Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Esperanto Vortaro: Internacieco kaj facileco

WEN Jingen


"Nia specio sxatas kompliki la vivon. "
Ursula K. LeGuin

Funkcio de vortaro por internacia lingvo Esperanto

Vortaro estas grava ilo por lernantoj kaj uzantoj de iu ajn lingvo. Kiam oni dubas pri la senco de iu vorto, oni preskaux cxiam turnas sin al vortaro. Ofte vortaro farigxas la jugxanto de gxusto aux malgxusto. Kvankam la vero estas la kontrauxa -- en nacia lingvo, ne la vortaro, sed la parolantaro decidas gxuston aux malgxuston. Por Esperanto-parolantoj, vortaro estas pli grava. Cxar ofte Esperantistoj logxas dise kaj estas malfacila trovi cxu iu vorto estas efektive ekzistanta kaj se jes, en kia senco gxi estas uzata, ili pli multe dependas de vortaro. Ali-vorte, Esperanta vortaro ludas pli gravan rolon ol naci-lingva vortaro. Cxar Esperanto estas internacia lingvo, gxia internacieco estas la plej grava eco. Do Esperanta vortaro povas iu-sence helpi aux malhelpi teni la internaciecon.

Internacieco de Esperanto: facileco

Esperanto iasence indas la nomon de "internacia lingvo", cxar gxi ja helpas komunikadon inter diversaj nacioj. Gxis nun ankoraux ne alia lingvo servas tiel bone (facile) kiel Esperanto; iuj naciaj lingvoj, ekzemple la angla lingvo, estas internacie uzataj, sed la kosto estas treege alta.

Iuj dubas la internaciecon de Esperanto pro tio, ke gxiaj vort-radikoj kaj gramatiko estas euxropaj. Jes ja. Se en Esperanton oni enkondukus elementojn de cxiuj lingvoj en la mondo, la lingvo estus tute demokratia kaj plene internacia. -- Aliflanke, gxi estus egale malfacila por cxiuj nacioj. Dum la lasta jarcento multaj provis krei pli-internacian lingvon cele al plia internacieco, kaj iuj ecx uzis komputilon por tiu celo. Sed neniu sukcesis. Dek jarojn antauxe mi ricevis libron de Yazu. Yazu estas lingvo kreita de mongolo Bold. Gxi havas pli da radikoj el aziaj lingvoj kiel la cxina, mongola, japana, korea ktp. Sed ecx en Azio gxi ne havas uzantojn! La fakto estas, ke malgraux la tiel-nomata "euxropeco", Esperanto estas nura viva hom-farita lingvo uzata internacie.

Se la radikoj kaj gramatiko de Esperanto ne estas tute internacia, kio faras gxin internacia? Mia respondo estas: gxia facileco. Cxar gxi estas facile lernebla, kvankam gxi ne estas egale facila por cxiuj en la mondo (euxropanoj lernas gxin pli rapide ol azianoj). Gxia facileco kusxas je la reguleco de la gramatiko, de la sistema vorto-farado pere de malmulte da finigxoj kaj afiksoj, ktp. Cxio cxi tio estas komuna scio, ke plia argumento estas apenaux necesa. Mi nur volas akcenti, ke la facileco estas la viv-linio de Esperanto.

Lernado de fremda lingvo estas peza sxargxo por studentoj. Se cxina studento volas trapasi ekzamenon de la angla lingvo por ne-denaskaj parolantoj, nome TOEFL (Test of English as Foreign Language - Testo de angla kiel fremda lingvo), la minimuma nombro de vortoj estas dek mil. Cxina studento komencas lerni anglan lingvon en la mezlernejo (iuj ecx en elementa lernejo) kaj kiam ili provas trapasi TOEFL, ili estas en la universitato. Sed nur et-eta parto sukcesis. Malpli bone estas, ke ecx tiuj, kiuj sukcesis en la testo, ne bone povscias anglan! Rimarku, dek mil vortoj en la angla lingvo estas minimuma postulo. Teknikaj vortoj ne estas inkluditaj. Angla vortaro por studentoj kutime havas tridek mil gxis kvin dek mil vortojn. Mezgrada vortaro havas 80,000 vortojn. Praktiko jam pruvis, ke estas treege peza sxargxo enkapigi tiom da vortoj, kiuj cxiuj estas strangaj, fremdaj por cxinoj.

