Hjalmar Söderberg


Hjalmar Söderberg (1869-1941) verkis kvar romanojn, tri dramojn kaj kelkdekon da noveloj. Ĉiuj liaj romanoj vekis indignon inter moralistoj kaj hipokrituloj de sia epoko, kaj ĉiuj ankoraŭ vivas kaj estas legataj. Plej ŝatataj el liaj verkoj hodiaŭ estas du el la romanoj: lia granda amromano Den allvarsamma leken (La serioza ludo) el 1912, kaj la taglibra romano Doktoro Glas el 1905 (en esperanta traduko ĉe Al-fab-et-o en 1998). Ambaŭ tre serioze kaj malprude traktas moralajn demandojn, sed krom tio Doktoro Glas ankaŭ estas tre streĉa, nekutima kaj "inversa" speco de krimromano.

Söderberg estas unu el la grandaj svedaj verkistoj, kvankam lia persono kaj verko ne tiel okulfrapas kiel ekzemple tiu de Strindberg. Liaj romanoj kaj noveloj havas kvietan, mallaŭtan tonon kaj neniam prezentas mirindajn aventurojn. Oni ofte nomas lin "Stokholma verkisto", ĉar liaj rakontoj preskaŭ ĉiam okazas sur la stratoj kaj en la burĝaj hejmoj de Stokholmo, sed la ekstera mondo en liaj verkoj estas nura scenejo. Lia vera temo estas la homaj vivkondiĉoj kaj la sociaj moroj; li ofte traktas moralajn dilemojn, kiuj unuavide povas esti intime ligitaj al certaj epoko kaj klaso, sed efektive tuŝas nin ĉiujn. Lia sincereco kaj manko de hipokrito kaŭzis al li gravajn problemojn: li estis klasita kiel "deloganto de l' junularo" kaj kiel blasfemanto. En 1917 li migris al Kopenhago, de kie li daŭre partoprenis en la sveda kultura vivo.

La verkaro de Söderberg do ne estas tre ampleksa, sed ĝi restas legata ankoraŭ post jarcento, precipe de junaj homoj. Ŝajnas ke eĉ hodiaŭaj gejunuloj kapablas travidi cirkonstancojn ligitajn al la epoko por distingi la kernon, la problemon kiun Söderberg traktis.

Krom verki fikcion li ankaŭ iom okupiĝis pri religia kritiko, kie lia skeptikismo havigis al li potencajn malamikojn. Li ankaŭ tre abomenis politikan fanatismon, kaj la lastaj tagoj de lia vivo pasis en malespero pri la estonteco, en Kopenhago okupita de la nazia Germanio.

La lingvo de Hjalmar Söderberg estas strikta, modera, pura kaj trafa, mankas en ĝi kliŝoj kaj lingva pavado. Sendube tiu lingvo grave kontribuas al la freŝa, ĉiam aktuala impreso, kiun faras la tekstoj de Söderberg.

2