Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

MANIFESTO DE AKE (satiro)

Nun, Chirkaù la jaro 115 p.Eo, bedaùrinde pli kaj pli da homoj interesighas pri nia lingvo. Pro tio, endas preni rapidajn rezoluciojn kontraù tiu fenomeno. Tial IEA (Intergalaksia Esperanto Asocio) fondis la Asocion Kontraù Eksteruloj (AKE), kies unua tasko estis verki chi tiun manifeston.

Paragrafo unu: Membrigho

Surbaze de la usona enmigradsistemo, por limigi la nombron da personoj, kiuj eklernas Esperanton chiun jaron, povas esperantighi nur tiu kiu ricevas verdan karton. Komitato kiu disdonas tiujn verdajn kartojn estos kreata kaj petanto nur ricevos la karton je la sekvaj kondichoj :
 
  1. Shi/li devas paroli esperanton de pli ol du jaroj
  2. Esperanta membro de shi/lia familio aù amikaro devas skribi rekomendleteron al la komisio.
  3. Shi/li devas sukcesi ekzamenon pri sia kono de la lingvo  (kantado de la himno, demandoj pri la historio de Esperanto).
  4. Shi/li ne devas esti elektebla por la Nobel-premio.
  5. Shi/li devas subskribi kontrakton laù kiu shi/li promesas ne plu uzi la anglan lingvon. (Rimarko : AKE nuntempe debatas pri escepto por anglolingvanoj.)
Char tio eble ne sufichos por limigi la nombron da demandoj, la prezoj de la kotizo ankaù estos altigataj al 259,55 steletoj.

Paragrafo du: Evoluo de la lingvo

La facileco kaj logikeco de la lingvo estas chefaj kaùzoj de la fameco de Esperanto. Pro tio endas rapide malfaciligi ghin :
 
  1. Iu ajn rajtas shanghi la lingvon. La Fundamento ne plu validas.Tro regule evoluanta lingvo ja povus interesi homojn, tial estas pli bone se ne estas iu komisio kiu kontrolas ghin.
  2. AKE konsilas al chiu landa asocio presi sian propran vortaron, kiu uzas la sistemon por vortkreado "landa radiko + o" (laù la tiel nomata PIVa skolo). Kunigi chies fortojn por verki unu bonan komunan vortaron estas malpermesate.
  3. Anstataù "mal"-vortoj kaj aliaj vortoj konstrueblaj per kunmetajho de jam ekzistantaj elementoj de la lingvo, neologismoj estos kreataj. Alikaze la lingvo povus esti tro facila por neeùropanoj.
  4. La rolo de la akademio ekde nun nur estos aldoni kiel eble plej multe da neologismoj kaj eùropcentrismajhoj al la lingvo kaj zorgi ke ghi ne plu facilighu (aù regulighu per aldono de iuj afiksoj, ekzemple).

Paragrafo tri: fambildo, varbado

  1.  Por ne allogi la publikon per tro bona aspekto, la emblemo kaj terminologio de Esperanto nepre devas simili al tiuj de ideologiismaj, religiaj, politikaj aù sektaj asocioj. Por tio tre efikas granda verda stelo kaj vortoj kiel  "Majstro", "movado", "propagando", "esperantisto", "Esperantio/ujo" ,"kamarado" , "-ista junularo", "-ista ligo" kaj "fina venko". La nova emblemo de Esperanto, kaj vortoj kiel "esperanto-parolanto" kaj "informado" aù "varbado" estas malpermesitaj.  Cetere nomi nian lingvon per ghia vera (pra)nomo "Internacia Lingvo" aù per pli neùtralaj nomoj kiel "inter-nacia lingvo",  "interlanda lingvo", "interpopola lingvo", "helplingvo"  aù "ILO" ankaù estas danghere.
  2. Cetere la samaj varbadaj metodoj kiel tiuj de ekstremaj asocioj estas uzendaj : flugfolioj, manifestacioj, atakemaj sloganoj, malklaraj afishoj.
  3. Chiam estas memorenda ke la celo de afishoj kaj T-chemizoj estas kontentigi la kreintaron, ili ne devas plachi al ne-esperantistoj.
  4. Plie AKE konsilas dum neeviteblaj ekspozicioj meti che la budo nur la plej maljunajn klubanojn taùge neserioze vestitaj (AKE vendas griz-flavajn shafo-lanajn puloverojn kun granda verda stelo sur la ventro kaj vizagho de Zamenhof sur la dorso).

Paragrafo kvar: Agado  de Esperanto-kluboj

Iu ajn Esperanto-klubo kiu uzas pli ol 5% de sia mono por informado anstataù pli taùge uzi ghin por internaj aferoj, aù kiu kunvenas en publika loko, tuj perdos sian membrecon de IEA.

Por eviti tion ni forte konsilas al chiu klubo, ech al la plej etaj, uzi la tempon de la anoj:

  1. por verki gazeton (kiun nur ili legas kaj ricevas)
  2. trinkado de kafo aù teo
  3. manghado de kukoj
  4. kaj organizado de internaj renkontighoj.

Paragrafo kvin: Uzado de Esperanto

Oni rajtas uzi Esperanton nur en pura idealisma kaj senmona konteksto. Ekzemple ghia uzado en la ekonomia vivo estas tro riska char la ekstera mondo povus ekkompreni ke Esperanto povas esti utila.

Paragrafo ses: Esperanto en interreto

Pro la disvastigho de la internacia komputika reto multaj homoj povus eklegi pri Esperanto.
Tial IEA proponas :
  1. Eviti havi unu centran bonaspektan informpaghon en la angla lingvo.
  2. Plej bone estas uzi specialan literaron por la chapelitaj literoj. Char tiu literaro ne trovighas sur la plej multaj komputiloj IEA konsideras ghin kiel bona protekto kontraù enveno de eksteruloj. Tiuj kiuj ne havas ghin nur vidos strangegajn signojn sur la ekrano anstataù la chapelitaj literoj kaj bezonos minimume duonhoron por trovi kaj instali tiun literaron.
  3. Ankaù la 'x' sistemo bone efikas por malallogi scivolemulojn. Plie ghi estas praktika por interna komputila vicigo de vortoj.
  4. La uzantoj de la 'h' fundamenta sistemo, atendante ke unikodo plivastighas, perdos sian anecon de IEA.
  5. La celo de hejmpagho estas plachi al la kreintaro, ne okupighu pri la vidpunkto de la aliaj legantoj.

Paragrafo sep: Esperanto en muziko

Danghere, la uzo de Esperanto en muziko evoluis dum la lastaj jaroj.  Famaj kantistoj povus ja interesigi homojn pri nia lingvo per sia kanto kaj fushi tiom da laborjaroj.

Pro tio IEA decidis ke ekde nun, nur diskoj por gramofonoj rajtas esti uzataj por Esperanto-kantoj. Gramofonoj estas mendeblaj che IEA kiu donace kunsendos diskon de originala prelego de Zamenhof en VDS (Vaksa Diska Kvalitosistemo).


Por AKE

 Nomolas IREIT.

Por membrighi al AKE kaj ricevi ties gazeton "La protektulo" sendu

100 steletojn al la konto de AKE fg-sdkjf che IEA .

Retposhta adreso : ake@zam.iea.eo