos la tutan homaron unu al la alia malgraŭ iliaj malsamaj lingvoj. Ni nur povas esperi.

[*Noto de la Redaktisto: Laŭ mia memoro, nia estimata Prezidanto ankoraŭ ne verkis sian propran vivrakonton, "Kiel Mi Iĝis Esperantisto". Kompreneble, mi ne dirus ion pri tiu fakto . . . LM]

Lee Miller: El mia lingva angulo...

Por Kio Servas Esperanto en la Aktuala Mondo?

Dum pasintaj semajnoj, mi multe legis en la malnova Enciklopedio de Esperanto [eldonis Literatura Mondo en Budapeŝto, 1933-34]. Ĝi estas vera trezoro pri la fruaj jaroj de Esperanto, kun artikoletoj pri la pioniroj de nia lingvo, kaj kun pli ol 300 paĝoj (nekredeble!) de fotoj. Sed kio plej trafas min estas la vigleco de la Movado dum tiu epoko inter la du mondmilitoj. Jen la vagantaj Cseh-instruistoj, kiuj vojaĝis multloken en la mondo kaj instruis amasojn; jen viglaj naciaj asocioj, kaj diversaj bultenoj kaj revuoj; jen Esperanto-eldonistoj multloke (Hungario, Germanio, Britio . . . ); jen burĝonanta kaj klasika literaturo, kun majstroj kiaj Kalocsaj, Baghy, Waringien, Butler, kaj la aliaj granduloj de nia Movado.

Kaj poste okazis la dua mondmilito. Eŭropo ruiniĝis. Idealismo malaperis el la mondo. Usono komencis superregi ĉion kaj ĉiujn, ĉie. Oni devis sin fokusi al rekonstruado, kaj al la bazaj bezonoj de vivo. En tia medio, ne plu eblis pensi kaj labori por internacia lingvo.

Kiel vi bone scias, en nia nuntempa mondo daŭre mankas idealismo. La mondaj povoj konsistas el mono, komerco, kaj politiko. Ne tiom gravas arto, literaturo, lingvo, komunikado; ili nur gravas kiam ili servas por gajni ion.

Sed Esperanto estas idealisma afero. Mi citu el Julio Baghy: "Esti esperantisto signifas ne nuran lingvoscion, Ĝi estas destino. Misio. Sopiro al pli bona mondo. Vera esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas, kaj li estas esperantisto jam antaŭ ol li lernas la lingvon." [Ora Duopo, red. Kokeny, Ludoviko. Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1966, pp. 9-10.]

La stato de Esperanto hodiaŭ? Fakte, ĝi estas nekonata; ignorata; lingvo de malgranda grupo. Malestimata. Foje atakata. Malfortika.

Jen la vero, laŭ mi. Sed ne la tuta vero. Esperanto estas vivanta lingvo; ĝi fakte estas konata, kvankam de malgranda popolo; ĝi estas kultur-riĉa; ĝi estas ilo de internacia interkompreniĝo; kaj ĝi estas parto de mia (kaj de via) vivo . . .

"Jes ja, okej", vi diras . . . sed precize por kio ĝi servas en nia mondo? Ĉu iam venos la fina venko? (Mi dubas). Ĉu iam registaroj ĝin akceptos? (Mi dubas). Ĉu infanoj en lernejoj ĉirkaŭ la mondo ĝin lernos? (Mi dubas). "Hej, sufiĉas! Ĉu rolon Esperanto havas aŭ havos en nia mondo?" Kaj mi respondas, definitive jes.

Mi povas, kompreneble, nur respondi al tiu demando por mi mem. Por aliaj mi ne parolas. Sed la fakto ke Esperantujo estas malgranda nek ĝenas min, nek malkuraĝigas min. Ĝi ne igas min kabei. Por mi Esperanto havas kelkajn gravajn rolojn, sed oni nur povas ilin kompreni el vidpunkto malsama de tiu de la "pli granda mondo".

Do jen, mi mallonge listigos por vi la celojn por kiuj servas Esperanto, en nia aktuala mondo kaj (mi kredas) en la estonta:

1. Mi diru unue, ke Esperanto servas al intereso, mensa stimulo, amuzo, kaj plezuro. Multaj en la mondo okupiĝas pri krucvortenigmoj. Multaj studas la Klingonan lingvon, aŭ partoprenas en sciencfikciaj agadoj. Multaj kolektas bagatelaĵojn, kaj elspezas multe da mono kaj tempo tiucele. Bone. Sed laŭ mi, Esperanto superas. Per ĝi oni gajnas ne aferojn, sed kulturon. Per ĝi oni ne lernas fikcian lingvon, sed vivantan lingvon kiu ligas verajn homojn tra la mondo. Pro ĝi, oni povas daŭre studi kaj lerni ion interesan kaj valoran. Ne estas hontige agnoski tiun faceton de nia afero. Per Esperanto ni ne gajnas nian panon; ĝi estas kroma afero en la vivo de ĉiuj kiujn mi konas. Sed mi ne povas imagi pli bonan kroman aferon. Ĉu vi povas?

2. Esperanto servas, eble ne al la potencaj uloj en la mondo, sed ja al tiuj kiuj ĝuste taksas siajn rangon, povon, kaj lokon en la mondo. Ni esperantistoj estas sufiĉe humilaj: ni agnoskas la limojn de naciaj lingvoj, de naciaj landlimoj, de politika forto. Ni agnoskas la gravecon de paco por la mondo. Ni ne strebas al regado, sed al plibonigo. Esperanto, do, povas esti (kaj estas) ligilo por tiuj kiuj dividas tiujn celojn: mi estas denaska anglaparolanto, sed pli gravas por mi esti homo kiu povas paroli senbarile kun denaskaj X-parolantoj. Ne multaj en nia mondo konsentus, sed jen ni, esperantistoj.

