Sendo de .doc dokumentoj
En interreto multaj uzantoj retpoŝte dissendas (aŭ elŝutebligas) dokumentojn en Microsoft Word formato ".doc".Tio havas plurajn malavantaĝojn:
Ĝuste por solvi tiun problemon ekzistas la neŭtrala formato ".rtf" (Rich Text Format / Riĉa Teksto Formato) uzebla per ĉiuj tekstoprilaboriloj. RTF kiel ponto-formato estas la Esperanto de la formatoj por tekstoprilaborilo. Sub Word por konverti al la ".rtf" formato simple uzu "Konservi kiel (save as)" en la aperonta dialogo, tute sube vi povas elekti la finaĵon ".rtf".
- Ne ĉiuj komputiluzantoj havas Microsoft Word.
- Inter tiuj kiuj havas ĝin, ne ĉiuj posedas la lastan version.
- Iu kiu aĉetis aŭ ŝtelkopiis Microsoft Word kaj sendas dokumenton en .doc formato devigas la aliajn fari same.
Avantaĝoj de la ".rtf" formato:
Tro malmulte konata estas Star-Office. Ĝi estas senpaga programaro simila al Microsoft-Office. Ĝi enhavas ekvivalentojn de Word, Excel, PowerPoint, Access, ktp... Star-Office estas elŝutebla el http://www.sun.com. Nun ĝi nomiĝas OpenOffice vidu http://www.openoffice.org
- Eblas ŝpari multe da mono (Vi kaj viaj alsenditoj ne bezonas daŭre aĉeti la plej novan version de Word)
- La risko transsendi makro-virusojn estas malpli alta.
- La ".rtf" formato ofte estas pli kompakta ol la ".doc".
- Per ĉiu serioza tekstoprilaborilo eblas prilabori ".rtf" dokumentojn.
- Plejparton de la ".rtf" dokumentoj eblas legi ankaŭ per la senpaga Windows programo WordPad.
Septembro 2001
Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.huPS: Per SoftKonvert eblas konverti Esperantajn tekstojn kiuj estas en la ".rtf" formato . Tiu senpaga ileto konvertas inter kaj de la plej oftaj skribo-metodoj por la ĉapelitaj literoj: unikodo, lat3, cx, ch, c', c `, c^, ^c ktp. Informoj ĉe http://abonasoft.netfirms.com