Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Elektronika Bulteno

de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso



Redaktas: Danjelo Gibbons kaj Lee Miller

Frontpaĝo

Oktobro, 1999

- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)

Peggy Dolter: Notoj de la prezidanto
Lee Miller: El mia lingva angulo...
Ĝardeno de Hajkoj
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 5)
Raporto pri klubeventoj
Okazontaj eventoj

Peggy Dolter: Notoj de la prezidanto

Saluton, ĉiuj!

En la klubo okazas nun laboro rilate la Zamenhofan bankedon. Laŭ mia konscio, plejparte Jerry, Jeff, Duncan, kaj Dan nun partoprene planas la decembran eventon--certe la pli gravan feston en decembro, ĉu ne? Ĉi-jaron ni agnoskos la naskiĝtagon de Zamenhof ĉe la Domego "Lemp". (En 2000 ĉu ni iru al la Bevo Mill?) La detaloj alvenos ĉe vi en retmesaĝo iomete pli privata ol la elektronika bulteno.

Dum nia bankedo, ni provos ion novan: Interdonadon de donacoj. Jen la propono kiun Bob faris (kaj la kunvenintoj prikonsentis)--Ĉiu persono kunportu unu volvitan donacon Esperantan. Tiu donaco estu io kion la persono mem jam havas sed nun nek bezonas nek volas. Do, malnova libro aŭ sonbendo aŭ kio ajn. Ni havos etan amuzan ludon por la disdonado de la donacoj.

Sufiĉas nun pri la bankedo. Mi deziras mencii tion kion Nancy eksciis antaŭ unu-du semajnoj: Nancy interparolis kun la bibliotekistino Nancy (ho!) pri la aliaj ĉambroj en la biblioteko Buder. Bedaŭrinde, ni simple ne rajtas uzi la ĉambron por junuloj; jen instigo por la varbado de junuloj! Tamen, la alian ĉambron--la plej grandan--ni povas uzi se estas neniuj aliaj pli grandaj grupoj kiuj uzos ĝin dum la vespero kiam ni demandos. Ĉu klare? Eble mi diru tion denove. Se iu EASL-membro alvenas ĉe la biblioteko por nia kunveno, kaj rimarkas ke la plej granda ĉambro estas malplena kaj ŝajne havebla, tiu membro devus demandi al iu Buder-bibliotekisto ĉu tiu ĉambro haveblus por ni tiun vesperon. Tamen la bibliotekistino Nancy ne volas ke ni simple enkalendariĝu ĉiam por la granda ĉambro; ekzistas aliaj grupoj pli grandaj (ĉu?!) kiuj efektive bezonas tiom da spaco.

Ĉiuj ĝuu la aŭtunon!

Peggy

Lee Miller: El mia lingva angulo...

Salutojn, amikoj.

Ĉi-monate mi prezentas al vi kelkajn vortojn de d-ro Zamenhof mem. Jen fame konata letero kiun skribis Zamenhof al iu ruso N.A. Borovko en la jaro 1895; tiel, la "Letero Al Borovko". La letero gravas ĉar per ĝi Zamenhof priskribis la genezon de la lingvo--fakte kiel kaj kial la lingvoelementoj venis al li en la kapon.

Mi scivolas kiom da esperantistoj aktuale legas la verkojn de Zamenhof. Oni ne facile trovas ilin! Krom kelkaj eltiraĵoj en lernolibroj, kaj kelkaj poemoj en antologioj, eble vi ne havas ion de Zamenhof sur via breto . . . Ĉu vi konas la "Fundamentan Krestomation", la unuan antologion de prozaĵoj kaj poemoj kiun redaktis (kaj plejparte verkis) Zamenhof? Ĉu vi iam legis la multajn leterojn kiujn li skribis en la fruaj jaroj de la Esperanto-movado? Ĉu vi konas la "Fundamenton de Esperanto", tiun bazan volumon kiu subtenas nian lingvon? Kio pri la "Lingvaj Respondoj"? En tiaj verkoj oni trovas multe de la animo de Esperanto. Foje mi prezentos al vi aliajn tekstojn kiuj gravas por ni en la moderna epoko.

Estas rimarkinde kiom la Zamenhofa lingvo estas klara, simpla, kaj tute komprenebla, post 100 jaroj de disvolviĝo kaj ŝanĝiĝo.

