Harry Martinson

(1904-78, nobelpremiito en 1974.)

Ano de literatura proleta skolo. Harry Martinson venis el tre malriĉaj kondiĉoj. Kiel infano li devis vivi kiel almozulo kaj kvazaŭ orfo ĉe vilaĝanoj en la suda parto de Svedio. Lia patro vere estis morta, sed lia patrino elmigris al Ameriko, forlasante siajn infanojn al la malriĉula prizorgo. Dek-sesjara li eklaboris kiel maristo, kaj liaj unuaj poemoj kaj noveloj forte odoras je sala akvo, peza laboro kaj "ekzotikaj" landoj. Poste li evoluigis apartan talenton trakti la naturon en ĝiaj ekstremoj - la mikro- kaj makrokosmojn.

Li verkis aŭtobiografiajn kaj aliajn romanojn kaj novelojn, i.a. pri sia vagabonda vivo de la junaĝo, eksperimentan natur-perceptan poezion, avertis pri la socia kaj teknika evoluo, i.a. per la epopeo Aniaro, kiu sendube estas lia plej vaste konata verko. Ĝi troviĝas en esperanta traduko de Bertil Nilsson kaj William Auld.

Harry Martinson estis lingva noviganto, kaj liaj temoj ne konas geografiajn limojn, tamen el literatura vidpunkto oni ne facile trovas ĉe li influon de alilandaj verkistoj.

2