Kia estas sxargxo de lernado de Esperanto koncerne la nombron de necesaj vortoj? La Baza Radikaro Oficiala (BRO) havas nur 2470 radikojn. Per tiuj radikoj oni jam povas legi cxiu-tagajn legajxojn. Oni jam auxdas plendon, ke BRO enhavas ne-oftajn radikojn. La plej granda vortaro PIV havas nur malpli ol 20,000 vortojn. Oni ne forgesu, ke PIV havas multe da vortoj, kiuj aperas nur en bel-artajxoj kaj ne en komunaj legajxoj. Evidente, lernantoj de Esperanto bezonas parkerigi ege malpli multe da vortoj ol lernantoj de angla lingvo. Do la avantagxo de Esperanto kiel internacia lingvo estas klare-videbla.

Nur facilaj aferoj povas esti popularaj; nura utileco ne faras ion populara. Komputilo estas utila ilo. Sed kial nur lastatempe gxi farigxis populara? Cxar je la fruaj jaroj gxi ne estis facile uzebla (sed gxi ne estis malpli uzinda ol gxi estas nun!). Kun la evoluo de facilaj programaroj gxi farigxis populara. Se la vivo de Esperanto kusxas je gxia facileco, logika konkludo estas: se Esperanto povas resti facila, gxi restos viva; alie gxi malaperos. Oni neniel povas lernigi malfacilajxon al la publiko. Iuj diras, ke se Esperanto posedas majstrajxojn, oni lernos gxin. Ne. Sanskrito, latino, antikva kreka lingvo havas suficxe multe da majstrajxoj (kiuj estas, oni diras, "senmortaj"!), sed kiom da homoj lernas ilin?

Logiko, naciismo kaj facileco

Oni lauxdas Esperanton pro gxia matematika logikeco. Tio ne signifas, ke Esperanta esprimo estas logika operacio, tiel rigora kiel "2 + 2 = 4". Nek tio signifas, ke naciaj lingvoj estas nelogikaj (absurdaj). Miaopinie, la logikeco de Espranto kusxas je la uniformeco de vorto-senco en esprimo. Ekzemple, "fari" signifas "estigi", "mono" estas pagilo. Do "fari monon" signifas "produkti (presi, tkp) monon". Komparu la anglan esprimon "make money" (lauxvorte: fari monon -- esprimo "make bricks" ja signifas "produkti brikojn"). Gxi ne signifas "produkti monon", sed "havigi al si monon". Do Esperanta "fari" havas unu sencon dum la angla "make" havas plurajn. Se oni rigardas la anglan "make" logika, oni devas rigardi gxian sencon nesimpla. Se oni rigaras la sencon de "make" simpla, la vorto ne estas logika aplikate en malsamaj esprimoj.

Naciismaj esprimoj estas tiuj, kiuj estas interesaj por parolantoj de la nacia lingvo, sed nefacile-kompreneblaj por aliaj. Tiaj esprimoj estas nomataj "idiomoj". Se oni enkondukas naciajn idiomojn, oni malfaciligas Esperanton. Lauxlum iam diris, ke logiko estas internacia. Tial, do, en Esperanto perdo de logikeco estas perdo de internacieco.

Parnasismo: minaco al facileco de Esperanto

Oni ofte diskutas pri naturismo kaj skemismo en la vorto-sistemo de Esperanto, aux en vortoj de K. Kalocsay kaj G. Warienghien, depruntado kaj auxtonoma kunmetado (PAG 528). En praktiko ambaux funkcias. Tro da depruntataj vortoj (gxenerale el euxropaj lingvoj) malfaciligas lernandon por ne-euxropaj Esperantistoj. Do por ne-euxropanoj, pli da kunmetado estas preferinda ol depruntado. Iuj novaj vortoj estas ne-preferindaj. Ekzemple, "turismo" kaj "turisto" havas du radikoj, sed en nacia lingvo (ekzemple, en angla) ili havas komunan radikon "tour". Se oni eltirus la komunan radikon "tur" el la du vortoj, gxi havas sencon sen ia relato al ili. En angla lingvo oni havas unu radikon plus du post-fiksojn: tour, -ism kaj -ist; en Esperanto oni havas tri radikojn: tur-o, turism-o, turist-o -- la postfiksoj "-ism" kaj "-ist" ne logike funkcias cxi tie. Do en cxi tiu kazo, Esperanto estas malpli logika ol nacia lingvo!