3. Esperanto estas la lingvo de la "esperantista popolo", kaj tiu popolo ja ekzistas en nia mondo. Esperanto kaj esperantistoj simple estas. Kaj kelkajn, kiuj ne ankoraŭ lernis la lingvon, mi nomus "latentaj esperantistoj" (vidu la vortojn de Baghy supre). Mi estas ano de tiu popolo. Ni, esperantistoj, havas aktualan kulturon; ni havas literaturon, klasikan kaj novan; ni havas historion. Kaj en nia mondo, malsame al la malnova mondo, ni havas kulturon elektronikan, retan, tutmondan ĉe niaj fingropintoj.

4. Mi ne hezitas esti iom esotera. Esperanto servas por "sekrekta lingvo" de elita popolo. Tiel servas ankaŭ la keltaj lingvoj, la eŭska, la sanskrita, eĉ la latina, ktp. Sekretan lingvon mi ŝatas. Kaj . . . kiu scias? Eble iun tagon la mondo saviĝos per la morala forto de la esperantistoj . . .

5. Fine (nur por tiu artikolo), Esperanto havas rolon kiel konkuranton de la angla. Ni ne povas venki la anglan per polemikoj, atakoj, eĉ per argumentoj kaj plej profundaj diskutoj. La angla havas grandan povon en la mondo; ni simple devas akcepti tiun fakton. Sed la situacio estas analoga al la situacio de Mikrosofto. Oni ne toleras, en la komerca sfero, monopolon/akaparadon. Kial? Ĉar kiam ekzistas monopolo multaj ne povas profiti, kreskado ĉesas, aferoj stagnas, potencoj iĝas neekvilibraj. Se oni ne toleras komercan monopolon, kial oni tiom facile toleras lingvan monopolon? Verŝajne simple ĉar neniu jam elpensis la problemojn . . . Mikrosofto, kompreneble, ne malaperos, sed oni starigos ian konkuranton. En la lingva sfero, nur esperantistoj filozofie kaj morale povas kontraŭstari la superregadon de la angla lingvo. Finnoj, germanoj, francoj, baratanoj, kaj aliaj povas kontraŭstari surbaze de historio aŭ kulturo, sed laŭ mi ne filozofie/morale, ĉar la naciaj lingvoj ekzistas nur kiel rezultoj de jarcentoj da hazardo kaj politiko. Nur Esperanto ekzistas pro filozofia kialo (mi ne kalkulas aliajn planlingvojn, ĉar ili ĉiuj jam fiaskis . . . ). Do ni morale devas ekzisti, por ke ekzistu kontraŭstarpunkto al la angla. Ni ne devas militi; ekzisto sufiĉas. Ni ne devas labori kontraŭ la anglan. Ni prizorgu nian propran domon. Ni estu la esperantista popolo. Ni parolu unu al la aliaj esperantlingve. Ni verku ion (eĉ letereton) en Esperanto. Ni legu libron. Ni fosu niajn sulkojn. Ni ĝuu niajn lingvon kaj kulturon. Ni eltrovu la latentajn esperantistojn en la mondo. Nombro de esperantistoj, laŭ mi, tute ne gravas. Kio gravas estas la vivo de la esperantistoj, kiom ajn ili estas.

Ĉu vi konsentas? Aŭ malkonsentas? Ĉu vi aldonus ion al mia listo? Por kio servas Esperanto, laŭ VI?

Kore,

Lee
LeeM1023@email.msn.com

La Monata Tradukodefio

Ne okazos la unua kunveno dum julio; tial ni ne havos novan defion en ĉi rubriko.

********************************************

Jen kelkaj provoj por la traduko de la citaĵo el Hamlet:

Orelon vian donu, ne la voĉon,
Akceptu vi kritikon, sed ne juĝu.
Laŭ la aĉetopov' de la monujo
Vin vestu - riĉe sed ne paradaĉe,
Ĉar ofte viron la vestaĵ' proklamas.
Nek kreditoro nek ŝuldanto estu:
Sin mem kaj la amikon ŝuldo perdas,
Kaj prunto malakrigas la prudenton.
Plej grave: al vi mem estu fidela,
Kaj sekvos, kiel sekvas tagon nokto,
Ke vi neniun ajn povas perfidi.

--Danjelo Gibbons

Al ĉiu la orelon donu, sed la voĉon al l' malmult'.
De ĉiu la riproĉon prenu; rezerviĝu cia juĝ'.
Kostumo cia kostu kiel povas ci aĉeti ĝin.
Vestiĝu ne ekstravagante -- riĉe, ne laŭ la brilaĉ',
Ĉar ofte la vestar' proklamas pri reputaci' de hom' ...
Ci estu nek la pruntprenanto nek la pruntdonanto, ĉar
La pruntdonaĵo ofte perdas kaj amikon kaj sin mem,
Kaj per la pruntprenado malakriĝas ŝparemila kling'.
Kaj super ĉio, tio: ĉiam honestadu al ci mem,
Kaj tio devos sekvi, kiel sekvas nokto al la tag',
Ke, laŭ sammanier', ne mensogpovos ci al iu hom'.

--Jerry Johnson

Al ĉiu atentu; parolu ne.
Ne juĝu, sed juĝiĝu sen koler'.
Vestaĵoj karaj, kiom povas vi,
Ne pavapompaj--riĉaj taŭgas ja,
Per la vestaĵ' montriĝas la anim' . . .
Ne prunteprenu, kaj ne donu vi,
Ĉar tiel mankos amiko kaj mem,
Pruntado mallertigos vin je dev'.
Plej grave: estu memfidela ul',
Kaj sekvos, kiel tagon sekvas nokt',
Neniun vi perfidos en la voj'.

