Julio, 1999
- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)
Lee Miller: El mia lingva angulo...
Dan Gibbons: Kiel mi esperantistiĝis
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 2)
Soneto
Raporto pri klubeventoj
Okazontaj Eventoj
En la venonta numero: raportoj pri la Landa Kongreso de ELNA!
Lee Miller: El mia lingva angulo...
Kvankam nia Bulteno nun estas internacie konata [Vidu http://www.esperanto.se/virtuala/gazetoj.html -dhg]. . . ĝis nun neniu prezentis al mi demandojn aŭ temojn por nia kunsido. Fakte, la anaro de la EASL estas multe okupita pro la baldaŭa Landa Kongreso, kaj verŝajne la lingvaj demandoj ne estas je la unua vico. Kaj tiel devas esti! Multo estas farota dum malmultaj tagoj.
Do mi parolu iomete pri la Kongreso mem kaj pri la kongresa lingvo. Venu en mian angulon. Sidiĝu. Metu viajn piedojn sur la benketojn. Malstreĉiĝu. Kaj pensu: Dum kelkaj mallongaj tagoj kunvenos en Misurio (la ŝtato de "Montru al mi!") Esperantistoj el multaj regionoj kaj landoj. La unuan fojon depost 32 jaroj en la ĉambroj kaj vojoj de Sankta-Luiso oni aŭdos la Internacian Lingvon en Landa Kongreso. Jen okazo kiun ni devas kapti! Kion mi deziras dum la Kongreso, kaj kion mi antaŭvidas post la Kongreso?
Dum la Kongreso, mi esperas ke ni super ĉio ĝuos Esperantujon. Nia "lando" ne estas geografia, sed ĝi estas afero de la menso, de la spirito, kaj de la koro. Kiam ĝi vidiĝas en grupo aŭ kongreso, ni havas esperantan "Brigadunon". Kio? En la rakonto, la urbeto "Brigaduno" estis skota vilaĝo kiu malaperis antaŭ jarcentoj, kaj dum nur unu tago ĉiun centan jaron ĝi reaperas kaj la loĝantoj vekiĝas kaj vivas, eĉ festas, festenas, kaj foiras. Jen nia Kongreso! Ni festu kaj foiru. Ni ne malfeliĉu, sed ĝoju. Dum la tagoj kongresaj ni restu kunligitaj. En Brigaduno, se iu forlasus la vilaĝon, ĉio finiĝus; neniam denove aperos ĝi sur la tero. Ni nomas nin "Esperantistoj". Ni dividas ideojn kiujn la mondo bezonas. Sed ni estas malmultaj, kaj ni devas esti vera Esperantistaro, ne nur grupo de disaj individuoj. Ni zorgu ke neniu forlasu la vilaĝon senbezone!
Due, ni pensu kaj parolu kiel eble plej esperantlingve! Kompreneble, ni ne povas tion fari ĉiun momenton kaj sekundon, ĉar mankos al ni vortoj kaj esprimoj kiujn ni bezonos de tempo al tempo. Sed ni ne parolu la anglan dum la tuta Kongreso! Ni parolu Esperanton kiam ni povos, kaj kiam ni ne povos, ni provu! Nur per parolado ni povos lerni paroli, ĉu ne? Ni spronu nin al vivanta lingvo.
Kaj trie, ni memoru ke la celo de la esperantista afero ne estas la lingvo mem, sed tio, kion ni faras per la lingvo. Nia devo ne estas kritiki kaj juĝi la lingvokapablojn de niaj samideanoj. Nia devo estas . . . helpi, kuraĝigi, subteni. Kompreneble, ni multe okupiĝos pri la lingvo: instruado, gramatiko, verkado, diskonigado. Nia movado estas lingva movado, kaj lingvaj temoj, demandoj, kaj problemoj multe interesas nin. Bone. Sed ni tenu ĉiam en la menso la ideon ke Esperanto funkcias por interligi homojn. Eĉ esperantista ermito kiu sidiĝas en kabano en fora dezerto iel estas kunligita kun aliaj Esperantistoj, ĉu per lernolibro, literaturo, filozofio, interna ideo, aŭ io alia. Kiam ni kongresas, ni samideanaru.