Pro la fakto ke la letero estas sufiĉe longa, kaj ke ankaŭ ĝi fakte priskribas kiel D-ro Zamenhof mem "iĝis Esperantisto", ĉi-monate ni ne havos la kutiman rubrikon de klubano pri "Kiel Mi Iĝis Esperantisto".

La teksto aperis en "Lingvo Internacia" n-ro 6-7, paĝoj 115-119. La leteron oni trovos ankaŭ en "apendico" de "Leteroj de L.-L. Zamenhof", volumo I, 1948, red. G. Waringhien. La vortoj kursivaj en tiu ĉi teksto estis substrekitaj en la Zamenhofa originalo.

Eltiro el privata letero de d-ro Zamenhof al s-ro B. presita kun permeso de ambaŭ korespondantoj. Tradukis el lingvo rusa V. G.

. . . Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto de la momento de ĝia naskiĝo ĝis tiu ĉi tago? La tuta publika historio de la lingvo, t.e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe eliris kun ĝi, estas al Vi pli-malpli konata; cetere tiun ĉi periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kaŭzoj, ankoraŭ neoportune tuŝadi; mi rakontos al Vi tial en komunaj trajtoj sole la historion de la naskiĝo de la lingvo.

Estos por mi malfacile rakonti al Vi ĉion tion ĉi detale, ĉar multon mi mem jam forgesis: la ideo, al kies efektivigo mi dediĉis tutan mian vivon, aperis ĉe mi--estas ridinde ĝin diri--en la plej frua infaneco kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis; mi vivis kun ĝi kaj eĉ ne povas imagi min sen ĝi. Tiu ĉi cirkonstanco parte klarigos al Vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super ĝi kaj kial mi, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kaj maldolĉaĵo, ne forlasadis tiun ĉi ideon, kiel ĝin faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo.

Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikaj partoj. Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj, hebreoj k.t.p. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos pri tiu ĉi "doloro pro la mondo" ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis, ke la "grandaĝaj" posedas ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos tiun ĉi malbonon.

Iom post iom mi konvinkiĝis, kompreneble, ke ne ĉio fariĝas tiel facile, kiel ĝi prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forĵeti. Malklare mi iel min tiris al ĝi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en ĉia okazo sufiĉe frue, ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo povas esti nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kiam el la Bjelostoka reala lernejo (tiam ĝi estis ankoraŭ gimnazio) mi transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el tiuj ĉi lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi venis al firma konvinko, ke tio ĉi estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri nova, arta lingvo. Mi ofte tiam komencadis iajn provojn, elpensadis artifikajn riĉegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn, k.t.p. Sed homa lingvo kun ĝia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun ĝiaj centoj da miloj de vortoj, per kiuj min timigis la dikaj vortaroj, ŝajnis al mi tia artifika kaj kolosa maŝino, ke mi ne unufoje diradis al mi: "for la revojn! tiu ĉi laboro ne estas laŭ homaj fortoj",--kaj tamen mi ĉiam revenadis al mia revo.

Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon anglan, la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝi al mia revo. Sed la grandegulaj [t.e., gigantaj] vortaroj ĉiam ankoraŭ ne lasadis min trankvila.

Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo "Ŝvejcarskaja"*, kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo "Konditorskaja".** Tiu ĉi "skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn [t.e., gigantajn] vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj.

"La problemo estas solvita!"--diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj kaj komencis multe labori en tiu ĉi direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis kompari vortojn, serĉi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭigante tiun ĉi grandegon per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure radikaj (ekz. "patrino", "mallarĝa", "tranĉilo" k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn formitajn kaj malaperi el la vortaro. La meĥaniko de la lingvo estis antaŭ mi kvazaŭ sur la manplato, kaj mi nun komencis jam labori regule, kun amo kaj espero. Baldaŭ post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron.

Tie ĉi mi diros ĝustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la vortaro. Multe pli frue, kiam mi serĉis kaj elĵetadis ĉion senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankaŭ por la vortoj kaj, konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos tiu aŭ alia vorto, se ni nur konsentos ke ĝi esprimas la donitan ideon, mi simple elpensadis vortojn, penante, ke ili estu kiel eble pli mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstataŭ ia 11-litera "interparoli" ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz. 2-litera "pa". Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al ĉiu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. a, ab, ac, ad, ... ba, ca, da, ... e, eb, ec, ... be, ce, ... aba, aca, ... k.t.p.) Sed tiun ĉi penson mi tuj forĵetis, ĉar la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankoraŭ pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti romana-germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de la lingvo. Estante jam sur tiu ĉi tero, mi baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia,--kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron.