--Lee Miller

Uzu viajn orelojn pli ol vian buŝon.
Kritikojn aŭskultu; pri la propraj silentu.
Altkvalitajn vestaĵojn vi havu, laŭeble,
Evitu tamen aĉe luksajn ornamentojn,
Ĉar ofte oni vin juĝos laŭveste.
Nek pruntedonu, nek prunteprenu,
Tiel perdiĝus kaj la pruntaĵo kaj l' amik'
Kaj mallerte vi ekregus la propran buĝeton.
Jen la nepra afero: Fidelu al vi mem,
Kaj sekvas, kiel nokto sekvas tagon,
Ke vi ne povos malfideli kontraŭ iu.

--Peggy Dolter

El Nia Poezio

Memoro

Estante tiam juna, sekve fola,
mi revojn pri knabin' impulse teksis.

La naŭ planedojn ŝi ampleksis.
Hodiaŭ rulis ŝin la mar' memora
Sur strandon de la mensretino.
Mi vidis klare ŝin.
Fremda knabino.

Kiu kvin jarojn estas morta.

Tre stranga renversiĝo sorta:
Ĉu tia estis mia rev' idola?
Estante nun pli aĝa, tamen fola,
Mi min demandas:

Kiu estis ŝi?

Kaj kiu estis tiu juna mi?

--William Auld
el Esperanta Antologio

La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 13.

Legu pasintajn ĉapitrojn.

El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14

Vojaĝo al la Nordo

La Barono enŝipiĝas kun Kapitano Phipps, atakas du grandajn ursojn kaj preskaŭ perdas sian vivon. -- Li havigas al si la konfidon de tiuj bestoj kaj tiam detruas milojn de ili -- ŝarĝas la ŝipon kun ties femuroj kaj feloj -- fordonacas la femurojn kaj ricevas rekompence ĝeneralan inviton al ĉiuj urbestraj festenoj. -- La Barono rifuzas la honoron de trono kaj reĝinon kun ĝi. -- Disputo inter la kapitano kaj la Barono, en kiu, pro ĝentileco, la kapitano gajnas la punktojn.

Ni ĉiuj memoras la lastan esplor-vojaĝon de Kapitano Phipps* (nun Lordo Mulgrave**) al la nordo. Mi akompanis la kapitanon, ne kiel oficiro, sed kiel privata amiko. Kiam ni alvenis al alta norda latitudo, mi rigardis la objektojn ĉirkaŭ mi tra la teleskopo, kiun mi prezentis al via atento en miaj Gibraltar-aj aventuroj. Mi pensis, ke mi vidas du grandajn blankajn ursojn en furioza aktiveco sur amaso da glacio, multe pli alta ol la mastoj, kaj en distanco de ĉirkaŭ unu mejlo kaj duono. Mi tuj prenis mian karabenon, ĵetis ĝin sur miajn ŝultrojn kaj iris supren sur la glacio. Kiam mi atingis la supron, la malebeneco de la supraĵo igis mian aliron al tiuj bestoj ne-esprimeble peniga kaj danĝera; iufoje malhelpis min malbelegaj kavaĵoj, kiujn mi devis transsalti; en alia parto la supraĵo estis tiel glata kiel spegulo, kaj mi konstante falis; alproksimiĝante sufiĉe, por atingi la ursojn, mi trovis, ke ili nur ludas. Mi tuj komencis taksi la valoron de iliaj feloj, ĉar ĉiu el ili estis tiel granda kiel bone nutrita bovo. Malfeliĉe en la sama momento, kiam mi direktis mian karabenon, mia dekstra piedo glitis, mi falis sur mian dorson, kaj la forto de la ekbato tute senkonsciigis min por preskaŭ duonhoro. Tamen, kiam mi rekonsciiĝis (prezentu al vi mian surprizon!) mi trovis, ke unu el tiuj grandaj bestoj, kiujn mi ĵus priskribis, jam turnis min tiel, ke mia vizaĝo estis malsupre, kaj ĵus ekprenis la zonon de mia pantalono, kiu tiam estis nova kaj farita el ledo. Ĝi certe volis porti min, kun la piedoj antaŭe, Dio scias kien, kiam mi prenis ĉi tiun tranĉilon (montras grandan tranĉilon) el mia flanka poŝo, ekhakis ĉe unu el ĝiaj malantaŭaj piedoj kaj detranĉis tri el ĝiaj piedfingroj; ĝi tuj lasis min fali kaj blekis terure. Mi ekprenis mian karabenon kaj pafis al ĝi, dum ĝi forkuris; ĝi tuj falis. La bruo de la pafilo vekis kelkajn milojn da blankaj ursoj, kiuj estis dormintaj sur la glacio en distanco de duonmejlo; ili tuj venis al la loko. Mi ne povis perdi tempon. Plej feliĉa penso venis en mian cerbon ĝuste en tiu momento. Mi deprenis la felon kaj la kapon de la mortinta urso dum duono de la tempo, kiun bezonus aliaj homoj, senfeligante kuniklon, kaj mi envolvis min en ĝi, metante mian propran kapon sub la kapon de Bruin***. La tuta aro tuj ĉirkaŭis min, kaj mia antaŭtimo ĵetis min, vi povas esti certaj, en plej kompatindan situacion; tamen, mia plano sukcesis plej admirinde por mia savo. ili ĉiuj alvenis flarante kaj verŝajne konsideris min urso-frato; mankis al mi nur la grandeco, por fari min bonega imitaĵo; tamen mi vidis inter ili kelkajn ursidojn, ne pli grandajn ol mi mem. Post kiam ili ĉiuj flaris min kaj la korpon de sia mortinta kunulo, kiel felo nun fariĝis mia ŝirmaĵo, ni ŝajnis tre amikemaj, kaj mi trovis, ke mi povas imiti ĉiujn iliajn agojn sufiĉe bone; sed en murmurado, blekado, kaj ĉirkaŭpremado ili facile superis min. Mi nun komencis pensi, kiel mi povus profiti la komunan konfidon, kiun mi kreis inter mi kaj ĉi tiuj bestoj.