Oni argumentas por tia depruntado ke gxi estas "internacia". Se oni komprenas ke "internacieco" signifas pli ol "euxropeco", oni povas dubi pri tia depruntado.

Cxu sciencaj kaj teknikaj vortoj nepre estas depruntitaj? Ne. Ecx en nacia lingvo oni povas trovi cxiutagajn vortojn por formi fakajn vortojn. Ekzemple, angla-parolantaj kuracistoj uzas "Ear-Nose-Throat Department" anstataux "otolaryngological department". Speciala Angla (Special English) de Amerika Vocxo ecx uzas "plant scientist" (planto-sciencisto) por "botanist" (botanikisto). Uzo de cxiutagaj vortoj en teknikaj legajxoj havas klaran avantagxon, tio estas, ke tiaj vortoj estas facile kompreneblaj kaj memoreblaj. Se PIV povas inkludi vorton "fruktologio" por "karpologio", kial ne "insektologio" (anstataux "entomologio"), "birdologio" (anstataux "ornitologio"), ktp? En kia maniero "entomologio" (kiu havas du radikojn: "ontomon", greka por "insekto" kaj "logia", latino por "vorto") estas preciza ol "insektologio" (kiu havas du Esperantajn radikojn: "insekto" kaj "ologio")?

Tamen depruntado ne estas cxiam evitebla. Iam gxi estas necesa. Ne depruntado mem, sed tendeco malantaux gxi, minacas la simplecon de Esperanta vort-sistemo. Tiu tendeco estas parnasismo aux elitismo.

Parnasismo estas pens-maniero de iuj talentaj Esperantistoj, kiuj sin okupas pri bel-arta kreado. Ili sentas, ke por krei elegantajn verkojn, oni bezonas vortojn ne-cxiutagajn. Do, "printempo" estas tro cxiutaga por esti poezia, sed "primavero" servas por la celo; "Venteto" ne estas tiel bela kiel "zefiro"; ktp. Ili preter-atentis tion, ke por tiuj, kiuj ne konas tiujn "belajn" vortojn, la lastaj signifas nenion. Cxu oni povas gxui la "belon" de vortoj, kiujn oni ne konas? Tiuj talentuloj forgesis ankaux, ke "poezio" estas nur ornamo por nia vivo sed ne neceso. En Cxinio la situacio estas pli ridinda. Iuj Esperantistoj (iam ankaux mi) perlaboras per Esperanto. Cxar ili estas profesiaj Esperantistoj, ili sentas, ke ilia parolo aux skribo devas esti je profesia nivelo. Por ili, profesia nivelo estas tio, kion komuna publiko ne povas facile kompreni. Tial ili penege parkerigas ne-oftajn vortojn, vortojn troveblajn nur en PIV aux PAG aux en poemoj de iuj "famaj" internaciaj poetoj, kaj ne perdas ian sxancxon por paradi (memoru, ke tiaj vortoj estas "naturaj" por iuj euxropanoj, sed ne por cxinaj Esperantistoj, ecx profesiaj). Iuj instruemuloj ecx fervore instruas, busxe aux skribe, pri striktaj "reguloj" kiujn oni ne povas trovi ecx en PAG, sed nur povas trovi en naciaj lingvoj. Ironie, ju pli da tia peno, malpli da lernantoj de Esperanto.