En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama "lingwe uniwersala" kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis ĝin ellernadi. La 5-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu ĉi festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj:

"Malamikete de las nacjes
Kado, kado, jam temp' esta!
La tot' homoze in familje
Konunigare so deba."

(En la nuna Esperanto tio ĉi signifas: "Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuiĝi devas").
[En la originala teksto, kelkaj vokaloj havas supersignojn. Tiujn mi ne povas ĝuste havigi al vi ĉi tie. En "kado" la "o" devas havi dekstrakornan streketon, kaj en "esta" kaj "deba" la "a" devas havi maldekstrakornan streketon. Red.]

Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kuŝis kelkaj tradukoj en la nova lingvo.

Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankoraŭ tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraŭ 5-6 jarojn kaj dum tiu ĉi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori ĝin praktike. Post duonjaro post la festo de 5-a de decembro ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri "nova lingvo" kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antaŭvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis kaŝi antaŭ ĉiuj mian laboron. Dum 5 1/2 jaroj de mia estado en universitato, mi neniam parolis kun iu pri mia afero. Tiu ĉi tempo estis por mi tre malfacila. La kaŝeco turmentis min; devigita zorgeme kaŝadi miajn pensojn kaj planojn mi preskaŭ nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo--la jaroj de studento--pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min ia fremdulo, sopiris kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versaĵo en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el tiuj ĉi versaĵoj ("Mia penso") mi metis poste en la unuan eldonitan de mi broŝuron; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, ĉe kiaj cirkonstancoj tiu ĉi versaĵo estis skribita, ĝi ekŝajnis, kompreneble, stranga kaj nekomprenebla.

Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon,--kaj mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke la lingvo jam estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike. Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio "je", la elasta verbo "meti", la neŭtrala, sed difinita finiĝo "aŭ" k.t.p. kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke estas al la lingvo sufiĉe havi gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis [t.e., atribuadis.] nur al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas; la praktiko do ĉiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankoraŭ ian nekapteblan "ion", la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan "spiriton". (La nesciado de la spirito de la lingvo estas la kaŭzo, kial kelkaj esperantistoj, tre malmulte legintaj en la lingvo Esperanto, skribas senerare, sed en multepeza, malagrabla stilo,--dume la esperantistoj pli spertaj skribas en la stilo bona kaj tute egala, al kiu ajn nacio ili apartenas. La spirito de la lingvo sendube kun la tempo multe, kvankam iom post iom kaj nerimarkite, ŝanĝiĝos; sed se la unuaj esperantistoj, homoj de diversaj nacioj, ne renkontus en la lingvo tute difinitan fundamentan spiriton, ĉiu komencus tiri en sian flankon kaj la lingvo restus eterne, aŭ almenaŭ dum tre longa tempo, malgracia kaj senviva kolekto da vortoj.)--Mi komencis tiam evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj ĉesas jam esti senfundamenta ombro de tiu aŭ alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aŭ alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.

Ankoraŭ unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo: dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi sciis, ke ĉiu diros al mi: "via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo ĝin akceptos; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis tiam, kiam ĝin akceptos la tuta mondo". Sed ĉar la "mondo" ne estas ebla sen antaŭaj apartaj "unuoj", la neŭtrala lingvo ne povis havi estontecon ĝis tiam, kiam prosperos fari ĝian utilon por ĉiu aparta persono sendependa de tio, ĉu jam estas la lingvo akceptita de la mondo aŭ ne. Pri tiu ĉi problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antaŭe ilin akceptu, kaj donas al tute nedediĉita adresato la eblon kompreni ĉion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la ŝlosilon,--alkondukis min al la penso aranĝi ankaŭ la lingvon en la maniero de tia "ŝlosilo", kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj, tute memstaraj kaj alfabete orditaj elementoj, donus la eblon al la tute nedediĉita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian leteron.

Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro kun mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro ("D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro") kaj komencis serĉi eldonanton. Sed tie ĉi mi la unuan fojon renkontis la maldolĉan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane serĉis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian broŝuron por eldono kaj fine rifuzis. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je "flankaj aferoj"; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj . . . mi transiris Rubikonon.

Lazaro Ludoviko Zamenhof.

*Pordistejo
** Sukeraĵejo

Kore,

Lee
LeeM1023@email.msn.com

Ĝardeno de Hajkoj


(Hajko - Japana fiksforma poemeto el tri versoj de 5, 7, k 5 silaboj. - PV)

Eble vi ne bone rimas. Tamen, se vi povas kalkuli ĝis sep, vi povas hajkumi.
Sendu poemon al nia ĝardeno!


En oktobro, jen
Ni kune en Aŭgusto;
Enigmece, ĉu?
Lee Miller
(Post vizito en oktobro al apudrivera urbeto Aŭgusto)


La sun' allogas.
Bird' birdon sur branĉetoj
kunkanti vokas.
Armand Su (el "Esperanta Antologio")


Inter libraro
mi dronas kun plenĝuo
en scio-maro.
Armand Su (el "Esperanta Antologio")


Homa faruno
Pasas tra lingva kribril'.
Restas - ĝuste ni.
Danjelo Gibbons



La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 5.

Legu pasintajn ĉapitrojn.

El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14

Ĉapitro V

La efikoj de granda aktiveco kaj spiritĉeesto. -- Li priskribas favoratan hundon, kiu naskis dum ĉasado, postkurante leporon: la leporo ankaŭ naskis dum forkuro. -- Li donace ricevas de Grafo Przoboski faman ĉevalon, kun kiu li faras multajn eksterordinarajn agojn.

Ĉiuj ĉi tiuj feliĉaj forsaviĝoj, sinjoroj, estis ŝancoj, uzitaj avantaĝe per spiritĉeesto kaj fortaj penegoj, kiuj, prenate kune, kiel ĉiu scias, faras la sukcesplenan sportiston, mariston aŭ soldaton; sed tre riproĉinda kaj senprudenta estus tiu sportisto, admiralo aŭ generalo, kiu ĉiam dependus de siaj feliĉaj sorto kaj stelo, ne zorgante pri tiuj specialaj artifikoj necesaj por lia profesio, kaj ne provizante sin per la plej bonaj iloj, kiuj certigas sukceson. Oni povas kulpigi min nek pri unu nek pri la alia flanko; ĉar mi ĉiam estis fama tiel pro la bonegeco de miaj ĉevaloj, hundoj, pafiloj kaj glavoj, kiel pro la lerta maniero de ilia uzado kaj manovrado, do parolante ĝenerale: mi povas esperi, ke oni memoros min en arbaro, sur kampo kaj en ĉevalkurejo. Mi ne volas rakonti ĉi tie la detalojn de miaj ĉevalstaloj, hundejoj aŭ batalilejo; sed mi nepre devas mencii unu tre amatan hundinon. Ĝi estis ĉashundino, kaj mi neniam havis nek vidis pli bonan. Ĝi maljuniĝis en mia servo kaj estis notinda ne pro sia grandeco, sed prefere pro sia neordinara rapideco. Mi ĉiam ĉasis leporojn kun ĝi. Se vi estus vidintaj ĝin, vi certe ĝin admirus kaj ne mirus, ke mi tiel amis ĝin kaj ke mi ĉasis kun ĝi tiel multe. Ĝi kuris tiel rapide, tiel multe kaj tiel longe en mia servo, ke en la lastaj tagoj de ĝia vivo mi estis devigata, uzi ĝin sole kiel ter-hundon, en kiu ofico ĝi ankoraŭ servis al mi dum multe da jaroj.

Ĉasante iutage leporon, kiu ŝajnis al mi neordinare granda, mi simpatiis kun mia kompatinda hundino, kiu estis graveda, kaj tamen ĉasis rapide, kiel ĉiam. Mi mem povis sekvi surĉevale nur en granda distanco. Subite mi ekaŭdis bruon kvazaŭ venantan aro da hundoj, tamen ĝi estis tiel malforta kaj malklara, ke mi ne sciis la kaŭzon. Alproksimiĝante mi spertis grandan surprizon. La leporo naskis dum la kurado; la samo okazis al mia hundino dum la ĉasado, kaj estis precize tiom da leporidoj kiom da hundidoj. Instinkte la unuaj kuris, kaj la lastaj ĉasis; kaj mi trovis min posedanto de ses leporoj ka de sama nombro da hundoj ĉe la fino de ĉaso, kiu komenciĝis nur per unu.

