Cecilia Davidsson

Naskiĝis en 1963 en Smolanda vilaĝo kaj nun loĝas en la Stokholma regiono. Laŭ ĵurnala intervjuo ŝi diris, ke ŝi staras per unu piedo sur asfalto kaj per la alia en sterkejo, kaj tio foje sentiĝas en ŝiaj noveloj. Ŝi debutis en 1994 per novelaro. La rakontoj de Cecilia Davidsson estas mallongaj sed efike enscenigas homajn rilatojn kie ofte io ŝajnas malkongrua. Ŝi prezentas fendon en la homa karaktero, sed kio troviĝas en tiu fendo, tion la leganto devas mem imagi.

2