Mia argumento kontraux elitismo aux parnasismo bazigxas sur jena jugxo: lingvon vivtenas la parolanta publiko, sed ne eminentuloj. Anglan lingvon vivtenas ne Sxekspiro, sed la popolanoj, -- la plejmulto el ili parolas ne tiel "elegante". Se majstroj povus vivteni lingvon, latino ne estus mortinta. Iuj lingvoj ne havas internacie agnoskatajn majstrojn, sed ili bone vivas dank' al la cxiutagaj parolantoj. Do facile-uzebleco por la publiko estas pli grava ol kritikoj de elitoj.

Celoj de Internacia Esperanta vortaro

Por faciligi la internacian uzon de Esperanto, internacia vortaro estas necesa. Tia vortaro devas havi jenajn celojn:

Gxi devas enhavi cxiujn vortojn, kiujn la Esperanta parolantaro efektive uzas, sed ne tiujn vortojn, kiujn iuj eminentuloj (ekz. akademianoj) altrudas en nian lingvon. La "poeziaj" vortoj estas forjxetindaj (memoru, ke veraj bonaj poetoj povas uzi cxiutagajn vortojn por versi!), escepte de tiuj, kiuj jam farigxis cxiutage uzataj.

Gxi devas espliki kutimajn esprimojn, sed ekskludi naciismajn idiomojn. Gxi devas konsideri la internacian facile-kompreneblecon de inkluditaj vortoj kaj esprimoj. Tiuj esprimoj, kiuj ne estas internacie kompreneblaj ne devas havi lokon en la vortaro.

Gxi devas uzi lauxeble plej facilan lingvajxon en difinoj de vortoj. Cxar plimulto de uzantoj de vortaro estas komencantoj. -- Kaj pli brave, la estonteco de Esperanto kusxas je plimultigxo de komencantoj! La manko de PIV estas, ke komencantoj ne povas uzi gxin. Cetere, la kompilanto de vortaro devas konsideri facile-kompreneblecon por ne-euxropanoj.

Gxi devas utiligi rezulton de scienca studo de vortaro-farado (aux leksikografio). Unu problemo estas ke vortaro-auxtoro devas scii kion inkludi kaj kion ne inkludi en vortaron, ali-vorte, kio estas la eroj de vortaro kaj kio ne. Ekzemple, klarigo de figuraj esprimoj gxenerale estas tasko de studo de retoriko, kaj ne vorto-scienco (leksikologo). En antauxaj vortaroj iuj vortaro-auxtoroj enmetis tiujn "figurajn" esprimojn, kiuj nur okaze aperas en iuj artaj verkoj, aux kiujn uzas nur iuj certaj parolantoj. Tio ne nur konfuzigas la uzantojn, sed faras la tutan strukturon de la vortaro malpli scienca.

Gxi devas lauxeble elcxerpi meritojn de antauxaj vortaroj, kaj eviti ripeti mankojn de ili. Blinda sekvo al jamaj vortaroj, ecx bone establitaj vortaroj, ne estas rekomendinda. Anstatauxe, oni devas diferencigi iliajn meritojn dis de nemeritoj. Ekzemple, PIV estas rigardata kiel bona vortaro dum jardekoj. Gxi iel reliefigis la internaciecon de Esperanto per klarigo de certaj vortoj. Sub la vorto "ne" ni havas:

"II...Rim. 2 Respondante al nea demando, kies neadon oni volas konfirmi, kelkaj popoloj, precipe okcident-euxropaj, uzas ne, dum aliaj, precipe orientaj, uzas jes: li diris: cxu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: ne, mia Sinjoro....Male: cxu sxi edzinigxis? demandis Marta. -- Jes, iele tio farigxis, ke sxi ne edzinigxis(Z). Same, responde al nea demando, kies malpravon oni volas aserti, la unuaj uzas jes (aux jes ja), la aliaj ne:...La sola rimedo eviti miskomprenon, almenaux en la konversacio, estus ripeti la pridemanditan verbon: cxu li ne venos? -- Li venos (aux) Li ne venos."

Komparu la Esperanto-Cxina Vortaro (Cxefredaktoro Honfan, eldonigxis 1987 Pekino):

"jes (adv.) ...Rim. "jes" konfirmas la sencon de la respondo, sed ne tiun de la demando. Tio estas ne sama kiel cxe la cxina lingvo, precipe kiam la demando estas nea. " (La originala teksto estas en cxina lingvo. La traduko estas mia -- WEN)

Sed strange, sub la vorto "ne", tiu vortaro ripetas la rimarkon de PIV!