Mi memoras ĉi tiun mian mirigan hundinon kun la samaj plezuro kaj amo, kiel belegan litvan ĉevalon, kiun mono ne povus aĉeti. Ĝi fariĝis mia tute hazarde, kaj tio donis al mi okazon, montri mian lertecon en ĉevalrajdado en plej bonaj cirkonstancoj. Mi estis gasto en la belega kampodomo de Grafo Przoboski en Litovujo, kaj restis por tetrinko kun la sinjorinoj en la salono, dum la sinjoroj estis ekstere sur la korto, por rigardi junan alt-spiritan ĉevalon, kiu ĵus alvenis el la ĉevalbredejo. Ni subite skaŭdis alarman bruon; mi rapidis malsupren kaj trovis la ĉevalon tiel neregebla, ke neniu kuraĝis alproksimiĝi al ĝi aŭ surseliĝi. La plej kuraĝaj ĉevalrajdistoj staris konsternitaj kaj en teruro; malespero esprimiĝis sur ĉies vizaĝo, kiam, per unu eksalto, mi estis sur ĝia dorso. Per tio mi surprizis ĝin kaj poste faris ĝin ĝentila kaj obeema per la plaj bona montro de rajdarto, kiun mi posedis. Por montri tion perfekte al la sinjorinoj kaj por ŝpari al ili la neceson, eliri eksteren, mi devigis la ĉevalon, salti tra la fenestro en la salonon, ĉirkaŭmarŝis kelkajn fojojn, paŝis, trotis kaj galopis, kaj fine igis la ĉevalon surtabliĝi por ripeti la manovrojn sur la tablo en bela stilo de miniaturo, kio tre plaĉis al la sinjorinoj; ĉar la ĉevaleto faris ĉion mirige bone kaj rompis nek tason nek teleron. Tio metis min tiel alten in ilia opinio kaj tiel bone en la opinio de la Grafo, ke kun sia kutima ĝentileco li petis, ke mi akceptu tiun junan ĉevalon, por rajdi ĝin plengalope al venko kaj honoro en la milito kontraŭ la turkoj, kiu baldaŭ devis komenciĝi sub la komando de Grafo Munich [Elparolu: Mjunik.]

Mi efektive ne povis ricevi pli agrablan donacon, nek pli bonan antaŭsignon ĉe la malfermo de tiu militiro, en kiu mi lernis mian metion kiel soldato. Ĉevalo tiel milda, tiel altspirita kaj tiel furioza, samtempe ŝafido kaj Bucefalo [Ĉevalo de Aleksandro la Granda], ĉiam rememorigis al mi klare la devon de soldato kaj ĝentilhomo kaj la mirigajn agojn, kiujn la juna Aleksandro faris sur la batalkampo.

Ni iris en la militon interalie ankaŭ, kiel ŝajnis, kun la intenco, rebonigi la reputacion de la rusa armeo, kiu malbonfamiĝis iom per la milito apud la Pruth, kiun gvidis la Caro Petro; kaj tion ni tute bone plenumis per kelkaj tre lacigaj kaj gloraj militiroj sub la komando de tiu granda generalo, kiel nomon mi jam antaŭe menciis.

Modesteco malpermesas al malsuperuloj, arogi al si grandajn sukcesojn aŭ venkojn, kiel gloro ĝenerale estas proprigata al la komandantoj aŭ eĉ (kio estas eĉ iom embarasiga) al reĝoj kaj reĝinoj, kiuj neniam flaris pulvon krom ĉe manovroj kaj militoparadoj, neniam vidis batalkampon, nek malamikon en batalaranĝo.