Mi aŭdis de maljuna armea ĥirurgo [tiele], ke vundo en la spino kaŭzas tujan morton. Mi nun decidis provi tiun eksperimenton, kaj denove mi ekprenis mian tranĉilon. Per ĝi mi trafis la plej grandan urson en la nuko, apud la ŝultroj, sed sub granda antaŭtimo, ne dubante, ke la besto, se ĝi postvivos la pikon, disŝiros min. Tamen mi estis pli ol ordinare feliĉa; ĝi falis malviva ĉe miaj piedoj, ne farante eĉ la plej malgrandan bruon. Mi nun decidis mortigi ilin ĉiujn en tiu sama maniero, kaj tion mi efektive plenumis eĉ sen la plej malgranda malfacilaĵo; ĉar kvankam ili vidis siajn kunulojn fali, ili ne havis suspekton pri la kaŭzo, nek pri la efiko. Kiam ĉiuj kuŝis malvivaj antaŭ mi, mi sentis min dua Simsono, mortiginte miajn milojn. Mi mallongigas la rakonton: mi revenis al la ŝipo kaj elpetis tri kvaronojn de la ŝipanaro por helpi min ĉe la senfeligado kaj por porti la femurojn sur la ŝipon; tion ni faris dum kelke da horoj kaj plenŝarĝis la ŝipon per ili. La ceterajn partojn de la bestoj oni ĵetis en la maron, kaj tamen mi ne dubas, ke la cetero estus same bongusta kiel la femuro, se oni ĝin bone peklus.

Tuj post mia reveno mi sendis kelkajn femurojn, en la nomo de la kapitano, al la Lordoj de la Admiralitato, aliajn al la Lordoj de la Fisko, kelkajn al la Lordurbestro kaj magistrato de Londono, kelkajn al ĉiuj negockompanioj kaj la restintajn al miaj elektitaj amikoj, de kiuj mi ricevis varmajn dankojn, sed de la urbo Londono mi ricevis apartan honoron, t.e. invito manĝi en la Guildhall**** ĉiujare en la urbestra tago.

La ursofelojn mi sendis al la Imperiestrino de Rusujo kiel vintrajn peltojn por ŝia Imperiestrina Moŝto kaj ŝia korteganaro. Pro tio ŝi skribis al mi dankleteron per sia propra mano kaj sendis ĝin per ambasadoro eksterordinara, invitante min, partopreni la honorojn de ŝia lito kaj ŝia krono; sed ĉar mi neniam estis ambicia al reĝa digno, mi malakceptis en la plej ĝentila maniero la favoron de ŝia Imperiestrina Moŝto. La sama ambasadoro havis ordonon, atendi kaj porti persone mian respondon al ŝia Imperiestrina Moŝto, por kio li forestis proksimume tri monatojn. La respondo de ŝia Imperiestrina Moŝto konvinkis min pri la forteco de ŝiaj amikaj sentoj kaj pri la digneco de ŝia menso: ŝia antaŭnelonga malsaneco estis entute (kiel ŝi mem -- afabla kreitaĵo -- sin esprimis en konversacio kun Princo Dolgoruki) rezulto de mia krueleco.

Kion la alia sekso vidas en mi, mi ne povas koncepti, sed la Imperiestrino ne estas la sola regnestrino, kiu proponis al mi sian manon.

Kelkaj personoj tre maljuste raportis, ke dum tiu ekspedicio kapitano Phipps ne iris tiel malproksimen, kiel li estus povinta. Ĉi tie fariĝas mia devo, senkulpigi lin. Nia ŝipo estis en plej bona stato, ĝis kiam mi superŝarĝis ĝin per tia granda kvanto da ursofeloj kaj femuroj; post tio estus ja frenezaĵo, provi la daŭrigon de la vojaĝo, ĉar ni nun apenaŭ kapablis batali kontraŭ vigla ventego, ne parolante pri tiuj montegoj da glacio, kiuj kuŝis en la pli altaj latitudoj.

La kapitano post tiu tempo ofte esprimis ĉagrenon pro tio, ke li ne partoprenis en la honoroj de tiu tago, kiun li emfaze nomis Ursofela Tago. Li ankaŭ tre deziris scii, per kia arto mi sukcesis pereigi tiom da miloj sen laciĝo kaj sen danĝero por mi mem; efektive li estas tiom ambiciema, dividi kun mi l honoron, ke mi eĉ kverelis pri tio, kaj nun ni ne parolas unu kun la alia. Li kuraĝe asertas, ke mi ne havis iun meriton, trompinte la ursojn, ĉar mi estis kovrita per unu el iliaj feloj; li eĉ deklaras, ke laŭ lia opinio ne ekzistas en Eŭropo inter la homa speco tiel perfekta natura urso, kiel li mem estas.

Li nun estas nobela Lordo, kaj mi havas tiajn ĝentilajn morojn, ke mi ne volas disputi kun lia lorda moŝto pri punkto tiel delikata.

*Elparolu: Fips
**Elparolu: Malgrejv
***Bruin = angla nomo por urso. (La Tradukinto.)
****Elparolu: Gildhohl. Ĝi estas la urbdomo de Londono, kie ĉiujare la nove elektita urbestro okazigas imponan festenon, al kiu li invitas ĉiujn famulojn en la lando. (La Tradukinto.)

