"Estu tre singarda kun viaj vortoj, cxar alie vi atingos gxuste la malon de tio, kion vi deziras atingi!"L. L Zamenhof letero al L. Couturat 1907.01.13 Esperanto XVII 1921 n-ro 247 p.44 plena verkaro P. 442
En pluraj tekstoj la svisa psikologo Claude PIRON klarigis, ke ofte la kontrauxstaro kaj la nekompreneble akraj atakoj rilate al Esperanto radikigxas en subkonsciaj timoj.
Tial dum informado pri Esperanto, necesas eviti la riskon de malbonaj elvokajxoj kaj de miskomprenoj.
Ofta antauxjugxo
Unu el la plej oftaj antauxjugxoj rilate al Esperanto estas, ke gxi celas anstatauxi la aliajn lingvojn. Pro tio en la du unuaj frazoj de via informilo aux alparolo anstataux cxiam komenci per Zamenhof (kio certe povas aspekti kiel persona kulto kaj ecx iom sektece) nepre indas malebligi aux korekti tiun miskredon. Alikaze via tuta argumentado, kiu sekvos, ne utilos ecx se gxi bazigxas sur la plej raciaj pensoj, cxar la leganto/auxskultanto reagos emocie. Tuj cxe la komenco vi povas diri ekzemple, ke Esperanto estas lingvo por faciligi la komunikadon inter personoj, kiuj ne havas saman gepatran lingvon.Pro la sama antauxjugxo evitendas miskompreneblaj esprimoj kiel "universala lingvo", "unu lingvo por la tuta mondo", "tutmonda lingvo", "komuna lingvo por la tuta mondo"... Anstatauxe vi povas uzi "interkultura", "interpopola", "intergenta", "internacia". Vi povas eble ecx emfazi la "inter" (ekzemple INTERnacia). Same ne uzu la esprimon "problemo de la plurlingveco" anstataux "problemo de la lingva baro" alikaze la publiko pensos, ke vi volas forigi la problemon de plurlingveco, tio estas forigi plurlingvecon mem...
Ofta baza argumento
La facileco de la lingvo estas la cxefa argumento en la plej multaj informiloj. Bedauxrinde por tio ofte estas uzata la vorto "simpla", kiu havas pejorativan signifon en multaj lingvoj. Pli bone estas uzi la esprimon "facila lingvo" aux pli precize "la malplej malfacila". Alikaze oni riskas sugesti la ideon de malricxa lingvo. Cetere facileco ne estas kialo por lerni ion. Estas multaj aferoj, kiujn eblas facile lerni sed estas bonaj por nenio. Por la publiko estas pli interese scii, ke Esperanto estas lernebla amuzigxante.Por eviti la miskredon pri malricxa lingvo, vi povas montri librojn (tradukojn de famaj literaturaj verkoj, aux originalajn verkojn). Anstaux facileco via cxefa argumento povas esti "interkultura dialogo", "nediskriminacia interpopola komunikado", "uzebla en multaj landoj", "lerni Esperanton estas pli amuze ol ludi sudokuon", ktp... depende de via celpubliko.
Sudamerika aux afrika landeto?
Pro la sciostrukturo en la cerbo, la publiko havas ankaux problemojn "digesti" la ideon de lingvo ne ligita al lando. Tial oni prefere ne malfaciligu tion per tipaj naciaj simboloj: flago, kiu aspektas tiel kiel tiuj de lando kaj himno. Ankaux esprimoj kiel "diasporo", "esperantio/ujo" estas evitendaj pro la sama kialo.Pliaj diversaj evitindaj esprimoj:
- "artefarita lingvo", "kreinto", "havas nur 16 regulojn", "apartenas al neniu"
- "LA internacia lingvo" Se vi uzas la frazon kun "la", la publiko kontrauxos, ke la angla estas la internacia lingvo.