Do Esperanto-Cxina Vortaro estas pli euxropeca (aux malpli internacia) ol PIV!

Sed PIV ankaux havas siajn mankojn. Mi nur menciu iom.

a) Altrudita sxangxigxo de Fundamento. Sub "-/a" oni vidas, "...-a estas uzata kiel finajxo de 1. la propraj nomoj de virinoj, per skribo de la vortero ino...".

Zamenhof ne donis tian difinon. Ja estas iuj euxropaj lingvoj, en kiuj virinaj nomoj havas finigxon -a, sed ne cxiuj! Cxu rusa "Nikita" estas virina nomo? Krome, se oni volas Esperanton internacie uzata, oni devas pensi pri ne-euxropaj popoloj. Jama vic-presidanto de UEA Umeda Josimi, kies nomo finigxas per "-a", ja estas viro!

b) Temas pri scienceco de strukturo, ekzistas kontrauxdiroj en difinoj de vortoj. Kiel montris Rudiger Eichholz en Esperanta Bildvortaro, PIV uzis vorton "konvekcio" en difino de "advekcio", sed "konvekcio" ne trovigxas en PIV. Do, se oni ne komprenas "advekcio", oni legas gxian klarigon, sed se oni ne komprenas "konvekcio" en la klarigo, oni denove devas sercxi gxin en la sama vortaro por klarigo, sed oni ne povas trovi gxin. Do se oni ne konas "konvekcio", nenio en la vortaro helpas onin kompreni "advekcio".

Alia kazo: sub "posten/o" oni vidas jenon:

postenigi. Asigni postenon al iu: kvar soldatoj postenigitaj vidalvide de tiu homo, pafis al li en la kranion.

De la kunteksto oni povas diveni la sencon de "asigni": doni postenon al iu. Sed PIV donis du sencojn al vorto "asign/i": 1. difini kaj disponigi sumon da mono por aparta celo; 2. Oficiale alvoki antaux tribunalon. Tria senco ne trovigxas. Kiu el la du sencoj tauxgas por ilustri "postenigi"? Kredeble, G. Warienghien senkonscie altrudis la trian sencon al la vorto "asigni".

c) PIV inkludis ne-Esperantan vorton. Sub "pin/o" ni havas "Weymouth-pino: Rektatrunka eleganta pino". Kiel prononci "Weymouth"? Se preni Esperanton kiel ludilon de euxropanoj, precipe, euxropaj plurlingvanoj (poliglotoj), tio ne estas problemo. Sed se oni prenas Esperanton kiel internacian lingvon, oni devas konscii, ke uzantoj de Esperanta vortaro ne havas devon unue scii certan euxropan lingvon (alie oni povas simple uzi tiun euxropan lingvon anstataux Esperanton!).

cx) Neegala trakto de naciaj lingvoj. Vidu:

kat/o ...kata ...2 (f) Simila al tiu(j) de kato: (mallauxtaj): kataj manieroj (t.e. por Francoj: flataj, karesamaj; por Germanoj: perfidaj, mallojalaj; por Angloj: malicaj, nocemaj).

Komparu:

muel/i ...Rim. La Zamenhofa uzo de mueli en la senco "sensence babili" estas evitinda rusismo.

Kial rusismo (ecx Zamenhofa) estas evitinda sed francismo, germanismo kaj anglismo ne?

Suficxe absurde, Esperanto-Cxina Vortaro lauxvorte kopiis la sensencajxojn de PIV!

d) Cirkla difino. Vidu:

laminat/i (tr) transformi, per laminatiloj, metalblokon... laminatilo. Aparato por laminati,...

Do uzanto de PIV ne povas fugxi el la cirklo de "laminati--laminatilo"!