Kion mi deziras post la Kongreso? Eble unue iom da ripozo. Almenaŭ la Sankta-Luisanoj devus havi tempeton de trankvileco. Sed pri Esperanto? Mi deziras:
- ke la spuroj de tiu ĉi Kongreso ne rapide malaperu de la urbo. Ke oni bone memoru la 47an Kongreson kiel belan, bonan, ĝojan Kongreson. La spuroj de la Monda Foiro de 1904 tute malaperis, kaj eĉ la plejparto de la restaĵoj de la Kongresoj de 1959 kaj 1967. Eble post 32 jaroj neniu memoros nin. Sed mi esperas ke io restos. Ĉu eblas ke la EASL daŭre vivos dum la venontaj 30 jaroj? Ĉu eblas ke oni povos de la jaro 2030 retrorigardi kaj konstati fadenon de Esperantistoj de ĉi tiu jaro? Kial ne? Esperanto havas pli ol 100 jarojn; Esperanto vivos; ĝi vivu en Misurio kaj en Sankta-Luiso.
- ke la EASL trovu sin pli fortika, freŝigita, kaj feliĉa. Ke ĝi iom kresku pro la kongresaj agadoj. Ke la Esperantistoj en Misurio kaj najbaraj ŝtatoj sentu sin iom malpli izolitaj. (Ĉu iun tagon povus okazi Tut-Misuria Renkontiĝo de Esperantistoj? Aŭ Mez-Okcidenta Renkontiĝo? Kial ne?) Ke pordoj malfermiĝu al la ideoj kaj celoj de la Esperanto-movado. Ke eble oni povu enkonduki la lingvon en kelkajn lernejojn. Ke ni sciu tute klare ke ni ja estas malplimulto, sed ke niaj ideoj estas inter la plej karaj en ĉi mondo.
- ke la usona Esperanto-Movado estu preta por la jaro 2000 kaj la nova jarmilo. Ke ĉiu kiu vizitos Misurion iru hejmen kun belaj memoroj kaj nova energio kaj plezuro. Ke eble ni estu ĉe la sojlo de "Esperanta Renesanco". Ke ni vidu poste novajn verkojn, publikigaĵojn, kaj kontribuaĵojn al la movado. Ke tra nia lando estiĝu nova reto de amikoj kaj kunlaborantoj.
Jen miaj ideoj kaj pensoj tuj antaŭ la Kongreso. Ĉu vi konsentas? Ĉu vi aldonus ion? Baldaŭ la Kongreso estos nur historio; sed la lingvo, kio tiom multe plenigas niajn vivojn, daŭre vivos, progresos, kaj disvolviĝos. Ek al la estonteco!
Nu, vi restu ĉi tie en mia angulo tiom longe kiom vi deziras. Ĉu kafon aŭ teon?
Kore,
Lee
(Dum venontaj monatoj, vi legos en ĉi tiu rubriko la E-historiojn de diversaj klubmembroj.)
Dan Gibbons: Kiel mi esperantistiĝis
La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 2.
Soneto Okaze de la 47a Landa Kongreso de ELNA
Ni Kongresos en la urba loko
Respondante al la Verda Voko.
La 29-an de junio okazis eksterordinara klubkunveno. Pro la amaso de kongresrilataj detaloj, kiuj turmentas la klubanojn (nu, du aŭ tri el ili), kaj dum preskaŭ ĉiu horo de la tago okupas ilin (unu aŭ du el ili), la membroj decidis kunveni ankaŭ je la kvina mardo en julio. Jen evento sen precedento.
Bob, Dan kaj Jeff alvenis je la sesa horo, kaj amuzis sin per laŭtlegado de La Novaj Vestoj de la Reĝo (H.C. Andersen, trad. Zamenhof). Poste aperis Jerry, Peggy, Ron, Nancy, Jim, kaj eĉ Duncan, kiu malofte povas partopreni tiajn eventojn. Sekvis longa diskuto pri: hotelaj aferoj, necesa ekipaĵo, la bankedo, la ekskurso, la nova informilo, "sakoj" por la kongresanoj, la gazetar-konferenco, la distra vespero, la grupa foto ĉe la solena malfermo, la buĝeto.... Kia tedaĵo! Sed kiom ĝi necesas! Kiom da farendaĵoj! Kaj kiom deziras almenaŭ unu klubano, ke ni jam atingis aŭguston, ke la kongreso jam pasis. Nur kvar semajnojn plu...