Daŭrigota...

La Verda Trobadoro

Donna, Donna
teksto: Itschak Katsenelson
muziko: Sholom Secunda

Aŭskultu!

Jen sur ĉaro al foiro
Trista staras bovid' en plor'.
Supre flugas kun zefiro
Jen hirundo en danda sor'.

Refreno:
Sed la ventoj ridas, ridas kun fier'.
Tagon kaj vesperon plu, tra tuta la somer'.
Donna donna donna, donna donna donna don
Donna donna donna, donna donna donna don

"Ĉesu plendi", diris viro,
"Ĉar bovido naskiĝis vi,
Al bestaĉo sen flugilo,
Decas rampi sen plenda kri'."

La bovidoj sen espero
Iras vice al la buĉej'.
Sed ja ĉiuj al libero
De l 'hirundo sopiras plej.

El "La Verda Trobadoro", FLE/SAT-Junulfako, 1986.

Diversaĵoj

**********

LANDA KONGRESO 2000

Peggy O'Brien Dolter, raportisto

Dum la tria semajnfino de majo 2000, okazis la 48-a jarkongreso de la Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko (ELNA) en urbocentra hotelo en Atlanto, Georgio. El niaj klubanoj, tri feliĉe partoprenis la kongreson: Ron Glossop, Jerry Johnson, kaj mi.

Entute ĉirkaŭ 60 personoj ĉeestis ĝin, almenaŭ partojn de ĝi. Pluraj loĝas en la ŝtato Georgio aŭ en proksimaj ŝtatoj. Tamen, kelkaj loĝas en foraj Kalifornio kaj Vaŝingtonio, unu en Kanado, kaj unu eĉ en Japanio! Tiu laste menciita estas bonkora virino Nacuko Takenaka, kiu donis al mi ekzempleron de sia kluba bulteno; mi kunportos tion al nia venonta kunveno.

Mi ĉeestis plurajn interesajn sesiojn:

Ekzemple, Bill Maxey (konata de multaj klubmembroj) prelegis pri la Tut-Amerikaj Kongresoj de la pasinteco kaj de la estonteco; la venonta TAKE okazos ek de la 15-a de aprilo, 2001, en Meksik-Urbo, kaj daŭros dum semajno. Dum la kongreso oni eĉ diskutis ĉu la ELNA-kongreso devus okazi dum la dua semajnfino de tiu TAKE. Iukaze, se vi interesiĝas, nepre vizitu la retsituon de TAKE.

Dua ekzemplo: Grant Goodall prelegis pri rokmuziko en Esperanto, kaj ludis plurajn kantojn per sonbendaparato. Li diris al ni ke rokmuziko estas la muziko de la nuna generacio, sed plejparte tia muziko uzas la anglan. Tamen, en multaj landoj okazas reagoj kontraŭ tiu anglalingva emo, kaj kelkaj bandoj preferas uzi la proprajn lingvojn por pli bone sin esprimi. Li kuraĝigas al ni k.e.p. multe subteni la rokmuzikistojn en Esperantujo. Mi volonte dividos kun vi miajn notojn pri tiu sesio; simple diru.

Dum mi skribas pri muziko, mi ekpensas pri la distra vespero. Dum tiu vespero, pianoludis samideano Jon Liechty, kiu estas profesia muzikisto. Estis ankaŭ prezento pri la japana milita arto Aikido, farita de Fraŭlino Takenaka kaj ŝia obstina atakanto Ralph Craig:

Okazis kelkaj ekskursoj. En sabato, multaj kongresanoj piediris tra Atlanto; en dimanĉo nur kelkaj el ni iris al la muzeo pri Martin Luther King Jr. Kaj eĉ nun dum mi skribas, en Georgio ĉ. 12 kongresanoj vizitas la urbon Savano-n (Savannah), Georgio. Estas multaj vidindaĵoj en Georgio, kaj estis bone vidi kelkajn. Por vidi fotojn kiujn kelkaj kongresanoj jam sendas al la loka kongresa komitato, oni vizitu la Kongresan Memor-Paĝon.

Pri oficialaj ELNA-aferoj mi devus raporti. Ekzemple, David Wolff anoncis la novan direktoron de la Centra Oficejo: Joel Brozovsky. Anoncis li ankaŭ la rezultojn de la jara voĉdonado. Krom mi, kaj krom nova kasisto, estas du aliaj novaj estraranoj; unu el tiuj havas 19 jarojn kaj verŝajne estas la plej juna estrarano en la historio de ELNA.

La mona situacio ĉe ELNA ankoraŭ ne estas kontentiga. ELNA bezonas pli da membroj -- se vi konas usonan Esperantiston kiu ankoraŭ ne estas membro, bonvolu inviti tiun en la landan asocion. Eĉ pli serioze ĝi bezonas pli da donacoj. Do, se vi konas fonduson aŭ riĉulon kiu povas helpi la organizon, mi petas ke vi kontaktu aŭ min aŭ iun ĉe ELNA.

Denove pri la kongreso . . . . Kiel kutime, eble plej valora estis la ofta babilado en Esperanto. En restoracioj, en trinkejoj kaj en la kongresa babil-ĉambro ĉiuj praktikis la lingvon. Kaj kiel kutime, mi rimarkis ke ŝercoj estas pli amuzaj, kaj personoj estas pli lertaj, kiam komprenataj per la lingvo internacia.

Mi ĝuis revidi malnovajn amikojn, kaj ankaŭ konatiĝi kun tutnovaj. Ĉi-foje ankaŭ mia edzo (ni diru ke li estas amiko de Esperanto) ĉeestis partojn de la kongreso kaj povis saluti kelkajn samideanojn kiujn mi foje menciis. Pluraj rimarkis, ke en Esperanto-medio mia edzo komprenas pli ol li scipovas diri.

