Biologoj malkovris novan malsanon, kiu atakas la cerbon
Simptomoj:Ju pli longe iu estas en kontakto kun portantoj de la viruso kaj en fermita ejo kun ne freŝa aero, des pli alta estas la risko kapti tiun malsanon. Postmortaj anatomiaj esploroj montris verdstelajn makulojn en la cerbo.
- Apartiĝo de la reala mondo.
- Psikorigideco
- Apero de verdaj stelformaj aknoj sur la brusto
- Senĉesa ripetado de ritoj
- Senĉesa diskutado pri la samaj aferoj, disputemo, "harfendado"
- Daŭra ripetado de samaj esprimoj
- Junaj malsanuloj dum horoj aŭskultas la saman kanton kaj dancas la saman dancon
- Manko de praktikaj agoj
- Neracia konduto
- Ŝovinismaj kondutoj: flagosvingado, himnokantado, ktp...
- Lingvaj deliroj. Kelkaj volas tute reformi lingvon aliaj kreas senĉese novajn neologismojn.
- Egoismo
- Forgesemo
2005.04.01