Praktika rimedo por atingi facilecon en vortaro-farado

Plej parto de la supre menciitaj celoj estas atingebla per sekvo de meritoj de antauxaj vortaroj kaj forlaso de iliaj mankoj. Sed praktike oni devas konsideri kiel oni povas fari la vortaron lauxeble plej facila por internaciaj uzantoj.

Facileco estus atingita se oni trovas la bazajn vortojn per kiuj oni povus konstrui la tutan sistemon de vortaro, sam-kiel oni povas havi cxiujn kolorojn pere de miksado de la tri primaraj koloroj de rugxo, flavo kaj bluo, aux kiel oni povas produkti cxiujn melodiojn pere de re-arangxo de majora aux minora gamo. Sed lingvistika studo jam pruvis, ke tia baza vort-listo ne ekzistas. En vorto-sistemo nenio estas primara aux baza; nenio estas simpla aux malsimpla.

Nun ni konsideru kiel oni lernas Esperanton. Lerno de patra lingvo estas longa proceso kiun oni ankoraux ne povas tute klare espliki. Se en tauxga medio, nome, medio kie oni uzas la lernatan lingvon en cxiutaga vivo, infano povas lerni la lingvon sen-pene. Sed tio ne estas diskutinda en artikolo pri lingvo-lernado. Studinda estas kiel plen-kreskulo lernas ne-patran lingvon. Lernado de fremda lingvo por plen-kreskulo estas proceso de ripeta enkapigo de vortoj kaj gramatikaj reguloj. Je la unua sxtupo oni ne-eviteble dependas de traduko de fremdaj vortoj en sian nacian lingvon. Kvankam oni plendis, ke traduko ne estas ideala rimedo en lingvo-lernado kaj ke prefere rekte pensi en la lernata fremda lingvo, praktike, traduko ne estas evitebla je la unua stagxo. Oni povas nur atendi, do, ke post la unua stagxo la lernanto iom post iom forlasu tradukon kaj alkutimigxu al rekta pensado en la lernata lingvo.

Do la praktika celo por Esperanta instruado estas, ke je la unua sxtupo oni uzu sian nacian lingvon kaj post tio oni lauxeble rekte uzu Esperanton. Kompreneble, ju pli frue oni forlasas tradukon, des pli bone. Do la celo estas trovi la minimuman vort-liston por komencantoj. Supozeble, tiujn vortojn oni lernu pere de traduko en sian nacian lingvon (Por praktika celo ni nomu tiajn vortojn "bazaj"). Sed post tiu sxtupo, oni uzu Esperanton senpere. Se Esperanta vortaro povas espliki cxiujn vortojn per tiu minimuma vort-listo, la vortaro estas facila por komencantoj. Tia vortaro povas helpi la komencantojn lauxeble plej frue forlasi tradukon. Por komencantoj plia facileco en tut-Esperanta vortaro estas ne praktika.

Sed kiel oni povas trovi tian minimuman vorto-liston? Cxu per studo de lern-libroj? Sxajnas jes, sed praktike ne. Cxar euxropaj auxtoroj de Esperanta lernolibro ne tro multe pensas pri la problemo de bazaj vortoj (la kialo estas, ke por euxropanoj, multaj Esperantaj vortoj estas la samaj aux similaj al tiuj en siaj naciaj lingvoj). Mi studis kelkajn Esperantajn lerno-librojn eldonitajn en Cxinio. Mi trovis, ke la auxtoroj ne multe pensis pri la problemo. Se vortoj uzataj en lernolibro ne estas bazaj, oni ne povas bazi sian studon de baza vort-liston sur ili.

En studo de naci-lingva vorto-scienco oni ofte studas bazajn vortojn laux kelkaj kriterioj: ofteco, produktivo, kerneco, ktp.