- "Dua lingvo por cxiuj": elvokas ideon de devigeco. Multaj homoj estas plurlingvaj do Esperanto simple ne povas esti ilia dua lingvo. Cxu cxiu homo devos lerni gxin?
- Vortoj, kiuj povas havi politikan aux totalitarisman elvokajxon: "movado", "samideano", "fina venko", "ligo", "-ista junularo", "propagando" kaj en kelkaj lingvoj kaj kuntekstoj la sufikso "-ist".
- Malverajxoj: "Albert Einstein apogegis Esperanton", "pola Zamenhof", "ne havas esceptojn" ktp...
Prakauxzo de multaj informadaj fusxoj
Versxajne la plej granda problemo pri la Esperanto-informado estas, ke tiuj, kiuj verkas la tekstojn ne metas sin aux ne kapablas meti sin en la lokon de tiuj, kiuj ne konas Esperanton.
Kelkaj ekzemploj:
Por iu, kiu jam konas Esperanton estas evidente, ke:Gxi ne volas forigi la aliajn lingvojn. Sur nigra-blanka informilo nigra stelo simbolas verdan stelon. En ekzemplofrazo en gazeto aux aliloke, kie ne eblis uzi la cxapelitajn literojn, la iksoj estas nur anstatauxiloj por supersignoj. ktp... Por la gxenerala publiko, tiuj punktoj tute ne estas evidentaj...Pluraj miskompreneblajxoj fortigas unu la alian
Miskomprenebla esprimo aux ilustrajxo ne kauxzos misinterpreton cxe cxiu, sed RISKAS fari tion cxe KELKAJ personoj. Do tiu teksto ne asertas, ke ekzemple "universala lingvo" estos miskomprenita de cxiuj. Sed se por vi gxi tute ne estas miskomprenebla, tio ne signifas, ke la samo estas vera por cxiuj. Gxenerale unu tia diversmaniere komprenebla vortumo aux desegno ne tro damagxas. Sed se estas pluraj tiaj, ilia efekto obligxas. Kaj bedauxrinde en tipa varbilo por Esperanto troveblas multaj tiaj aferoj...Kontrololisto
Jen sube propono de kontrololisto por provi elkribli la kutimajn erarojn dum informado pri Esperanto. Bedauxrinde eblas sperti, ke la esperantistoj pli volonte pretas reformi la tutan lingvon ol sxangxeti iliajn cxi-temajn kutimojn. Kaj dume la fambildo de la lingvo ne bonigxas kaj la rebatservoj plejparte servas nur al estingo de fajroj, kiujn oni iel mem ekigis...
- Cxu vi difinis vian celogrupon kaj adaptigxis al gxi.
- Cxu vi legis bazajn tekstojn aux librojn pri Esperanto-informado? Se vi ne konsentas pri kelkaj iliaj konsiloj kaj decidas ne sekvi ilin, cxu vi faris opinienketon en via celgrupo, kiu montris, ke vi povas preterlasi tiujn konsilojn? Aux cxu tiu decido bazigxas sur antauxsupozo via?
- Cxu vi metis vin en la situacion de iu, kiu ne konas Esperanton?
- Cxu la varbilo ne estas miskomprenebla?
- Cxu vi racie pripensis kaj planis gxin, aux cxu gxi sekvas nur kelkajn malnovajn kutimojn kaj simple reuzas la tradiciajn sloganojn kaj ilustrajxojn?
- Cxu gxi vere estas tauxga por informi pri Esperanto, aux cxu gxi nur estas fanfaronilo pri Esperanto aux Esperantismo.
- Cxu gxi ne estas tro longa?
- Cxu gxi estas bone legebla kaj cxu la koloroj harmonias?
- Cxu vi provis gxin kun kelkaj homoj antaux ol uzi/multobligi gxin?
Thierry Salomon
2008.02.07
Unue aperis en la retejo esencoj.info
Represita poste en la numero 2009/1 de Internacia Pedagogia Revuo (pagxo 34)