Mi do ne pretendas iun parton de la gloro en la grandaj interbataloj kun la malamiko. Ni ĉiuj faris nian devon, kio, en la lingvo de patrioto, soldato kaj ĝentilhomo, estas tre ampleksa vorto kun granda honoro, signifo kaj graveco, pri kiu la plimulto de la novaĵistoj kaj trinkejaj politikistoj povas havi nur tre malnoblan kaj malestimindan ideon. Tamen, havante korpuson da husaroj sub mia komando, mi faris kelkajn ekspediciojn kun laŭvola aŭtoritato; kaj la sukceso, kiun mi havis, mi povas, laŭ mia opinio, juste kaj sole noti por mia kredito kaj por la kredito de la bravuloj, kiun mi kondukis al konkero kaj venko. Foje ni havis tre varman laboron en la antaŭ-gvardio, kiam ni pelis la turkojn en Oczakov-on. Mia vigla litova ĉevalo preskaŭ kondukis min en malfeliĉon. Mi havis kun mia korpuso antaŭpostenon kaj vidis la malamikon venanta al ni en nubo da polvo, kiu lasis min iom necerta pri lia efektiva nombro kaj liaj veraj intencoj. Envolvi min en simila nubo, estus ja nur ordinara prudento, sed ne estus akirinta al mi la necesan scion, nek respondus al la celo, por kiu mi estis sendita; tial mi ordonis al miaj kamaradoj, ambaŭflanke disiri dekstren kaj maldekstren kaj estigi tiom da polvo, kiom ili povis, kaj mi mem iris antaŭen rekte al la malamiko, por havi pli proksiman vidon. En ĉi tio mi sukcesis, ĉar la malamiko haltis kaj ekbatalis, sed ne tre longe, ĉar la timo pro miaj falnkuloj repelis lin iom en malordo. Ĉi tiu estis la momento por ataki la malamikajn vicojn kun spirito; mi tute disrompis ilian kunecon, faris teruran pereigon al ili kaj forpelis ilin ne nur returne al la ĉirkaŭmurita urbo, sed eĉ tra la muro, tute kontraŭ niaj plej sangavidaj esperoj.

La rapideco de mia litova ĉevalo ebligis al mi, esti la plej antaŭa postkuranto; kaj vidante la malamikon preskaŭ fluganta tra la kontraŭa pordego de la urbo, mi pensis, ke estus prudente, ekhalti sur la foira placo, por reformi la vicojn de mia korpuso. Mi haltis, sinjoroj; sed imagu mian surpirzegon, kiam mi sur ĉi tiu placo ne vidis scirkaŭ mi ec unu el miaj husaroj! Ĉu ili trasercas la aliajn stratojn, aŭ kio okazis al ili? Ili ne povas esti malproksime kaj certe baldaŭ alvenos. -- En tiu atendado mi trotigis mian spiregantan litovan ĉevalon al fonto sur la placo kaj lasis ĝin trinki. Ĝi trinkis pli ol ordinare kaj kun avideco ne kontentigebla; tamen tio estis tute natura: rigardante ĉirkaŭen por trovi miajn soldatojn, kion mi ekvidis, Sinjoroj? La malantaŭa parto de la kompatinda kreitaĵo -- gluteo kaj kruroj -- mankis, kvazaŭ la ĉevalo estus distranĉita en du pecojn, kaj la akvo elfluis, kiel ĝi eniris, ne refreŝigante la beston, nek farante al ĝi ion bonan! Kiel tio povas okazi, estis por mi tuta mistero, ĝis kiam mi revenis kun la ĉevalo al la urba pordego. Tie mi vidis, ke kiam mi enkuregis rapidege post la forkuranta malamiko, oni malsuprenigis la pordokulison (peza falpordo kun akraj pintegoj ĉe la malsupro, kiun oni faligas subite, por malebligi al malamiko eniron en fortikigitan urbon) ne vadatan de mi, kaj ĝi tute detranĉis la malantaŭan parton de mia ĉevalo, kaj tiu parto ankoraŭ kuŝis tremetante ekster la pordego. Tio estus por mi neriparebla perdo, se la hufferaĵisto ne sukcesus kunigi ambaŭ partojn, dum ili ankoraŭ estis varmaj. Li kunkudris ilin per branĉetoj kaj junaj plantaĵoj de laŭroj, kiujn li trovis apude; la vundo resaniĝis, kaj, kio povis okazi nur al tia glora ĉevalo, la branĉetoj enradikiĝis en la korpo, elkreskis kaj formis laŭbon super mi tiel, ke poste mi povis iri al multaj ekspedicioj en la ombro de miaj laŭroj kaj tiuj de mia ĉevalo.

Daŭrigota...