Je la 2-a de julio okazis la KoRo ĉe la restoracio Salad Bowl. Lee Miller veturis de Columbia, Misurio, por vespermanĝi kun la aliaj partoprenantaj klubanoj: Peggy Dolter, Jeff Wilson, Jerry kaj Mary Johnson. Post iom da babilado (plejparte prikongresa), alvenis Bob Clark kaj Bill Maxey, kiu vizitas nian urbon dum kelkaj tagoj. La grupo estis afabla, la manĝaĵoj estis ... nu, ni ne parolu pri la manĝaĵoj. La lingvo estis plejparte Esperanto. Jen testo: Kio estas la vorto por "easel"? Kio estas la vorto por "shuttle"? Por "ferry"? Por "briefcase"? Tiujn ili diskutis.
Ĉe la biblioteko Buder la 6-an de julio kunvenis Peggy, Dan, Jerry, kaj Jeff. Ili ne laŭtlegis ian amuzan rakonton. Ili ne frandis ian profundan poemon. Ili ne studis ian instruan gramatikan verkon, nek ian historion pri la Esperanto-movado. Ili eĉ ne raportis, unu al la aliaj, pri interesaj esperantaj eltrovaĵoj kiujn ili bonŝance malkovris dum la pasintaj semajnoj. Ne. Ili pritraktis kongresrilatajn aferojn. Sed tion ili faris ja en Esperanto. Plejparte. (Notinda estas tio, ke Danjelo ne sciis la signifon de la vorto "stablo".)
La 10-an de julio okazis granda kunveno de sciencfikciuloj ĉe la Hotelo Henry VIII, kaj tie Jeff Wilson prelegis pri la temo "Esperanto: Lingvo por la Tria Jarmilo". Por esprimi solidarecon ĉeestis ankaŭ Glenn Carkin, Dan Gibbons, Stanley Glass, Lee Miller, kaj Jerry Johnson (kiu vidbendigis la aferon). En la hotelo svarmis stranguloj maskitaj kaj mantelitaj, Klingonoj, eksterteranoj, ktp. En tia fono la E-istoj sentis sin eksterordinare ordinaraj. Nenormale normalaj. Strange malstrangaj. Bedaŭrinde, la aŭskultantaro ĉe la prelego estis ege eta. Sed nia klubano bone prelegis, kaj eble iu lernis ion pri la lingvo. Ni esperas, ke dum venontaj tiaj kunvenoj Jeff daŭre dissemos Esperanton en tiu fekunda sciencfikcia kampo.
Dum la semajnoj antaŭ la Landa Kongreso, Ron Glossop instruis Esperanton al komencantoj ĉiumarde kaj ĉiuĵaŭde ĉe la Bahaisma Centro en Webster Groves. La 13-an de julio Peggy Dolter kaj Dan Gibbons vizitis la klason por montri al la studantoj, ke aliaj esperantistoj efektive ekzistas. Dan kunportis gitaron por akompani la kantadon de "Ruĝa Pomo" ktp. Dek du entuziasmaj personoj (inter kiuj troviĝis klubmembroj Jim kaj Nancy Casey) partoprenis la klason tiun vesperon. Almenaŭ ili lernis entuziasme. Ili kantis... nu, ili kantis. Espereble ĉiuj fariĝos spertaj parolantoj de la lingvo internacia. Ni do devos trovi pli grandan ĉambron por kunvenoj! Vizitis ankaŭ raportisto kiu verkos artikolon pri Esperanto por la "Suburban Journals". Jen bonega reklamado por nia lingvo. Hmm... Dek du lernantoj... Gazetartikolo... Ĉu la misuria E-renesanco komenciĝas?
-dhg
Kunveno, Biblioteko Buder. 3-an de aŭgusto
4401 Hampton (314-352-2900). Mezlernantoj alvenu je la 6-a ptm, komencantoj je la 7-a.
Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 6-an de aŭgusto
3949 Lindell (314-535-4274). Vespermanĝo je la 6-a ptm.
Kunveno, Biblioteko Buder. 17-an de aŭgusto
4401 Hampton (314-352-2900). Mezlernantoj alvenu je la 6-a ptm, komencantoj je la 7-a.