Nu, mi esperas ke miaj kunlaborantoj morgaŭ estos paciencaj. Kiel kutime, mi revenas de kongreso en stranga mensa stato* kaj eble ekparolos Esperante kiam mi ekkomunikos morgaŭ matene!

*Noto de la redaktisto: ofte ni jam rimarkis tiun strangan mensan staton . . . .

**********

ELNA Kongresis en Atlanto

Raportas Jerry Johnson

La 48-a Kongreso de ELNA, la Esperanto-Asocio por Nord-Ameriko, okazis pli frue ol kutime ĉi-jare. Ĉar la kongresa loko, Atlanto, troviĝas en la suda parto de Usono, la loka komitato proponis havi la kongreson en monato kiu havas pli komfortan veteron ol julio. Pro tio, Ron Glossop kaj mi vojaĝis dum la 18-a de majo por ĉeesti la Kongreson. Kondukante sian aŭton, Ron ekveturigis min je 8:30 atm., kaj ni sekvis la ŝoseojn I-270, I-255, I-64, I-57, I-24, kaj I-75 de Florissant, Misurio ĝis Atlanto, Georgio. Dum la pli frua parto de la mateno, nuboj ombris nin kontraŭ la varma suno, sed ne post tagmezo la ĉielo bluiĝis. Ni pasigis la tempon per konversacio (Esperante, kompreneble) kaj per aŭskultado al mia sonbendo de la Esperanto-muzikgrupo Kajto. Ni haltis nur dufoje (por aĉeti manĝon kaj benzinon) post la 12-a horo kaj post la 6-a horo. Ni atingis la centron de Atlanto je la 7-a ptm, kaj gviditajn per mapo el la interreto ni trovis la hotelon Ramada Inn.

Post mallonga vizito al nia ĉambro por enmeti niajn valizojn, ni iris al la Interkona Vespero en la granda balejo de la hotelo. Tie mi vidis multajn amikojn el antaŭaj kongresoj, kaj renkontis novajn amikojn por kiuj tiu eble estis ilia unua kongreso. Estis multaj manĝetaĵoj kaj eferveskaj trinkaĵoj. Post kelkaj horoj la Interkona Vespero finiĝis.

Mi vekiĝis sufiĉe frue je vendredo, kaj iris al la manĝejo de la hotelo por matenmanĝi kun aliaj esperantistoj. Mi manĝis veran sud-usonan matenmanĝon -- griaĵo, hakitaj terpomoj, kaj ovkirlaĵo. Je la 9-a, ĉiuj veturis per malrapida lifto al la sepa etaĝo de la hotelo por ĉeesti la Solenan Malfermon de la Kongreso. (Mi rimarkis ke Peggy Dolter kaj ŝia edzo Ted jam alvenis post tutnokta peraŭta vojaĝo el Sankta Luiso. Ili havis profesian devon kiu malpermesis ilian pli fruan ekveturadon.) David Wolff, la Prezidanto de ELNA, malfermis la Kongreson. Multaj homoj el diversaj regionoj salutis la Kongreson nome de siaj lokaj grupoj. Kiel la nura oficisto el la Sankta-Luisa grupo, mi diris kelkajn vortojn nome de vi.

La Solena Malfermo finiĝis sufiĉe frue por ke mi havis kelkajn minutojn por butikumi en la Libroservo. Mi aĉetis alian kompaktdiskon de la muzikgrupo Kajto. Dum la sekvanta sesio mi aŭskultis prelegon de Bill Maxey pri la Tut-Amerikaj Kongresoj. Bill estas unu el miaj preferataj Esperantistaj prelegistoj. Li jam vojaĝis tra Centra Ameriko kaj partoj de Sud- Ameriko, kaj li renkontis multajn latino-amerikajn Esperantistojn. Dum januaro de 1999 Bill ĉeestis la Tut-Amerikan Kongreson en Kolombio. Li diris ke ĝi estis tre bone planita kongreso, sed ĝi bedaŭrinde ne allogis grandan amason de kongresanoj. En la jaro 2001 okazos alia Tut-Amerika Kongreso en Meksiko-Urbo. Kelkaj homoj tuj ekpensis pri havi la Kongreson de ELNA samtempe kaj samloke kiel la Tut-Amerika Kongreso.

Post la prelego de Bill Maxey, mi vidis ekspoziciadon de la japana sindefenda arto "Aikido". La prelegistino/ekspoziciantino estis TAKENAKA Nacuko el Wakayama, Japanio. Bonŝance unu el la aliaj kongresanoj ankaŭ scias iom pri Aikido, kaj li povis esti la "viktimo" dum la ekspoziciadoj. Se mi ĝuste komprenis la klarigon, en Aikido oni neniam batas la alian. Anstataŭ bati la atakonton, oni uzas la forton de la atakonto por venki ĝin. La malgranda japanino certe montris ke ŝi povis ĵeti la grandan usonanon sur la plankon kaj senfortigi lin.

Dum la periodo por tagmanĝo, mi deziris atingi celon. Mi kaj mia edzino estas membroj de organizo, nomita "Friendship Force" (Forteco de Amikeco), kaj tiu organizo havas ĝian centran oficejon en Atlanto ne malproksima al nia hotelo. Vendredo dum la tagmanĝa paŭzo estis la nura tempo, kiun mi havis por viziti tiun oficejon. Mi menciis mian planon al Ron, kaj li indikis ke li deziras iri kun mi. Ni piediris laŭ kelkaj domoblokoj laŭ la strato "Peachtree", kaj atingis la konstruaĵon kun la dezirata adreso. Kiam ni trovis la oficejon sur la naŭa etaĝo, oni salutis nin kaj renkontigis nin al la laborantoj en la oficejo. [ Tiu organizo aranĝas vizitojn inter homoj el diversaj landoj. Membrogrupo el unu lando vizitas urbon en alia lando, kaj la vizitantoj gastas en la hejmoj de lokaj membroj.] Ron menciis ke Esperanto estas bona ilo por plifaciligi la problemon de interkomunikado inter la gastoj kaj la gastigantoj. Multaj el la laborantoj jam scipovas alian lingvon, kaj kelkaj esprimis iom da intereso pri Esperanto. Mi esperas ke nia mallonga vizito al la oficejo semis la ideon pri la Internacia Lingvo en la menson de kelkaj tie.