Raporto pri klubeventoj

Jeff, Bob, Danjelo, Peggy, Ron kaj Audrey renkontiĝis ĉe la restoracio "Salad Bowl" la 1-an de oktobro. Post manĝado kaj diverstema babilado, la diskuto turniĝis al la estonteco de Esperanto. Jeff kunportis sonbendon de iu radioelsendo pri la lingva situacio ĉe la Eŭropa Unio. Kreskas la nombro de aliĝintaj landoj, kaj dum oficialaj kunsidoj ĉiuj rajtas uzi la propran lingvon. Jam estas dek unu lingvoj, kaj baldaŭ estos pli. Iu intervjuito efektive proponis, ke oni adoptu Esperanton kiel solvon.

Kompreneble, tio estus logika solvo, konsekvence oni ne elektos ĝin. La landoj de EU preferas atendi ĝis la angla lingvo plene enradikiĝos kiel la efektiva (sed tute maltaŭga) lingvo internacia. Nu, la mondo frenezas, sed ne necesas, ke ankaŭ ni Esperantistoj freneziĝu. Ni gardu la veron, kaj antaŭenigu ĝin lau nia kapablo. Eble iam la mondo vekiĝos.

Dum la unua kunveno en la monato, Jerry rakontis al la klubanoj pri sia vojaĝo al Italio. Bedaŭrinde li ne povis renkontiĝi kun la tiea esperantistaro. Ŝajne la ekskurso estis tiel zorge planita kaj strikte organizita, ke li ne disponis sufiĉe da tempo por esperantumado. Sed li ja spertis la brilantan italan sunon, kaj la bongustajn italajn manĝaĵojn, kaj la mirindajn italajn vidindaĵojn. Ĉio do en ordo.

Je la sepa horo eniris la ĉambron nekonata viro, kiu anoncis, "Mi deziras lerni Esperanton!" (Nu, fakte li parolis angle.) En tiu grupo oni ne devas tiel peti dufoje. Ron tuj komencis instrui la novulon Ignacio Bastida, kiu naskiĝis en Kubo, kaj jam parolas la hispanan, la anglan, kaj la francan. Ŝajne li baldaŭ regos ankaŭ Esperanton.

Subite la kunvenantaro disiĝis ĥaose. Peggy konsilis al Nancy pri mendindaj libroj; Rod entuziasme alparolis Danjelon pri psikologiaj niveloj de flueco en Esperanto; Bob kaj Jerry babilis aliteme; kaj dume Ron kaj Ignacio pridiskutis la bazan gramatikon de Esperanto. Ok personoj; kvar konversacioj; unu bela lingvo.

La 19-an de oktobro kunvenis Bob, Danjelo, Peggy, Jeff, Jerry, Rod, kaj Nancy. La grupo diskutis la planojn por la venonta bankedo, kaj dum duonhoro ŝajnis ke la detaloj estus inundontaj la kompatindajn klubanojn. Kostoj, kromkostoj, trinkmonoj... Ĉu la ĉambro estas efektive rezervita?... Eble alia loko estus pli konvena... Oni preskaŭ respertis la mallumajn horojn de la antaŭkongresa epoko!

Subite Peggy proponis, "Ni kartludu. Mi kunportis kartojn". Ŝokitaj (kaj lacaj post la teda pribankeda diskuto), la aliaj povis nur konsenti. La kartoj portis bildojn kaj frazojn en Esperanto, kaj la ludo iom similis la tradician kartludon "Fiŝo". Sed ĉi-kaze, la persono kiu... nu, ne gravas. La ludado estis tre amuza, kaj la kromkonversacio estis aparte lerta kaj plezura - malgraŭ la kontraŭludaj antaŭjuĝoj de almenaŭ unu troserioza, trodidaktika membro. Fakte temis pri la plej distra kaj feliĉa klubkunveno en lia memoro. Ni tiel kondutu pli ofte!

-Danjelo Gibbons

Okazontaj eventoj:

Kunveno, Biblioteko Buder. 2-an de novembro
4401 Hampton (314-352-2900). Mezlernantoj alvenu je la 6-a ptm, komencantoj je la 7-a.

Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 5-an de novembro
3949 Lindell (314-535-4274). Vespermanĝo je la 6-a ptm.

Kunveno, Biblioteko Buder. 16-an de novembro
4401 Hampton (314-352-2900). Mezlernantoj alvenu je la 6-a ptm, komencantoj je la 7-a.