Dum lastaj jaroj mi studis jenajn vorto-listojn: vorto-listo de Leo Balaaz, BRO kaj vortolisto de Kontakto.

a) Sxajnas ke la plej auxtoritata estas BRO, sed fakte gxi havas mankojn. Unue gxi pretendas, ke gxi estas produktita baze de statistiko de materialo de 1,000,000 vortoj. Tio estas dubinda! Cxar statistiko de tiom da vortoj ne estas facile plenumebla. La farintoj de BRO kalkulis la vortojn per adicio de konsultitaj vorto-listoj, kiuj sia-vice estas faritaj de antauxaj personoj. Do en la kalkulo eblas ripeta kalkulado de iuj materialoj. Vidu la jenan figuron:

Se:

A = (a, b, c, d, e)
B = (b, c, f, g, h)
C = (a, h, k, l)

Do:  (A + B + C) < (5 + 5 + 4),

sed (A + B + C) = (a, b, c, d, e, f, g, h, k, l) = 10

Due, BRO ne spegulas la realan oftecon de vortoj. En la unua listo de 179 radikoj jam aperas "-ot", "-um". Sed "-em" aperas en la nauxa listo. Oni intuicie povas konstati, ke "-ot" ne povas esti tiom ofte uzata, nek "-um" pli ofta ol "-em".

b) Vorto-listo de Leo Balaaz havas 750 radikojn. Gxia manko estas, ke sxajnas, Balaaz ne bazis sian statistikon sur grandan nombron da materialo. Cxar gxi enhavas nomojn de nacioj kiel anglo, franco ktp, kiuj kredeble sporade aperas. Laux funkcio, tiaj nomoj ne devas esti parto de baza vorto-listo, samkiel "Johano", "Elizabeto", "Kasxa" ne estas parto de baza vorto-listo.

c) Vorto-listo de Kontakto sxajnas vera listo surbaze de ofteco, kerneco kaj produktiveco. Merito de tiu listo estas, ke gxi estas praktike uzata en verkado de legajxoj dum longa tempo. Gxia unua-nivela listo havas 500 radikojn kaj la tuta listo havas 1,000. De 1988 gxis 1990 mi verkis facilajn legajxojn per la unua-nivela listo de Kontakto por la gazeto La Mondo. Mi trovis, ke por cxiu legajxo mi bezonis nur noti kelkajn vortojn. Lingvisto Zhou Liuxi, kiu instruas Esperanton en Pekina Instruista Universitato, kompilis bazan vorto-liston surbaze de la listo de Kontakto kaj per tiu listo li instruis komencantojn.

Konsiderinde la suprajn faktorojn, mi kredas, ke baza vorto-listo por kompilado de Esperanta vortaro povas havi 500 - 600 radikojn. Tiu listo povas servi kiel difina listo. Tio estas, ke cxiuj vortoj en la vortaro krom tiuj, kiuj mem estas sur la listo, estu esplikitaj per tiu listo. Fakte difina vorto-listo estas jam delonge uzata en naci-lingva vortaro. La Longman Dictionary of Contemporary English uzas difinan vorto-liston de 2,000.

Jen specimeno:

distingi -- trovi malsamecon inter kelkaj ajxoj

Komparu PIV:

disting/i  (ion de io) percepti inter du aux pluraj aferoj diferencon, kiu ebligas ilin rekoni apartaj

Por kompreni la unuan, oni bezonas 7 ecojn: trov-, mal-, sam-, -ec-, inter, kelk-, -ajx. Cxiuj de tiuj ecoj aperas sur la unua-nivela listo de Kontakto. Por la duan, 16: io, de, percept-, inter, du, aux, plur-, afer-, diferenc-, kiu, ebl-, -ig, ili, re-, kon-, apart-.

Krome, cxe iuj vortoj, oni povas uzi bildojn. En certa situacio oni povas komprenigi vort-sencon per bildo pli facile ol per vortoj. Do la internacia Esperanta vortaro estu ilustrita.
 

novembro 2000
-------------

Biografieto:

WEN Jingen
(naskigxis en 1948; esperantigxis en 1981; tradukisto por EPCx 1987-95)

Adreso:

WEN Jingen
Chegongzhuang Xilu 35 Hao, 6 Hao lou, 404
Beijing 100044
Cxinio

Ret-posxta adreso:

WENJINGEN@YAHOO.COM; WENJINGEN@HOTMAIL.COM

Telefono: (O) +86-10-68996077; (H) +86-10-88411829
 
 
 

Teksto enretigita kun la permeso de la auxtoro
http://internacialingvo.ini.hu