Post mia senmanĝa tagmanĝo, mi ĉeestis la unuan afer-kunsidon de ELNA. Ĉar la afer- kunsido ne daŭris longe, mi povis butikumi denove en la Libroservo. Post tio, mi ĉeestis la prelegon de Lusi Harmon pri la vidbenda kurso. Dum sia prelego, Lusi montris al ni partojn el la plej lastatempe faritaj lecionoj. Tiuj vidbendaj scenoj estis tiel amuzaj, ke mi deziris havi la vidbendan kursaron nur por ĝui ĝin. Post la vidbenda prelego, mi ĉeestis rondon en kiu oni laŭtlegis poezion.

Je vendreda vespero okazis la kongresa bankedo. Mi revestis min pli formale kaj prenis seĝon ĉe unu el la grandaj rondaj tabloj en la balejo. La ĉefmanĝaĵo estis kokinaĵo kaj la deserto estis (kompreneble) pantorto de persikoj. Post la manĝo, Doktoro Stanley Drake el la Societo de Bonvolo kaj Amikeco donis honorajn atestilojn al kelkaj personoj, inkluzive al Miko Sloper el la centra oficejo de ELNA.

Post la kutima matenmanĝo je sabato, grupo de kongresanoj kunvenis por pied-ekskurso tra la centra parto de Atlanto. Ni vidis kelkajn notindajn konstruaĵojn: la unua fabriko de "Coca-Cola", la katolika preĝejo kiu travivis la bruligadon de Atlanto, kaj la ŝtata kapitolo. Ni vizitis la ekspoziciejo "Mondoj de Coca-Cola" kaj povis preni eferveskajn trinkaĵojn el diversaj landoj. Nia ekskurso finiĝis je tagmanĝo en la granda butikejo "Subtera Atlanto". La vetero estis varma, sed ne humida, kaj la ĉielo estis blua.

Dum la posttagmezo, mi unue ĉeestis la duan parton de la afer-kunsido de ELNA. Tiam okazis pliaj diskutoj pri diversaj raportoj. Oni laŭdis al Anna Bennett pro ŝia klara kaj aktuala kasisto-raporto. Oni klarigis ke la antaŭa vicprezidanto eksiĝis, kaj pro tio la estraro elektis novan vicprezidanton Grant Goodall. Pro tio, Grant ne plu povis kandidatiĝi por estrarano, kaj voĉdonoj por li ne estos validaj. Dum la afer-kunsido, Ron Glossop parolis pri grava afero. La U.E.A. havas programon por subteni la instruadon de Esperanto al membroj de indiĝenaj popoloj. Per tio, oni helpos ke la diversaj indiĝenaj grupoj pli bone interkomuniku inter si. La programa estraro elektis Majaan virinon el Gvatemalo por ĉeesti la someran kurson en Sanfrancisko. Ankoraŭ mankis al ŝi la rimedoj por veturi al Sanfrancisko. Ron anonciis ke la virino bezonas 800 dolarojn, kaj li mem promesis donaci 100 dolarojn. Dum mallonga tempo, ok aliaj kongresanoj ankaŭ promesis po 100 dolarojn.

Post la afer-kunsido, mi ĉeestis mallongan prelegon de Sally Lawton, kaj post tio, prelegon de David Wolff pri la eblecoj por volontuloj. David faris multe da laboro por enlistigi la diversajn manierojn per kiuj oni povas helpi la organizon.

Dum la posttagmezo, Ken Price el Toronto, Ontario donis al mi kopion de foto el la Kongreso en Sankta Luiso en 1959. Estis multaj homoj sur la foto, sed mi konas preskaŭ neniun el ili. Doroteo Holland estis unu persono sur la foto, kiun mi nun konas. Ŝi faris malgrandan "mapon" por mi por indiki la nomojn de kelkaj personoj ĉe tiu kongreso. Tio estas bona trovaĵo por la historio de nia klubo.

Por vespermanĝo, mi iris kun Ron Glossop, Doroteo Holland, kaj Ellen Eddy al bona restoracio proksima al nia hotelo. Ĉar tempo mankis al ni, ni mendis malgrandajn simplajn manĝojn. La aliaj devis priparoli la afer-kunsidon de la esperanto-instruistoj. Post la vespermanĝo, mi ĉeestis la distran vesperon, kie Takenaka Nacuko denove ekspoziciis la sindefendan arton Aikido, kaj Jon Leichty talente ludis la pianon por montri al ni ekzemplojn de la muziko de Irano kaj Azerbajĝano.

Post mia kutima matenmanĝo, mi ĉeestis protestantan diservon gviditan per Jim Henry, Joel Amis, kaj Randy Dean el la loka grupo. Estis tre interesa por mi aŭskulti la biblion, preĝadon, kaj kantadon de himnoj tute en Esperanto. Post la diservo, Ron kaj mi portis niajn valizojn al lia aŭto kaj pagis la hotelan konton.

