- -
En tiu teksto mi uzas la vorton "naciecismo" kaj ne "naciismo" c`ar estas klare, ke krom kelkaj ekstremuloj neniu volas vere krei s`taton. Tamen, en la pasinteco estis provo fari tion sur insuleto kaj nuntempe aperis la "Esperanto civito".
En la tiel nomata Esperanto-"movado"
nerefuteble abundas la simboloj je naciecismo :
flago, himno, legendoj,
mitologio, naciaj herooj, persona kulto, estis ec` provo pri propra monunuo
("steloj"). Tiu nacio jam havas nomon "Esperantujo/io".
La unua problemo kun tiuj "folkloraj`oj", krom la sekteca aspekto, konsistas je tio, ke la esperanto-uzantaro ne donas klaran bildon al la ekstera mondo. Ekzemple post la kongreso en Valenco, onklino mia pensis, ke Esperanto estas lingvo, kiun oni parolas en tiu regiono. Kiel varbi pri nenacia neu`trala INTERnacia lingvo montrante tiom da naciecaj simboloj?
La dua problemo estas, ke la esperanto-uzantaro apartig`as de la "ekstera mondo" por nur flegi la Esperanto-"kulturon" en iu "l'art pour l'art" konduto. Pli kaj pli forgesig`as, ke la vera nomo de tiu lingvo estas "lingvo internacia" kaj g`i estis kreita por faciligi la interpopolan komunikadon. C`ar ili volas, ke la kara lingvo similu kaj aspektu kiel nacia lingvo ili s`veligas g`in per nenecesaj balastaj neologismoj (kurta, liva, lanta, febla ....) kvazau` rano kiu volus esti pli granda ol bovo. Forgesante la vortojn de la iniciatinto kiu avertis, ke la internacia lingvo havas estontecon nur "se ni zorgeme konservos al nia lingvo g`ian simplecon kaj facilecon". Lingvo INTERnacia estas en tute alia kategorio ol lingvo nacia.
Jen citaj`o el prelego de
Claude Piron okaze de kunveno en Cully,
Svislando, en septembro
1994 :
"la Manifesto de Rau`mo, lau` mia vidpunkto, preteratentas gravan aspekton de esperanto, t.e., la rolon, kiun g`i povas ludi en la mondo por elimini multajn suferojn au kulture dang`erajn situaciojn, kiujn la du aliaj sistemoj, la burokrata kaj la sovag`kapitalisma, konstante pligravigas.
[...]
Mi kredas, ke la esperantistoj havas respondecon tiurilate. Ili estas en la situacio de kuracisto, kiu scias pri metodo povanta malpezigi suferon : li havas la respondecon diskonigi g`in, ec` se liaj fortoj estas minimumaj, ec` se la socio, pro sia natura inerteco, pro la forto de la egoismaj interesoj, au pro timoj vivantaj, nekonsciate, funde de la psiko, kontrau`as lin per intensa rezisto."
Surbaze de tiu metaforo,
oni povas diri ke la "esperantistoj" havas kuracilon, sed ili uzas g`in
nur egoisme kiel drogo por la propra g`uo (por s`vebi inter verdaj nuboj).
Universala Esperanto-Asocio montru la ekzemplon kaj forigu la flagon kaj la himnokantadon de la Universalaj Kongresoj.
Thierry
SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Decembro 2000
Reagoj al la teksto:
Verdetnismaj (Rau`mistaj) gazetoj kiel "Heroldo komunikas" (esperanto.pl/esperantio.net) en la numero 126 sub la titolo "UEA c`u rau`misme deviacia" reagis al tiu artikolo c`efe al la lasta frazo.
Pri tiu lasta frazo mi aldonas
parton el la fundamenta Principaro de
Informado pri la Internacia Lingvo (Principaro de Frostavallen) : "Doni
al la Esperanto-Movado sektecan karakteron (tro multe da steloj kaj flagoj,
kanti la himnon kaj aliajn kantojn en nekonvenaj tempo kaj loko)".
Lau` mi inau`guro de Universala
Kongreso kiam c`eestas s`tatprezidantoj au` aliaj gravuloj estas "nekonvena
tempo kaj loko".
S`erco:
Prezidanto Bush decidis
lerni Esperanton. Rice demandas lin: „Kial precipe Esperanton, vi ja apenau`
scipovas la anglan kaj hispanan?“ – „Nu mi vidis, ke ankorau` neniam usona
s`tatestro vizitis Esperantion kaj tial mi tion volas tuj fari kaj nature
volas saluti la homojn tie en ilia lingvo.“ El
http://www.esperanto.ch/komentoj/sxercoj.html