Ĉe la Solena Fermo de la Kongreso, oni anoncis la rezultojn de la voĉdono por la estraro de ELNA. Jen la rezultoj: ("*" indikas "elektita")

Balotiloj: 246

Por Kasisto:

Dan Bushaw: 133 *
Bill Harris: 107

Por estrarano:

Grant Goodall: 162 (elektita vicprezidanto de la registraro)
Liz Raible: 144 *
Ralph Lewin: 138 *
Peggy Dolter: 108 *
Mark Haskell: 92
Sally Lawton 82

Multajn gratulojn al Peggy Dolter por gajni la oficon de estrarano, kaj ankaŭ por sukcesi kun honoroj ĉe la altnivela Esperanto-ekzameno. Post multaj dankoj al la loka komitato, David Wolff fermis la 48-an Kongreson de ELNA.

Tamen, tio ne estis la fino. Ron devis ĉeesti la afer-kunsido de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto. Dum la kunsido, la membroj diskutis proponon por provizi kelkajn senkostajn ekzemplerojn de la bulteno de la AAIE al tiuj kiuj ne estas membroj, sed kiuj raportis pri sia Esperanto-instruado. Post longa diskuto, la membroj finfine favore voĉdonis por amendita propono, kaj la afer-kunsido finiĝis.

Ron kaj mi tuj ekveturis por vojaĝi al Sankta Luiso. Ni manĝetis en la aŭto dum la unua parto de la posttagmezo. Kiam ni atingis la restoracion Wendy's en Kentukio, kie ni tagmanxis survoje al Atlanto, ni haltis por vespermanĝi kaj aĉeti benzinon. Post tio, ni daurigis la vojaĝon ĝis ni atingis mian domon en Florissant antaŭ la 10-a horo.

**********

Kunveno de la 16-a de majo, 2000

Ĉeestis la kunvenon Bob Clark, Peggy Dolter, Dan Gibbons, Jeff Wilson, Jerry Johnson, kaj Ron Glossop.

Jerry parolis pri sia vojaĝo al Novjorko kaj pri sia vizito al la Oficejo de U.E.A. ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Li verkos raporton pri la vojaĝo por la Kluba Bulteno.

Peggy kaj Jeff disdonis resumon pri la prelego, kiun ili intencas prezenti pri Esperanto ĉe kunveno de la organizo Mensa je la 16-a de junio. La resumo plaĉis al la klubanoj, kaj ĉiuj priparolis ĝin.

Peggy raportis pri sia laboro por akiri permeson por meti ekspozicion pri Esperanto en la Centra Biblioteko de la Konteo. Estas du lokoj en la biblioteko ĉe kiuj oni povas meti ekspozicion: apud la suda pordo aŭ apud la norda pordo. La plejparto de la bibliotekvizitantoj eniras tra la suda pordo, sed apud la norda pordo troviĝas la necesejoj kaj la kunvenĉambroj. Peggy devas atendi respondon el la biblioteko pri la havebleco de la ekspoziciaj lokoj.

Ron raportis pri sia vojaĝo al packonferenco ĉe la plej norda parto de Norvegio. Dum sia vizito, Ron gastis ĉe esperantista familio en la urbo. La edzo estis el Francio kaj la edzino estis el Ruslando, kaj pro tio la tuta familio parolis Esperanton. Ron ankaŭ vizitis unu el siaj antaŭaj studentoj, kiu nun loĝas en Oslo, Norvegio. Ron disdonis informon pri la projecto "Indiĝenaj Dialogoj". Oni esperas instrui Esperanton al personoj en diversaj indiĝenaj grupoj por tio ke la grupoj povos komuniki inter si pri aferoj de komuna intereso.

La klubanoj decidis ke la printempa ekskurso estos al la bestĝardeno je la 11-a de junio je 1:30 ptm. Ili ankaŭ pensis pri aranĝi la Zamenhofan Bankedon je la 10-a de decembro ĉe Bevo Mill.

Dum la venonta kunveno, Dan Gibbons intencas daŭrigi la programon kiun li komencis dum la kunveno de la 2-a de majo; t.e., Esperanta poezio.

Dum la lasta parto de la kunveno, la ĉeestantoj ludis novan ludon. Ĉi tiun ludon proponis Ron Glossop en aprilo. Laŭ la reguloj de la ludo, ĉiu ludanto proponis du vortojn, unu el la angla kaj unu el Esperanto. Se du aŭ tri ludantoj (duono de la grupo) divenas ĝuste la signifon de iu vorto, la proponinto gajnas du poentojn. Se unu aŭ kvar ludantoj (unu pli aŭ malpli ol duono de la grupo) divenas ĝin, la proponinto gajnas nur unu poenton. Se ĉiuj aŭ neniuj divenas ĝin, la proponinto ne gajnas poenton. Ekzemploj el la Esperantaj vortoj proponitoj dum la ludo estas: araneo, blato, cepo, frambo, kalva, kompleto, konstatas, lacerto, maato, marĉandi, sklavo, kaj subskribas. Ekzemploj el la anglaj vortoj estas: attic, blade, "catch a train", claw, dame, oak tree, quarrel, recluse, squirrel, stocking, warlike, kaj wave. Ĉiuj ĉeestantoj ĝuis la ludon, kaj eĉ lernis kelkajn novajn vortojn per ĝi.

raportas Jerry Johnson

Okazontaj eventoj:

Kunveno, Biblioteko Buder.

PRO LA FERIA TAGO DE LA 4-A DE JULIO, NE OKAZOS LA UNUA KUNVENO DE LA MONATO.

Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 7-an de julio, 2000
3949 Lindell (314-535-4274). Vespermanĝo je la 6-a ptm.

Kunveno, Biblioteko Buder. 18-an de julio, 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado je la 6-a ptm; la programo komenciĝos je la 7-a:

**ludo- kaj kanto-vespero